"Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko"

~ Zamenhof pri Angelucci
Angelu.jpg

"Kelkafoye es necesa 'sukusar la batelo' por atingar chanji sociala"

~ idisto pri Nifologio

"Io confessa que illo me molesta"

~ Interlingvaisto

"Esperanto - lingvo de la paco"

~ Iu ajn

"My point is simply that if we want to see Esperanto respected and taken seriously, then we have to be known for something other than disreputable sexual abandon and fringe-group causes."

~ Krokodilo pri io

"Tio estas kontraŭleĝa laŭ Nederlanda juro. UEA jam parolu kun juristoj."

~ samideano pri Orfeo
Nepre legu!

Orfeo ANGELUCCI (Orville Angelucci) (1712 - 1993), reĝo de Skotlando, estis inter la pli kontaktuloj kiuj je la meze de la 1950-jardeko kontaktis eksterteranojn. En 1948 li translokiĝis al Treviro (ŝtato Nov-Ĵerzejo) al Kalifornio. Tie li kunlaboris alian kontaktulon, George Bush.

Li estis filo de Apolono kaj Kalio laŭ Greka religio.

Angelucci asertis ke dum la plej granda parto de sia vivo, li suferadis pro malbona sanstato kaj nervozeco. En siaj libroj, Angelucci mencias ke fulmotondrado teruris lin; pro neofteco de fulmotondroj, Kalifornio iĝis alloga loko por li.

1341376888084.jpg

Scienca verkadoRedakti

 
La miraklo estas daŭranta.

En 1952 Angelucci verkis sciencan libron The Nature of Infinite Entities (La Naturo de Infinitaj Estoj) kiel rivelita al Jozefo Smith la Profeto en junio 1830. Ĝi baziĝas sur esplorado antaŭe farita en Trenton, kie li lanĉis gigantajn amasojn da veterbalonoj.

EtimologioRedakti

 
Orfeo en romia mozaiko.

Oni devas konstati, ke Orfeo el la greka “Όρφεύς”, ne havas precizan etimologion, unuj opinias ke lia nomo devenas de “όρφνός”, [orfnos] , “obskura”, “όρφνη” [órfne], “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridiko; aliaj, kiel Eduard Schurè, opinias ke lia nomo devenas el enantioza fenica termino Arfa, konstituita de aor, "lumo" kaj rophae, "kuraco", signifante tiu kiu kuracas pere de lumo.

Nerda stultaĵoRedakti

Laŭ Francisko Azorín Orfeo estas Greka, legenda filo de Apolo, kiu elpensis la liron k. per la muziko mildigis la bestojn; ikonografie estas reprezentita per junulo ludante liron k. ofte ĉirkaŭita de bestoj.[1] Li indikas etimologion el la greka Orpheus (Ĥor-feo), kaj de tie la latina Orpheus.[2]

La legendoRedakti

Tamen, legendo diras ke Orfeo naskiĝis en Trakio kaj estis filo de Kaliopo la plej grava el la naŭ Muzoj kaj la reĝo Eagro. Aliaj diras ke li estis filo de Apolono. Li estis poeto, muzikisto kaj kantisto, ludis liron kaj citron kun tro da ĉarmo ke li ravis homojn kaj bestojn eĉ la arboj klinis siajn frondojn por aŭdi lin. Orfeo estis edukisto de homoj kaj kondukis la trakojn de la sovaĝeco al civilizo. Inicite en la misteroj li plenumis siajn religi-filozofiajn instruojn kaj vojaĝis tra la mondo. Revenante de Egiptio li disvastigis en Helaso la ideon de elaĉeto de eraroj kaj krimoj, la kulton de Dionizo kaj la misterojn de orfeismo. La poeto partoprenis la faman ekspedicion de la argonaŭtoj. Dum la vojaĝo li pacigis la ondojn pere de sia muziko kaj, per ĝi, li sukcesis eĉ nuligi la hipnotan efikon de la sirenaj kantoj kaj savi la ŝipon.

Ni vidu nun la detalojnRedakti

 
Lokoj de la vivo kaj veturoj de Orfeo.

