" La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton"

~ Fundamento de Esperanto pri tute alia afero

"Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento"

~ Zamenhof pri la fundamenta birdo

"Kompreneble, ĉiu esprimas sian personan opinion"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
AN4FKH382235-02.jpg

"Nia lingvo estas la plej bona moderna ilo por internacia komunikado en la tuta mondo"

~ finvenkisto pri io ajn

"Ka vu volis dicar: sumo"

~ ida vikipedio pri semo

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Jen bonegaj citaĵoj!!! Dankegon!"

~ leganto

"Tio ne taŭgas"

~ Leo De Cooman

"Vi aspektas kiel freneza komplotpensanto"

~ Semisto

Semoj, ankaŭ nomataj semoj, laŭ konspira teorio, estas la reproduktaj partoj de plantoj (ĉia grajno) aŭ fekundigaj materialoj de homoj (spermo). Semo, sekve, laŭ sciencaj teorioj estas fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto aŭ vegetaĵo.

Fazeolo estas semo, semo estas ĉuro, sekve fazeolo estas ĉuro kaj tiel plu.

Semofinal1po2.jpg

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la semoj.

Por semi kaj sukcese kultivi, estus bone uzi grajnon, kiun homoj volonte manghas, por ke homoj ne evitu ghin kiel herbacho. Auskultante niajn politikistojn antau kaj post balotado chiuj povas vidi grandan diferencon en iliaj vortoj kaj agoj. Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

En religioRedakti

La Genezo en la Malnova Testamento komenciĝas kun klarigo de kiom ĉiuj plantas formojn komenciĝis:

Kaj dio diris, la tero produktu herbon, la herbo donanta semon, kaj la fruktarbo donanta frukton laŭ lia speco, kies semo estas en si mem, sur la tero: kaj ĝi estis tiel. Kaj la tero produktis herbon, kaj herbon donantan semon laŭ sia speco, kaj la arbon donante frukton, kies semo estis en si mem, laŭ sia speco: kaj dio vidis ke ĝi estis bona. Kaj la vespero kaj la mateno estis la tria tago.

La Quran parolas pri semĝermado:

Ĝi estas Alaho kiu igas la semgrajnon kaj la dato-ŝtonon al disigo kaj ĝermo. Li igas la porvivaĵon por eldoni de la morto, kaj Li estas tiu por kaŭzi la morton eldoni de la porvivaĵo. Tio estas Alaho: tiam kiel estas ie ensorĉis for de la vero?

La semistoRedakti

(Mateo 13,1) "Jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5 kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu havas orelojn, tiu aŭdu." La parabolo gastas en la tri sinoptikoj, (Marko 4,1-20, Luko 8,5-15, kaj en la [Evangelio laŭ Tomaso]] 9.

La semo kiu ĝermas el si memRedakti

(Marko 4,26-29) “26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.”

La Parabolo pri Sinapa SemetoRedakti

(Mateo, 13:31 kaj 32)

31 Alian parabolon Jesuo proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;

32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.

La seminto havis por tiel diri ian profetan vidon, ĉar li konis la eksterordinaran valoron en la semeto kaj sekve ĝian estontecon. Tiu estas unu el la instruoj, kiujn Jesuo volas transdoni al ni per tiu parabolo. La malo estus lasi la etan grajnon survoje kaj tien forĵeti ĝin sen ĝermado. Do, kiam ni ne scias la forton, kiun alportas la Dia Parolo, tiam ni riskas piedbati la semon kaj neglekti la grandan fortunon, kiun Dio donas al ni, kaj ni damaĝas la estontecon. Nu, kion oni nuntempe lernas, krom tio, ke homo posedanta informojn kaj komunikadon estas posedanto de la mondo?

Oni tuj komprenas, ke al la homo, kiu piedbatas la semon, mankas informoj. Ni imagu tion, kio okazas al homo, kiu ne konas la Evangelion kaj la Apokalipson, prefere laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Reĝa Kristo. Kiom da oportunaj okazoj li perdas! Ne konsideri tion estas malzorgema sinteno.

 
Ĉizaĵo de Jan Luyken ilustracianta la parabolon de sinapa semeto, el Biblio Bowyer.

La parabolo de la sinapa semeto estas unu de la paraboloj de Jesuo rakontitaj en la tri sinoptikoj: Evangelio laŭ Mateo en 13,31-32; Evangelio laŭ Marko en 4,30-32, kaj Evangelio laŭ Luko en 13,18-19. Ankaŭ la apokrifa Evangelio de Tomaso (n. 20 de [1]). Eblaj bibliaj paraleloj troveblas en la Libro de Danielo (4,10-12) kaj (4,20-22; en la libro de Libro de Jeĥezkel (17,22-23) kaj (31,1-9).

Jen la parabolaj tekstoj:[1]

Marko 4,30-32: “30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo" [2]

Luko 13,18-19: “18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj”.

Mateo 13,31-32: “31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo; 32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj”.

Evangelio de Tomaso 20: “20. La disĉiploj diris al Jesuo: “Diru kia estas la ĉiela regno”. Kaj li ilin respondis: “Ĝi similas sinapan semon, la plej etan el ĉiuj semoj, sed kiam ĝi falas en plugitan grundon, ĝi produktas grandan planton kaj fariĝas ŝirmilo por ĉielaj birdoj”.

AŭtentikecoRedakti

Ĉar la parabolo ĉeestas en la tri sinoptikoj kaj ĉar ĝi estas ĉiam raportita en la manuskriptoj, laŭ fakuloj tiu parabolo konsiderindas aŭtenta eldiraĵo de Jesuo. Kelkaj amuziĝas doni poentojn pri tiu aŭtentikeco, agnoskante al ĝi la maksimumon.

IntrerpretojRedakti

 
Planto de nigra sinapo.

La tipo de sinapo aludata de la parabolo povas atingis altecon ankaŭ de 8/9 metroj, sed ne estis plantita en ĝardenoj. La kontrasto inter la malgrandeco de la semo kaj la alteco de la planto estas proverba observo. Jesuo, eble, intencas kompari sian etan sukceson en la anonco de la Dia Regno kun la estonta sukceso. La birdoj, laŭ multaj komentistoj, estas la adherantoj al la invito de Jesuo, paganoj kun Izraelo, pekuloj serĉataj Dion: la disĉiploj, do, ne limiĝu vidi la nunon sed estu certaj pri la universala estonta sukceso; fakte, ĉar la birdoj alflugas de multaj flankoj, oni argumentis ke ĉi-tie estas aludata la universaleco de la Ĉiela regno. Laŭ aliaj, malmultaj pervere, la birda amaso aludas al la facileco malpurigi la regnon per nekontrolo pri la rifuĝintoj en la arbo, kelkaj volis vidi en la parabolo averton de Jesuo kontraŭ la lupoj meze de la ŝafoj.[2]

LiteraturoRedakti

  1. La versio ĉi-tie uzata estas tiu esperanta, kiu siavice baziĝas sur la grekaj manuskriptoj esploritaj de kompilistoj de unua Vulgato kaj de Lutera kaj anglikana biblioj
  2. I. Howard Marshall, The Gospel of Luke: A commentary on the Greek text, Eerdmans, 1978, ISBN 0-8028-3512-0, pp. 561; John Nolland, The Gospel of Matthew: A commentary on the Greek text, Eerdmans, 2005, ISBN 0-8028-2389-0, p. 551