Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Nevo de papo facile fariĝas kardinalo."

~ Zamenhof pri Papo
Pope-darwin.jpg

"Dum fiaskas la dolaro,
Venas mon' el preĝantaro.
Do mi fajfas pri la fisko,
estas mi la Pap' Francisko."

~ Papo

"Ĉu nuna papo estas faŝisto?"

~ Usonano pri lasta papo

"La papo estas popa"

~ Brazilano pri supra demando

"La papo estas temo neamuza. Mi do donu temon pli amuzan: ĉu iu tie ĉi interesiĝas pri la futbalo?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo
1335248341808.jpg

"La vorto estas derivita de "papo", kiu povas signifi diversajn pufaĵojn, ia tiun inter mentono kaj kolo"

~ Antonio De Salvo pri Papo
G-b3 l.jpg

" Li taŭgas nek por studo, nek por ludo"

~ Zamenhof pri la papo

"Papo pepas pipon popan pupen."

~ Kolonjano pri papo

"Mi rekomendas al vi uzi bonan vortaron. Ne eblas pepi pipon."

~ Nerdo pri la supra diraĵo

"Generosus equus non curat canem latrantem."

~ Papo pri ĉi tiu artikolo

Papo (el la greka vorto, papas "li papas") estas titolo de la plej alta (ĝenerale pli ol 2 metroj alta) esto de kelkaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj la kopta. La papa kolo estas la plej neerarema kolo en tuta mondo.

Papa Blazono

Laŭ sankta katolika tradicio, papo kutime loĝas en enorma palaco plena de oro kaj periode degnas eliri sur sian balkonon por diri al la strataj ĉifonuloj, ke mono estas fia. Sed laŭ kopta tradicio, papo pasigas sian tempon klarigante, ke li ja ekzistas kaj vere estas papo.

La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. Adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la putino de Babilono de Apokalipso. Pruvo de antikristeco de la Papo estas la fakto, ke li salutas en Esperanto.

La papo estas rompanta Fajrfokson.

Palpatineratzinger7xc.jpg

Enhavo

BiblioRedakti

Mateo 16:18-19

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Fino de la mondoRedakti

Laŭ profetaĵoj, nuntempa papo estas la lasta, post lia forpaso regos ankoraŭ unu kaj poste estos fino de la mondo!

BuleoRedakti

 
Buleo de Julio la 2-a el la jaro 1505

Papa buleo estas dokumento ceremonie preparita kaj sigelita en papa kancelierejo. Buleo enhavis gravajn juragojn de la papo. Eco de buleo estas la unua frazo: Ad perpetuam rei memoriam (al memoro senfina de la fakto).

Tiu listo de papaj buleoj entenas nur elektitan parton de ĉiuj buleoj. Ĉar la oficiala termino estiĝis nur en la 13-a jarcento, antaŭaj buleoj povas esti klasigitaj ankaŭ kiel aliaj specoj de papaj dokumentoj.

