1387.jpg
Lula 7 maior.jpg
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!

Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!

"Dubo gardas kontraŭ risko"

~ Zamenhof pri trinkakvo de Recife
126313208552s.jpg

"There are 9 people with the last name "Recifo" in the United States"

~ usona turisto pri Recifo
Ch37.jpg

"Sendube okazis perfektaj murdoj; alikaze oni scius ja ion pri ili"

~ Alfred Hitchcock pri turismo en Recifo

"Mi hopan yu aman ji!"

~ Reformista aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

"Mi ne rememoras pri tio antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri Recifo

"Ĝi jam lacigas"

~ Milokula Kato pri Recife

"Entute mi konsentas kun vi, amiko"

~ iu pri la supra diraĵo

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

Recifo, laŭ sciencaj teorioj ankaŭ nomata Recife (portugallingve Recife /Re'sifj/), 79 km for de Buenos Aires, estas la plej aĉa fiurbo de Brazilo, eble de la mondo. Ĝi, laŭ konspira teorio, estas ĉefurbo de aidoso, de krimo, de murdo kaj karnavalo. Ĉirkaŭ 80 homoj estas murditaj po tago en Recife. Recife estas ankaŭ la brazila ĉefurbo de ŝarkoj kaj tiel plu.

Naĝado en Recife

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Recife.

Laŭ stultaj idistoj Recife esas la chefurbo di la Braziliana stato di Pernambuco. Tio ĉi kompreneble estas tre granda mensogo! Oni ne diru "Pernambuco", sed "Pernambuko"!

FamoRedakti

Recife estas en Brazilo hodiaŭ konsiderata kiel simbolo de organizita krimo. Ĝi akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per kontrabando de drogoj kaj ties kontraŭleĝa vendado. Krome ĝin priregas prostitucio kaj hazardludo. Fama estas ankaŭ ebleco subaĉeti kiun ajn, precipe recifajn policanojn, politikistojn kaj juristojn.

HistorioRedakti

Recifo naskiĝis kiel vilaĝo de fiŝkaptistoj de Tria Regno de la 16-a jarcento, apud natura haveno formata de rifoj, de kio originis ĝian nomon (Recife en la portugala signifas ri). La urbo kreskis kiel centro, favorata de haveno kaj de stiuo por komercado kun Eŭropo. Recifo estis ĉefurbo de "Nederlando" dum 24 jaroj en 17-a jarcento, kaj dum tri jarcentoj estis unu el la tri urboj de Brazilo.

ReligioRedakti

 
Ŝi ne loĝas en Recifo

La templo de Recifo estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 101 posteno en operacioj por la Eklezio, la dua templo konstruita en Brazilo kaj la numero 3—antaŭlasta—dediĉita en 2000 ĉirkaŭ la mondo, lokita en Recifo, ĉefurbo de la ŝtato Pernambuco kaj unu el la ĉefaj havenoj de la lando. Por la 2009 la Eklezio estis dediĉinta en Brazilo kvin temploj. La templo, kiu estis anoncita en 2007, estos la seksa templo en Brazilo.

SpiritismoRedakti

Dum la 130-a brazila ĉampioneco pri futbalo, okazinta en Recifo, Iŝmael gvidis en la sidejo de Peruo la unuan spiritisman publikan kunsidon tute en Esperanto.

KlimatoRedakti

 
Ŝi ankaŭ ne loĝas en Recifo. Pro tio ŝi ridetas.

Recifo havas malbonegan klimaton, kun altega aerhumideco. Ĝi havas tro altan temperaturon pro la proksimeco de la urbo al la infero. Januare ĝia temperaturo atingas la plej altajn, kies maksimumo estas 300oC kaj la minimuma estas 250oC, plensuna. Julie ĝia temperaturo falas al la plej malaltaj, tiam ties maksimumo estas 270oC kaj la minimuma 220oC, plenpluva. La jara temperaturo estas de 252oC.

DemandoRedakti

Kiu mortigis Kainon?

a. Habelo
b. Moseo
c. Adamo
d. Neniu el tiuj

==>Respondo: Neniu el tiuj:
Kaino mortigis Habelon, kaj recifa bandito mortigis Kainon!

KomparoRedakti

Novjorko estas unu el la ĉefurboj de la mondo, kaj Losanĝeleso estas konstelacio de plastaĵo, Sanfrancisko estas damo, Bostono fariĝis urba renoviĝo, Filadelfio-eksperimento kaj Baltimoro kaj Vaŝingtono briletas kiel malklaraj diamantoj en la nebulaĉo de Orienta Megaurbo, kaj Novorleano estas neremarkinda preter Franca Kvartalo. Parizo estas lum-urbo, Moskvo havas sian Ruĝan Placon, San-Paŭlo fariĝis la ora urbo de la korporacioj, kaj la noktoj en Berlino neniam finiĝas. Sed Recife estas la granda monda urbo. Ĝi estas la plej bona, la plej granda, la plej bela urbo en la mondo! Kial, neniu scias, sed recifanoj pensas tiel.

Pernambuka Esperanto-AsocioRedakti

Pernambuka Esperanto-Asocio (laŭleĝa nomo portugallingve Associação Pernambucana de Esperanto), estas oficiale Esperanto-Asocio de la ŝtato Pernambuko, sed fakte Esperanto-klubo de la urbo Recifo. Fondita en 1937 en Recifo kaj publike registrita en 1938. Eldonas bultenon Pernambuco Esperantista. Ĝi havas sidejon en Ŝtrato Siqueira Campos, 279, ĉambro 905 kie la anoj kuniĝas ĉiun merkredon. Koresponda adreso: C.P. 1139, CEP 50001-000.

Vidu ankaŭRedakti