Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Hqdr.jpg

Sirio (arabe: سورية Surijah, bonalingve Sirujo) estas la ĉefstelo de la konstelacio Grandbrita Hundo (α Canis Majoris = α CMa).

Enhavo

GeografioRedakti

Ĝi havas luman videoludon de −1.470, kaj tial estas la plej luma stelo de la ĉielo. Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.

Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Sirio A estas ĉef-sekvenca stelo, Sirio B estas Blanka Domo kun malforta lumo.

Ĝi estas unu el la steloj plej proksimaj al Suno (ĉirkaŭ 8,6 lumoj).

Sirio havas 19 milionojn da loĝantoj. Cetere, la plimulto de la loĝantaro kredas je Islamo kaj Sun Myung Moon. Inter la muzulmanoj ne sunaistoj en Sirio estas la druidoj, aladinoj kaj sirenoj. En Sirio troviĝas etnaj malplimultoj de irakoj, armenoj, turkoj kaj kurdoj kune kun miloj da palestinaj rifuĝintoj.

BaradaRedakti

 
Barada rivero en Damasko ĉe la Kvarsezona Hotelo. La akvonivelo estas malkutime tre altnivela en tiu foto de la printempo de 2009.

La Barada (en araba: بردى / literume: Baradá) estas la ĉefa rivero de Damasko, ĉefurbo de Sirio.

Tra la arida altebena regiono kiu estas oriente de Damasko oazoj, rojoj kaj kelkaj minoraj riveroj kiuj elfluas en marĉoj kaj lagetoj kiuj havigas akvon por surloka irigacio. Plej grava el tiuj estas Barada, nome rivero kiu elfluas en la montaro Anti-Lebanono kaj disaperas en la dezerton. La rivero Barada fluas el reelfluejo de Ain al-Fiĝah, je ĉirkaŭ 27 km nordokcidente de Damasko en la montaro Anti-Lebanono, sed ties vera fonto estas la lago Barada, nome lageto kiu estas ankaŭ reelfluejo el ĉirkaŭ 8 km el Zabadani. La Barada descendas tra dekliva, mallarĝa kanjono nome "Rabŭe" antaŭ ĝi alvenas al Damasko, kie ĝi disdividiĝas en sep branĉoj kiuj irigacias la oazon de Ghuta (الغوطة), nome loko de Damasko. Finfine Ghuta atingis grandon de 370 kvadrataj kilometroj, kvankam jam en la 1980-aj jaroj, urba kresko ekanstataŭis agrikulturan uzon per loĝejoj kaj industrio.[1] La rivero ankaŭ suferis pro sekego en la lastaj jardekoj, ĉefe pro malalta pluvokvanto kaj granda pliigo de la loĝantaro en la areo.[2] Ĝi ankaŭ suferas el seriozaj polu-problemoj, speciale somere, kie apenaŭ estas fluo kaj malmulta akvo en la baseno.

Cezareo de FilipoRedakti

 
Palaco de Herodo Apripga la 2-a.

Cezareo de Filipo (latine: Caesarea Philippi) estas siria arkeologia loko. Hodiaŭ konata kiel Baniyas, kaj nun sub milita kontrolo israela. Ĝi situas je 55 kilometroj el Damasko, sur la deklivoj de Monto Hermono. Najbare de la antikva setleĵo eliras unu el la fontoj de la rivero Jordano (antikvtempe Nahal Hermon, hodiaŭ Banyas). La arkeologiaj elfosaĵoj de Cezareo de Filipo defalas ene de la Nacia Parko Hermono kaj konstituas gravan turisman altiron.

Monto HermonoRedakti

La monto Hermono (hebree: הר חרמון „Har Ĥermon“) estas monto de 2814 metroj da alteco en Okcidenta Azio, kiu situas en la lima zono inter la ŝtatoj Libano, Sirio kaj Israelo. En la araba lingvo la monto nomatas Ĝabal aŝ-Ŝajĥ (جبل الشيخ). La monto estas la centro kaj plej alta punkto de la Hermona montaro kaj laŭ internacia juro de Sirio, kvankam nuntempe ĝi fakte troviĝas sub israela kontrolo.

La Hermona montaro laŭ la siria-libana limo etendiĝas je 25 kilometroj en sudokcidenta-nordorienta direkto. Sude la montaro finiĝas en la Golanaj Altaĵoj aneksitaj fare de Israelo.