Jaro Nomo Papo Priskribo
1059 In nomine Domini Nikolao la 2-a Elekto de la papo nur fare de kardinaloj
1139 Omne datum optimum Inocento la 2-a Privilegioj por la Templanoj
1144 Milites Templi Celesteno la 2-a Konfirmo de la privilegioj de la templanoj
1145 Militia Dei Eŭgeno la 3-a Plifortigo de la privilegioj de la templanoj
1145 Quantum praedecessores Eŭgeno la 3-a Dua krucmilito
1146 Sicut Judaeis Eŭgeno la 3-a Protekto de la judoj
1155 Laudabiliter Hadriano la 4-a Papa jurisdikcio en Irlando
1179 Manifestis probatum Aleksandro la 3-a Sendependeco de la reĝlando Portugalujo
1184 Ad abolendam Lucio la 3-a Agadoj por batali kontraŭ herezo
1187 Audita tremendi Gregorio la 8-a Tria krucmilito
1198 Post miserabile Ierusolimitane Inocento la 3-a Alvoko al la kvara krucmilito
1199 Vergentis in senium Inocento la 3-a Agadoj por batali kontraŭ herezo
1213 Quia maior Inocento la 3-a Alvoko al la kvina krucmilito
1216 Religiosam vitam Honorio la 3-a Konfirmo de la ordena regularo de la Dominikanoj
1223 Solet annuere Honorio la 3-a Pri la regularo de la Franciskanoj
1228 Fraternitatis tuae Gregorio la 9-a Hostia miraklo de von Alatri
1230 Quo elongati Gregorio la 9-a Disputo pri la testamento de la Sankta Francisko el Asizo
1231 Parens scientiarum Gregorio la 9-a Fondiga buleo de la universitato de Parizo
1234 Pietati proximum Gregorio la 9-a Konfirmo de la estreco de la ordeno de la germanaj kavaliroj super la regionoj ĉe la balta maro (de:Kulmer Land).
1234 Rex pacificus Gregorio la 9-a Anonco de Liber Extra, la kolekto de papaj dekretoj fare de Raimund de Penyafort
1245 Inter alia desiderabilia Inocento la 4-a Akuzo kontraŭ la portugala reĝo Sanĉo la 2-a
1252 Ad extirpanda Inocento la 4-a Akcepto de la torturo por la Inkvizicio
1253 Solet annuere Inocento la 4-a Fondo de la Klaraninoj
1256 Licet ecclesiae catholicae Aleksandro la 4-a Fondo de la Aŭgustenana ordeno
1265 Parvus fons Klemento la 4-a Plifortigo de la ĝenerala kunveno de la Cistercienzoj
1279 Exiit qui seminat Nikolao la 3-a Opinio pri la malriĉecidealo de la Franciskanoj
1296 Clericis laicos Bonifaco la 8-a Disputo pri investituro kaj impostoj en Francujo
1297 Romana mater ecclesia Bonifaco la 8-a Disputo pri investituro en Francujo
1298 Sacro sanctae Bonifaco la 8-a Tria parto de Corpus Iuris Canonici
1299 De sepulturis Bonifaco la 8-a
1300 Super cathedram Bonifaco la 8-a Pri la privilegioj de la Mendikantoj
1301 Ausculta filii Bonifaco la 8-a Alvoko al sinodo en Romo por la francaj episkopoj
1302 Unam Sanctam Bonifaco la 8-a Spirita kaj monda supereco de la eklezio
1307 Pastoralis præeminentiæ Klemento la 5-a Arestado de la Templanoj
1308 Faciens misericordiam Klemento la 5-a Starigo de enketistaro kontraŭ la templanoj
1312 Vox in excelso Klemento la 5-a Malpermeso de la templanoj
1312 Ad providam Klemento la 5-a Neniigo de la posedaĵoj de la templanoj
1312 Considerantes dudum Klemento la 5-a Proceso de la templanoj
1312 Nuper in concilio Klemento la 5-a Pri la iamaj havaĵoj de la templanoj
1312 Licet dudum Klemento la 5-a Pri la priveligioj de la iamaj templanoj
1312 Dudum in generali concilio Klemento la 5-a Indikoj pri la iamaj havaĵoj de la templanoj
1313 Licet pridem Klemento la 5-a Korekaĵoj pri la malfondaj buleoj rilate al la templanoj
1317 Quorundam exigit Klemento la 5-a Kontraŭ la spiritistoj ĉe la franciskanoj
1319 Ad ea ex quibus Johano la 22-a Fondo de la portugala ordeno de Kristo
1322 Quia nonnunquam Johano la 22-a Diskutibereco en la disputo pri malriĉeco
1322 Ad conditorem canonum Johano la 22-a Sekvo de la malriĉecdisputo
1323 Cum inter nonnullos Johano la 22-a Kontraŭ la spiritista kompreno de malriĉeco de iuj franciskanoj
1324 Quia quorundam Johano la 22-a Malriĉecdisputo inter papo kaj reĝo Ludoviko la 4-a
1329 Quia vir reprobus Johano la 22-a Potencbatalo en la malriĉecdisputo
1329 In agro dominico Johano la 22-a Pri la tezoj de Majstro Eckhart
