Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Pli bonas fiŝo el haveno, ol revo pri sireno."

~ Sankta Petro
1234.jpg

"Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius"

~ Zamenhof pri religio

"Char vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (lau vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n?"

~ perfidanta esperantisto

"Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon"

~ Jesuo

Sankta Petro estas la patrono de nudaj fiŝkaptistoj, kaj verŝajne la plej konata kristana naturisto.

Pia virino sekvante la ekzemplon de la sanktulo.

Enhavo

Notindaj atingojRedakti

Laŭ la Sankta Biblio li kutime fiŝkaptis senveste. Unufoje, li ekvidis sian amikon Jesuo sur la marbordo. Petro tiam plonĝis en la akvon, kaj inventis nudan naĝadon (Johano 21:7).

Post jaroj, li havis sonĝon, dum kiu li vidis multajn specojn de bestoj. Li aŭdis voĉon, kiu diris: "Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu." (Agoj 10:12-13) Li vekiĝis, kaj inventis nudan ĉasadon.

BiblioRedakti

Mateo 16:18-19

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Sankta Petro kaj viRedakti

Sankta Petro fikis vian patrinon kaj povas esti via patro.

Malpli notindaj atingojRedakti

Laŭ kritikistoj de Petro, li ankaŭ inventis katolikismon.

PreĝoRedakti

Ekzistas tre antikva katolika preĝo onidire verkita de Sankta Petro:

O meum cor, noli pulsare intranquille,
Ex pectore meo nunc noli prosilire!
Iam me ipsum tenere non possum faciliter
O meum cor!
O meum cor! Post valde longum laborem
Nonne vincam hora definita?
Sufficit! Es tranquillum de pulsatione!
O meum cor!

Ĉu li havis tentaklojn?Redakti

Laŭ kelkaj historiistoj (ekz Abdukcio kaj Charles de Gaulle), Petro estis duon-polpo, kaj ofte manĝis naĝistojn. Li plonĝis en la akvon por ke Jesuo ne vidu la tentaklojn. Jesuo tamen lernis la sekreton, kaj pro tio nomis Petron la "kaptisto de homoj".

Petro kaj JesuoRedakti

Kaj forkurante el Romo, li trafis Jesuon survoje.

Petro demandis : "Quo vadis, Domine ?" (Kien vi, Sinjoro ?).

Jesuo respondis : "Mi iras al Romo por esti denove krucumita anstatavx vi."

Petro pentis, reiris Romon kaj mortis krucumita kun siaj piedo supre kaj sia kapo malsupre.

Konsiderante, ke anĝeloj helpintis Petron eskapi el la malliberejo, oni devas supozi, ke Jesuo volis provi Petron.

Evangelio laŭ PetroRedakti

 
Paĝo de la Evangelio laŭ Patro

La Evangelio laŭ Petro estas unu el la nombraj evangelioj diritaj apokrifaj, nome atribuitaj al persono, kiu certe tiel ne verkis. Verkita en la Kojnea greka lingvo plej problable komence de dua duono de la dua jarcento p.K., ĝi estas konata pro citaĵoj de la unuaj kristanaj verkistoj kaj pro malkrovro en 1887 dum arkeologia fosado en loko Akhmin najbare de Kairo (Egiptio).

Fakuloj pri antikva kristana literaturo tuj komprenis kion la franca arkeologo Grébant elfosis en tombo de monaĥo de la oka jarcento: fragmento de la evangelio de Petro. La samaj fakuloj ĝin dividis laŭ ĉapitroj kaj versetoj, kiuj restis ĝis nun.

En la pergamena fragmento, kune kun aliaj apokrifaĵoj de la sama aŭtoro, estas rakontata la proceso kaj la morto kaj la resurekto de Jesuo, kun apartaj priskriboj pri tiu lasta kiuj ne troviĝas en la kanonaj evangelioj (vidu La Fundamentoj ueci[1]): laŭ tiuj lastaj neniu ĉeestas la resurekton, ili nur atestas ĉeeston kaj travivadon de Jesuo kun siaj apostoloj post ilia konstato pri la malplena tombo. Kvankam ĉio okazus en sabata tago - dum kiu hebreoj tiaĵojn ne faras – granda popolamaso venas "vidi la tombon, sigilitan, kvazaŭ la aŭtoro volus forigi ĉiun dubon pri la proksima resurekto, kaj du anĝeloj deĉieliĝas, eniras la tombon kaj eliras tri homoj, du tuŝantaj la ĉielon la tria kun la supera korpo trans la ĉielo". La fantazio tro venkas sur la realo. Eble pro tio la diversaj eklezioj ĝin reĵetis kaj ekskludigis el oficiala kanono de la inspiritaj libroj (399, Koncilio de Ipono).

