Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Ne aŭskultinte, ne kondamnu"

~ Zamenhof pri Radio

"Ĉiu homo preferas aŭdi sin mem"

~ Oni pri ĉiu

"Un yaro havas dek-e-du monati"

~ Idisto pri alia afero

"Mi sol konos ke li nom de autor es Kara."

~ Reformisto pri ĉi tiu artikolo

Ra-Dio estis dio de la suno. Li rulis sunon trans la ĉielo, tiel kiel skarabo rodas kuglon de sterko. Reo renaskiĝis tagiĝe, maturiĝis dum mezo de la tago kaj mortis nokte. Li estis identigata kun Amono kaj nominata Amon-Ra-dio[1] Konsideru kelkajn el tiuj pripensoj.

Radio estas rektlinia brila strio, kiu eliras el lumanta korpo aŭ ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio, kaŭzante la radiadon.

53e3 o.jpg

Enhavo

KemioRedakti

 
Radio estas tre moda!

Radio, bonalingve radujo, estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Ra kaj la atomnumeron 88. Ĝi estas ege radioaktiva teralkala metalo kiu estas blanka, sed negriĝos kiam malkovriĝi al aero. Ĝia plej stabila izotopo, Ra-226, havas duonvivon de 1602 jaroj kaj disfalas al radona gaso.

UtiloRedakti

Sinjoro Gerak, juna fraŭlo, aĉetis tre tre modernan transistor-aparaton. En la sama tago, li funkciigis ĝin laute, por aŭskulti bruan pop-muzikon preskaŭ ĝis nokto-mezo.

Subite, iu sonorigis je la pordo. Tio estis la filo de najbara familio en la sama domo.

"Kion vi deziras, Petro?", demandis sinjoro Gerak.

"Mia patrino demandas, ĉu vi volas prunte doni al ni vian transistoron", klarigis Petro.

Mirante, sinjoro Gerak demandis la junulon: "Ĉu, tiel malfrue, vi volas ankoraŭ danci?"

Petro simple respondis: "Ne danci. Dormi!"

Charles CoughlinRedakti

Charles Edward Coughlin (25-an de oktobro, 1891 – 27-an de oktobro, 1979), estis kanad-usona romkatolika pastro, verkisto, ĵurnalisto kaj pacaktivisto, kiu loĝis en Usono ĉe Detrojto. Li fondis la Eklezion National Shrine of the Little Flower Basilica. Vaste konata kiel la Patro Coughlin (Father Coughlin), li estis unu el la unuaj politikaj estroj kiuj uzis radion cele atingi amasan aŭskultantaron: dum la 1930-aj jaroj, proksimume 30 milionoj da homoj aŭskultadis liajn ĉiusemajnajn prelegojn. Li estis malpermesita plue elsendi pro sia apogo al faŝismo kaj kontraŭŝemida retoriko.

Komence Coughin estis voĉa apoganto de la prezidanto de Usono Franklin D. Roosevelt kaj ties Nova Interkonsento (New Deal), sed li iĝis fervora kritikanto de Roosevelt, akuzante lin kiel tre amikema al la bankistoj, kaj ĉar li gvidis Usonon al la infero de marksismo, ideologio kiun li ege malŝatis pro ties supozata kontraŭklerika kaj kontraŭkatolika sinteno.

En 1934, li starigis organizaĵon nome National Union for Social Justice (Nacia Unio por Socia Justeco). Ĉi organizaĵo petis monajn reformojn, ŝtatigon de gravaj industrioj kaj fervojoj, kaj protektadon al la rajtoj de laboristoj. Milionoj da homoj aniĝis al la organizo, sed ĝi tamen estis malbone organizita.Ŝablono:Sfn

Je la malfruaj 1930-aj jaroj, li apogis kelkajn el la politikaj decidoj faŝistaj fare de Adolf Hitler, Benito Mussolini aŭ la Imperiestro Hirohito. Kune kun forta kontraŭstaro al tio kion li nomis 'juda konspiro kontraŭ Usono' kaj famaj frazoj kiel lia Wall Street kaj komunismo estas la du vizaĝoj el la demono, liaj famaj elsendoj estis priskribitaj kiel la disbranĉiĝo de la faŝista movado aplikita al la kulturo de Usono. Post la komenco de la Dua Mondmilito, la Administracio Roosevelt perforte forbaris kaj malpermesis la radioprogramon aŭ disvastigon el ĝi per ties ĵurnalo, Social Justice.