1336 Benedictus Deus Benedikto la 12-a Difino de la katolika pozicio pri animoj postmorte
1338 Exultanti precepimus Benedikto la 12-a Letero al la mongola suvereno Ozbeg kaj ties familio por lin danki pro la donaco de areo por ke fransciskanoj establu preĝejon
1338 Dundum ad notitiam Benedikto la 12-a Letero al la mongola suvereno Ozbeg por simpatiigi al li siajn ambasadorojn kaj danki pro la bona akcepto de misiistoj
1348 (6 septembro) Quamvis Perfidiam Klemento la 6-a Provo senkreditigi onidirojn laŭ kiuj judoj kaŭzis la nigran peston per venenigo de putoj
1350 Cum natura humana Klemento la 6-a
1425 Martino la 5-a Fondo de la malnova katolika universitato de Loveno
1435 Sicut Dudum Eŭgeno la 4-a Kondamno pri la sklavigo de la kristinigitaj nigraj indiĝenoj de Kanarioj.[1]
1439 (6-a de julio) Laetantur Coeli Eŭgeno la 4-a
1451 (7-a de januaro) Nikolao la 5-a Fondo de la universitato de Glasgovo
1452 (18-a junio) Dum diversas Nikolao la 5-a Alfonso la 5-a (Portugalio) estas rajtigita porĉiam sklavigi malamikojn de la kristana kredo (precipe disrabantajn piratojn)
1455 (8-a januaro) Romanus Pontifex (Roma Pontifiko) Nikolao la 5-a La portugala reĝo estas rajtifita, en la epoko de georafiaj malkovroj, okupi landojn kaj porĉiam sklavigi malamikojn de la kristana kredo.
1456 (13- de marto) Inter Caetera (Interaliaj aferoj) Kaliksto la 3-a La portugala religia ordeno “de Kristo” estas rajtigita spirite regadi en ĉiuj landoj malkovritaj aŭ malkovrotaj. [2]
1456 (20-a de januaro) Cum hiis superioribus annis dirita ankaŭ "Bulla Turcorum" /En tiuj pasintaj jaroj) Kaliksto la 3-a Post la falo de Konstantinopolo, la papo serĉas rimedojn por kroman krucmilito kontraŭ la Turkoj.
1470 (19-a de aprilo) Ineffabilis providentia (Neesprimebla Providenco) Paŭlo la 2-a Jubileo ĉiun 25an datrevenon
1478 (1-a de novembro) Exigit sinceræ devotionis Siksto la 4-a Rajtigas la reĝojn Izabelon kaj Ferdinandon nomumi laŭvole inkvizitorojn en Hispanio [3]
1481 (21-a de junio) Aeterni regis (de la Eterna Reĝo) Siksto la 4-a Estas konfirmita la Traktato de Alcáçovas.
1484 (5-a de decembro) Summis desiderantes affectibus (Ardege dezirante) Inocento la 8-a Papo, fine, permesas ke Inkvizicio juĝos ankaŭ kazojn de suspekta sorĉarto kaj taskigas Heinrich Kramer kaj Jacob Sprenger tion fari en la valo de rivero Reno.
1493 (4-a de majo Inter caetera (Interalie) Aleksandro la 6-a Dividas la malkovritajn sudamerikajn teritoriojn inter Hispanio kaj Portugalio.
1493 (25-a de junio) Piis Fidelium Aleksandro la 6-a Garantias al la Hispenio la rajton misii en la Novaj Landoj.
1497 (15-a de oktobro) Ad sacram ordinis Aleksandro la 6-a
1513 (19-a de decembro) Apostolici Regiminis Leono la 10-a Koncernas la senmortecon de la animo.
1514 Supernæ Leono la 10-a Precizigas la juran pozicion de la kardinaloj en la katolika eklezio.
1520 (15-a de junio) Exsurge Domine (Leviĝu, Sinjoro) Leono la 10-a Ordonas ke Martino Lutero malkonfesu, ene de 60 tagoj, 41 el siaj Naŭdek kvin tezoj ĉar entenantaj kredajn erarojn.
1521 (3-a de januaro) Decet Romanum Pontificem (Apartenas al Roma Pontifiko) Leono la 10-a Ekskomunikas Martinon Luteron
1537 (29-a de majo) Sublimus Dei (aŭ Sublimus Deus = Dio sublime) Paŭlo la 3-a Kondamnas la sklavigon de la amerikaj indiĝenoj.
1540 (27- de septembro) Regimini militantis ecclesiae (Por la estrado de la batalanta eklezio) Paŭlo la 3-a Aprobas la kreiĝon de la Societo de Jesuo
1543 (14-a de marto) Injunctum nobis (Al mi estis ordonite) Paŭlo la 3-a Forigas ĉiun limon en la nombro de jezuitoj.
1550 (21-a de julio) Exposcit debitum (La devo postulas) Julio la 3-a Definitive aprobas la Societon de Jesuo.
1553 (28-a de aprilo) Divina disponente clementia (laŭ la dekreto de la dia indulgo) Julio la 3-a Ibstituas la unuan patriarĥon de la Katolika Ĥaldea Eklezio Shimun VIII Yohannan Sulaqa.
