Sireno
"Belecon taksas ne okulo sed koro"
- ~ Zamenhof
"Kiom mi amas la odoron de fritata sireno en la mateno!"
- ~ Kapitano Ahab
"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"
"Se mi ŝercas, la ŝerco povas esti miskomprenata"
- ~ Cindy McKee pri blondaj sirenoj
"Bela celo por fabelo"
- ~ Zamenhof pri sireno
"Atentu esperantistoj! "
- ~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri sirenoj
"Plaĉa artikoleto, gratulon"
- ~ leganto
Sireno -- alie konata kiel marvirino, knabinfiŝo aŭ kantfiŝo -- estas mara vertebrulo, kies aspekto iome similas tiun de knabino. La simileco troviĝas en la antaŭa parto de la korpo, inkluzive la kapo kaj torako. La vosto, longa kaj pova, estas tre taŭga por daŭra rapida naĝado. La bleko estas sufiĉe melodia, kaj nomiĝas "sirena kantado". Ekde la epoko de Homero, la kantfiŝo inspiris multajn verkojn de arto kaj poezio. Oni ankaŭ povas manĝi ilin, ekzemple en la formo de pico. Sireno estas en la blazono de Varsovio, kiu, kompreneble, estas apudmara urbo.
KondutoRedakti
Sirenoj manĝas fiŝojn, moluskojn kaj krustulojn. Por kapti predojn, ili ofte uzas siajn brako-similajn antaŭajn membrojn.
Ili emas ludi apud rokaj strandoj, insuletoj kaj malgrandaj ŝipoj, kaj kelkfoje eĉ naĝas kun homoj -- plejofte kun junaj inoj. (Vidu bildon.)
Estas malnova superstiĉo, ke la sireno havas flugilojn aŭ krurojn kiel birdo. Sed veras, ke troveblas similecoj inter la konduto de la kantfiŝo kaj kantbirdoj. Ekzemple, ĝuste kiel la birdoj pasigas multe da tempo aranĝante la plumojn, la sireno pasigas multe da tempo aranĝante la harojn.
Vere estas certe , ke marknabino ŝatas brilajn aĵojn, kiel konkojn, perlojn kaj maristajn ostojn; kaj ofte konservas tiajn aĵojn en la nesto. Eble pro tio oni suspektis ekde antikveco, ke ŝi kantas por logi maristojn al pereo.
Tamen, laŭ la nuntempa scienca interkonsento, sirena kantado estas sufiĉe nekutima kaŭzo de maristaj mortoj.
HistorioRedakti
Lastan vintron, kiam la “Utica Press” flnis longan diskutadon pri nia lingvo per la deklaro ke, “La lingvo angla taŭgas por la langoj de homoj kaj anĝeloj,” oni skribis ironie al ĝia redaktoro ke grekaj sirenoj estis flugantaj kaj antropofagaj. Ne similaj al la malmalica marvirino de Hans Christian Andersen. Odiseo devis ŝipe preterpasi sirenojn, kiuj havis allogajn kaj muzikajn hipnotajn voĉojn. Li volis aŭskulti ilin kaj petis al liaj kunuloj katenu lin. Poste Odiseo ordonis ilin ŝtopi iliajn orelojn por ke ili ne aŭkultus la sirenojn kaj tiel ne estus kaptitaj.
DevenoRedakti
Oni tre ofte trovas la aserton ke manatoj kaj dugongoj inspiris la miton pri sirenoj, kaj oni ne povas diveni kial homoj ripetas tiun tre malverŝajnan faktojdon.
Unue, la sireno de antikva mitologio estis duonvirina kaj duonbirda!
La leciono, kiun ĉi tiu epizodo instruas al ni, estas ke originala sireno poste transformiĝis al 'marvirino'. (Simile, iu Rusa okulisto transformiĝis al Pola lingvisto.)
Estas tre malverŝajne ke antikva mediteranea maristo iam ajn vidus dugongon aŭ manaton. Kaj eĉ se li vidus, dum vojagho en Ruĝa Maro, ekzemple, estas dubinde ke li supozus ke temas pri homo.
Laste, oni ne kredas ke homa imagpovo estas tiom limigita, ke oni ne povus imagi hom-bestojn sen vidi modelon.
EblecoRedakti
Paŝtisto faras ĝin kun ŝafino kaj imagas belan virinon.
Malliberulo faras ĝin kun juna viro kaj imagas belan virinon.
Maristo faras ĝin kun sireno kaj imagas belan virinon.
Oni povas bone imagi, kiel marveteranoj entuziasme sopiras kaj priskribas tiujn nerezisteblajn marvirinojn al junaj maristoj.
SubspeciojRedakti
Kelkajn subspeciojn oni konas --
- La atlanta sireno
- La fiĝia marvirino
- La zoofilia marvirino (vere zoofiliemaj knabinoj, kiuj seksumas marajn mamulojn)
- La marhipopotamo (aŭ grasa sireno)
La atlanta (aŭ atlantida) sireno estas por artistoj la plej populara subspecio. Ĝi estis kulture tre grava por antikva Atlantido. Sed la fiĝia marvirino hodiaŭ estas multe pli ofte kaptita kaj fotita.