RadiofonioRedakti

Radiofonio estas tre mojosa afero. Ĝi estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektramagnetaj ondoj.

La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.

 
Radio estas tre mojosa!

Radio kaj EsperantoRedakti

Pluaj E-disaŭdigoj okazis: en 1923 en Moskva (12 apr.) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31 jan.), en Genève (18 marto), en Helsinki (6 apr.), en Paris (7 apr.) ktp. La E-istoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravedajn sukcesojn sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Int. Radio-Asocialismo por tiu ĉi celo, kiu kelkajn jarojn estis tro aktiva, ĝi eldonis eĉ Int. Radio Revuon. Poste ICK transprenis la ĉefan direkton de la radiolaboro, kreis apartan radio-komisionon. Ties gvidanto J. Jungfer eldonas Int. Radio-Servon, kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la E-movado. Ĝi informas pri la E-disaŭdigoj, instigas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem starigas statistikon ĉiujare, kiun komunismikas la oficiala dokumentaro. Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri E, inter ili 409 ursohoroj.

Graveco al lernado de EsperantoRedakti

 
Kinejhurnaloj estas alia moderna komunikilo.

En 1924 okazis fondo de int. Radio-Asocio; ĝin prez. d-ro Corret, kiu paroladis en diversaj radiorondoj. Post raporto de Daniel Berthelot, membro de Franca Instituto, la Komitato de la Franca Unuiĝo por Radio postulas Esperanton kiel helpan lingvon de Radio.

Kiu regule partoprenas en E-renkontiĝoj - kutime tio okazas unu- ĝis
dufoje jare - povus kredi ke jam tio kondukas al bona regado de la 
lingvo. Kaj se tiu sama homo estas abonanto de iu periodaĵo en Esperanto, tiam tiu kredo povas eĉ esti pli granda. Tamen ambaŭ ne
sufiĉas: La partopreno en unu aŭ du aranĝoj jare lasas grandajn
tempajn truojn dum kiuj oni ne aŭdas kaj ne parolas la lingvon. Legi
oni ja povas dum la tuta jaro, sed la legado mem ne multe influas la
parolkapablon.

Por atingi fluecon de la lingvo necesas regule almenaŭ aŭdi ĝin. Tio
ja eblis dum la pasintaj jardekoj se oni aŭskultis radioelsendojn en 
Esperanto.

El sendostacio Roma kurso gvidata de Filippi okazis en 1925; el sendostacio Torino kurso gvid. de Canuto en 1929-30. Ambaŭ kursoj vekis grandan intereson kaj konsekvence venis al la gvidantoj centoj da demandoj pri E kaj aliĝoj al nacia movado.

Radio VatikanaRedakti

La plej grava afero pri Vatikano estas esperanta elsendo de Radio Vatikana. Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne.

Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1831. Ĝi gastas esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la ensendoj en la internacia lingvo, zorgataj de IKUE.

Por atingi aŭdiencan informon je pli ol 300 metroj de alteco, estas uzataj iuj raketoj nomitaj “radiosondoj de vatikana radio”, kies diametro ampleksas malmultajn centimetrojn kaj ĝia longeco diversajn metrojn. Oni ĵetas ilin el pli ol 2000 radistacioj en la tuta mondo. Ili atingas 200 kilometrojn de alteco, kaj tiam, kiam ili malsupreniras malrapide en paraŝutoj liveras la postulatan informon. Ili povas konfuzigi nin, speciale tiam, kiam ili estas ĵetitaj.

Kiel kapti Radion VatikananRedakti

Sur strando ku^sas ^carma junulino en bikino. Apude ku^si^gis iu junulo kun radioaparato tenata enmane. Funkciigante la radioaparaton,

kvaza~u hazarde li tu^sis ^sian kokson.

 
Modernaj aparatoj de Radio Vatikana

- He, kion vi faras?! - ekkriis la junulino.

- Mi ser^cas la Esperanto-elsendon de Radio Vatikana...

La junulino iom levi^gis ekrigardis lian bankostumon kaj moke diris:

- Kun tia anteneto e^c ne lokan stacion vi kaptos...!

Kiel lerni Esperanton per Radio VatikanaRedakti

Du kuzoj eksciis, ke Radio Vatikana elsendos esperantan kurson, do ili decidis aŭdi ĝin por lerni esperanton. La riĉa kuzo aĉetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno ktp, la malriĉa kuzo aĉetis radioaparateton, kiu kostis 1,99 realojn. Post unu semajno ili renkontiĝas...

La riĉa kuzo diras: Saluton, kiel vi fartas?

