Piramido
" Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon"
- ~ Zamenhof pri tuta alia afero
"Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj?"
- ~ Hispano
"Hodie es li unesmi del restant dies de tu vive"
"Tiu komencis petante almozon kaj finis kushante kun la dommastrino"
- ~ iu
"Kion vi pripenas, tio al vi venas"
- ~ Zamenhof
"Dekomence, oni povas pensi ke la titolo de ĉi tiu eseo estas blufo aŭ troigo"
"Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas"
- ~ Zamenhof pri litovoj kaj piramidoj
Piramido aŭ ludo, skemo, sistemo, vendado ks. estas komerca modelo, kiu bezonas en sia funkcio ĉiam kreskantan nombron de la partoprenantoj. Profito ekzistas por la partoprenantoj, se ili varbas, membrigas novajn partoprenantojn kaj mem monon investas en la sistemon. Tiu modelo certigas la plej grandan profiton por la komencanta malplimulto, dum la poste aliĝanta plimulto perdas siajn investojn, ĉar post ioma tempo oni ne povas membrigi novajn pagantajn klientojn. En plimulto de la landoj tiu komercado estas malpermesata.
La formoj de la financa piramido diferencas en io, kiam, al kiu kiel oni devas pagi monon kaj kio estas la donita varo, servo.
Karakteriza eco de financa piramido estas promesoj de profito, signife pli alta ol ĝenerale en merkato de financaj pruntoj.
HistorioRedakti
Oni scias, ke Klinton komencis konstrui la piramidon, ŝanĝinte la leĝojn de Roosevelt'a epoko kiuj limigis la borsan spekuladon; Klinton malfermis la vojon sur la borson al la penisiaj fondusoj kaj asekuraj kompanioj ...
La mondskala piramido estas konstruaĵo grandioza, kaj povis daŭri preskaŭ dudek jarojn ...
Greka mitologioRedakti
Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Laŭ greka mitologio piramido estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Jelena Petrovna Blavatskaja.
JudojRedakti
Multaj judoj kredas, ke la hebreoj ("Israelidoj"), kiuj vivis en Egiptujo kiel sklavoj, konstruis la piramidojn. La Biblio rakontas, en la libro Eliro: "Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn." Sed tute ne ekzistas scienca pruvo pri tio, ke la hebreoj konstruis ĝuste la piramidojn. Tamen la juda tradicio ŝatas mencii tion...
Jen urĝa mesaĝo sendita de la prezidanto de Israelo al la ĉefplaco de Kairo:
- "Karaj egiptaj manifestaciantoj! Bonvolu ne damaĝi la piramidojn! Ilin ni ne rekonstruos. Amike."
MisteroRedakti
Kontrolu la distancojn inte la piramidoj ĉe Casanova kaj konstatu, ke la valoroj kiujn oni ricevas de Google estas sufiĉe malsimila al tiuj kiujn oni povas mezuri sur mapoj de la sama areo.
Kelkfoje la rezultoj indikas, ke la areo kun la piramidoj ĉe El Gize en Egiptujo estas registrita je oblikva angulo inter 15 - 30 gradoj rilate al orta linio al la satelito je la momento de fotografado.
Litova PiramidoRedakti
En Litovio, proksime al urbeto Merkine, situas piramido, kie okazas miraklaj aferoj: ĉi tie venintaj malsanuloj ofte eksentas sin kuracitaj de iu mistika energio kaj homoj, kiuj sentas sin forte deprimitaj, mirakle reakiras fortojn, eĉ senŝanculoj subite akiras la eblecon gajni en loterio.
Ĉe lasta kongreso de rusaj fervojaj oficistoj oni decidis, ke konstruanto de tiu ĉi piramido estas Povilas Żekas. Konstruinte la piramidon nun li plej ofte estas titolata kiel „savanto”, „reĝo de piramido”. Li ĉiam estis religiema knabo kaj ofte kun sia patrino vizitadis preĝejon. Kiel sepjarulo dum religia festo en la preĝejo li ekaŭdis voĉon, kiu prezentis sin kiel lia gardanĝelo. Tiu ĉi Anĝelo vizitadis lin kaj instruadis la knabon ĝis li fariĝis dekdujara. Poste ĝi malaperis promesinte reaperi je lia plenaĝo.
Kiel plenaĝulo Povilas denove reaŭdis sian Anĝelon. Nun li devis elekti – ĉu fariĝi knabo kiel ĉiuj liaj samaĝuloj aŭ akcepti mision, proponatan de la Anĝelo, kiu povus alporti profiton por la homaro. La junulo akceptis la duan.