La marhipopotamo naĝas malrapide, manĝas plejmulte maralgon, kaj ĉiam manĝadas. Ŝi eble estas aparta subspecio, aŭ (laŭ alia teorio) marvirino atlanta aŭ fiĝia, kiu manĝadis troe.
Ekologia gravecoRedakti
La fiĝia marvirino estas grava manĝaĵa rimedo por la giganta polpo.
InterlingvaoRedakti
En le tribo existevas un indiginetto multe bella, kies nomino eras Yara. Certe vice illa ambulavas, kome de costumo, al latero de l' fluvio. Illa eras tanto enthusiasmata que entravas verse le foreston kae illa se perdevas ... Illa decidevas dormiri ibi, in aquella obscuritato, sub le arboroj. Post alcuna temporo apparevas un bella juveno. Toste illi se innamoravas le un de l' altera. Quiam le auroro arrivavas le juvenaj hominoj toste sortivas. Istaj incontroj se repetevas durante multe temporo. Certe die, le juveno indigena decidevas maritari sen kon Yara. Pro recognosceri suan amaton illi pintavas suan facion per tinto de l' fructo “genipapo” (nomine scientifica: genipa americana). Le matinon seqventan pro surpriso de ambaŭ, illi discoperivas que, in veritato, Yara era sua propria soror' !!Yara ploravas multe kae fugivas verse le aquoj de l' fluvio kae dunque illi morivas. Le juveno devenivas sin esperantioj ... Illi decidevas fugiri al luno. Pro attingeri le lunon illi facevas un arkon vermente potenta kae sen lanciavas kome un sagito volante .....Oni dicas que le maculoj sur le surfacio luna sonas le picturojn de l' facio de l' aquella indigeno. Yara, usque hodie, cantas suan tristan storion per medio de l1 “sibilos” de l' sirenoj fluvialaj .....
UtiloRedakti
Sirenoj estas interalie uzataj por diskonigi alarmon pri incendioj, inundoj aŭ malamikaj atakoj.
DemandojRedakti
Du homoj fiŝkaptadas en boato kaj post kelkaj horoj ili suprentiras la reton kaj, surprizo! inter la fiŝoj troviĝas belega sireno. Unu el ili babume gapas rigardante ŝin dum la dua atente esploras la estaĵon; post kelkaj minutoj la dua homo ĵetas la sirenon maren kaj la unua, elreviĝante, plore demandas "Kial!!???". La dua homo respondas: "Tra kie?". ;-)
Kion diri al infanoj?Redakti
Marvirino en la natura ĉirkaŭaĵo estas fascina vidaĵo, precipe por infanoj. Danĝeras tamen la kombinaĵo de infanoj, profunda akvo, kaj granda vivulo. Do oni kutime diras al infanoj, ke ili rigardu el sekura distanco.
Malnova poemo esprimas timojn gepatrajn...
En la akvo milde onda -
Longa brako, mamo ronda.
"Jen sinjorino sur roko mara,
Belvizaĝa kaj belhara!"
"Jen fiŝa vosto, karulino!
Ne homa! Estas marulino!
Kvankam ŝi ja belvizaĝas,
Se vi ŝin iras, ŝi fornaĝas -
Forturnas la belharan kapon,
Ekdonas fortan vostan frapon!
Brakojn longajn ŝi ja havas -
Se vi subiĝas, ŝi malsavas!" [1]
SirenkaptadoRedakti
Homoj kaptas sirenojn per malsamaj iloj – ekz. hoko, reto, tridento, pafarko. La fiĝia marvirino estas tradicie prenita per havaja katapulto.
Oni kaptas knabinfiŝojn por malsamaj kialoj, ekz. por sporto, por komerco, aŭ simple por fari picon. Oni ankaŭ kaptas por akiri vivajn specimenojn uzeblajn kiel artajn modelojn, aŭ kiel kantantajn sirenajn. Sirena kantado tre utilas por la reklama industrio.
La marhipopotamon oni ofte harpunas por la graso.
Ĉu?Redakti
Kion vi pensus, se vi vidus virinon, kiu iras en la maron portante vestojn kun truo ĉe la pugo? Eble, ke jen ia malzorgemulino?
Fakte, ne temas pri malzorgo, sed pri sirenkaptado.
Sirenoj estas viglaj. Kapti ilin malfacilas.
La marbestoj estas tamen petolaj, kaj tre ŝatas pinĉi pugojn. La kaptistino devas movi kviete tra la akvo, ĝis ŝi sentas la pinĉon. Tiam ŝi tuj etendas malantaŭen la brakojn, rapide sed glate, por ekteni la bongustan marulinon.
