Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Treni sian vivon de mizero al mizero"

~ Zamenhof pri semajno
JES-emblemo.png

Semajno, bonalingve tagsepo, laŭ astrofiziko egalas al la daŭro da tempo necesa por krei unu mondon per senlima potenco, supozante ke sepono el la tempo uziĝus ripoze.

Enhavo

HistorioRedakti

Lau la Malnova Testamento de la Biblio, tradukita de Lutero en la germanan, Dio kreis la mondon en ses tagoj kaj ripozis la sepan tagon, kiu tial ricevis la hebrean nomon 'shabat', de kie venas la Esperanta vorto 'sabato'. La sekvanta tago, dimanĉo, logike estas la unua tago de la semajno. Lundo estas la dua, mardo la tria, merkredo (germane: 'Mittwoch' /prononco: mitvohh/, tio estas 'semajnmezo') la kvara, ĵaudo la kvina kaj vendredo la sesa. Tial judoj kaj multaj kristanoj konsideras, ke dimanĉo estas la unua tago de la semajno.

Laŭ greka mitologioRedakti

Laŭ greka mitologio ĝi estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Dionizo.

Franca semajnoRedakti

La francaj revoluciuloj de 1789 opiniis, ke la semajno el 7 tagoj ne estis sufiĉe racia. Ili decidis anstatauigi ĝin per 'dekado' el dek tagoj, kiuj ricevis nomojn el numeraloj. Ili decidis anstatauigi ĝin per 'dekado' el dek tagoj, kiuj ricevis nomojn el numeraloj. Oni povus imagi multajn aliajn sistemojn, kiuj estus nek pli nek malpli arbitraj.

Juda semajnoRedakti

La juda semajno komenciĝas en dimanĉo. Do, dimanĉo estas la "Unua tago", lundo estas la "Dua tago" kaj vendredo la "Sesa tago". La laborsemajno en Israelo komenciĝas en dimanĉo. La israela "semajnofino" estas vendredo-sabato.

La unua tagoRedakti

La unua tago de la semajno varias tra la mondo. Je plej multaj kulturoj, dimanĉo estas konsiderata la unua tago, kvankam multaj konsideras lundon kiel la unuan tagon de la semajno. Laŭ la Biblio, la 'sabbath', aŭ sabato, estas la lasta tago de la semajno, kio faras dimanĉon la unua tago de la semajno por multaj judaj kaj kristanaj religioj, dum multaj landoj rigardas lundon kiel la unuan tagon de la semajno.

Laŭ la internacia normo ISO 8601, lundo estu la unua tago de la semajno finiĝanta per dimanĉo kiel la sepa tago de la semajno. Kvankam ĉi tio estas la internacia normo, la kalendaroj de landoj kiel Usono ankoraŭ montras dimanĉon kiel la komencon de la sep-taga semajno.

Sestaga militoRedakti

La Sestaga Milito apartenas al la aro de militoj batalitaj inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj post la kreo de la ŝtato de Israelo (1947) en la brita mandato de Palestino. Ĉi tiu milito okazis ekde la 5 ĝis la 10 de junio de 1967, promociita de la israela ministro, generalo Moŝe Dajan kaj stabestro de la israela armeo, Jicĥak Rabin, kontraŭ Egiptio, ĉefe pro du faktoroj: la movado de la egiptaj trupoj en la Sinaja Duoninsulo (kiu anticipis nova agreso kontraŭ Israelo) kaj egipta blokado de la Tirana markolo, natura enirejo de la israela haveno de Ejlato.

DisvolviĝoRedakti

La sestaga milito estas la milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko. La Israelanoj atakis unue, sed ili faris tion nur, ĉar la najbaraj arabaj ŝtatoj, gvidataj de la Egipta prezidanto Nasser, estis amasigantaj siajn armeojn ĉe la limo kun Israelo kaj donis multajn signalojn, ke ili intencis baldaŭ ataki Israelon kaj forviŝi ĝin. La milito daŭris nur ses tagojn, kaj la israelanoj gajnis surprize facile kontraŭ tri ŝtatoj multe pli grandaj ol ilia.

Dum la milito, Israelo kaptis la teritoriojn de Cisjordanio, Gaza kaj orienta Jerusalemo, kaj neniam forlasis ilin. Ankaŭ la duoninsulo de Sinai estis okupita de la Israela armeo, sed ĝi estis redonita al Egiptio en 1979, kadre de pac-interkonsento. La israela generalo Moŝe Dajan fariĝis nacia heroo por la israelanoj. En la araba mondo, la malvenko estis konsiderata kiel senprecedenca katastrofo en araba historio.

FonoRedakti

En 1947, la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) establis planon por la divido de la teritorio de Palestino en du ŝtatoj, poste konita kiel Israelo kaj Palestino, lasante Jerusalemon kiel urbo sub internacia mandato. Arabaj landoj kaj la ĉefoj de la araba komunumo en Palestino malakceptis la planon, rezultanta en la Israela Milito de Sendependeco, ankaŭ nomata Palestina Milito, kiu finiĝis per la venko de la judoj kaj la proklamo de la ŝtato Israelo.

Tagoj de la semajnoRedakti

  1. Lundo
  2. Mardo
  3. Merkedro
  4. Ĵaudo
  5. Vendredo
  6. Sabato
  7. Dimanĉo

VendredoRedakti

VendredoSankta vendredo en kristanismo estas rememoro de morto de Jesuo Kristo sur kruco.

La liturgio de la Latina Eklezio enhavas legadojn el la Biblio, i.a., la Pasiono de Johano, ofte prezentata drame aŭ muzike. Aparta parto de la liturgio estas longaj propetoj por la eklezio, por papo, por servantoj de eklezio kaj por ĉiuj kredantoj, por kateĥumenoj, por unueco de la kristanoj, por judoj, por tiuj, kiuj kredas en Dio, sed ne kredas en Kristo, por politikistoj, por ŝtatuloj, por tiuj, kiuj suferas. Sole en tiu ĉi tago estas ankaŭ parto de liturgio adorado de kruco kaj oni ne solenas en ĝi eŭĥaristion, sed oni donas komunion el hostioj ŝanĝitaj en Verdan ĵaŭdon.

Apartaj diservoj okazas en multaj protestantismaj eklezioj.

Ortodoksuloj kaj orientaj katolikoj ankaŭ ne solenas eŭĥaristion, sed ili trifoje dum la tago kunvenas por preĝi. La vendredo estas unu el tagoj de severa fasto.

Vidu ankaŭRedakti