Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Gray1160.png

"Ĉu vi supozas ke la Esperanta versio havos ian praktikan signifon, ekzemple ke homoj rimarkos la ekziston de la lingvo?"

~ pubvilulo

"Pri kia ludo temas?"

~ ulo suferanta de trouza braka malsano

"Kial ĝi havas tekston ankaŭ en Esperanto?"

~ suĉiluzanto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu honeste? Nu, ĉar mi povis mem fari kaj tio estas senpaga. Mi mem antaŭe eldonis version, kiu jam havis interfacon en la angla, Esperanto kaj germana, plejparte ĉio estis jam tradukita, do kial ne simple fintraduki ĝin?"

~ Rocko

"Mi tamen ankaŭ postulis havi Esperantan version por kunlabori kun mia eldonisto LITE Games, kiu troviĝas en Hamburgo, Germanio. Labori kun eldonisto signifas, ke mi povas plene koncentriĝi pri la ludo kaj tekniko, dum ili okupiĝas pri la merkatado, reklamado kaj enspezo."

~ inventisto de silikono

"Ĉu vi supozas ke la Esperanta versio havos ian praktikan signifon, ekzemple ke homoj rimarkos la ekziston de la lingvo?"

~ pubvilulo

Prostato estas vira glando. La prostato troviĝas inter la urin-vezika cerviko kaj la uretro. Kvankam ĝi estas akcesora genera glando, pro apudeco ĝi povas forte influi sur la vezikon kaj ties funkciojn. Hipertrofio de prostrato estas ofta ĉe maljunuloj.

La prostata hipertrofio (nenormala trograndiĝo de tiu glando) estas renkontata precipe ĉe maljunaj viroj, kiuj suferis de kronika prostatito. Ĝi manifestiĝas komence per malfacila kaj ofta urinado (pisado) dumnokte; poste la veziko ne povas malpleniĝi komplete, kaj la malfacila ofta urinado intensiĝas kaj aperas eĉ dumtage. Se la paciento ne submetiĝas al trafa kuracado, la veziko disstreĉiĝas kaj sekve la kvanto da urino, kiu postrestas en ĝi post urinado pliiĝas; la simptomoj antaŭe menciitaj pliintensiĝas kaj aperas novaj: digestaj perturboj, difektŝanĝo de la ĝenerala stato kaj eĉ grava difekto de nutrado. Kelkaj komplikaĵoj povas aperi: urinreteno, poguta malreteno, hematurio, infektoj ktp.

Tute alia aferoRedakti

What the Shell estas tabulludo por iPhone kaj iPad. Ĝi estas vere unika inter tabulludoj, ĉar ambaŭ ludantoj ludas samtempe. Do, kaj la unua ludanto kaj dua ludanto elektas kien meti sian testudon kaj poste oni vidas kie la kontraŭulo metis. La celo estas simpla: havi 5 testudojn en unu vico, sed kaptoj kaj samtempa ludado vere interesigas la ludon en tute nova maniero.

Baze, se oni ŝatas tabulludojn kaj havas la bezonatan aparaton. Kun amiko, kiu ankaŭ havas tian aparaton, la ludo estas kvazaŭ magia. Oni rapide rimarkas, ke la ludo ne ludeblas per normalaj kartonaj tabuloj, ĉar komputilo necesas por kaŝi la metojn kaj facile arbitracii la kaptojn kaj eblajn ĉenreagojn. Kvankam la ludsperto povas esti profunda inter lertaj ludantoj, ludo kutime daŭras nur 5 minutojn.

Nu, estas malmultaj vere bonkvalitaj ludoj en Esperanto, do ankaŭ mi volas aldoni al tiu kulturo! La plej brila ekzemplo de tia ludo en Esperanto verŝajne estas Kartoj kontraŭ Esperantujo, kiun Tim Morley tre arte faris per normalaj kartoj. Sed tio temas pri amaso da kartoj, laŭ mia memoro la ludo inkluzivas 500 kartojn. Ĝuste tial ĝi havas la problemon esti tro multekosta por krei kaj sendi por ke oni povu produkti ĝin amase.

InvitoRedakti

Karaj amikoj La Esperanto-Kulturdomo en la franca E-kastelo Greziljono invitas vin al la sekvaj eventoj laŭ ĝia kalendaro