VereRedakti
Diras unu marvirgulino al la alia: „Ke estas maristo tre ebria vi ekkonas laŭ tio, kiam li diras al vi, ke vi havas belajn gambojn.“
AmabieoRedakti
Amabieo |アマビエ| Amabieestas legenda japana marvirino aŭ marviro havanta tri krurojn, kiu laŭlegende elvenas el la maro kaj profetas aŭ abundan rikolton aŭ epidemion.
Ĝi ŝajne estas variaĵo de amabiko |アマビコ, 海彦, 尼彦, 天日子, 天彦, あま彦| ankaŭ amahiko, krome nomata amahiko-nyūdo |尼彦入道; kaj arie|アリエ , kiu bildiĝas simisimila, birdsimila, aŭ sendorsa (kapopiedulsimila), kaj kutime 3-krura.
HistorioRedakti
Laŭ Platono, sirenkaptado estis populara aktiveco en Atlantido. Sapfo ofte muzikis per liro por allogi kaj kapti knabinfiŝojn.
Kiel kaptiRedakti
Se la sireno havas longajn harojn, oni kelkfoje povas kapti per mano. Alie, oni povas uzi unu el la sekvontaj metodoj...
- impliki en fiŝreton, aŭ fiŝretajn ŝtrumpojn,
- lanci la fiŝan voston per tridento aŭ pikilopafilo,
- hoki ŝin per hoko kaŝita en artefarita peniso,
- amigi ŝin per kupida sago tra la koro.
Post la kaptoRedakti
Kiam la knabinfiŝo estas jam kaptita...
- por ke ŝi ne povas forgliti, oni pendigas ŝin renversitan, per forta ŝnuro ĉirkaŭ la vosto,
- sekve oni knedas al ŝi ĉiun aĵon de la korpo, por moligi,
- sekve oni melkas al ŝi la mamojn, por fari fromaĝon el la lakto,
- sekve oni povas ŝin sensangigi, ŝparante la sangon por uzi kiel tomatan saŭcon.
Gravas ke oni traktu la sirenon kiel eble plej milde, por ne difekti la dolĉan karnon.
PIV-aj sirenojRedakti
Sirenoj estas la PIV-a nomo de la mamula ordo Sirenia.
La la PIV (Plene Idiota Vortaro) sirenkaptado (aŭ marvirino-ĉasado) estas kaptado de knabinfiŝoj, aŭ por sporto aŭ komerco, aŭ simple por fari picon.
Kiel oni allogas sirenonRedakti
Kutime oni allogas la inan ĉasaton per romantika kantado kaj per nuda naĝado.
Kelkfoje uziĝas kiel logaĵo la marĉevalo (ankaŭ konata kiel hipokampo). Ĝuste same kiel ĉevaloj plaĉas al teraj knabinoj, al marknabinoj placas marĉevaloj.
Teologiaj temojRedakti
Tra la mezepoko, katolikaj teologoj multe diskutis temojn kiel
- Ĉu marvirina vosto indikas sorĉon?
- Ĉu pentristo de la Sankta Virgulino rajtas uzi sirenon kiel modelon?
- Ĉu eklezia leĝo permesas sirenan picon esti manĝata je vendredo?
Iara (folkloro)Redakti
Iara aŭ Uiara, kiel Alamoa estas brazila versio de sireno. Dum Alamoa estas mara sireno, Iara estas rivera sireno. Ŝi estus belega blondulino de verdaj okuloj kiu vivus en grandaj riveroj kaj lagoj kaj iras al bordoj por kombi la longaj haroj, se viro vidas ŝin tiam, freneziĝas kaj blindiĝas. Ankaŭ ŝi naĝas sub kanuoj kaj ĉarmigas virojn, kiujn saltas en la akvon kaj droniĝis.
Ĉar lia haroj estas flavaj kaj liaj okuloj estas verdaj (verdo kaj flava estas brazilaj naciaj koloroj) multaj poetoj uzas ŝin kiel temo de naciismaj verkoj, ekzemple Cassiano Ricardo en Martim Cererê. Ĉar ŝi estas tre ĉarma, Iara ankaŭ estas ofta innomo en Brazilo.
Literatura gravecoRedakti
La sirenoj aperas en multaj literaturaj kaj kinaj verkoj. Unu el la plej famaj estas "La Marvirineto" de Hans Christian Andersen.
VirgecoRedakti
Ĉiuj sirenoj estas virgaj, ekcepte pri buŝa seksumado kompreneble!
Artefaritaj sirenojRedakti
La pneŭmatan sirenon en 1819 Charles Cagniard De La Tour. Eblas nuntempe imiti ilin per elektronikaj rimedoj.
Besta liberigo kaj la sirenoRedakti
Laŭ porparolanto de la besta liberiga movado: "Ne gravas al ni, kiel oni traktas sirenojn, ĉar sirenoj ne estas plene bestaj."
Ankaŭ viduRedakti
|
NotojRedakti
- ↑ Yemen in Acùom mildœ ondam estas averta poemo el la ilustrita antologio Racontoy Instruay, ĉirkaŭ 17a jarcento (tradukita el Arĥaika Esperanto)