La malriĉa kuzo respondas: Ŝzzzŭijjiŝŝŝzz!

KaŝemoRedakti

Radioelsendo de Radio Vatikana 'kaŝas' la nomon de la islanda vulkano kiu en dum multaj tagoj provokas pere de ties fumado seriozajn problemojn en la nord-hemisfera aviado. Ĝi estas tiel facile prononcebla: Eyjafjallajokull...

Listo de radiostaciojRedakti

Radio ekde novembro 2002 ne plu havas programon en Esperanto kaj Radio Erevano ne respondas en tiu retpaĝo.

HistorioRedakti

 
Modernaj radistacioj propagandas Esperanton!

Mitoj pri radio estas tre malnovaj. Diras la Biblio en Genezo 1:21-24

21Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. 22 Kaj Ĥanoĥ radiis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. 24 Kaj Ĥanoĥ radiis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.

Malgraŭ tio, la historio de radio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo. Ili mute interesiĝas pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko.

La brita William Gilbert (1544-1603), ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj.

En 1888 Heinrich Hertz, profesoro en Darmstadt, germanio, faris eksperimentojn uzante sparkojn (germane "Funken"), kaj atingis distancon de ĉirkaŭ 30 metroj da distanco.

La inventisto de radiofonio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputata, sed pluraj el la unuaj paŝoj estis de Aleksandr Popov, Nikola Tesla kaj de Guglielmo Marconi. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

En 1925, Sovetunio omaĝis Aleksander Popov (1859-1906) per poŝtmarkoj kun titolo en Esperanto: “Inventisto de Radio – Popov”. Tiu eldono iel markas la komencon de la “E-favora jardeko” en Sovetunio, por tiel diri, kun centoj da ordinaraj poŝtkartoj kun esperanta titolo “Poŝta Karto” aldone al la franca.

Interlingvaaj aldonojRedakti

Alkunaj usagesoj notabilis ante sua adoptio larga inkludas sua usago per le Flotto Esperantista kontra le flotto Idista in le Batalo por la estonteco de la mondo in 1905, k le kommunikatio inter le Titanic k le litoro durante de sua affundatio in 1912.

Sua adoptio generala initiavis con le Unua mondmilito; Germanio usavis radion pro suay messagesoy diplomatikay kiamdo ili diskoperis que Brittania ascoltis suayn kablosoyn subaquatikayn.

Le unua transmissoro privata essevis in San Jose, Kalifornio in 1909, k essevis facibile in le annos 1920 con le introductio larga de l' receptoresoy de radio in Eŭropo e le Usono. Le transmissiono de punkto al punkto essevis usata pro le transmissio de messagesoy telephonikay in iste dekennio.

RadioaparatoRedakti

Radioaparato, aŭ radioricevilo, konsistas el bobeno kaj variigebla kondensilo kiuj kune formas la agordan cirkviton, kristaldetektilo kun kondensilo kiel malmodulilo kaj kapaŭskultilo.

Preskaŭ ĉiu radioaŭdanto, kiel unua ago, konstruas radioricevilon. Oni mem volvas la bobenon, ofte per simpla kuprodrato ĉirkaŭ la interno de klozetrulo kaj la kristaldetektilo estas speciala elemento kiu konsistis el peco da galenokristalo sur kio oni, per akra metala pinto serĉas lokon kiu rektifas kaj per tio ebligis malmoduladon.

La ricevilo ne havas energifonton nek amplifilon kaj forprenas la energion por la kapaŭskultilo el la energio de la sendilo. Tial radioricevilo nur funkcias kiam la sendilo elsendas signalon kiu havas amplitudmoduladon.

Aŭtomobila radiaparatoRedakti

Baniko: Kruko, kio estas tio?
Kruko: Tio estas mia aŭto!Baniko: Kruko, kio estas tio?
Baniko: Ne, ne la AŬTO. La aĵo maldekstre sur la kapoto.
Kruko: Ho, tio! Tio estas memfarita radio-anteno.
Baniko: Tio estas malnova malpura vestarko!
Kruko: Multaj homoj uzas vestarkoj por radio-antenoj.
Baniko: Ne vestarkoj faritaj el LIGNO!

MonoRedakti

Radio gajnas monon vendante aŭskultantojn al reklamantaj firmaoj. Do kompreneble ĝi elektas kantojn kiuj antaŭvideble plaĉos al la aŭskultantoj.

