Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Neciklopedio:Ĝenu Neciklopedion por pruvi vidpunkton

(Alidirektita el Redaktado)
Volastushi.jpg

"Pripensu malrapide kaj agu decide"

~ Zamenhof

Eĉ se Neciklopedio ne funkcias laŭ reguloj, neniam estiĝas nekonsekvencaĵoj. Ne ekzistas neciklopediistoj kiuj ĝeniĝas de tio, kaj kiam iu neekzistanta regulo ne estas tiel interpretata kiel ili deziras, ili ne komencas troige apliki la regulojn. Tiel ili volus nerekte montri kiel stultaj la reguloj laŭ ili estus.

Kompreneble, tia agmaniero ne ĝenas la funkciadon de Neciklopedio. Se oni konsentas pri regulo aŭ ties interpreto, oni diskutu pri tio. Se la plimulto havas aliajn opiniojn, oni malakceptu tion.

Artikolo de Jason Mey : Redaktado kaj kritikojRedakti

Iom post iom, mi redaktas la rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Mi ne faras tion sole. Mi ankaŭ sendis la rakonton al amikoj kaj familianoj. Kelkaj el ili jam legis ĝin.

Plejparte, ili ŝatas ĝin. Mi iom ĝuas la komplimentojn sed mi ne sendis la rakontojn por gajni komplimentojn. Mi volas la kritikojn pri la malbonaĵoj ĉar malbonaĵoj en verko estas malpli facile viditaj de la verkisto.

Dankinde, ili ĉiuj havis proponojn pri kiel plibonigi la rakonton.

Kvankam mi volas tiajn kritikojn, mi ne tuj akceptas ilin. Mi juĝas ĉiun proponon kaj pensas pri ĝia ebla efiko al la rakonto. Entute, mi uzas malpli ol duonon kaj el tiuj, kiujn mi uzas, mi plejparte ne rekte uzas ilin. Ofte, mi prenas la ĝeneralan ideon kaj faras ion, kio estas pli bona laŭ mi.

Mi ne laboros morgaŭ kaj tial mi uzos kiel eble plej multe da tempo por redakti kaj verki la rakonton. Ĉar Dankotago okazos ĵaŭdon kaj mi sendos la rakonton al la konkurso vendredon, mi ne havos tiom da tempo post morgaŭ, sed mi uzos ĉiun haveblan minuton.

Espereble, pli da miaj amikoj kaj familianoj donos al mi kritikojn kaj plendojn pri mia rakonto antaŭ vendredo.