Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Ĵurnalisto

(Alidirektita el Revuo)

"Iom da malvero ne estas danĝero"

~ Zamenhof pri ĵurnalisto
5599.jpg

"Restas ankoraŭ multe por fari, antaŭ ol oni akceptos ĉiujn homojn sendiskriminacie egalaj"

~ Gerrit Berveling

"Por glate mensogi, oni spriton bezonas"

~ Zamenhof denove pri ĵurnalisto

"Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra."

~ Donaldo Trompo pri mortigo de ĵurnalisto

Ĵurnalisto estas verkisto kiu agas ĵurnalismon, mensogon aperante en ĵurnalogazeto. Ĵurnalisto skribas tiajn artikolojn, kiujn al li aŭ ŝi mendas tiuj, kiuj pagas al li aŭ ŝi monon. Kutime ĉi tiaj artikoloj havas grandan kvanton da malvero.

Enhavo

LaboroRedakti

Estas tipe de ĵurnalistoj skribi pri fakoj kiujn ili ne konas. Hodiaŭ ili skribaĉas pri religioj, morgaŭ pri komputiloj, postmorgaŭ pri junularaj movadoj aŭ pri astronomio, havante nur tre supraĵan (aŭ eĉ tute fuŝan) bildon pri tiuj temoj. Tio ne signifas ke la amaskomunikiloj estas "ateismaj", "senkomputilismaj", "maljunismaj", "malastronomiismaj" aŭ simile.

TaskojRedakti

Unu el la taskoj de bona ĵurnalismo estas kritika kontrolo de la povhavantoj kaj tio validas eĉ – kaj precipe – en krizaj periodoj. En demokratioj en tiu ĉi kriza tempo la povhavantoj ne povas eskapi la ĝenajn demandojn de ĵurnalistoj kiuj konfrontas ilin kun ilia konduto. Nur en totalismaj reĝimoj vi vidas ke ĵurnalistoj senescepte laŭdas kaj aplaŭdas la regantojn. Do, se ŝtatestro diras ke estas bona ideo injekti desinfektaĵon por mortigi la koronviruson, ĵurnalistoj ne devus diri ke ĝi estas idiotaĵo por ne pridubigi lian aŭtoritaton kaj malstabiligi la sistemon?

SaltojRedakti

Ĵurnalistoj elsaltas fuĝante ĝis alteco 3 m.

DuboRedakti

Sekretariino: En la antaŭĉambro estas sinjoro, kiu volas intervjui vin; li estas tre scivolema. Li deziras, ke vi rakontu al li la sekreton de viaj mirindaj sukcesoj en la vivo.
Direktoro: Hmm. Kio li estas? Ĉu ĵurnalisto aŭ detektivo?

Ĵurnalistoj kaj EsperantoRedakti

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-gazetaro.

La unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj estas sendube unu el la plej gravaj atingoj de Esperanto en la lastaj jardekoj.

UtiloRedakti

Ĵurnalistoj plej ofte ne scias pri la aferoj pri kiuj ili verkas. Ili bezonas sensaciajn titolojn: "2.000.000 da esperantistojn en la mondo!". La titolo estas speciale taŭga por somero, kiam mankas gravaj novaĵoj, ĉar homoj ferias. Cetere, ĵurnalistoj kiuj verkas pri la temoj kia estas Esperanto verkas pri la temo kiel pri amuza kuriozaĵo, ne kiel pri io esplorinda. Tio estas bedaŭrinda fakto. Ili eĉ ne aŭskultas vin kaj poste skribas malĝustaĵojn.

KutimoRedakti

Sinjoro Hummel, ĵurnalisto, edziĝis. La kutimo profesia tiel enradikiĝis en li, ke li stenografiis la paroladon de l’ pastro dum la ceremonio.

RedaktadoRedakti

Redaktanto de ĵurnalo: - Ne,ne via raporto estas tro longa, eblas fari dekoble pli kurte. Forĝetu ĉiujn negravajn detalojn!

La ĵurnalisto alportas korektitan varianton:

"S-ro Drinkplus hieraŭ veturis kun rapideco 100km/h laŭ glita vojo. Entombigo okazos morgaŭ en 15.00 h"

EblecojRedakti

Kiam vi regas la novaĵejon, vi povas diri ion ajn kaj prezenti vin mem en la plej bona maniero.

BonegeRedakti

La redaktoro: Via lasta sendaîo estas tamen bonega.

La junulo: Vere? Mi do petas vin forgesi la leteron, en kiu mi hieraû skribis, ke mi ne laboros plu por via gazeto.

La redaktoro: Sed mi parolas precize pri tiu letero.

Saĝaj diraĵoj de ĵurnalistojRedakti

  • Nova terapio alportas esperon al ĉiuj kiuj mortas pro kancero ĉiujare;
  • Malgraŭ la fakto, ke la meteologiistoj strikas, la vetero malvarmiĝis intense hieraŭ;
  • La sep artistoj konsistigas talentan trion;
  • Niaj legantoj senkulpigas nin pro tia senkulpigebla eraro;
  • Tra la koridoro de la psikiatria hospitalo la malsanuloj kuris kvazaŭ ili estis frenezuloj;
  • Ŝi eksuferis pro la malsano en la epoko en kiu ŝi estis vivanta;
  • Ŝajnas, ke ŝi estis mortigita de sia murdisto;
  • La akcidento okazis en la malĝojiga kaj fama Rektangulo de la Bermudoj;
  • La tribunalo, post mallongtempa interkonsiliĝo, estis kondamnita al un monato de malliberigo;
  • La maljuna emerito, antaŭ premi la kolon de la edzino ĝismorte, sin mortigis;
  • La polico kaj la justico estas la du manoj de sama brako;

HundoRedakti

Kutima regulo ĵurnalista sonas jene: ne estas novaĵo se hundo mordas homon, sed ja estas novaĵo, se homo mordas hundon.

Famaj ĵurnalistojRedakti

DiskretecoRedakti