Sepataga Adventisma Eklezio
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
Sepataga Adventisma Eklezio
| |||||
SSeventh-day Adventist Church
| |||||
| |||||
Devizo: "Gardu la Sabaton aŭ pereu!" | |||||
Dioj | Dio | ||||
Sanktulo | William Miller | ||||
Sanktaj Lingvo(j) (ne Esperanto, kompreneble) | Angla lingvo | ||||
Nuna Papo | Ted N. C. Wilson | ||||
Profeto | Ellen G. White ("La maksimuma Profetino"); ; | ||||
Herezuloj | Atestantoj de Jehovo | ||||
Martiroj | Ĉiuj, kiuj perdis siajn dungojn aŭ kursojn pro la sabata gardo | ||||
Sanktaj libroj | La libroj verkitaj de Ellen White | ||||
Kredantoj | 180 mil adventinstoj kaj 3 bilionoj da eksadventistoj |
"Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton"
- ~ 1 Johano 4:21
" Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo"
- ~ Zamenhof
"Isto es un juste question"
"Esperanto - dua lingvo por ĉiu"
Adventismo de la Sepa Tago (1863- ) estas eklezio de protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante veran interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo, ktp), laŭ adventismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero nek en la ĉielo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.
La Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon White, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos ĝis la Advento. La vizioj kaj skriboj de White, deveninte de Dio, estas aŭtoritata, nur la Biblio estante pli aŭtoritata. Adventistoj uzas ŝiajn skribojn por interpreti la Biblion.
La eklezio, el kiu adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento je mardo la 22-a de oktobro 1844. Neniu vidis lin, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por la baldaŭa Advento.
La eklezio toleras eksedziĝon kaj reedziĝon. Pastro devas esti viro, sed li povas edziĝi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas po kvarfoje jare: ĝi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro ĝia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola.
En 2000 estis ĉirkaŭ 11 milionoj da adventistoj tra la mondo (sed ankaŭ milionoj da eks-adventistoj), kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la Tria Mondo, kvarobliĝinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema: nun nur 9% el kredantoj loĝas en Usono, la naskolando de la eklezio. La eklezio havas universitatojn, la ĉefa estante Andrews en Usono. Ĝi ankaŭ havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.
100% de la loĝantoj de Pitkarna Insulo estas Adventistoj de la Sepa Tago.
Idoj de adventismo:
- La ideoj de White pri sana manĝado instigis la inventon de maizflokoj.
- Kellogg's estis fondita de adventistoj.
- Kaj de adventismo ankaŭ venis (per la skisma sekto de Victor Houteff) la sekto de David Koresh, kiu mortis kun siaj sekvantoj ĉe Waco, Teksaso en Usono en 1993, kiam ili estis atakitaj de la registaro.
♥ Pilgrimado ♥Redakti
Katolikistoj faras pilgrimojn al bordeloj de urboj kaj katedraloj de la Sepataga Adventisma Eklezio.
KulturoRedakti
La Sepataga Adventisma Eklezio faris de Hamburgo centron de germanlingva teatro.
AdventoRedakti
ĝis la 16-a de decembro
- Vespera laŭdo: Conditor alme siderum [1]
- Horo de la legaĵoj: Verbum supernum prodiens [2]
- Matena laŭdo: Vox clara ecce intonat [3]
- Meza horo
post la 16-a de decembro