Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Leopardo

(Alidirektita el Pantero)
Pant.jpg

"La origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem."

~ Jane Austen

"Kiu diris tion al vi?"

~ Jane Eyre

"Antedu la misteriojn!"

~ Leopardo

"Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo."

~ Lord Acton

"Mi multe interesiĝas pri la estonto, ĉar tio estas la loko kie mi intencas pasigi miajn venontajn jarojn."

~ Woody Allen

Leopardo (Panthera pardus) estas granda katsimila karnovorulo, felisedo, kun flava diversnuanca hararo kun nigra desegno konsistanta el plenrondaj makuloj kaj rozoj, ŝatata kiel pelto. Ĝia rozkolora varianto estas kutime nomata pantero.

Enhavo

PriskriboRedakti

Oranĝflava, kun nigraj makuloj kaj ringaj strioj sur la korpo, ĝi similas al tigro, sed estas malpli granda ol ĝi. Ĝi longas 90-150 centimetrojn kaj pezas ĉirkaŭ 90 kilogramojn.

DisvastiĝoRedakti

VivmanieroRedakti

La leopardoj vivantaj en arbaroj kutime sin kaŝas inter densaj arbedoj kaj herboj, kaj tiuj vivantaj en montregionoj loĝas en rokkavernoj. Ili estas fortaj, kuras rapide kaj lertas en saltado kaj grimpado. Ŝirmate de arboj kaj herboj ili ofte faras surprizatakon al malgrandaj bestoj. Kvankam negrandaj, ili tamen povas mordmortigi grandajn herbovorajn bestojn, kia cervo. La leopardoj povas tiri supren sur arbon ĉasaĵon eĉ pli pezan ol si mem. Iafoje ili kaŝas restintan ĉasaĵon, por ke ŝakaloj kaj hienoj ne povu atingi ĝin.

Leopardoj kutime aktivadas nokte, ripozas tage kaj viglas frumatene kaj vespere. Ili estas furiozaj kaj singardemaj, malofte eligas sonon. Ili aktivadas unuope aŭ páre. Kaj kelkiam 4-6 kune agas laŭ familia sistemo. La leopardino ĝenerale naskas 2-3 idojn ĉiufoje; la gravedeco daŭras 98-105 tagojn. Iam inter tiuj idoj aperas alia specio de leopardo, kiu tutkorpe estas nigra, kun nigraj makuloj rnalfacile rimarkeblaj. Ĝenerale la leopardo havas verdajn okulojn, tamen la nigra leopardo bluajn okulojn. La nigraj leopardoj vivas ĉefe en humidaj arbaroj de sudorienta Azio.

NotojRedakti

<references>

  1. Potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime
  2. Grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj, eĉ kiam ili ekzercas influon kaj ne aŭtoritaton.
  3. Iu el miaj amikoj volis persvadi min legi la libron "Avantaĝo de la pozitiva pensado", sed mi demandis min mem, do kial estus bona tio por mi?