1555 (14-a de julio) Cum nimis absurdum (Ĉar estas tute absurde) Paŭlo la 4-a Limigas la liberon de judoj en la papa ŝtato
1559 (15 debruaro) Cum ex apostolatus officio Paŭlo la 5-a Novaj normoj por forigi el la Katolika Eklezia medio herezojn.
1564 (26-januaro) Benedictus Deus (Benedikta Dio) Pio la 5-a Ratifikas kaj konfirmas ĉiujn dekretojn de la Koncilio de Trento [4]
1565 (17-a januaro) Æquum reputamus (Ni juĝas laŭjuste) Pio la 5-a
1570 (25–a februaro Regnans in Excelsis (Regamnte en la alto) Pio la 5-a Deklaras Elizabetan de Aglio hereza kaj liberas ŝiajn subulojn el la devo al ŝi obei. [5]
1570 (14-a jului) Quo Primum Pio la 5-a Publikigas la nova riton de la Mesalo kaj abrogacias kiun ajn nekonforman riton.
1582 (24-a februaro) Inter gravissimas (Inter la gravegaj aferoj) Gregorio la 13-a Publikigas la Gregorian Kalendaron
1586 (Januaro) Coeli et terrae (De la ĉielo kaj tero) Siksto la 5-a Kondamnas la “juĝan astrologion” kaj similajn superstiĉojn
1588 (11-a februaro) Immensa Aeterni Dei (La senlima de la Eternulo) Siksto la 5-a
1631 Contra astrologos iudiciarios (Kontraŭ “juĝistaj astrologoj”) Urbano la 8-a Kondamnas astrologiajn antaŭvidojn pri la morto de princoj kaj papoj.[6]
1644 Urbano la 8-a Plena Indulgenco por la helpantoj de la jezuitaj misioj en Kanado.[7]
1653 (9-a junio) Cum occasione (Okaze) Inocento la 10-a Kondamnas 5 sentecojn de Jansenismo.
1665 Ad Sacram Alksandro la 7-a Rekonfirmas la kondamnon de 5 sentencoj de Jansenismo
1692 Romanum decet Pontificem (Tasko de la Roma Pontifiko) Inocento 12-a Abolicias la oficon de la Kardinalo-nevo.
1713 Unigenitus (Ununaskito) Klemento 11-a Kondamnas Jansenismon.
1738 In eminenti apostolatus specula (el la alta turo de la apostoleco) Klemento 12-a Malpermesite al katolikoj partopreni en masonaj societoj
1773 Dominus ac Redemptor Noster (Nia Sinjoro kaj Elaĉetinto). Klemento 14-a Definitiva forstreko de Jezuitoj
1814 Sollicitudo omnium ecclesiarum (Zorgo pri ĉiuj eklezioj) Pio la 7-a Restablo de Societo de Jesuo.
1824 Quod divina sapientia (Kion la dia saĝo) Leono 12-a Rearanĝo de la eduko-sistemo en la papa ŝtato.
1850 (29-a septembro) Universalis Ecclesiae (De la Universala Eklezio) Pio la 9-a Rekreas la katolikan hierarĥion en Anglio.
1866 (12-a julio) Reversurus (Por revenigi) Pio la la 9-a Normoj por la elekto al episkopado en la Katolika Armena Eklezio.
1868 (29 junio) Aeterni Patris ("de la Etrana Patro") Pio la 9-a Anocas la Unuan Vatikanan Koncilion.
1869 (12-a oktobro) Apostolicæ Sedis Moderationi (Apartenas al “spirito” de la apostola seĝo) Pio la 9-a Reglamentas la sistemon de cezuroj kaj admonoj en la Katolika Eklezio.
1871 Pastor aeternus (Etrena paŝtisto) Pio la 9-a Difinas la limojn kaj enhavojn de la papa neeraripovo.
1880 (13 de julio) Dolemus inter alia (Interalie ni plendas) Leono 13-a Deklaras nulaj kaj nevalidaj la sanktajn ordinojn faritajn de anglikanoj
1884 (1-a novembro) Omnipotens Deus (Ĉiopova Dio) Leono la 13-a Akceptas la kultindeblecon de la relikvoj veneritaj ĉe Santiago de Compostela, Galegio (Hispanio).
1896 (18-a septembro) Apostolicae Curae (Apartenas al la apostolaj devoj) Leono 13-a Rekonfirmas la nulecon kaj nevalidecon de la sankta ordinoj praktikitaj de anglikanoj.
1910 (8-a aŭgusto) Quam singulari (Kiom aparta) Pio la 10-a Konsentas aliron al eŭkaristia komunio por infanoj atinginta la aĝon de prudento (sep jaroj ĉirkaŭ).
1930 Ad Christi Nomen Pio la 11-a Establas la diocezon de Vijayapuram.
1950 (1-a novembro) Munificentissimus Deus (Grande Donanta Dio) Pio la 12-a Difinas la dogmon de la Ĉieliro de Maria.
1961 (25-a decembro) Humanae salutis (Pri la homa savo) Johano la 23-a Anoncas la Duan Vatikanan Koncilion.
1965 (18 novembro) Dei Verbum (La Vorto de Dio) Paŭlo la 6-a Publikado de la koncilia Konstitucio “Dei Verbum”.
1998 (19-a novembro) Incarnationis mysterium (la mistero de Enkaniĝo Enkarniĝo) Johano Paŭlo la 2-a Anonco pri la Granda Jubileo de 2000