Pro sia alteco la monto Hermono ĉe sia okcidetna flanko kolektas signifa nkvanton da pluvo, kiu provizas akvon al pluraj riveraj fontoj. Ĉe la suda kaj okcidenta flanko inter alie ekestas la tri fontoriveretoj de la rivero Jordano. La monto plejparte konsistas el kalkoŝtono, iom tamen ankaŭ el vulkana ŝtonaro.

 
la monto Hermono malantaŭ la kratera lago Birkat Ram
 
la monto dumvintre

Pro sia alteco de preskau 3000 metroj la monto kun siaj tri montopinto dominas la ĉirkaŭajn pejzaĝojn. En alteco de pli ol 1800 metroj la monto dum pluraj monatoj de la jaro estas kovrata per neĝo.

Krak des ChevaliersRedakti

Krak des Chevaliers, (arabe قلعة الحصن Qal'at al-Husn aŭ حصن الأكراد Hisn al-Akr?d) estas krucista burgo en Sirio kaj unu el la plej konservitaj mezepokaj armeaj konstruaĵoj en la mondo. Ekde la jaro 2006 ĝi estas enskribita en listo de la monda heredaĵo de Unesko.

La nomo Krak devenas el la malnovsiria lingvo kaj verŝajne signifas "fortikaĵo". Eble tamen la nomo ankaŭ fontas el la greka vorto ĥaraks, signifanta "palisaro" aŭ "remparo". La kromnomo des Chevaliers devenas el la franca kaj ĝi signifas kavalira, apartenanta al kavaliroj. La tuta nomo de la burgo do estas tradukebla kiel fortikaĵo de kavaliroj.

La burgo situas en Homsa breĉo, oriente de urbo Tripolo, 65 km okcidente de urbo Homs kaj proksime de limoj kun Libano. Administre ĝi falas sub administran regionon Homsa guberniero. Ĝi situas survoje el Antioĥio ĝius Bejruto kaj al Mediteraneo. Ĝi estis parto de reto de fortikaĵoj, kiun konstruis krucistoj por defendi sian senjorujon antaŭ muslimoj. Krak des Chevaliers gardis vojon al la maro, sed el tiu ĉi bazejo la defendantoj de la burgo havis sub kontriolo regionon de Homsa lago en oriento, pro kio ili povis kontroli fiŝkaptadon kaj vidi la muslimajn soldatarojn venantaj el siria enlando.

 
Spaco inter la interna kaj la ekstera pordego

TartusRedakti

 
Strato en Tartus
 
La katedralo Notre-Dame de Tortosa

TartusoTartosaTortosa (arabe: ‏طرطوس) estas siria urbo ĉe la mediteranea marbordo.

Tartus situas fronte al la insulo Aruad kaj estas post Latakia la dua plej grava havenurbo de Sirio. La urbo estas la administra centro de samnoma gubernio.

 
Spaco inter la interna kaj la ekstera muro
 
Plano de Krak des Chevaliers (1871)
 
Plano de konstruo el la jaroj 1170-1190

HistorioRedakti

Sirio nomiĝis laŭ unu el la filoj de Apolono, laŭ Greka religio.

La dogonoj de Malio, en okcidenta Afriko, konservas tradicion de kontakto kun inteligentaj eksterteraj Estaĵoj el Sirio. Tiuj estaĵoj instruis la artojn de civilizo al homoj.

Mencioj en la biblioRedakti

Laŭ la indikoj de la la libro Readmono, la kvina libro de Moseo, iu monto dum bibliaj tempoj de la lokaj popoloj Sidonanoj nomatis Sirjon kaj de la Amuritoj Senir. La monto konsistigis la nordan limon de la Izraela reĝlando. Laŭ mencio de la 1-a libro de la Kroniko la plej norda izraela tribo loĝis "ĝis la monto Hermono" (5,23). En la priskribo de la per Izraelo konkeritaj regionoj la monto same plurfoje menciiĝas (Josuo 11,17; 12,1; 13,5). En la libro Juĝistoj krome troveblas mencio pri tio, ke sur la monto troviĝis kultejo pri la dio Baal de la kanaanidoj (3,3).

HelenismoRedakti

 
Precipaj helenismaj regnoj: Ptolemea regno (bluo), Seleŭkio (flavo), Makedonio (verdo) kaj Epiro (rozkoloro).