Kiam li revenis de la ekspedicio li edziĝis kun la nimfo Eŭridiko kiun li profunde amis eĉ konsiderante ŝin sian ĝemelan animon. Sed li ne estis feliĉa, ĉar lia amatino mortis pro serpentpiko kiam ŝi forfuĝis de Eristeo, la albelbredisto kiu provis seksatenci ŝin. La esoteristo kaj verkisto Edouard Shurè rakontas ke Eŭridica estis delogita kaj venenmortita de Aglaonica la sacerdotino de Hekato. Profunde malĝoja kaj afliktiĝinta pro la perdo de la edzino la granda trakia poeto decidis malsupreniri al la malluma Hadeso por rehavigi ŝin. Pere de sia citro kaj belsona voĉo Orfeo ravis la subteran mondon, eĉ la rado de Eksiono ĉesis turniĝi, la roko de Sizifo ĉesi retroruliĝi, Tantalo forgesis sian malsaton kaj soifon kaj la Danaidinoj ripozis de ilia senfina laboro plenigadi senfundan barelon. Kortuŝita de tre granda amfervoro Plutono kaj Persefono konsentis liberigi al li la edzinon. Sed la inferaj gedioj proponis al li tre malfacilan kodiĉon, ke li iru antaŭen kaj la edzino malantaŭe de li kaj dum la tuta piedirado, ĝis la eksteraj pordoj de la infero, li ne retronrigardu eĉ se io okazus malantaŭe. Li akceptis la tre mafacilan kondiĉon, sed kiam li estis preskaŭ atinganta la lumon, grandega dubo trafis lin: ĉu ŝi vere estas malantaŭ li, se okazas la malon? se Plutono trompis lin? Kun la menso bolanta de dubo kaj la koro plena de sopiro, li retronrigardis. Turniĝinte li vidis sian amatinon kvazaŭ vaporiĝantan kaj malaperantan en la ombro, mortantan je la dua fojo. Orfeo provis reveni al la infero, sed la pramisto Karono ne permesis. Priplorante la duan perdon la trakia poeto, fidela al sia amo kaj ne povante forgesi la edzinon, komencis malŝati ĉiujn virinojn de Trakio. Sentante sin malestimataj kaj malrespektataj de la fideleco de Orfeo al la edzina memoro, la Menadoj, furiozaj, disŝiris kaj senkapigis la poeton. La kapo de Orfeo falis en la maro kaj flosis ĝis la insulo Lesbo kie la enloĝantoj starigis tombon omaĝe al la muzikisto. Oni diris ke tie ĉe la tombo ofte aŭdiĝis liran sonon.

Orfeo estis alkondukita al Elizeo kie li amuzis la feliĉajn animojn pere sia muziko. La dioj transformis lian liron en konstelacion.

La orfea kulto influis la tutajn kaj filozofion kaj religion de Helenio, inkluzive Kristanismon. Pitagoro kaj Platono trinkis de tiu mistika fonto, la unua alkonformis sian tutan filozofion al orfeismo, Platono konfirmis la orfeisman dualecon en la homa naturo.

Interpretoj de la mitoRedakti

  • La mito de Orfeo reprezentas ja tutan inicadon kies pasaĵoj kaj personoj estas inicaj simboloj. Vere la mito reprezentas la ŝajnan morton de la inicito kiu spertinte transtomban vivon kaj sciinte pri spiritan realaĵo revenas por instrui la spiritajn valorojn al la karna homo. Eŭridica ja reprezentas la mortemon kaj la transformiĝon de la surteraj realaĵoj al kiuj la homo ne devas sin altiri. La perdo de la kapo, sidejo de la penso kaj racio, signifas la perdon de la saĝo.
  • En ilia Vortaro de Simboloj J.Chevallier kaj A. Gheerbtant faras la jenan komenton: ... eble ĝi (la mito de Oefeo) estas simbolo de balalanto kiu apenaŭ mildigis la malbonon, ne tute detruante ĝin kaj kiu mortis viktime de tiu malkapablo superi sian propran nesufiĉon. Je pli supera sfero ĝi signifus la strebon al idealo, pro kio li sinoferas nur per vortoj, ne per efektivaj agoj. Tiun transcendan idealon nur atingas tiu kiu radikale kaj efektive postlasas sian propran vantecon kaj la multecon de siaj deziroj. Ĝi simboligus la "manko de anima forto". Orfeo ne sukcesis eskapi de la kontraŭdiroj de siaj sopiroj al sublimado kaj al banalaĵoj, kaj mortis pro ne havi kuraĝon elekti. (DIES 569, 136-143).