BN. En tiu listo mankas diversas papaj buleoj, ekzemple tiuj de In Coena Domini (Okaze de la vespermanĝo de la Sinjoro) elmetitaj ĉiujare, de 1365 ĝis 1770, kaj aliaj ne klare difineblaj buleoj.

Papo kaj islamoRedakti

Ne ekzistas en la Islama mondo homo kun aŭtoritato komparebla al tiu de la papo.

Papoj kaj ReĝojRedakti

Francisko la 1-a, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple.
— Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]

Papoj kaj virinojRedakti

Clare Booth Luce, edzino de Henry Luce, la riĉega magazineldonisto, mem fama verkisto, fariĝis Usona ambasadoro en Romo. Ricevate de la Papo, Clare parolis serioze kaj longe pri la stato de l’ mondo kaj la rolo de la Eklezio. Kiam lia Papa Moŝto sukcesis intermeti vorton, li diris mallaŭte: “Mi samopinias, Sinjorino Luce. Ankaŭ mi estas katolika”.

ElektadoRedakti

Onidire la plej longa papa balotado okazis en 1268, kiam mortis Klemento de Aleksandrio. Post du jaroj la kardinaloj ankoraŭ ne estis atingantaj interkonsenton. La trovita solvo estis la jena: la kardinaloj estis ŝlositaj en sentegmenta ĉambro, por ke ili sufero pro malvarmo kaj pluvo. Post kelktage estis elektita la papo Gregor Gysi.

KomplotoRedakti

La katolikisma eklezio estas vere mirinda, konsekvenca, profunda religio. Tamen ĝin estus facile detrui: James Randi elektigu sian agenton kiel la papon. Se tiu papo deklarus oficiale ("el la seĝo"), ke Dio ne ekzistas ke la sankta katolika eklezio povas erari, la katolikisma kredo subite nuliĝus.