Sed ne nur pro tio la Petra evangelio estis rifuzita de la kristanaj komunumoj: en ĝi oni vidis, krom fantaziaĵoj, spurojn de herezoj: Eŭsebo el Cezareo (265-340), ekzemple, nin informas ke laŭ Serapiono, episkopo de Antiokio de la fino de la dua jarcento, tiu evangelio, al Petro atribuata, montras spurojn de docetismo kaj ke “stilo devojiĝas el la apostola maniero kaj la enhavo estas tute en malakordo kun la ortodoksa doktrino”. Sed la unua citanto de la evangelio laŭ Petro estis Origeno (185-250) kiu hazarde ĝin nomas por informi ke, “rilate la fratojn de Jesuo, iuj pretekste de la tradicio transdonita de la evangelio laŭ Petro aŭ de la libro de Jakobo, asertas ke la fratoj de Jesuo estis filoj de Jozefo kaj de lia unua edzino ...”. Parolas pri tiu evangelio ankaŭ Teodoreto el Ĉiro (V J.) kaj samtempa Filipo el Sido, kiu informas ankaŭ pri kialo de la rifuzo.

Inter la ideaj karakterizoj de la verkisto elstaras tiu de evidenta kontraŭjudismo, kiu tamen ne estas racia antisemitismo: ĝi, fakte, atribuas la tutan kulpon de la mortokondamno de Jesuo al Antipa Herodo kaj aliaj hebreaj funkciuloj: Herodo, lin transdoninte al la popolo, instigas por ke tiu ĉi lin moku kaj krucumu. Eble, laŭ tiufakaj historiistoj, por ne malplaĉi al romiaj aŭtoritatuloj, sed, respondas aliaj kristikistoj, la kulpigo sekvas la spurojn de Talmudoj kiuj ne hezitas pensigi ke hebreoj mem intrigis por ke Jesuo estu procesata kaj kondamnata.

Sankta Petro kaj la Paradiza PordoRedakti

Lastatempe instruisto, kolektanto de rubo kaj advokato leviĝis al la Perla Pordego, kie Sankta Petro informis ilin ke ili devas respondi nur unu demandon por eniri la Ĉielon.

La instruiston li demandis tiel: "Diru al mi, kiel nomiĝis la ŝipo kiu frakasis en ajsbergon? Oni cetere filmis la historion". La instruisto rapide respondis, "Titaniko ja!". Sankta Petro permesis lin eniri.

Sankta Petro turnis sin al la rub-kolektanto, kaj, pensante ke liaj odoroj ne taŭgas en la Ĉielo, decidis iomete malfaciligi la demandon. "Diru al mi, kiom da personoj mortis en la katastrofo?" Feliĉe la rubkolektanto ankaŭ spektis la filmon, do li respondis: "1228."

"Certege! Vi povas ankaŭ eniri."

Fine, Sankta Petro turnis sin al la advokato kaj demandis, "Nomu ilin."

Epistoloj de PetroRedakti

Temas pri du epistoloj sen preciza adresitaro; la dua, krome, laŭ esploristoj, eble estas pseŭde atribuita.

1-a epistolo de PetroRedakti

La 1-a epistolo de Petro estas la 21-a libro de la nova testamento en la Biblio, la dua el la sep epistoloj ĝeneralaj.

2-a epistolo de PetroRedakti

La 2-a epistolo de Petro estas la 22-a libro de la nova testamento en la Biblio, la tria el la sep epistoloj ĝeneralaj.

Kavaliroj de sankta PetroRedakti

La kavaliroj de sankta Petro (latine: milites Sancti Petri) estis milico kreita de la papo Leono la 9-a, por batali kontraŭ la normandoj de suda Italujo en la batalo de Civitate en 1053.[2].

Enhavo kaj strukturoRedakti

La aŭtoro avertas kontraŭ herezuloj. Li volas fortikigi fidon kaj esperon de la legantoj, konsidere al la atendata reveno de Jesuo Kristo.

Jen ebla dispozicio: [3]

  • Adreso kaj saluto (2 Pet 1,1-2)
  • La tradicia vero (2 Pet 1,3-21)
  • Averto kontraŭ herezuloj (2 Pet 2)
  • La atendata veno de Kristo (2 Pet 3,1-16)
  • Fia admono, doksologio (2 Pet 3,17-18)

La teksto interalie instruas, kiamaniere oni povas kristane vivi en profana medio. Ĝi admonas, stari fidelaj en la kredo.