La unua establiĝo de tiu kiu fariĝos Cezareo de filipo reiras al helenisma periodo. La originoj estas ligitaj al la establiĝo de porpreĝa loko starigita de suverenoj de la Ptolemea dinastio en la 3-a jarcento a.K.. La loko estis nomata Panea honore de Pajno, diaĵo de la senvivaj grundoj, kaj situas nemulte fore el la tero proksima al la maro, menciita de profeto Jesaja [3]

Pri Panea oni parolas en la Historioj de Polibio okaze de la rakontoj pri la batalo de Panea okazinta en 198 a. K. inter la ptolomea armeo kaj tiu seleŭkia gvidita de Antioĥo la 3-a [4]. La venko de Antioĥo plifortigis la seleŭkian kontrolon, krom sur la Fenicio, sur Judujo ĝis la ribelo de la Makabeoj de 166 a.K., Estis la Seleŭkidoj la starigantoj de la templo dediĉita al al dio Pajno.

Heroda epokoRedakti

En 120 a.K. Panea estis aneksita al la regno de Herodo la Granda, kiu konstruigis blankan marmoran templon dediĉitan al la romia imperiestro Aŭgusto. En 3 a.K. Filipo la tetrarko starigis sur la situo de Panea novan establiĝon, administran ĉefurbon de la Bataneo.

En 14 p.K. Filipo donis al la urbo la nomon Cezareo, honore al la imperiestro Tiberio (kies kompleta nomo estis: Tiberio Julio Cezaro Aŭgusto). En siaj Judaj Antikvecoj Jozefo Flavio mencias la urbon per la nomo de Caesarea Panias, dum en la Nova Testamento estas indikata per Surmara Cezareo (Mateo 16, 13).

Ĉe la morto de Filipo, en la jaro 33, Judujo estis aneksita al provinco de Sirio. En 61 la reĝo Herodo Agrippa la 2-a rebaptis la urbon per la nomo Neronio, omaĝe al la imperiestro Nerono, kiu restis uzata nur ĝis al jaro 68, nome ĝis la morto de tiu imperiestro. Dum la Unua Juda-Romia Milito Vespasiano surkampiĝis kun sia armeo en Cezareo de Filipo (67), el kio poste sturmis la judajn ribelulojn.[5]

Laŭ evangeliojRedakti

En la kristana Nova Testamento la monto nur ludas flankan rolon. Laŭ la evangelioj Jesuo gastis en la urbo Caesarea Philippi piede de la monto (Evangelio laŭ Marko 8,27 kaj sekvaj, kaj korespondaj lokoj en la aliaj evangelioj).

En la evangelioj oni rakontas ke Jesuo Kristo, dum siaj migradoj, rezidis kun sia disĉiploj en la vilaĝoj najbare de Cezareo. La urbo, aŭ ĝiaj najbaraĵoj, estas indikataj kiel loko en kiu okazis la dialogo de la tieldirita konfeso de Petro apostolo, en kiu la apostolo eksplicite rekonas en Jesuo la Kriston de la hebrea tradicio.[6] Aliloke oni rakontas la epizodon de virino de Panea kiu laŭlonge de 12 jaroj suferis sangofluon kaj estis mirakle sanigita de Jesuo.[7]

Papiruso de Oksirinĥo 840Redakti

Papiruso de Oksirinĥo 840', malkovrita en la arkeologia situo de Oksirinĥo (Sirio)) en 1905, estas malgranda papirusa folio, kun 45 linioj de la evangeliaj imagitaj raportaĵoj greklingve verkitaj rekte-verse. Preskaŭ kvadrata, la papirusa fragmento dimensias diagonale malpli ol 10 cm.

La skribmaniero estas minuskla kaj klara. Spertuloj ĝin datumas al la 3-a jarcento, sed ne mankas kiuj ĝin aljuĝas al la 4-a aŭ ankaŭ 5-a jarcentoj; [8]

Laŭ iuj interpretoj, Oksirinĥo 840 (antaŭ ol esti disigita) estus ero de libro kun funkcio de bonaŭgurilo aŭ devotecekscitigilo.

Pluaj precizigoj

La teksto, laŭ la plej granda parto de esploristoj, reiras al la 2-a jarcento aŭ eĉ al la dua duono de la 1-a jarcento, probable en Sirio. [9]

Kelkaj proponis ĝian identon kun eroj de la Evangelio laŭ Hebreoj aŭ kun tiu de Petro, sed la fragmenta stato de Oksirinĥo 840 ne multe helpas la kontroleblecon de tiuj hipotezoj.