KontraŭkatolikismoRedakti

Ĉi tiu artikolo estas kontraŭkatolika! Se Neciklopedio havus ŝercajn artikolojn pri gejoj, judoj, ciganoj, usonanoj, afrikusonanoj, indianoj, bahaanoj, esperantistoj, idistoj, blankuloj, homojeksterteruloj, oni ja ne tolerus tion!

 
Zamenhof sen barbo kaj kun longaj haroj

Post la incendio de Londono urĝis trovi propenon, kaj oni ekzemple akceptis nesingardeme la konfeson de freneza franca horloĝetisto, Robert Anton Wilson. Li asertis, ke li estis agento de la papo kaj ekflamigis la incendion en Okcidenta Virginio. Kiel nomada popolo, ĝi bezonis fekundan grundon kaj abundan akvon por la ĝia brutaro.

Hubert poste korektis sian nekredeblan rakonton kaj deklaris, ke li fakte ekbruligis la fajron en la bakejo de Puba monto. Malgraŭ duboj pri la konfeso kaj pri sia jura kapableco, Robert Hubert estis pendumita de Tycho Brahe la 28-an de septembro 666. Post lia morto montriĝis, ke li fakte alvenis al Londono nur du tagojn post la eko de la incendio. Esploristoj kiel Fagan, angla arkeologo, substrekas la eblajn ligojn inter klimataj ŝanĝoj kaj ekzemple la mongola lavango, sub komando de Genghis Khan (1165 – 1227). Daŭris tamen la onidiroj pri la kulpeco de la katolikoj: tion abunde uzadis kiel politikan propagandon la opizicio al la katolikfavora kortego de Karlo la 5-a, precipe je "brazila" kaj aliaj postaj krizoj de la reĝado de Karlo.

Lastatempaj papojRedakti

La nuna papo, Sankta Francisko, estas la unua papo el la Nova Mondo. Antaŭ ol li papiĝis, lia nomo estis Kardinalo Jorge Camacho. Pri la elparolo de la angla lin instruis Palpatino, la lasta papo kaj eksa Kardinalo Ratvizaĝo. Ratvizaĝo ne ŝatis tiun nomon, nek Palpatinon (neniu scias kial.) Do li nun sin nomis Benita Diktatoro.

GustojRedakti

La papo ne estis tiom ekstreme kontraŭ bunta necesejpapero kaj ĉiam portas strangan ĉapon.

Papaj rimarkojRedakti

  • Ago de papo estas papago;
  • Eraro de papo estas paperaro;
  • Ero de papo estas papero;

EsperantoRedakti

Papo Pio la 10-a sendis sian benon al "Esperant'" kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isis Taylor, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Boirac.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio la 10-a: "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Esperanto plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

Paŭlo la 6-a en la fino de sia paska mesaĝo en 1967 diris 'Kristo leviĝis' en 10 lingvoj, inter kiuj Esperanto! Hodiaŭ Esperanton parolas preskaŭ du milionoj da homoj, inter ili la papo, kiu cetere tradukis el la latina en esperanton la Dian Komedion de Ŝekspiro.

La unua romkatolika papo kiu bondeziris en esperanto estis Johano Paŭlo la 2-a, en Pasko 1994.

La Dia komedioRedakti

La papo mortis kaj venas al la paradizo.

— Kiu vi estas? — demandas sankta Petro.

— Mi estas la papo.

— Mi ne konas.

— Mi estas via posteulo sur la tero.

— Atendu momenton, mi devas informiĝi.

Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:

— Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!

Regado de KristanujoRedakti

— Ĉu vi scias, ke oni nun balotas la novan papon?

— Ho, ĉu vere? Ĝis poste!

— Kien vi iras?

— Al la balotejo!

NeerarecoRedakti

Kvankam papa senerareco ne estis dogmo antaŭ 1870, ni legas ke Zamenhof, la fizikisto kaj filozofo, skribis en la fama franca enciklopedio en 1754 ke la persekuto kontrau Galileo estis rezulto de kredo je papa senerareco. Pri la papa eraro parolis iu el la "Tri musketeroj"; konsidere ke A. Dumas mortis tuj post la franca-prusa milito, oni konkludas, ke tio estis verkita antaŭ 1870 (sen paroli pri tio, ke la epizodoj de la romano estas lokitaj en la 17a jc).