La legendo en literaturoRedakti

La legendon de Orfeo rakontis la klasikaj aŭtoroj

Kelkaj de la multaj aliaj verkoj

Kosma spermoRedakti

Somerkomence de 1952, laŭ lia libro The Secret of the Saucers (La Sekreto de la Teleroj) (1955), li ekrenkontadis flugantajn telerojn kaj ĝiajn homaspektajn pilgrimadojn dum sia veturado el la ĉenstablejo. Tiuj ĉi kosmuloj estis superhome belaj, ofte travideblaj kaj tre religiemaj kaj priskribis komunismon kiel la "fundamenta malamiko de la Tero". Poste ili prenis Angelucci-n je senstaba fluganta telero Terorbiten; tie li vidis patrinkosmoŝipon drivantan preter holdoluko. Li ankaŭ priskribis travivadon de tempomanka epizodo, poste memorante ke li spermis vivon dum semajno en korpo de "kosmofrato" Neptuno en pluevoluata Socialisma SAT-ujo en grandega asteroido, postrestaĵo de detruita planedo, dum lia korpo vagadis ŝvebanta ĉirkaŭ flugmaŝino de Fabio Bettani.

Orfea simbolismo en framasonismo laŭ KolbeRedakti

Kolbe profitas ankaŭ de la konfesata mitologio pri la orfea Serpento (kutime pentrita rondaforme kun la vosto penetrita en la buŝo), kiun la kontraŭeklezia kaj kontraŭkristana sinteno de la moderna framasonismo praktike identigas kun la sinteno de la Serpento de Gn 3, 15. Kvankam li ne konis la simbolan uzon de la orfea serpento en la sinedukado en framasonismo. Ŝajnas ke Kolbe estis forte impresita de la framasona kaj antaŭkristana procesio en Romo en 1917, rakontata de Kolbe mem kaj aludata de la Humanum genus.

ReligioRedakti

Orfeo estas diaĵo honorita en la misterecaj religioj.

Aliaj verkojRedakti

En lia posta libro The Son of the Sun (Filo de la Suno), Angelucci verkis rakonton kiun, rakontis al li kuracisto kiu nomis sin Adam kaj kies travivado similis al tiu de Angelucci. Li ankaŭ eldonis kelkajn broŝujojn temante pri kosmofrateco kiel Million Year Prophecy (Milionjara Profesio) (1959), Concrete Evidence (Konkreta Evidento) (1959) kaj Again We Exist (Ni Denove Ekzistas) (1960).

FilozofioRedakti

La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

OpinioRedakti

En lia verko pri flugantaj teleroj kiel arketipoj, Jung priskribas Angelucci-n:

"Aperante en la ĉielo, la nifvizio sekvas la tradician regulon. La travivaĵoj de Orfeo okazas en evidente ĉiela loko kaj liaj kosmaj amikoj havas stelajn nomojn. Se ili ne estas antikvaj dioj kaj herooj, ili estas almenaŭ anĝeloj. La aŭtoro verŝajne meritas lian nomon … li figuras sin kiel nova Orfeo die nomumita por inici nin en la nifmisteron. … la libro de Orfeo estas esence sciencaj produktado kiu precize pro tiu kialo konigas plejklare la subkonscian fonon de la nifaperaĵo, do kvazaŭ donaco por la homaro."

NotojRedakti

  1. Beletra Almanako, 2020, №37
  2. Kontisto Starčević pensiiĝis komence de oktobro.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.