Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Human Language Families (wikicolors).png

"Alie via fina rezulto iĝas tohuvabohuo."

~ James Blunt pri supra diraĵo

Sintakso estas parto de lingvoscienco kiu studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo povas esti aŭ simpla tio neniel signifas, kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa [1], kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj [2] aŭ karakterizaj amike. La grupiĝon de la karakterizaj frazelementoj [3] studas la vortsintakso, la rilatojn inter la strukturaj frazelementoj [4] esploras la propozicio-sintakso, kaj pri la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn [5] instruas la frazosintakso.

"El morfologio ni scias, ke la vorto ordinare posedas kelkajn formojn, el kiuj unu estas aplikebla en ĉiu aparta okazo. Tiel nomataj sintaksaj formoj dependas de la kunteksto. Aliflanke, vortoj senformaj interligiĝas nur kun certaj kategorioj de kunformaj vortoj kaj havas difinitan rolon en interligo de tiuj kaj de propozicioj.
Manierojn de interligo de vortoj kaj de propozicioj esploras fako de la gramatiko, nomata sintakso. "

~ Vladimir Varankin, 1929, Teorio de Esperanto, p. 55

Enhavo

Fraza sintakso en EsperantoRedakti

Kiel en la rusa aŭ la latina, vortordo en Esperanto estas tre libera. La temo, verbo kaj kompletiga rekta objekto [6] povas aperi en iu ajn ordo; la plej ofta ordo estas temo kun cirkonstanca kompletigo, sed la uzo de aliaj kondiĉoj estas ofta, precipe ĉe emfazo. Tamen, estas certaj reguloj kaj solidaj tendencoj:

  • La difina artikolo estas lokata al la komenco de la nominala grupo.
  • La adjektivo kutime antaŭiras la substantivon.
  • La prepozicioj estas lokataj al la komenco de prepozicia grupo.
  • La adverboj normale antaŭiras la frazon kiun ili modifas.

PlendoRedakti

Plendas gramatikisto: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. PIV kaj la aliaj vortaroj de mi konataj ne aludas al tiu terminologia problemo kaj eĉ kreas iun konfuzon.
  2. Bv. opinii pri mia opinio.
  3. Mi diris nur kutiman fenomenon.
  4. Mi tute ne kontraŭas maljunulojn.
  5. Vere troviĝas ankaŭ maljuna esperantisto kiu forte subtenas renovigon.
  6. Nuna fakto estas ke ĉiuj, kiuj publike kontraŭis renovigon de UEA, kontraŭis uzi la novan retvoĉdonan sistemon, estas maljunaj!