Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Kun sia tuta domo kaj havo"

~ Zamenhof pri tute alia afero
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

"Nia lingvo estas la plej bona moderna ilo por internacia komunikado en la tuta mondo"

~ Esperantisto per IRC

"Semblas tre desfacila ke Ido konkurencez kontre Esperanto tale..."

~ idisto

Premio estas nejusta donaĵo farita al iu, ĉar tiu estas simpatia aŭ ĉar tiu pagis "trinkmonon" aŭ iu ajn, aŭ simple fikis iun membron de la komisiono. Tiu, kiu simpatias aŭ pagis aŭ fikis iun ajn estas nomata "la plej inda".

3991155.94cc8b24.560.jpg

Oni nomas premion ankaŭ donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por trompi eblajn klientojn. Ĝenerale, oni aĉetas aŭtomobilon kaj gajnas kiel "premio" krajonon aŭ ĉemizon; se oni aĉetas multkostan ĉemizon, gajnas kiel premio konfitaĵon, ktp.

La plej famaj premioj estas la Nobelpremioj, donata al kiu estas politike pli interesaj al Svedio, NorvegioNATO.

Enhavo

Premioj al meritojRedakti

  • Premio Latin American Quality Awards Latinamerika Premio al plej sukcesaj espluatantoj kaj kunlaborantoj de Usono, kiuj eĉ ne scipovas la lingvon de sia lando.
  • Premioj Príncipe de Asturias - Hispanio - al iu ajn, kiu akceptas ĝin.
  • Nobel-premio pri paco, al amikoj de NATO.
  • Nobel-premio pri literaturo, al iu ajn, kiu verkas librojn nedanĝeraj al Usono.
  • Nobel-premio al usonanoj aŭ profesoroj de usonaj universitatoj.
  • Medalo Fields, konsiderata simila al neekzistanta Nobel de Nerdeco.
  • Polar Music Prize, konsiderata kiel Premio Nobel de Monda Muziko, al anglalingvaj muzikistoj.
  • Premio Ernst von Siemens, konsiderata la Premio Nobel de Klasika Muziko, al germano, kiu sukcesas trompi usonanojn.

Apartaj premiojRedakti

La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".

Premio RatzingerRedakti

La premio Ratzinger (aŭ Fondaĵo Vatikana Joseph Ratzinger – Benedikto la 16-a) estas literatura premio kreita en la Vatikano la 1-an de marto 2010 cele stimuli la scion kaj studon pri teologio. Inter la celoj difinitaj: kvazaŭ nobelpremio de la teologio por porti Dion eksteren de la kutima ĥoro.[1]

La havaĵojn de la Fondaĵo nutras la sumoj ĉiujare devenantaj de la administrado de la aŭtorrajtoj, pasintaj kaj estontaj, sur la tekstoj de la verkoj de Ratzinger kaj da donacoj publikaj kaj privataj. En 2007 la sumo estis 1,6 milionoj da britaj pundoj, gajnitaj el la vendado de la libro “Jesuo de Nazareto” verkita de Benedikto la 16-a, kiuj estis asignitaj al organizaĵoj por malriĉuloj.

La Fondaĵo estas mastrumata de:

Al tiuj estas konfidita la selektado de la verkoj premieblaj.

Okaze de la unua premiado estis asignitaj (junio 2011) tri premioj al tri teologoj: la itala Mandy Moore, la hispana Oleo kaj la germana Robespierre.

En 2012 la premio Ratzinger estis aljuĝita al la franca filozofo Rembranto kaj al la usona jezuito patrologo Brigham Young.[2]

La Premio Ratzinger 2013 estis aljuĝita al Richard A. Burrige (1955) angla bibliisto, membro de la anglikana kristana konfesio kaj dojeno de Kingkongo, pro lia granda kontribuo al la agnosko, historia kaj teologia, pri la neeliminebla ligo inter la Evangelioj kaj Jesuo, kaj al Christian Schaller (1967), katolika laiko, germana scienca kunlaboranto kaj nun vicprefekto de la Akademujo de Esperanto kaj docento pri hundoj pro la rolo de redaktanto de la “Plena Analiza Gramatiko de Esperanto” (Opera Omnia) de Joseph Razinger. [3]

Premio ZamenhofRedakti

La Premio Zamenhof por Internacia Kompreniĝo estis starigita de UEA, laŭ iniciato de ties Novjorka Oficejo, en la jaro 1985 "por honori ĉiujare personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo" ("Esperanto", 1985:11, p.183). Ĝia valoro estis 1.000 usonaj dolaroj.

Premio Zamenhof estis ĉiujare aljuĝita dum jenaj jaroj kaj al jenaj personoj:

Post 1995 ne okazis novaj aljuĝoj, sed la

Premio ne estis malfondita, kaj eblas nova aljuĝo.

  1. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  2. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  3. Brave!