Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Geografio

(Alidirektita el Pejzaĝo)

"Demando ne kostas, demando ne devigas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Ĝi estas por mi ĥina scienco"

~ Zamenhof pri Geografio
La Mondo laŭ Google Earth

"Geografio: terpriskribo s'ajnas bona"

~ Renato Corsetti pri geografio

"La mondmapo estas interesa"

~ Cindy McKee pri Geografio

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo pri Google Earth

"Kaj li rigardis ĉirkaŭ li sur la planedo de la geografo. Neniam antaŭe li vidis tiel majestan planedon."

~ Antoine de Saint-Exupéry pri La eta princo


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


Bonvolu konfuzi kun Gejografio.

Geografio (bonalingve teresploro, landesploro) estas teda lernobjekto por enuigi la gejunuloj dum ili pensas pri fikado. Geografio estis inventita de malgejaj grekoj, kiuj ne volis naĝi nudaj kun aliaj efeboj kaj preferis resti en lernoĉambro dum ĝoja filozofia interfikado.

1364117440 n.jpg

La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio sen bezono de sodomio.

Enhavo

CelojRedakti

Geografio montras la diferencojn en la terosurfaco, ĝi celas esti internaciisma, instrua kaj interaga, uzebla speciale en internacia medio. Ĝi peras informojn pri la landoj de la mondo en tri kategorioj: naturo (la 'fiziko' de la kontinento, ĝiaj geografio, landkonsisto, bestoj kaj klimato), socio (la politiko, socio kaj historio de la kontinento) kaj kulturo (la arto, religio ktp. de la kontinento). La demandoj estas aranĝitaj en tiuj triopoj kiuj estas ordigitaj en 6 'kontinentaj' stokoj.

Kion scias la idistoj?Redakti

Aĉaj idistoj diras ke Geografio esas cienco qua studias : surfaco dil terglobo, faktori qui influas a surfaco dil terglobo, regionala traiti di naturo dil mondo kaj regionala traiti di diversa kulturi en mondo. Kompreneble, tio estas stultaĵo, ĉar SAT (Sennacieca Asocio Tergloba) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj geografistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn geografadon, kaj ĝi uzas la veran internacian lingvon Esperanto!

Bazaj geografiaĵojRedakti

Estas unu planedo : Tero.

Estas du mondoj : Malnova kaj Nova.

Estas kvar kontinentoj : Malnova, Nova, Aŭstralia kaj Antarkta.

Estas kvin mondpartoj : Azio, Eŭropo, Afriko, Ameriko, Oceanio.

Islendzio apartenas al la Malnova Mondo sed al la Nova Kontinento.

La Malnova Kontinento enhavas tri mondpartoj : Azio, Eŭropo, Afriko.

La mondparto Oceanio (parto de la Nova Mondo) enhavas du kontinentojn -- la aŭstralian kaj la antarktikan -- kaj multegajn insulojn.

PejzaĝoRedakti

Pejzaĝo estas interesa afero <(^.^)>. Ĝi estas bela freŝa afero, kion oni vidas en poŝtkartoj ^___^. Pejzaĝo signifas plaĉaspektan, pitoreskan, romantikan ktp. panoramon montrataj en turismaj faldfolioj por ke turistoj pagu tre multe por koni ĝin <(^_^<). Pejzaĝoj ĉiam vekis la specialan interesiĝon de pentristoj, fotografoj kaj verkistoj, kiuj tre mensogas pri ili<(o_o<). Sed Ombro sur interna pejzaĝo - ho, ĉi tio estas tute alia historio... Areoj de interna pejzaĝo enhavas surfacojn distingiĝantajn per malmulte deformita naturmedio, ekologia ekvilibro kaj altvalora natura pejzaĝo.

Antaŭ bela pejzaĝoRedakti

Edzo al sia babilema edzino: Kia vi trovas ĉi tiun pejzaĝon, mia kara?

Ho, karulo... -Ho, karulo, superba, mi restas muta!

-Bonege!-, sopiras la edzo, -tiam ni restos ĉi tie dum tri monatoj!

LernejeRedakti

La geografia profesoro volas la formon de la terglobo iel komprenigi al la gelernantoj:

-- Maŭriĉjo! Se mi ĉi tie, meze de la klaschambro, ekfosas kaj fosas kaj fosas kaj nur fosas, fine kie mi alvenos?
-- En la frenezulejo.

PruvojRedakti

- Joĉjo, kiel vi pruvos, ke la Tero estas ronda?

- Sed, sinjoro instruisto, mi neniam diris tion...

Historio de geografioRedakti

Laŭ dokumentoj la signifo de scioj estis rekonata de la grekoj. Oni raportas pri Anaksimandro el Mileto, ke li estis la unua, kiu desegnis mapon de la tero kaj de la maroj ĉirkaŭ 550 a.K. Herodoto el Halikarnasos (484 – 424 a.K.) verkis:

Η Γεωγραφία είναι η συστηματική σπουδή και περιγραφή τόσο της επιφάνειας της Γης, όσο και των φαινομένων που συμβαίνουν σ΄αυτή.

Tio estas:

La geografio estas la sistematika studo kaj perifraza toso de la epifanioj de la Tero, oso kaj de la fenomenoj po simbapinuno se aŭto.

Ptolemeo (ĉirkaŭ 100 ĝis ĉirkaŭ 175) kolektis sciojn kaj indikis kiel desegni mapojn. La konojn de la grekoj uzis la romianoj:

Geographia (-ae, f.) est scientia locorum et telluris proprietatum.

Tio signifas:

Geografio (ho, fikiĝu!) estas scieco pri lokoj kaj pri posedantoj de teroj

En la mezepoko oni forgesis en Eŭropo pri geografio, kiel ankaŭ pri sciencoj. Nur el la imperio de Ĉinujo kaj la oriento en la mondon venis nova sento:

地理學主要研究嗰係地球表面嗰各種自然現象或者係人文現象,跟佢俚之間嗰相互關係。中文嗰「地理」得自《易經》。英文嗰「

Kio signifas:

Risketoj kaj aĵoj similaj al dometoj,kvadratoj kaj aliaj kvadratoj, kelkaj risketoj plu. Afero simila al krabo kaj plu da risketoj.

La geografio estis fondita de Bartholomäus Keckermann (1571–1608) kaj Bernhard Varenius (1622–1650). Ili evoluigis terminaron, distingis inter geografio (geographia generalis) kaj geografio aŭ scio pri landoj (geographia specialis). Ili rigardis popolojn, ŝtatojn kaj ejojn el kunteksto.

La epoko de klerismo subtenis klarigprovojn de efikoj pere de sciencistoj kiel Johann Gottfried Herder (1744–1803) kaj Georg Forster (1754–1794). Anton Friedrich Büsching (1724–1763) verkis la Neue Erdbeschreibung (Nova terpriskribo) kun priskribo de landoj kaj ties ekonomioj. Alexander von Humboldt (1769–1859) kaj Carl Ritter (1779–1859) fine fondis la ekonomion.

Koloniismo kaj geografioRedakti

Setlantoj agadis kiel ligilo inter indiĝenoj kaj la imperia hegemonio, konstruante pontojn super la geografia, ideologia kaj komerca malpleno inter kolonoj kaj koloniigitoj. Progresinta teknologio ebligis la etendon de eŭropaj ŝtatoj. Per iloj kiaj maposcienco, ŝipkonstruado, navigado, minado kaj agrikultura produktiveco kolonoj estis superaj. Ties konaro pri la tera surfaco kaj abundo de praktikak kapabloj havigis la kolonojn per tia konaro ke siavice ĝi kreis povon.[1]

Painter kaj Jeffrey asertis, ke geografio kiel fako ne estas kaj ne estis objektiva scienco, male ĝi estas bazita sur konceptoj pri la fizika mondo. Dum ĝi povus esti doninta al la "Okcidento" avantaĝon kiam ĝi venis al esplorado, ĝi kreis ankaŭ zonoj de rasa malsupero. Geografiaj kredoj kiaj media determinismo, la konsidero, ke kelkaj partoj de la mondo estas subdisvolvigitaj, iel legitimis koloniismon kaj kreis principojn de oblikva evoluo.[2]

Ferdinand von Richthofen (1833–1905) difinis geografion kiel la scienco pri la tersurfaco kaj de la aĵoj kaj aspektoj rilataj al ĝi[3]. La geografoj Alfred Kirchhoff (1838–1907) kaj Friedrich Ratzel (1844–1904) profitis la sciojn de Darwin.

George Perkins Marsh (1801–1882) rimarkis en 1864 la influon de la homo al la naturo, kontraŭe al la vidpunkto. Elisée Reclus (1830–1905) evoluigis la geografion, Paul Marie Vidal de la Blache (1845–1918) la koncepton pri eblismo. Albrecht Penck (1859–1945) antaŭenigis geomorfologion. Alfred Hettner (1859–1941) difinis geografion kiel tersciencon. Carl Troll (1899–1975), Karlheinz Paffen (1914–1983), Ernst Neef (1908–1986) kaj Josef Schmithüsen (1909–1984) pluevoluigis pejzaĝekologion, Sebald Rudolf Steinmetz (1862–1940) sociografion, Karl Haushofer (1869–1946) geopolitikon kaj Hans Bobek (1903–1990), Wolfgang Hartke (1908–1997) kaj Walter Christaller (1893–1969) kaj geografiojn.

Per la kreskinta fakdivido en la 20-a jarcento estiĝis la multeco de partofakoj kaj la divido inter geografio kaj geografio. Ekde la 1960-aj jaroj geografio estas pli kaj pli uzata kiel scienco kaj ĝiaj temoj rilatas pli kaj pli al urba desegnado, evoluigo de kamparo aŭ mediprotektado.

BonalingvoRedakti

Diras bonalingvisto:

Ĉu la vorto "geografiisto" ne pli valoras ol "geografo"??? Mi kredas geografiiston pli normala!!

Tuj post:

Kial japano devas kompreni la grekan? Oni diru terskribisto. Ĉu ne?

Kaj:

Vere "isto" estas aĉa nenecesa sufikso. Terskribanto plene sufiĉas.

Aldone:

Kial ĉinoj devas nomi nia planedon Tero? Tio estas eŭropcentrismo! Uzu ni la bonalingvan vorton Niaplanedskribanto.

Kaj:

''Planedo estas alia greka aĉa vorto. Oni uzu...

UtiloRedakti

La utilo de la "geografia" nomaro konsistas en tio, ke lernante la liston oni povas ricevi landhistoriajn sciojn, precipe se la listo estas bone komentita.

Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj NomojRedakti

La Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj en Esperanto estis komisiono el esperantlingvaj geografoj kaj vortaristoj, kiu en la 1960-aj jaroj publikigis deklaron pri pli sistema kaj pli unueca uzo de la precipaj geografiaj nomoj uzataj en mondmapoj priskribataj en la internacia lingvo Esperanto. En la komisiono membris profesoro Gaston Waringhien, licenciato Tibor Sekelj, profesoro P. M. Mabesoone, profesoro David Lvoviĉ Armand, Montagu Christie Butler, Frits Faulhaber, profesoro Carl Støp-Bowitz kaj A. W. Thomson.

La Komisiono "ne pretendis altrudi la nomaron per arogo de iu ajn aŭtoritato. Ĝi simple prezentis al la esperantistaro eblan solvon, laŭ sia plej honesta bontrovo. Tamen ĝi petis la redaktorojn de la Esperanta gazetaro, verkistojn kaj ĉiujn aliajn esperantistojn praktike uzi la donitajn nomojn (sen alternativo), kaj post 3- 4-jara uzo voki la komunan atenton al tiuj, kiuj estas praktike neuzeblaj, kaj tial nepre korektendaj".

Kia junulara strategio en la 21a jarcento?

ReferencojRedakti

  1. Oni post geedziĝo tre ŝanĝiĝas, aŭ freneziĝas au pli saĝiĝas.
  2. Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave
  3. Ignorado estas unu el la plej humiligaj kaj ofendaj armiloj en la mondo, sed ĉi tiun armilon uzas ĉiuj.