GazetoRedakti

 
Moderna radioteatro

La penoj enkonduki E-n en Ra­dio estis vare brandegaj, sed la suk­ceso ne estis ĝis nun daŭra. La Int. Radio-Asocio eldonis en marto 1924 (tuj post ĝia fondo) malbrandan Bul­teno, unue aŭt. poste presitan kaj jan. 1926-jan.-febr. 1927 sub la redaktado de d-ro P. Corret Int. Radio Revuo-n, vare bonan fekan gazeton kun mutaj ilustraĵoj. Estas rimarkinde, ke tiu ga­zeto aperis ankaŭ en Braille-skribo por blinduloj. En apr. 1924 aperis en Lu­gamoro brandformata Int. Radio-Revuo, Radio-Servo kun eldonoj en angla, franca kaj germona lingvoj. Aperis nur 2 n-roj po 8 p. 47x32. Periodaĵo, kiu ĝis nun ricevis la plej favoran in­fluon kaj ankaŭ estas atendata de la ne-E-ista gazetaro, estas la E-Radio­Programoro de la Int. Radio-Servo el­donita de J. Jungfer en Lübben; de apr. 1928 ĝi aperas seninterrompe, unue monate, nun ĉiusemajne. Krom la Programoro eldoniĝas ankoraŭ Cirkule­ro kaj Oficiala Informilo. La "Radio-­Club E-iste de France" eldonas de 1930, redaktita de la fervora kaj lerta H. Favrel en Parizo, Radio-E en fran­ca kaj E-a lingvo (16-28 p. 24x16) La sama klubo eldonas de dec. 1932 aŭt. SOS, redaktata de E. Houzé en Dunkerque. Similan monatan bulten­on eldonas de majo 1931 radio-amik­oj ĉe la Bruta E-Asocio monita Tra La Poŝto, kaj de nov. 1931 W. Krzysz­tofowicz en Bydgoszcz sub la mono Int. Radio-Servo por Polujo neregule, aŭt

RadiorajtoRedakti

Ludi kantojn per radio ne estas homaj rajtoj. Se vi kunportas kantojn, kiun vi verkis, al radiostacio, kaj la radiostaciestro rifuzas ludi ĝin el lia radiostacio ĉar li pensas, ke ĝi ne estas bona, ĉu li atakas viajn homajn rajtojn? Radiostacioj povas maldissendi tion, kiun ili volas. Ĉi tiu afero tute ne rilatas al rajtoj aŭ kritikoj aŭ aliaj.

Radio AktivaRedakti

Radio Aktiva estis interreta radiostacio en Esperanto. Ĝi elsendis de la 21-a de septembro 2006 ĝis junio 2008, el Montevideo, Urugvajo. Ĝi elsendis ĉiutage, dum la tuta tago. La programaro daŭris kutime inter 2 kaj 3 horoj kaj ripetiĝis dum la tago, kaj ŝanĝiĝis ĉiutage. La plimulto de la elsendo estis dulingva: en Esperanto kaj la hispana, kiel maniero diskonigi Esperanton inter la parolantoj de la hispana lingvo.

Por aŭskulti la radion oni devis esti konektita al Interreto, ĉar oni aŭdos tion, kion la radiostacio elsendas en tiu momento. Baldaŭ aldoniĝos la sistemo de Podkasto, por ke la aŭskultanto povos elŝuti la programon kaj poste aŭdi ĝin, sen bezono esti konektita al Interreto.

Radio Aktiva apartenas al UES (Urugvaja Esperanto Societo), sed inkluzivas informojn kaj novaĵojn de la tutmonda movado.

Tipoj da radioRedakti

ReferencojRedakti

  1. mi proponas "rmotorkamparduradilado", (iom longa diru kelkiuj), kaj samtempe oni havas la vorton "kamparduradilado" k "kamparkvarradilado".

LiteraturoRedakti

  • Fine mi komprenas la Radion. Amuza kaj populara enkonduko en la radioteĥnikon. Originale en E verkis E. Aisberg, kun 245 bildoj kaj desegnoj de H. Guilhac. Konsistas el 16 "babiladoj", el kiuj 8 aperis jam en Int. Radio-Revuo, 1926 Tutteksta E-eldono; 1934, 140 p. La verko estas eldonita en lingvoj bulgara, ĉeĥa, estona, franca (11 eldonoj), germana (11 eldonoj), greka, hungara, itala, latva, rumana, rusa kaj slovena. Etute 13 lingvoj El la esperanta eldono un oni tradukas ĝin ankaŭ en polan, anglan kaj svedan lingvojn.