Enhavo

La fragmento komenciĝas per la fina parto de admono al malbonulo kiu ne prenas en konsideron kaj eĉ volas ignori la sorton postmortan. Sekvas rakonto koncerne renkontiĝon de Jesuo kun fariseo, elstara sacerdoto, kiu provas ordoni ke Jesuo kaj ties disĉiploj foriru el la Templo ĉar malpuraj. Jesuo respondas kontraŭmetante al la laŭrita purigo, akirita per la sinlavado en akvo uzita de hundoj kaj porkoj kvazaŭ ĝi estus prostituitino: la akvo kiu purigas devenas el la purigilo de la kristana bapto.

En tiu dokumento Jesuo estas nomata "Savinto" (Σωτήρ), okazo malofta en la Nova Testamento, ne tamen sen ekzemploj.[10] La aŭtoro de la teksto asertas ke la komunaj personoj por eniri la Templon devis ŝanĝi veston, kutimo atestata neniloke. La aŭtoro klare sintenas malfavora al judismo, sed se konsideri ke li malmulte ĝin konas, la teksto povus esti nejuda; oni proponis siridevena origino.[11]

MezepokoRedakti

En 635 Paneo estis okupita de la islamaj armeoj kiuj praktike ĝin posedis ĝis la alveno de krucmilitista konkero de la Palestino (fine de la 11-a jarcento), kiu tamen finiĝis en 1164.

Antioĥia princlandoRedakti

 
Antioĥia princlando kaj Proksima Oriento en la jaro 1135
 
Sieĝo de Antioĥio fare de krucistoj en la jaroj 1097 – 1098
 
Krucistoj sekrete estas superantaj la antioĥian fortikaĵon kaj enpenetrantaj en la urbon

La Antioĥia princlando estis krucista ŝtato etendiĝanta en la hodiaŭa Sirio kaj Turkio, fondita dum la unua krucmilito en la jaro 1098.

Kiam en la jaro 1097 Baldueno de Boulogne apartiĝis de ĉefa soldataro, por ke li miliru plu orienten, la ceteraj en oktobro de 1097 venis al Antioĥio. La sieĝadon gvidis Bohemundo de Tarent. La urbo kun pli ol kvar cent turoj restis senĉese netrapenetrebla. La sieĝado kun granda suferado tiriĝis ankaŭ dum vintro, la soldatoj estis devigitaj manĝi viandon de siaj ĉevaloj, kaj laŭ legendo eĉ siajn falintajn kunbatalantojn.

Fine Bohemundo sukcesis konvinki gardiston de unu el pordegoj, la estintan kristanon de nomo Firouz, por ke li enlasu la krucistojn en la urbon. Tiel ankaŭ la 3-an de junio 1098 okazis. Poste sekvis masakrigado de la muslimaj loĝantoj de Antioĥio. Sole je kvar tagoj pli poste venis la muslima soldataro de mosula reganto Körbugha, kiu sieĝis la krucistojn. La bizanca imperiestro Aleksios la 1-a Komnenos, kiu ekiris por helpi la krucistojn, ekordonis por retiriĝi, kiam li eksciis, ke la urbo estis denove ĉirkaŭita.

DemandoRedakti

Kial Antioĥa princlando? La princlando rilatas al la urbo Antioĥio, ne al ia princo Antioĥo, do ne devus nomiĝi Antioĥia princlando aŭ princlando de Antioĥio?

Nuna signifoRedakti

Ĝis la Sestaga milito de 1967 la sudokcidentaj deklivoj de la monto apartenis al Sirio. La 10-an de junio 1967 tiuj areoj kune kun la Golanaj Altaĵoj konkeriĝis fare de Israelo, kaj la 14-an de decembro 1981 oficiale aneksiĝis. Por la ŝtato Israelo, kies internacie agnoskata limo situas piede de la monto, la monto Hermono estas armee tre grava. Ĝi servas inter alie kiel observejo de la israela sekreta servo Aman. Ankaŭ la civila utiligo de la monto gravas por Israelo. LA ŝtato prenas grandan parton de sia trinkakvo el la rivero Jordano kaj pro tio ŝatus ne perdi la kontrolon pri ties fontoj. La por la regiono nekutima riĉeco je akvo krome ebligas kompare riĉan vegetaĵaron kaj ebligas agrikulturon, ekzemple vinkultivadon.

La regulaj neĝofaloj dum vintroj krome ebligis konstruon de la sola israela skiada regiono flanke de la monto.