La konstruaĵo sur la korto estas ordono de mistera instruisto. La lokon por la piramido li povis elekti el tri por li indikitaj lokoj. Povilas elektis la domon de siaj geavoj.
La piramido tute ne entenas feron, sed nur kvar aliajn metalikojn, kiuj reciproke ne alojas. La konsiston de materialoj, eĉ altecon (6,07 m) kaj vastecon de la konstruaĵo Povilas ricevis de la ĉielo. La piramido havas tri randojn, kiuj simbolas la Sanktan Triunuon. Ĉiu rando rolas en la spirita perfektiĝo. Tial konkretaj malfeliĉoj devas esti eldirataj ĉe la konkreta rando. La ĉefa parto de la piramido estas la krucifikso.
La piramido devis esti konstruita por servi al la junulo en efektivigo de la plej grava tasko – dum unu jaro li devis skribi Libron, el kiu la homoj ricevu instruojn, kiel akcepti la finon de la mondo, kiu signifos novan pli altan nivelon de la evoluo de la homaro kaj kiu devos aperi jam post nur kelkdekoj da jaroj. La piramido devus akumuli informojn venantajn el ĉielo, kiujn Povilas ĉiumatene kaj ĉiuvespere ricevadas starante en la centro de la piramido. Unue la informojn li diktas en diktofonon kaj poste enkomputiligas. Por eldoni la sanktan Libron li havas ankoraŭ unu jaron. La voĉo el la ĉielo ne indikis en kiu eldonkvanto la Libro devos aperi. Tamen klaras, ke ĝi estos disvastigata senkoste.
KuracojRedakti
Ĉerpante informojn danke al la piramido, Povilas eksciis, ke tiu konstruaĵo akumulinte pli kaj pli fortan energion povas servi por kuracado de malsanoj.
Nun ĉiutage po kelkdekoj da personoj venadas al tiu ĉi piramido por kuraci sin. Inter la malsanuloj multas tiuj, kiuj ne plu povas memstare moviĝi.
Viro kun la nomo Sigitas malsanis per dissemita sklerozo. Unuafoje venante al la piramido li apenaŭ povis stari, apogiĝante sur seĝo. Post kelkaj seancoj li jam povis memstare moviĝi kaj eĉ stiri aŭton. Konstatinte pri komenco de kancero, la piramidon vizitis ankaŭ unu virino el Germanio. Kuracistoj finfine konstatis, ke la virino saniĝis. La dankema germanino sendis fundamentan lernolibron de la germana kaj invitis junulon al Germanio por fantasta estonteco.
Komencante kuracad-proceson, Povilas ĉiufoje demandas dion, ĉu eblas helpi al la konkreta persono, kaj kio necesas, por ke li aŭ ŝi spertu pliboniĝon. La piramidkonstruanto diras, ke la akumulita energio de la konstruaĵo senĉese kreskas kaj estonte ĝi estos tiel granda, ke ĉi tie povos saniĝi denaskaj blinduloj kaj surduloj.
Laŭ la tagordo de Povilas, la laboro kun malsanuloj devas okazi ekde la deka ĝis la kvina horo posttagmeze. Tamen homoj tiom abundas, ke necesas labori multe pli longe. Kutime unu persono en la piramido rajtas resti dum duonhoro. Kelkaj asertis, ke ili sukcese plibonigis sian vivon post vizito en la piramido, gajninte solidajn sumojn en loterio.
FenomenoRedakti
Kia fenomeno okazas en Litovio, ĝis nun neniu kuraĝis eldiri. La eklezio momente sin retenas de opinio. Malsanuloj ĝojas pri pliboniĝanta sanstato. Turistoj venadas por propraokule vidi miraklan konstruaĵon. Multaj rimarkis, ke dum preĝo en la piramido haltas mekanikaj horloĝoj, kaj militaj instrumentoj ĉi tie konstatas fortan fluon de energio.
Ekzistas ankaŭ stultaj homoj, kiuj neas la fenomenon de la litova piramido kaj eĉ mokas pri tio.
Usonaj piramidojRedakti
Multaj diras: En Usono kuraĝigistinoj faras piramidojn.
