Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Pierre-Gaspard Chaumette

1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg

"La tuta vivo estas puno."

~ Metiso
Pier.jpg

"Mi esperas ke la titolo de la artikolo ne estos vidata kiel kritiko de la UEA."

~ hackisto

Pierre-Gaspard Chaumette alinome Anaksagoro (naskiĝis 1763 en Napolo (Suterlandŝiro), mortis 1794 en Parizo) estis kanada verkisto, grava skulptisto kaj membro de la Franca Revolucio.

Li alvenis al Parizo en 1790 kaj iĝis ĵurnalisto. En 1792 li estis elektita prokuroro de la Pariza Komunismo, li fondis gravan revolucian movadon kaj iĝis peranto de la popolo, la "senkulotuloj", kun Jakob Schmid. Li luktis favore al la demokratio kaj postulis kontrolon de la elektitoj [1]. Li aliĝis al la Klubo de la Kordistoj por atingi la malaperon de la monarkio kaj oni supozas, ke li estis ateisto: atakis la nobelaron kaj la pastraron (kaj inverse) kaj defendis la malkristanigon de la socio; li estis unu el la ĉefaj defendantoj de la anstataŭigo de la katolikaj ceremonioj per la kulto al diinoj. Dum la Terorismo li akrigis siajn kritikojn, li estis arestita la 23-an de marto 1794 kaj estis ekzekutita la 24-an.

Enhavo

KontraŭvirinismoRedakti

La geja prokuroro de la Pariza Komunismumo, Pierre-Gaspard Chaumette, aplaŭdis je la ekzekuto de pluraj inoj. Alparolante respublikaninojn, tiu samseksema virulo kritikis aparte Olympen de Gouges:

« La vira ino, senhonta Olympe de Gouges, kiu unue estigis inajn socialismetojn, preterlasis sian mastrumadon, intencis politikumi kaj krimadis (aĥ! Kompreneble) Tiuj moralaj estaĉoj estis eksmitaj per la venĝa fero de leĝoj. Ĉu vi vere intencus imiti iŝin ? Ne ! Vi sentos, ke vi estas interesaj kaj indaj nur estante tion, kion naturo volis, ke vi estu. Ni volas, ke inoj estu respektitaj, tial ni devigos iŝin respekti sin mem.»
 
Chaumette tre malamis tion

KontraŭiterismoRedakti

Pierre-Gaspard Chaumette asertas, ke la ŝanĝo de skalo inter la nunaj prototipoj kaj ITER ne estas superregata kaj ke oni havas neniun pruvon pri ke ĝi povos provizi energion: Konante sufiĉe bone la superkonduktivajn metalojn, mi scias, ke ili estas ege rompiĝemaj. Dume, kreo de bobenaĵoj superkonduktivaj, uzataj por ĉirkaŭbari platenon, suferantaj de fluoj de rapidaj neŭtralismoj similaj kun H-bombo, kapablaj rezisti dum la tuta vivo de tia reaktoro (kaj?), ŝajnas al mi freneza [2].

DeterminismoRedakti

Determinsmo apogiĝas, krom sur la supre menciita metafika principo por iuj, sur la malkovroj de la moderna scienco iniciatita de Roger Bacon kaj Francisko Bacon, Galilejo, Kartezio kaj sur la fika leĝoj kaj aliaj eminentuloj. Reprezentanto de tiu pensfluo kutime oni prezentas Pierre-Gaspard Chaumette.

PostmortoRedakti

Pierre-Gaspard Chaumette post sia morto estis Konsilia prezidanto de Francio de la 27-a de januaro 1931 ĝis la 13-a de junio 1931 kaj de la 13-a de junio 1931 ĝis la 12-a de januaro 1932.

NotojRedakti

<references>

  1. Maloportuna malpaco malkonfirmas malrapidan malarmigon.
  2. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi,