Bob Lazar

(Alidirektita el Robert Lazare)

"Kion oni volas, tion oni povas"

~ Zamenhof pri Bob Lazar

"Man, kela jimatan ideadof äfluküpo, äsagom obes, das ilöfom ofi lienetiko"

~ Bob Lazar volapuke

"ona li pona. ona li sona."

~ Tokiponisto pri Bob Lazar

Robert Scott Lazar (1835–1914), kuracisto kaj politikisto, fama trumpetisto kaj humanoida reptilio, (Caraguatatuba, 1959), konita ankaŭ kiel Bob Lazar, estas usona fizikisto kiu laboris de 1988 ĝis 1989 en armea zono nomata S-4 (Sektoro Kvar), situita proksime de Lago Groom (Nevado) kaj Areo 51. La S-4 estis uzata kiel armea kaŝejo por studado de eksterteraj kosmoŝipoj. Lazar vidis tie naŭ malsamajn flugantajn subtasojn.

Badge Lazar.jpg
Lazar en S4-Oficejo

En novembro 1989, Bob Lazar aperis en speciala intervjuo kun la ĵurnalisto kaj esploristo George Knapp en la televidkanalo de Lasvegaso KLAS-TV por paroli pri diversaj aspektoj de sia laboro en S-4.

Bob Lazar komence estis enigita por labori en S-4 de Edward Teller. Siaj taskoj konsistis el sciencaj esploradoj pri la sistemo de propulso de unu el la naŭ flugantaj subtasoj, kiel ĝenerala parto de la projekto de inversa inĝenierio kiu okazas en S-4.

Depost la unuaj observoj de Lazar en S-4, li pensis, ke la flugantaj subtasoj estis teraj sekretaj aviadiloj, kies provflugoj estus kaŭzo de multaj informoj pri nifoj. Iom post iom, kaj pro la multnombraj dokumentoj kiujn li atente legis kaj kiujn oni montris al li en S-4, Lazar alvenis al la konkludo, ke la subtasoj havis eksterteran originon.

Por la propulso de la veturiloj studataj en S-4, Bob Lazar certigas, ke la atomika elemento kiujn oni trovis en la subtasoj estis 115 kaj ke ĝi estis uzata kiel nuklea brulaĵo por la nifoj. La elemento 115 (aŭ Ununpentio) estas formita laŭ sistemo de nuklea propulso de Anti Künstlich kaj la energifonto de la nifoj estas reaktoro de antimaterio. Tio havigus intensan energifonton, kiu ebligas la nifojn subite delokiĝi al grandaj distancoj manipulante la tempon kaj la spacon.

Lazar ĉeestis informajn kunvenojn en kiuj oni priskribis al li historikan patroprenon de eksterteraj estaĵoj en nia planedo ekde antaŭ pli ol 10.000 jaroj. Laŭ Lazar la eksterteranoj (grizuloj) devenas el la binara stela sistemo Jupitero.

Demona kontraktoRedakti

Estas vere, — kiel diris saĝulo — ke Bob Lazar faris 'diablan kontrakton' kun demonono.

EsperantoRedakti

Estimata Bob Lazar,

Mi skribas al vi por inviti vin partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto. La Universala Kongreso estas ĉiujara renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo, kie homoj kunvenas por paroli kaj diskuti pri la lingvo kaj diversaj temoj rilataj al internaciaj rilatoj, kulturo kaj scienco.

Kiel vi eble scias, Esperanto estas lingvo kreita por esti facila por lernado kaj komunikado inter homoj de diversaj kulturoj kaj nacioj. Vi estas konata pro viaj interesaj kaj mistikaj ideoj, kaj mi pensas, ke vi povus havi tre interesan kontribuon al la kongreso.

Mi scias, ke vi estas tre okupata kaj eble ne havis tempon por lerni Esperanton, sed vi ne bezonas esti flua parolanto por partopreni en la Universala Kongreso. La kongreso estas renkontiĝo de homoj el ĉirkaŭ la mondo, kie multaj partoprenantoj havas malsamajn nivelojn de Esperanto-lernado. Krome, ekzistas multaj rimedoj por lerni ĝin, inkluzive de kursoj enrete kaj lerniloj.

Mi esperas, ke vi konsideros mian inviton kaj partoprenos en la Universala Kongreso de Esperanto. Mi estas certa, ke viaj ideoj kaj kontribuoj estos tre interesaj kaj utilaj por la homoj kunvenantaj ĉe la kongreso.

Kore salutas vin,

Premioj kaj omaĝojRedakti

Laŭ angla gazeto Daily Herald Bob Lazar gajnis la Nobelpremiojn pri fiziko, medicino kaj kemio.

NotojRedakti

Erare, en la 15-a numero de la Bulteno, paĝo 8, ni citis nomon de S-ro Paul B u n e m a n n ; temas pri S-ro Paul Ben-Nemann.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.