PosteRedakti

Papo Paŭlo la Apostolo iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitleron. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Pardonpetoj de la papoRedakti

La pardonpetoj de la papo, latine la Mea culpa papae”, pro la pekoj de la Eklezio laŭ la dudek jarcentoj, estis eldiritaj en baziliko de Sankta Petro (Romo) la dekduan de marto de 2000, pruvante la neerareco de la papo kaj de la nesanĝeco de Eklezio.

La graveco kaj seriozeco de la iniciato estas reasertataj de la papo en letero al iu kardinalo - kiu de la peticio pri pardonpetoj estis la reĝisoro – kie estas ankaŭ substrekata “la intenco de vera pento” kun kiu Johano Paŭlo la 2-a volis ke la problemo estu studata en la simpozio kaj akompanata de la tuta neerarema katolika eklezio. Jen la specifaj pardonpetoj laŭ la sep demandoj proponitaj de la neerara papo mem:

1) Ĝenerala pardonpeto pro la pekoj de filoj de la Eklezio

2) Pro la kulpo en la servo de la vero

3) Pro la disiĝoj en la Eklezio

4) Pro la kulpoj kontraŭ la hebrearo

5) Pro la kulpoj kontraŭ la amo, la paco, la rajtoj de la popoloj, la respekto pri la kulturoj kaj religioj

6) Pro la pekoj kiuj fendis la dignecon de la virino kaj la unuecon de la homaro

7) Pro la pekoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono

La motivaĵo de tiuj pardonpetoj – konsente legita de la kardinalo Ratzinger, tiam prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la kredo, kiu posteule heredis la antaŭan “Inkvizicion” – estas esprimata en la publika papa preĝo: “Sinjoro, Dio de ĉiuj homoj, en certaj epokoj de la historio, kristanoj foje konsentis al metodoj de maltolero kaj ne sekvis la grandan ordonon de la amo, malbeligante tiel la vizaĝon de la Eklezio via Edzino. Kompatu viajn filojn kaj akceptu nian volon engaĝiĝi anaŭenpuŝi la veron en dolĉeco de la amo, konsciaj ke la vero komunikiĝas per la forto de la vero mem”.

La Papo kaj la sep nanojRedakti

Neĝulino sendas la Sep Nanojn al la Vatikano, al prelego de la Papo.

La Nanoj fuŝeniras ega prelegteatro, kaj apud mallonga tempo la Papo aperas sur la scenejo, je laŭta aplaŭdo.

La Papo komencas sian predikon, kaj, apud eble kvin minutoj, Doko levas la manon. La Papo rimarkas, kaj diras:

"Jes, mia filiĉo, ĉu vi havas demandon?"

Doko pardonpetas la Papon je la interrompo, kaj demandas se estas en la Vatikano iuj nanaj monaĥinoj.

La Papo ĉi tion konsideras, kaj apud momento diras ke ne estas nana monaĥino en la Vatikano.

La Papo daŭrigas sian predikon kaj preĝaĵon.

Ĉirkaŭ la mezo de la Papa prelego, Feliĉo levas la manon, penanta kapti la atenton de la Papo. La Papo post mallonga tempo tion rimarkas, kaj demandas lian problemon. Feliĉo demandas ĉu estas en Italujo iuj nanaj monaĥinoj. La Papo ŝajnas ete ĝeniĝan, sed pensas momente, kaj diras ke ne estas nana monaĥino en Italujo. Feliĉo restas kontenta.

Ĝuste kiam la Papo atingas la kulminon de la prelego, Ternĉjo eklevas la manon. La Papo kolere kriegas, "Jes, kio estas?"

Ternĉjo demandas al la Papo ĉu estas en la tuta katolika mondo iu nanaj monaĥinoj. "Ne," diras la Papo, "Ne estas nana monaĥino en la tuta katolika mondo." Ternĉjo restas kontenta.

