Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Tempo prenas, tempo pagas"

~ Zamenhof
Maco.jpg

"Kiu volas panon, ne dorlotu la manon."

~ Zamenhof

"Se vi volas ion, tio ne plu estas rakonto."

~ Teodoro Hercel pri Pasko

"En Japonia esas bela urbi, exemple Kyoto e Nara"

~ Idisto pri Japanio

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri Pasko. Tio klare estas juda festo, de la hebrea פסח, ankaŭ nomita kiel Maca Festo, kiam oni manĝas macon kaj redaktas neciklopedion.

Enhavo

Historio de PaskoRedakti

Iam granda kvanto da Izraelidoj estis sklavoj de kompaniestroj en Novjorko. Sed la Eternulo liberigis ilin, kondukante ilin en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiujn la Izraelidoj elportis al Usono pro aerofloto. Kaj tie ili restis por ĉiam kaj ĉiam, krom dumil-jara ferio en Eŭropo.

Simila eŭropa festoRedakti

Pro latina bonalingvismo, la Romanoj ne volis aldoni novan vorton por sia nova, preskaŭ samtempa festo... do ili nomis ĝin same kiel la judan. En la internacia lingvo, oni distingas la malpli fruan feston per la nomoj kristana paskopasko latina.

Paska ŝafidoRedakti

 
Vitraĵo prezentanta en pentrita fenestro la Eliran ŝafidon.

La paska ŝafido en la Malnova Testamento angle: Passover sacrifice) estas memorigilo, efektigita pere de ofero, pri la liberigo de la Izraelidoj el la sklaveco de Egiptio. En la Eliro en la pasaĵoj 12, 1 - 14, 46 estas priskribite kiel tiu memorigilo devas esti celebrita; la kvalito de la ŝafido, la oferanto, la celo, la uzomde la sango… Jen la biblia teksto:

  • Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante: 2 Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. 5 La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos. 8 Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. 9 Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. 10 Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele manĝu ĝin: via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin”(12).

Paska tempoRedakti

Antaŭ Ĉieliro

  • Vespera laŭdo:
    • kutime: Ad cenam Agni providi [1] = Ad regias Agni dapes [2]
    • laŭplaĉe labortage post la paska semajno: O rex æterne, Domine [3]
  • Kompletorio: Iesu, redemptor sæculi [4]
  • Horo de la legaĵoj:
    • kutime: Hic est dies verus Dei [5]
    • laŭplaĉe labortage post la paska semajno: Lætare, cælum, desuper [6]
  • Matena laŭdo:
    • kutime: Aurora lucis rutilat [7]
    • laŭplaĉe labortage post la paska semajno: Chorus novæ Ierusalem [8]
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze: Iam surgit hora tertia [9]
    • tagmeze: Venite, servi, supplices [10]
    • posttagmeze: Hæc hora, quæ resplenduit [11]

ekde Ĉieliro

  • Vespera laŭdo:
    • en la festo mem: Iesu, nostra redemptio [12]
    • post la festo: Veni, creator Spiritus [13]
  • Kompletorio: Iesu, redemptor sæculi [14]
  • Horo de la legaĵoj: Æterne rex, altissime [15]
  • Matena laŭdo: Optatus votis omnium [16]
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze: Iam surgit hora tertia [17]
    • tagmeze: Venite, servi, supplices [18]
    • posttagmeze: Hæc hora, quæ resplenduit [19]

Pentekosto

  • Horo de la legaĵoj: Lŭ iucunda, lŭ insignis [20]
  • Matena laŭdo: Beata nobis gaudia [21]
  • Meza horo, antaŭtagmeze: Iam Christus astra ascenderat [22]

Esperantista PaskoRedakti

Esperanista Pasko estas festo celebrata la 17-an de aprilo, kiu memoras la tagon kiam Zamenhof leviĝis al Paradizo. Laŭ la rakonto li enteriĝis de siaj filinoj en Varsovia tombejo post sia morto. Sed kiam idistaj tombrabistoj provis disrabi lian kadavron ili rimarkis, ke lia korpo tute malaperis. Devis esti, ke miraklo okazis.

Iuj Esperantistoj, bedaŭrinde, malkonsentas pri tiu interpreto. Ekzemple, iuj kredas, ke Zamenhof simple zombiiĝis forme de la Esperanto-movado. La plej laŭta apoganto de tiu teoremo estas Jorge Camacho.

Ne vidu ankaŭRedakti