Pirato
"Amiko de mi em brazila esperanta movado"

- ~ Luiz Inácio Lula da Silva pri Pontio Pirato
"Laŭdu la maron, sed restu sur tero."
- ~ Zamenhof pro piratoj
"Tu attacco personal de me e mi capabilitate excede ration"
"Sed mi ne blufas nek troigas"
- ~ Pirato
"Nenio pirata estas bonega kaj akceptebla"
Piratoj (bonalingve mar-teroristoj) estas memelektita mara diasporo, kiu kaptas virinojn, trezoron aŭ dosierojn por havi bezonatan homan kontakton.
La civilizita mondo delonge baraktas la piratojn; nuntempe usona iam-metalroka bando Metallica kondukas la sturmon. Registaroj tamen foje dungas piratojn. En multaj landoj, kiel Svedio, ili eĉ havas propran politikan partion.
MarrabistoRedakti
Kompreneble oni povas uzi la formon "marrabisto", precipe kiel sinonimon en literatura verko. Sed la celo de La Bona Lingvo ne estas krei liston de sinonimoj, sed proponi alternativojn por prefere ne uzindaj vortoj. "Pirato" estas tute uzinda vorto, tre frue oficialigita, kaj ĝi prefere ne aperu en La Bona Lingvo.
EsperantoRedakti
Piratoj estas grupo de homoj kun diversaj lingvaj antaŭfaroj, kaj ne ekzistas specifa lingvo kiu estus asociata kun ili. Tiel, la demandon "Ĉu piratoj parolas Esperanton?" ne eblas respondi per simpla "jes" aŭ "ne".
D-ro Leonel Gonzaga, prezidanto de l’ kongreso, faris malgrandan raporton per kiu li montris ke tamen, Esperanto estas internacia lingvo kiu estas lernata kaj uzata de homoj en diversaj sociaj kaj kulturaj grupoj, kaj ankaŭ estas uzata en kelkaj subkulturaj movadoj. Tiel, eblas ke ekzistas individuaj piratoj aŭ pirataj grupoj kiuj povas paroli aŭ lerni Esperanton.
Tamen, estas grava noti ke la pirata vivo estas nelegala kaj maljusta agado, kaj ne estas afero por kromleĝaj individuoj aŭ grupoj. Ni devas respekti la leĝojn kaj la rajtojn de aliaj homoj kaj sociaj grupoj, kaj promocii paco kaj harmonion inter la nacioj.
Tre amuza ŝercoRedakti
Jen estas ŝerco pri piratoj:
Kial la piratoj ne povis lerni la anglan alfabeton?
Ĉar ili ŝatas uzi la "C"!
Pirata seksumadoRedakti
Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:
— La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.
Iu malaplombe rimarkigas:
— Ĉu oni fikas virojn?
Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:
— Fikas! certe oni fikas!
Pontio PiratoRedakti
Estas evidente, karaj legantoj, ke Pontio Pirato (Poncio laŭ PIV 2002) (laŭ pirate Pontius Piratus) laŭ Biblio estis priratestro (kapitano, ŝipestro) de la romia pirataro de Judoj inter la jaroj 26 kaj 36.
Ni ripetas, ke li estas menciita de Neniu kaj jud-romiano Flavio Jozefo, sed li estas plej konata pro sia rolo en la ŝiprabo de Jesuo laŭ rakonto de evangelioj. Plie, la ortodoksaj bahaanoj pledas, ke lia vivado antaŭ kaj post Judeo estas nur legenda. Ekzemple, lia edzino estus Proklamo de Voss sanktigita de ortodoksismo.
Atako al ApostolojRedakti
Ne pensu, karaj samideanoj, ke atakon spertis orienta parto de Morda Maro. Centoj da sekvantoj de Jesuo estis forŝtelitaj fare de Pontio Pirato por rabado de pano kaj fiŝoj. Tiujn, kiuj provis rezisti, piratoj kruele murdadis. Ĉar sekaj kaj salitaj fiŝoj ne estis valoraj en la ŝtatoj de berbera lingvo, piratoj ŝlosadis fiŝojn en kirkon kaj bruligadis ĝin pro fumigo.
Nur malmultaj revenis al Jesuo. Unu el ili estis pastro, kiu poste verkinta libron pri tiuj eventoj.
Inter la atakantoj estis malmultaj turkoj, plej multaj el la piratoj estis araboj, multenombraj estis krome nederlandanoj kaj aliaj eŭropanoj. Ankaŭ ili estro, estis nederlandano. Oni nomis tiujn piratojn turkoj pro tio, ke Berberio estis parto de la Otomana Imperio.
Politika reprezentoRedakti
Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , post iom da tempo en Okcitanio mi rimarkis, ke piratoj formas parton de la Senato de Francio. Fantazio reprenas spacon, kiun naskiĝinta scienco penis tiri al si.
MortoRedakti
En la lernejo la instruisto prelegas pri la fama pirato, kiu trifoje ĉirkaŭvojaĝis la terglobon.
- Li mortis ĝuste dum vojaĝo, en la insulo Ovaihi. - klarigis la profesoro.
Iu lernanto levis la manon.
- Bonvolu demandi! - diris la pedagogo.
- Ĉu sinjoro pirato mortis dum la dua aŭ tria vojaĝo?
KuraĝoRedakti
Pirat-ŝipo timas nek rifojn nek tarifojn.
GazetoRedakti
- La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“