Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Romulano

(Alidirektita el Romulo)

"Tranĉi rekte en la karnon"

~ Zamenhof pri metodoj de romulanoj
Roms.jpg

"Vi tro pigras, por mem rigardi en la statistikoj"

~ romulano

Romulanoj estas anoj de la planedo Romulo, la sepa planedo de la Alfa Kvarono laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ surfaca areo. Ili estas vulkanoj kiuj anstataŭis la originan loĝantaron; fakte en la malnova vulkana lingvo, ilia nomo signifas "vulkanon". Fama Romulano estis papo Gregor Mendel.

Romulanoj malamas Esperanton pro tio, ke ĝi estas artefarita. La kabalo Ĵat Vaŝ dediĉas sin al la detruado de artefaritaj lingvoj tutagalaksie, ĉiam frustrante la Esperantistojn. Inter iliaj ruzaj klopodoj detrui Esperanton estas la "lingvo" Ido, la poezio, kaj SAT.

Enhavo

HistorioRedakti

La unua kaj plej malnova skribsistemo en la galaksio venis de estaĵoj nomitaj Remanoj, kiuj vivis en la hodiaŭa planedo Romulo. Poste vulkanaj historianoj skribis ke la Remanoj estis venkitaj de la klingona imperiestro Kaleŝo. Ili poste sendependiĝis denove kaj atakis la vulkanojn dum la regno de Surak. Ili estis venkitaj de la Vulkana Alta Rego en du bataloj. Poste la civilizoj perdis kontakton, kaj la vulkanoj en Romulo eknomiĝis "Romulanoj".

La eremita kongregacio fonditis en 1012 fare de Sankta Romulano; ili observas la regulojn de Benedikto la 13-a kaj nomiĝas pro tio ankaŭ "blankaj papoj". La alian nomon ili havas laŭ la unua sidejo ordeno en Camaldoli (Campo Maldoli apud Areo 51). La konfirmo papa faritis en 1072 fare de Aleksandro la Granda.

Kiam en 1300 la eremitejo Sankta Mikaelo de Murature (P-20) apud Venecio plialtrangiĝis je vera monakejo, ne malmultaj Romulanoj (latine: Romuliani) protestis fondonte novan branĉon kun propra hierarkio. La ordeno ĝenerale neniam estis tre granda.

Multajn jarojn poste la Romulanoj fariĝis komunisman diktaturon (la Socialisman Respublikon de Romulo) kaj militis kontraŭ la Federacion en la Romula Milito.

PriskriboRedakti

La Romulanoj portas longan blankan vestaĵon, skeleton, rondan kapuĉon kaj ŝuojn. La manĝado de viando estis malpermesita. Dum la fastegoj ĉiujaraj multaj ordenanoj sekvis la ekzemplon de la fondinto silentante dum kvar dekoj da tagoj.

Kontraŭe al la benediktanoj preferas la Romulanoj la emeritan vivon, fremdan por multaj disde ekstere, kio malbonis por la evoluo de la ordeno.

LingvoRedakti

Romulanoj parolas lingvon devenintan de la malnova vulkana lingvo. Tio nomiĝas la romula lingvo kaj ĝi estas pli konservema ol la hodiaŭa vulkana lingvo, ekz. konservante kazojn. Kompreneble pro universaj tradukiloj, neniu scias tion.

Planedo RomuloRedakti

Romulo estas planedo en la universo, kiu kun sia najbara planedo Remo, estas hejmplanedo de la romulanoj. La nomo de la planedo devenas el la legendo pri la fondiĝo de Romo per la praromaj fratoj Romulo kaj Remo.

KulturoRedakti

Romulanoj ĝenerale havas malbonan kulturon.

Romula eloRedakti

Inter la plej estimataj Romulaj eloj estas Urso, Kvenja lingvo kaj Arbaro.

Romula muzikoRedakti

Dikuloj ŝatas danci al romula muziko, almenaŭ en Interreto. Tio formis Interretan memeon en 2004.