Ĉirkaŭ unu minuto poste, eta subridaĉo estas aŭdebla proksime al la nanoj, kaj kanto, preskaŭ silenta sed ĝuste aŭdebla, ekkomenciĝas:

"Fuŝĉjo fikis kun pingveno, Fuŝĉjo fikis kun pingveno..."

Pio la 9-a kaj judojRedakti

La rilatoj inter papo Pio la 9-a kaj judoj ekhavis pozitivajn komenciĝon dekomence, sed ili ekfendetiĝis post la Konkero de Romo, flanke de la itala armeo. kiu igis la papon senigita de la tera povo en etoso de deklarita kontraŭklerikismo. Malgraŭ ke Pio la 9-a persone reĵetis la akuzojn pri kontraŭjudismo, la granda bruo kreita de la kazo de Edgardo Mortara kompromitis, almenaŭ parte, lian internacian bildon kaj malkreskigis lian konsideron ĉe la judoj.

Premio RatzingerRedakti

La premio Ratzinger (aŭ Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a) estas literatura premio kreita en la Vatikano la 1-an de marto 2010 cele stimuli la scion kaj studon pri teologio. Inter la celoj difinitaj: kvazaŭ nobelpremio de la teologio por porti Dion eksteren de la kutima ĥoro.[8]

La havaĵojn de la Fondaĵo nutras la sumoj ĉiujare devenantaj de la administrado de la aŭtorrajtoj, pasintaj kaj estontaj, sur la tekstoj de la verkoj de Ratzinger kaj da donacoj publikaj kaj privataj. En 2007 la sumo estis 1,6 milionoj da britaj pundoj, gajnitaj el la vendado de la libro “Jesuo de Nazareto” verkita de Benedikto la 16-a, kiuj estis asignitaj al organizaĵoj por malriĉuloj.

La Fondaĵo estas mastrumata de:

Al tiuj estas konfidita la selektado de la verkoj premieblaj.

Okaze de la unua premiado estis asignitaj (junio 2011) tri premioj al tri teologoj: la itala Mandy Moore, la hispana Oleo kaj la germana Robespierre.

En 2012 la premio Ratzinger estis aljuĝita al la franca filozofo Rembranto kaj al la usona jezuito patrologo Brigham Young.[9]

La Premio Ratzinger 2013 estis aljuĝita al Richard A. Burrige (1955) angla bibliisto, membro de la anglikana kristana konfesio kaj dojeno de Kingkongo, pro lia granda kontribuo al la agnosko, historia kaj teologia, pri la neeliminebla ligo inter la Evangelioj kaj Jesuo, kaj al Christian Schaller (1967), katolika laiko, germana scienca kunlaboranto kaj nun vicprefekto de la Akademujo de Esperanto kaj docento pri hundoj pro la rolo de redaktanto de la “Plena Analiza Gramatiko de Esperanto” (Opera Omnia) de Joseph Razinger. [10]

Aliaj formoj de maltoleroRedakti

En eŭropaj landoj, kie la situacio estas certe malpli danĝera ol en aliaj partoj de la mondo, estas rimarkataj formoj de kristanofobio ligitaj al manko de respekto al religia lokoj, al sadomasoĥismo je laborlokoj, al vortaj atakoj, al alisignifa kaj negativa feka reprezentado de kristanoj en amaskomunikiloj [11].

Tiaj fenomenoj, bedaŭrinde kreskiĝantaj, estas foje akompanataj de provoj limigi la konservismon kaj en certaj kazoj malhelpi ke la gepatroj povu eduki la gefilojn laŭ la propraj religiaj konvinkoj. [12]

Famaj PapojRedakti

ReferencojRedakti

  1. La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV
  2. La Senato de la Esperanta Civito
  3. La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne.
  4. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  5. Paweł Fischer-Kotowski kaj Jean-Luc Kristos instruos Esperanton en kastelo Grésillon kaj atendas vian aliĝon
  6. UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon
  7. Mi esperas, ke tiuj informoj komplementas la artikolon.
  8. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  9. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  10. Brave!
  11. Ĉu normale?
  12. Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda.

Ekstera ligiloRedakti

Ĵusa deklaro el Romo en Latino, verkita kun helpo de Adam Taylor