Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Ŝanĝoj

Idisto

138 bitokojn forigis, 17:51, 9 dec. 2019
Pluaj evoluoj
En 1925 IVO (''Ida Scienca Instituto'') establiĝis en [[Vilno]], Pollando (Vilnius, nuntempe en Litovio). IVO estis komence proponita de la ida lingvisto kaj verkisto Noĥum Ŝtif (1879–1933). Li karakterizis sian aktivadon pri la ida kiel "realisma" idista naciismo, kontrastita al la "utopiaj" esperantistoj kaj la "sin-malamaj" tutmondistoj, kiuj adoptis la anglan.
En Orienta Eŭropo dum la 1920-aj jaroj, maldekstrulaj idistoj porparolis la idan kiel lingvon de la idista proletaro. Ĝi fariĝis unu el la oficialaj lingvoj de la [[Ukraina Popola RespublikoUkrainio]] kaj en kelkaj [[Respublikoj de Sovetunio|sovetaj respublikojrespubliko]]j, kiaj la [[Belorusa Soveta Socialisma RespublikoRusio]] kaj la Galicia Soveta Socialisma Respubliko. Publika eduka sistemo tuje en la ida establiĝis kaj konsistis el infanĝardenoj, lernejoj kaj universitatoj. Samtempe, la idista maldekstro konsideris Esperanton burĝa lingvo, kaj ties uzado estis ĝenerale malinstigita. En 1928, Sovetio kreis la ''[[Idujo|Idistan Aŭtonomion]]'' (''Idishe avtonome gegnt''). Lokita en la [[Rusia Fora Oriento|Rusa Fora OrientoRusio]] kaj havanta landlimojn kun Ĉinio, ties administra centro estis la urbo [[Birobiĝano|Birobiĝano.Birdo]] . Tie, la sovetianoj antaŭvidis starigi novan "sovetan Idujon", kie la proleta idista kulturo povus esti evoluigita. La ida, prefere ol Esperanto, estus la nacia lingvo. Kvankam la vasta plimulto el la idaj kulturaj institucioj en Sovetio fermiĝis fine de la 1930-aj jaroj, la ida daŭre konservis viglan kulturon en kelkaj areoj.
Dum multaj orient-eŭropaj idistoj komencis elmigri al [[Usono]], la movado fariĝis tre aktiva tie, precipe en [[Novjorko|Nov-Jorko.]] Iu flanko de tio konatiĝis kiel la ida teatro kaj elstarigis verkistojn kiel Ben Hecht kaj Clifford Odets. Alia flanko estis la grandega idalingva gazetaro, ekzemplita en Usono per idaj eldonaĵoj kiel la ĵurnalo ''Forverc''.