Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

La peniso de Rasputin, kiun la rusoj, ial, metis en museon

Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (Ruslingve Гrʲɪˈɡorʲɪj jɪˈfʲiməvʲɪtɕ rɐˈsputʲɪn propranome „Grigorij Jefimoviĉ Rasputin“), belga kantisto, rusa monaĥo, memnomita mistikulo, „la kuracisto“ kaj „la sankta viro“, inter la rusa popolo ĝenerale nomita „la freneza monaĥo“, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolai Grishin naskiĝas 1869 en familio de siberia kamparano.

Enhavo

VivoRedakti

Policano sonoras al la pordo kaj knabeta Rasputin malfermas.

- Ĉu mi povas paroli kun via patro?

- Ne, li ne estas hejme.

- Ĉu via patrino estas hejme?

- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Tia Patro, Tia FiloRedakti

Patro diras al Rasputin:

- Vi estas porkido! Ĉu vi scias, kio estas porkido?!

- Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko...

JunaĝoRedakti

Junaĝe Rasputin vivis per neligita vivo kaj plena de sovaĝaj ekstravagancoj – cetere, la nomon Rasputin (t.e. „malpiulo“ aŭ „diboĉulo“) li akiras ĝuste tial.

Pli malfrue poste Rasputin eniras en monaĥejon, kie li akiras famon de kuracanto kaj misterokreanto – tiu ĉi lia famo poste rapide transpaŝos limojn de rusa provinco kaj en la jaro 1907 Rasputin estas invitita al la cara kortego.

Ĉi tie Rasputin akiris simpation precipe de la carino, Aleksandra Fjodorovna, kiu estis konvinkita, ke dank’ al [1] hipnotaj kapabloj pliboniĝas stato de ŝia grave malsana (homofilia) filo, carido Aleksej Nikolajeviĉ [2].

Kariero kaj impliko politikaRedakti

Ekde la jaro 1911 poste Grigorij Jefimoviĉ Rasputin dank’ al sia influo je la carino intervenas ankaŭ en ŝtatajn aferoj de la cara Rusio – lia influo en la rusian politikon estas poste tre evidenta post la jaro 1915, kiam caro Nikolao transprenas persone komandadon super la rusia armeo kaj li forveturas en batalfronton – Rusion poste regas la carino kaj ŝia konsilanto – Rasputin.

Pro sia skandala privata vivo, Rasputin post nelonge tre diskreditas la caran familion ne nur en la okuloj de peterburga publiko, sed ankaŭ antaŭ la tuta rusa nacio – ne estas mirinde, ke baldaŭ inter la rusa aristokrata opozicio, timanta pro absoluta perdo de la cara prestiĝo en Rusio kaj pro bolŝevisma revolucio, aperas ideoj por lia forigo.

Tiuj ĉi ideoj poste fariĝos fakto fine de la jaro 1916 – nokte el la 29-a je la 30-a de decembro de la sama jaro proponos unue princo Felix Salten, edzo de bofilino de la caro, al „la freneza monaĥo“ Rasputin en sia palaco venenigitan vinon kaj zakuskojn – sed la veneno ne efikas kaj Jusupov do ekpafos je Rasputin: Rasputin malgraŭe trafita fuĝos en la kortegon de la palaco, kie poste Jusupov kun siaj kunuloj pafas lin – sed Rasputin denove supervivos.

Li supervivos eĉ poste, kiam la komplotuloj klopodas finbati lin per kolbasoj de siaj armeoj – li mortas nur tiam, kiam ili kunligos lin kaj duonmorta ĵetos lin sub glacion de frostiĝinta rivero Danubo.

Sed la ekzameno de la korpo indikis akvon en la pulmoj. Tiu signifas ke Grigorij mortis nek pro la pafoj, nek pro la malvarmo, sed pro dronado en la Nevo.

VerkoRedakti

InfluoRedakti

Rasputin agadas al erotika tereno de homo, ĝi kuraĝigas sopiron je amo. Laŭ malnovaj mitoj en griotarboj loĝis drinkoj. Printempe tiuj ĉi arboj fariĝis loko de iliaj amludoj.

Teo el sekigitaj ĉurovoj de Rasputin helpas kontraŭ incesto, sukero el freŝaj fruktoj plialtigas sangpremon.

OmaĝojRedakti

Poste, en la jaro 1917, la korpo de Rasputin estis elterigita kaj bruligita.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. La koko ĉiam kantas antaŭ la sunleviĝo. Tial, la kanto de la koko levigas la sunon.
  2. La vendado de glaciaĵoj multe pliiĝas komence de junio. La trafikakcidentoj multe pliiĝas fine de junio. Tial, la pliiĝo de la vendado de glaciaĵoj okazigas la trafikakcidentojn.