Jen ebla dispozicio: [4]

  • Adreso kaj saluto (1 Pet 1,1-2)
  • Celo kaj vojo de la fido (1 Pet 1,3 - 2,10)
  • Kristana vivo en familio kaj socio (1 Pet 2,11 - 4,11)
  • Finaj admonoj (1 Pet 4,12 - 5,11)
  • Saluto kaj beno (1 Pet 5,12-14)

Teksto en EsperantoRedakti

 
La vera vizaĵo de Petro

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Ĉu vendis tabakon?Redakti

Laŭ alia historiistoj (ekz Dan Brown), la esprimo "kaptisto de homoj" temas pri la fakto, ke Petro vendis ne nur fiŝojn, sed ankaŭ tabakon. Certas almenaŭ tio, ke Petro verkis poemojn pri fumado, ekz.

Mi kaptas la fiŝojn
per hoko kaj reto.
Nur homoj hokiĝas
per la cigaredo.

ŜlosilojRedakti

Al Sankta Petro, estis aparte donitaj la “Ŝlosiloj de la Ĉiela Regno” (laŭ Mateo): tial ĉar la pekoj estas grava obstaklo por eniri la ĉielan regnon, eĉ sur la peko Petro havas povon. Tio kuntrenas, laŭ katolikismo, la povon leĝfaran kaj juĝan: pardoni kaj liberigi el la peko kaj el la peno devenanta el la peko. Tamen,laŭ iuj kristanaj konfesioj, per tiuj vortoj, kaj precipe per tiuj Johanaj (Joh 20,21-23), Jesuo ne intencis transdoni ĝeneralan povon sur la pekoj sed nur konfirmi tian povon okaze de la bapto.

Se la absolvaj vortoj sur la pekulo pardonpetanta estas nur deklarativa (nerealiga) ĝenerale por la protestantoj kaj por la eklezioj kopta kaj armena, male, la absolva formulo estas laŭlitere kaj do laŭfakte interpretata kaj praktikata de ortodoksuloj kaj anglikanoj kaj aliaj minoraj konfesioj: en tio ili koincidas kun katolikismo.

Sankta Petro kaj LeninoRedakti

 
Ĉu ŝi eniros la paradizon?

Lenino iras al paradizo. Li alvenis al la ĉiela pordo kie Sankta Petro kutime prenas la animojn per la haroj. Kiel ni scias Lenin estis senhara. Sankta Petro grumblas al la animoj kiuj atendas laŭvice: Kiom foje mi jam klarigis al vi ke vi devas prezentiĝi per la kapo kaj ne per la postaĵo? :o)

AŭtomobileRedakti

Tri viroj vojaĝas per aŭtomobilo, ili karambolas, ili ĉiuj tri mortas. En la ĉielo Sankta Petro akceptas ilin demandante:

-- Antaŭ ol ni decidos pri via sorto, diru, kion vi deziras, kion diru la homoj pri vi ĉe la entombigo?
-- Mi deziras, ke la homoj diru: li estis bona edzo, bona patro, bona kuracisto -- tiel respondas la unua viro.
-- Mi volas, ke ili diru: li estis bona edzo, bona patro, bona instruisto -- tiel la dua.

Respondas la tria:

-- Kaj al mi tre plaĉus, se ili dirus: "Vidu, li moviĝis!"

AlieRedakti

Sinjorino revekiĝinte el anestezo, sin turnas al blanke vestita sinjoro, kiu ridetas al ŝi:

- Doktoro, kiel iris la operacio?
- Verdire mi ne estas doktoro, mi estas Sankta Petro.

Famaj dirajojRedakti

  • "Ĝi estas plene kohera kun la falsaĵo verkita de la aŭtoro de la "Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono" kaj kun "Mein Kampf" de Adolf Hitler"

LiteraturoRedakti

  • Petro. Ursa lernolibro por laboristoj. 5-a eld 1932, 112 p. „Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone grematika. Ĝi vare enhavas leg- kaj instrumateriaton sufiĉan por plena ellernado. (G. 5. ,E', 1931, p: 167.) Pro konfisko de pluraj miloj da e-roj en germana presejo, en 1934 aperis 6-a eld.

NotojRedakti

  1. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj
  2. Les Templiers, une chevalerie chrétienne au Moyen Âge, Alain Demurger, 2005, Seuil, p. 25
  3. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  4. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.



La tielnomataj intelektuloj ĉe Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri Sankta Petro.