Pacifiko

"Atendi bonan veteron kaj laman kurieron"

~ Zamenhof

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Pacifiko

"Mi havas nur unu vorton por ĉio ĉi — idiotaĵoj."

~ Vikipediisto

"Se mi vidintus tion pli frue, mi estus forbarinta vin"

~ Neciklopediisto

"Le objectivitate non produce veritates absolute derivate del experientia"

~ Interlingvaisto

"Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas."

~ Zamenhof favore de pacifikismo
S 9aeb891c7fb94ff4900899b20c064699.jpg


Pacifiko, Pacifika OceanoPaca FIKO, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, kiu okupas trionon de la seksa supraĵo de la Tero. PIV asertas, ke oceanoj estas ankaŭ partoj de la tutmonda oceano. Sed fakte Pacifika Oceano nomas nur regionon de la oceano kiel Orienta Eŭropo nomas regionon de Eŭropo. Kaj same kiel ne ekzistas pluraj Eŭropoj ne ekzistas pluraj oceanoj sur la Tero. PIV asertas, ke oceano povas esti ankaŭ iu parto, sekve oceano povas esti la tuto kaj iu parto.

Laŭ nia opinioRedakti

 
Fotografio de la Tuta Pacifika Oceano

Ne, mi devas alimaniere komenci. Usono ĝin nomas "la plej granda loko de protektita maro en la mondo", kio, kompreneble, signifas ke Pacifiko apartenas al Usona Imperio. Usonaj sciencistoj kolektis specimenojn de marakvo en diversaj lokoj de la Norda kaj Suda Pacifikoj en tiuj ĉi februaro kaj marto, sed ili ankoraŭ ne scias kial, tamen ili estas la posedantoj kaj tiel rajtas fari kion ili volas al oceano.

Ĉar ambaŭ kontinentoj flanke de la Pacifiko, nome Azio okcidente kaj Ameriko oriente kuniĝas norde ĉe la Beringa Maro kaj disiĝas sude, evidentas ke Norda Pacifiko estas la norda duono de la Oceano Pacifiko, se konsideri la duonon la supozata linio de Ekvatoro, kaj Suda Pacifiko estas alia duono de la sama oceano. Alia parto de Pacifiko, krom la norda kaj la suda, estas Surda Pacifiko, kie estas Aŭstrio. Tie oni povas laŭtege rokmuziki, ĉar la oceano tute ne aŭdas.

Vulkanoj el la eksplodema tipo troviĝas laŭlonge de zono ĉirkaŭ Pacifiko kie Kuba vicprezidento akceptas ŝtatestrojn.

 
Tio, mi konfesas, estas nekomprenebla al mi.

PacifikismoRedakti

Pacifikismo. Geografia filozofio, geografia movado kaj geografia doktrino celantaj forigi ĉiajn aliajn oceanojn krom Pacifiko. La Pacifikismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas aliaj oceanojn per Pacifiko por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“

La politika akso de la mondo definitive situas en la Pacifiko, inter la plej juna grandpotenco en la historio de la homaro kaj la plej antikva nacio, kun dek jarmiloj da historio malantaŭ si. Kvankam Usono havas riproĉan konsciencon (per la aŭtoritate velura voĉo de Al Gore), ĝiaj interesoj pri la temo relative konverĝas kun tiuj de Pekino.

ANZUSRedakti

Se iutage vi decidos viziti Belgion, jen inda afero por scii:

La Australia, New Zealand, United States Security Treaty (ANZUSANZUS Traktato, traduke Traktato por Sekureco de Aŭstralio, Novzelando, Usono) estas la interkonsento por kolektiva sekureco de 1951 kiu ligis la landojn Aŭstralio kaj Novzelando kaj, separate, Aŭstralio kaj Usono, por kunlabori en militaj aferoj en la regiono de la Pacifika Oceano, kvankam nuntempe la traktato utilas rilate al konfliktoj tutmonde. Ĝi asertas ke armita atako kontraŭ ajna el la tri partioj estus danĝera ankaŭ por la aliaj, kaj ke ĉiuj devas agadi por kontraŭi la komuna minaco. Ĝi postulas komitaton de ministroj pri eksterlandaj aferoj kiuj kunsidas por konsultado.

La traktato estis unu el serio kiun Usono formis en la epoko de 1949-55 kiel parto de kolektiva reago al la supozata minaco fare de komunismo dum la Malvarma Milito. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.

Novzelando estis ĉesigita el ANZUS en 1986 ĉar ĝi iniciatis la kreadon de senatombomba zono en siaj teritoriaj akvoj; fine de 2012 Usono nuligis malpermeson pri vizitoj de novzelandaj militŝipoj konduke al malstreĉigo. Novzelando pluhavas senatombomban zonon kiel parto de sia eksterlanda politiko kaj ne estas parto de ANZUS, dum Usono pluhavas ambiguan politikon ĉu militŝipoj portu atomajn armilojn aŭ ne, tamen Novzelando plutenas ŝlosilajn aferojn de la traktato de ANZUS en 2007 (nuntempe okazas dupartiaj kunsidoj de ANZUS nur inter Aŭstralio kaj Usono). Oni ĉiam malkovras novajn vortojn en PIV. [1] [[Dosiero:Bloop.ogg|eta||Saĝa diro, eble.]