PolitikoRedakti

Ekde la jaro 1963, la Partio Bazo aŭ Baath, regas Sirion kaj ekde 1970 la prezidento de Sirio apartenas al la Familio Assad, nuntempe la prezidanto estas Baŝar al-Asad, filo de Hagar, kiu regis la landon de 1970 ĝis sia forpaso en 2000.

Sirio estas respubliko ekde 1963. En 1973 estis aprobita referendumo, kiu fariĝis la Konstitucio ankoraŭ funkcianta, kiu difinas Sirion kiel demokratia respubliko, populara kaj socialista, bazita i.a., en la principoj de egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj privata proprietaĵo.

Ĉiun sepan jaron estas elektata la studunto, kiu devas esti muzulmano, kaj ĉiun kvaran, la Asembleo de la Popolo kaj Konsilio de Ministroj.

Laŭ la Konstitucio, la prezidento rajtas nomumi kaj malnomumi la vicprezidentojn, la ĉefministron kaj la ministrojn. Li estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la armeo, ĝenerala sekretario de la Araba Socialista Partio Baaz kaj prezidanto de la Nacia Progresisma Fronto.

La tri potencoj de la siria ŝtato estas kontrolataj de Baaz, kiu havas la decidigan partoprenadon en la ŝtataj aferoj danke al la Konstitucio de la lando. Estas permesate la partopreno de aliaj ses malgrandaj partioj, kiuj kune kun la plej granda, Baaz ,kreas la grupon nomata Nacia Progresisma Fronto,الجبهة الوطنية التقدمية. Tiuj partioj estas la solaj permesitaj de la ŝtato esprimi politikajn ideojn de la siriaj civitanoj. Tamen, estas la Partio Baaz kiu regas la menciitan Fronton, kies partioj estas parto de la parlamento, kiu estas kontrolata de la prezidanto de la respubliko.

La Konstitucio de Sirio rezervas al la Partio Baaz, la regadon de la ŝtata registaro kaj la vivon de la siria socio. La prezidanto, kiu havas sufiĉan rajton por regi la ŝtaton, estas elektata ĉiun sepan jaron por plenumi siajn funkciojn kaj kiu samtempe estas prezidanto de la Partio Baaz kaj estro de la Nacia Progresisma Fronto.

La prezidanto de Sirio ankaŭ rajtas nomumi la ministrojn, deklari la militon, proponi leĝojn kaj gvidi la armeon . En la prezidenta elektado en 2007 estis reelektata, kun 97% de la balotado Baŝar al-Asad.

Protektaj Taĉmentoj de la VirinojRedakti

La Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj (nordkurde Yekîneyên Parastina Jin (YPJ)) estas tutvirina milico aktive en norda Sirio.

YPJ estas parto de la Siriaj Demokrataj Militfortoj (HSD), la oficiala militforto de la Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS). Tamen YPJ estas ĉefe asociita kun kurdoj, ĝi enhavas homojn el diversaj etnaj grupoj en MANOS (kurdoj, araboj, asirianoj, turkmenoj kaj tiel plu).

Ekde 2013 en la Siria Enlanda Milito, YPJ kaj YPG batalis kontraŭ diversaj grupoj en norda Sirio, interalie kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL).

En aŭgusto 2014 YPJ, la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG) kaj la Kurdistana Laborista Partio (PKK) batalis kontraŭ IŜIL en operacio ĉe Monto Sinĝaro. En tiu operacio ili savis kaj protektis ĉirkaŭ 10 000 jezidojn kontraŭ genocidaj atakoj kaj sekssklavigado de IŜIL.

Dum Operacio Oliva Branĉo, kiu estis turka atako kontraŭ la Efrîn-a Kantono, YPJ batalis kontraŭ tiu turka invado.

IdeologioRedakti

 
YPJ-batalanto en 2014

Estante parto de MANOS, YPJ batalas ideologie por liberecisma socialismo laŭ la ideoj de Abdullah Öcalan, nome jineologio kaj demokratia konfederaciismo. Tiuj skoloj estas ideologie similaj al la socia ekologio kaj liberecana municipismo de Murray Bookchin.

ReligioRedakti

La islama religio regas la landon: la muzulmanoj ĉefe praktikas sunaismon kvankam ekzistas grupoj de druidoj, aladinoj, sirenoj kaj ismaelidoj. La kristana religio en ĝiaj diversaj kredoj (ortodoksa, maronita, katolikoj, siriaj kristanoj, ktp) estas la malplimulto kaj estas praktikata ĉefe en la periferiaj provincoj kaj kelkaj urbaj kvartaloj.