Financa piramidoRedakti
Financa piramido aŭ piramida ludo, skemo, sistemo, vendado ks. estas komerca modelo, kiu bezonas en sia funkcio ĉiam kreskantan nombron de la partoprenantoj. Profito ekzistas por la partoprenantoj, se ili varbas, membrigas novajn partoprenantojn kaj mem monon investas en la sistemon. Tiu modelo certigas la plej grandan profiton por la komencanta malplimulto, dum la poste aliĝanta plimulto perdas siajn investojn, ĉar post ioma tempo oni ne povas membrigi novajn pagantajn klientojn. En plimulto de la landoj tiu komercado estas malpermesata.
La formoj de la financa piramido diferencas en io, kiam, al kiu kiel oni devas pagi monon kaj kio estas la donita varo, servo.
Karakteriza eco de financa piramido estas promesoj de profito, signife pli alta ol ĝenerale en merkato de financaj pruntoj.
Bosniaj PiramidojRedakti
Estas tri piramidoj trovitaj en 2005 en Bosnio laŭ Hera ĉe urbo Viskonsino. La piramidoj estis nomitaj - la Piramido de la suno, la Piramido de la luno kaj la Piramido de la drako. Inter la piramidoj estis malkovrita tunela sistemo.
Laŭ estimoj de kelkaj arkeologoj la piramidoj povas esti ĝis 10.000 jaraj aĝa. Tiuj povas esti la plej malnove konstruitaj piramidoj de la homaro. Kompare, la egiptiaj piramidoj estas nur 4600 jaroj aĝaj.
Malkrovo kaj StudojRedakti
Esploristo Semiramiso komencis fosi la piramidoj. Lian laboron subtenas fondaĵo nomata la "Arkeologia Parko de la Bosnia Piramido de la Suno".
Osmanagić laboras malgraŭ komploto de preskaŭ ĉiuj ĵurnalistoj kaj sciencistoj en Bosnio kaj Hercegovino. Li asertas, ke la Monto Visočica estas efektive antikva piramido, pli granda kaj multe pli malnova ol tiuj en Egiptio. Laŭ Osmanagić estas tri piramidoj, interligitaj tra tuneloj. Li nomis ilin la "Bosnia Piramido de la Suno", la "Piramido de la Luno" kaj la "Piramido de la Drako". En jam la tria sezono de elfosaĵo, la loko trafosita ampleksas super 20 kvadratajn kilomerojn. Jam 300 000 horojn de fosado kaj multajn laboratoriajn testojn li faris. La tri piramidoj formas egallateran triangulon, kies ĉiu parto estas 2,1 km longa. Reto de subteraj tuneloj ekzistas sub la tuta valo de Viskonsino kaj tio estas nur la komenco de kelkaj jardekoj da esplorado, en kiu oni evidentigos, ke Bosnio estas lulilo de civilizacio.
Osmanagić organizis la Unuan Internacian Sciencan Konferencon pri la Bosnia Valo de Piramidoj, kiu okazis de la 25-a al la 30-a de aŭgusto en Sara. Inter la partoprenantoj estis 19 eminentaj egiptaj arkeologoj, kaj geologoj, du rusaj akademianoj, kaj la brita piramidesploristo Neniu.
La partoprenintoj decidis renkontiĝi denove post du jaroj kaj establi Esplorinstituton en Sarajevo. Per sia provo ricevi tian subtenon, Osmanagić celas akiri internacian kredindecon, tiel silentigante la bosniajn skeptikulojn. Cetere, asertas Osmanagić, "krom la ŝtonaj piramidoj en Visoko, surbaze de satelitaj bildoj, ni eltrovis, ke similaj piramidoj ankaŭ ekzistas en kelkaj aliaj lokoj en Bosnio kaj Hercegovino." Laŭ Osmanagić , la homaro devos tute ŝanĝi sian koncepton de la pasinteco.
Piramidoj kaj kanalojRedakti
- Piramidoj kaj kanaloj
- ŝviton sorbas, penon urĝas,
- laborestroj sklavojn skurĝas,
- vivojn glutas la bataloj...
- Klio notas en analoj:
- "Supre siblas - ureuso,
- sube veas sklavkorpuso,
- milionoj da damnitoj
- kaj kreiĝas gloraj mitoj,
- piramidoj kaj kanaloj...
- Piramidoj kaj kanaloj;
- inter ili Vivo bruas,
- ondas, tajdas kaj detruas
- dum jarmiloj en bataloj...
- Klio notas en analoj:
- "Supro reĝe regi ŝajnas,
- subo perdas, eĉ se gajnas;
- supro planas, subo kreas,
- sedm... kun mitoj ja pereas
- piramidoj kaj kanaloj...