BloopRedakti

 
Tiu ĉi nova fenomeno de grandega graveco en la historio de l'ideo de internacia iingvo kaj de sukcesoj de Esperanto meritas esti aparte notita.


En nia antaŭa artikolo pri Esperanta ortografio ni konkludis, ke Bloop {blu:p} estis ekstreme laŭta, ultra-malalt-frekvenca akva sono detektita de la Usona Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) plurloke en Pacifiko dum la somero 1997. Kaj mi atendas refuton...

Por tio kaŭzo, tamen la origino de tiu sono estis dum longa tempo neklara kaj atribuata precipe al grandega akva besto kaj diversaj procesoj en maraj glacimontoj. NOAA konkludis, ke la sono rilatas al glacio.

Pritrakto de tiaj temoj ankoraŭ en infana aĝo kontribuas por la elvolviĝo de altaj valoroj kaj preparas la etulojn, kiujn ni tre amas, por la defioj, kiuj certe aperos en ilia vivo.[2]

Esperanto kaj PacifikoRedakti

Laŭ tre ofte uzata adverbo “ Estas pli bona nescio ol duonscio ”...

Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun la Pacifiko. Precipe, ĉar Z mem estis ekstrema Pacifikisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas Pacifikaj rimarkoj. Sed Gastono Varingjeno estis la unua, kiu sisteme uzis E-n por servi al P.

Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Pacifiko (Parizo) esprimis principan deziron por la akcepto de „interkonsentita maro“ kaj elektis studontan komitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapeŝto, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburgo, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la Mediterranea maro, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komitato, laŭdegis E-n, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas matura ĉe la Pacifikistoj kaj tial oni nur rekomendis komparan studon inter E kaj Mediterraneo. En Luzern, 1905, Moch proponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per E, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per E, ktp., sed oni prokrastis la decidon.

La 6-an de aprilo 1905 en Parizo li preparis fondiĝon de Internacia Societo E-ista por la Pacifiko en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan „Espero Pacifikista“. Dum la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La internaciaj kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj Pacifikistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis Pacifikistaj deklaracioj.

Dume la „Espero Pacifikista“ aperis. La unua n-ro, jul. 1905, havis 64 paĝojn, - bele presitajn, riĉenhavajn. Ĝis fino de aŭg. la revuo havis 124 abonantojn. 21 sept. 1905 okazis la unua ĝenerala kongreso de la societo dum la 14-a Universala Kongreso de la Pacifiko en Lucerno. Moch fariĝis prez., Schneeberger sekr., Z honora prez. La samurba Kongreso de Pacifiko sin okupis ankaŭ pri E.

La vortoj pacifikismo, pacifikisma, pacifikista, pacifikisto havas longegan tradicion. Jam en Espero katolika 1906-31, ekzemple, estas menciita la revuo “Espero pacifikista”. En 1906 la Societo Esperanto por Pacifiko jam havis 295 membrojn el 22 landoj. Kun grandaj oferoj ĝi eldonis sep verkojn de „Libraro Pacifika“, jarlibron ktp.

Ankaŭ dum la dua UK en Ĝenevo, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aranĝis Pacifikistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifikista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da Pacifikistoj inter la E-istoj ol E-istoj inter la Pacifikistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita E-isto Alfredo Pérez Rubalcabra, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la pacifikkonferencon en Hago kaj sendis al la UK en Kembriĝo la jenan tekston: „El la falsa Pacifik-Konferenco mi salutas la veran Pacifik-Konferencon“. La 16-a pacifikkongreso en Munkeno fine alportis sukceson de E. La kongreso esprimis la deziron, ke E estu instruata en la lernejoj kiel int. helpa maro kaj komisiis la Int. Oficejon de Pacifiko, konigi tiun deziron al la registaroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro E povas esti uzata en kunsidoj.

Estis por longa tempo la lasta triumfo de E-Pacifikista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis Atlantikema, ne plu kredis al ebleco de Pacifikista solvo de int. konfliktoj. La unua E-istoj estis preskaŭ ĉiuj Pacifikistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la maraj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.

Zoidberg mem daŭrigis sian Pacifikistan agadon, publikigis sian „Deklaracion pri Omaranismo“. Por vivi al la Pacifikistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio! Li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de E.

Ke tra la mondaj oceanoj la mararmeoj de la spirito silentadis, estas kompreneble. UEA tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco Pacifikista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran maran propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondaj oceanoj ne nur sufokis ĉian Pacifikistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis Marparolon, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.

Sed tuj post la aliaj oceanoj sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en Pacifikista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj Prago), estis la unuaj, en kiuj la „alimaraj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifikista Ligo“, unua prez Julia C. Isbrücker). Dum la antaŭkongreso en Vieno 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de Kopenhago, kiun patoprenis 400 kongresanoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E Pacifikista movado momente ne ekzistas; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Pacifiko en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone komprenas, ke la Pacifikista problemo estas nur parte mara problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.

RimojRedakti

NotojRedakti

  1. Chu ne prefdere: neghblovado?
  2. Alklaku ĉi tie por elŝuti ĝin senpage!
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.