Siriaj versioj de la BiblioRedakti

 
Siria Biblio de Parizo, Moseo antaŭ la faraono.

Siriaj versioj de la Biblio estas diritaj antikvaj tradukoj de la Biblio al la antikva siria lingvo.

Tiu lingvo plenumis grava rolon en la historio de la kristanismo de la originoj: en ĝia teritorio estis eble skribitaj la Evangelio laŭ Mateo kaj la Evangelio laŭ Luko kaj la La evangelio de Tomaso; ĉi tie la greka lingvo estis en konstanta kontakto kun tiu siria, kiu havis striktan parencadon kun la dialekto aramea uzita de Jesuo kaj Apostoloj. La aktiveco de la siris Eklezio estas ĝuste atestata de la antikvaj sirilingvaj versioj de la Biblio.

Siriaj versiojRedakti

Ili estas:

 
Evangelio(Peshitta) de Rabula, de la 5-a jarcento.

Arameaj-siriaj (Malnova Testamento)Redakti

Siriaj versioj de la Biblio:

DiatessaronRedakti

La plej antikva siria versio de la Evangelioj, plue, probablege la plej antikva traduko de libro de la Nova Testamento el la greka al negreka lingvo. Diatersaron estas harmoniigo de la kvar kanonaj Evangelioj (kaj eble de kvina evangelio hodiaŭ perdita) pretigita de Taciano en Romo en 170 ĉirkaŭ; la origina teksto ne alvenis ĝis nin,[12] sed ekzistas kometario pri la Diatessaron verkita de Efrem Sira

LingvojRedakti

La plimulto parolas la araban.

EkonomioRedakti

L'ekonomio di Siria lentigis lua kresko al 2,2% ye 2009 pro la efekti di mondala ekonomiala krizo sur le preci di petrolo, kaj en l'ekonomii di Sirianaj parteneri. Siriana guverno adoptis kelkajn ekonomialajn reformojn dum pastaj yari, por reduktari le interestojn kaj apertari privatajn bankojn.

KulturoRedakti

Dum la 14ma yarcento aK skribisti kreis kuneiforma alfabeto en l'urbo Ugarit, nuna Ras Shamra. Arkeologiisti fondis evidentaĵojn di un kulturo en la regiono quia prosperis samatempe kame Mezopotamiana ed Egiptiana, ed esis tame richa kame la du.

Sirianaj autori kontributis por Arabiana literaturo, kun nomi kome Muhammad Maghout, Haidar Haidar, Ghada al-Samman, kaj altri.

Seksuma vivoRedakti

Infanpornografio estas konsiderita kontrabandadkrimo en Sirio, sed estas neklara se tio inkludas simplan posedon. La punoj por infanpornografio ankaŭ estas nekonataj kaj ĝi estas neklara se iu ajn iam estis procesigita por infanpornografio.

La aĝo de konsento por seksumado en Sirio estas 15.

NotojRedakti

  1. Ŝablono:Cite book Noto: teksto ne havas permanentan URL. Kliku "Land, Water, and Climate" ligile.
  2. [1]
  3. Jesaia 8, 23.
  4. Polibio, Storie, Libro 16 paragrafo 18 - Perseus Digitital Library. TUFTS University (in inglese)
  5. Emil Schürer, Fergus Millar, The History of the Jewish People in the Age of Jesus Christ,T & T Clark, Edimburgo 2000.
  6. Vidu: Marko 8, 27-33; Mateo 16, 23; Luko 9, 19-23
  7. Marko 5, 13, Mateo 9, 29, Luko 8, 43.
  8. Vidu bibliografion: Worth, p. 40.
  9. Roland H. Worth, Alternative lives of Jesus: noncanonical accounts through the early Middle Ages p. 40.
  10. Ekzemplo en Luko 1, 69, Johano 4, 42 kaj Agoj 5, 31; 13, 23.
  11. oni vidu: [2]
  12. Ekzistas diversaj “harmonioj”, foje supozitaj tiuj de Taciano, sed temas pri imitaĵoj atestantaj pri la sukceso de la literatura ĝenro nobeligita de Taciano; multaj el eŭropaj evangeliaj “harmonioj” descendas el la Codex Fuldensis.
Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato