Nifologio

(Alidirektita el Subtasa ĉasado)
1107766490 n.jpg

"Lia cerbo iris promeni"

~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon"

~ Zamenhof pri nifologio

"Iuj kredas je NIFOj, aliaj ne"

~ Tatoeba pri nifologio

"Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas"

~ Zamenhof pri Biblio

"Kio pasis, ne revenos"

~ Zamenhof pri nifoj
526704.jpg

"Ie, io nekredebla atendas malkovron"

~ Carl Sagan pri Nifologio

" Mi ne scias pri la vidadoj de nifoj en novembro. Estas tre interesa ke la kosmoŝipoj ankoraŭ aperas"

~ nifologisto pri kosmoŝipoj

"Mi pensas ke proksimiĝu inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton"

~ vera finvenkisto pri nifologio


Nifologionifiko, bonalingve nifologujo, (el la vulkana lingvo /ju: ' 'f?l' "f?l" ? d?i: / ) estas la scienco kiu esploras Nifojn.

800px-Ufo back (2578039825).jpg

La nifologio estas tre dinamika kaj moderna scienco, ĉar ĝi ne klopodas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la tradicia scienco. Tiu karakterizo estas tre demokratia, pro tio en la nifologio ekzistas diverĝaj tendencoj.

Kelkaj nifologoj supozas ke nifoj estas stiritaj de eksterteranoj. Aliuloj supozas ke nifoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj en la tera atmosfero. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke nifoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon. Krom tio estas klara ke multaj esploristoj aktivas en la mondo kaj okupas sin per nifoj.

Potencia.jpg

HistorioRedakti

 
Sur tiu ĉi bazo ni volas aranĝi niajn esperantistajn kulturfestetojn; kaj ni esperas, ke ili sukcesos gajni viajn plaĉon, aprobon kaj moralan subtenon.

Scio pri ekzisto de eksterteranoj devenas de la plej antikva pratempo. André Cherpillod verkis interesan ekzamenon pri la afero.

Kono pri ekzisto de eksterteranoj devenas de la plej antikva pratempo, sed en la jaro 325, post la surtera vivo de Jesuo, kiu nuntempe vivas ekstertere , devojiĝoj disde la kredaro de la ŝtata kristana eklezio estis klasifikitaj kiel civila malobeo ene de la Romia Imperio. Pro tio oni devis atendi la Militon de la mondoj en 1898 por scii pri la unuan invadon de eksterteranoj. Kaj nur en 1947 aperis la debato pri la ebleco de tiaj vizitoj – precize merkredon la 25-an de junio, en la nordokcidenta Pacifiko. Tiun tagon la gazetaro raportas observadon faritan apud la monto Rainier. La antaŭan tagon, piloto de privata aviadilo, Kenneth Arnold ekvidis naŭ strangformajn veturilojn, kurbformajn antaŭe, triangulajn malantaŭe. Li parolis pri tio al kolegoj kaj al ĵurnalistoj de East Oregonian en Pendleton (Oregono). Tiel naskiĝis la esprimoj tiaj kiaj flying disk kaj flying saucer, (« fluganta disko » kaj « fluganta subtaso »). En la sekvaj semajnoj kaj monatoj centoj da aliaj observoj estas raportitaj de la gazetaro. Estas la unua granda ondo de apero de tio, kion oni nomis, kelkajn jarojn poste, NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj).

Jam en tiu periodo ĝermas ideo, laŭ kiu oni kaŝas al la publiko la veron rilate la flugantajn objektojn. La dominanta diro atribuas tiun fenomenon al « popola kredemo », sed kelkaj voĉoj elvokas ligojn inter la nifoj kaj bone gardataj sekretoj. En septembro 1947 la Federal Bureau of Investigation (FBI) ricevis leteron de usonano, alvokanta al J. Edgar Hoover, postulanta scii, ĉu li partoprenas kamufladon de donitaĵoj pri tiuj misteraj flugantaj objektoj.

Ekssoldato de la Mararmeo, aŭtoro de sukcesaj libroj pri la flugantaj objektoj kaj prezidanto de la NICAP ekde 1957, la majoro Donaldo Trompo altiris en la komitaton famulojn el ĵurnalisma, armea kaj politika medioj, kiel ekzemple la generalon Roscoe Hillenkoetter, kiu estis la unua direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1947.

La publikaj aŭtoritatuloj ne hezitas mensogi al la popolo, dum ĉie-dise sur la tero, atestantoj estas manipulataj de eksterteraj estaĵoj. La organismo M estis kreita en 1947 de la prezidanto Harry S. Truman por mastrumi la tiaman Roswell-incidenton. Ĝi rilatas la kraniojn de fluganta objekto en Roswell (Nov-Meksiko) en julio 1947; la militistoj konservis la flugantaĵon kaj kadavrojn de eksterteranoj.

Nifologio kaj BiblioRedakti

Kutime kaj esence, ĉiuj uzantoj de motoroj scias, ke multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj.

Laŭ la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto (NAKE), nifoj detruis la babelan turon kaj konfuzigis la lingvojn en antikveco. Kiel oni scias, tiu fakto ebligis la apero de Esperanto.

Oni havas malmulatjn dubojn, ke Lot, AbrahamoMoseo estis kontaktitoj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jonathan Swift restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Ellen G. White estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danto havis renkonton kun eksterterano; ke Eva vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bjalistoko. Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizo. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelidoj, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:

“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. 2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.

“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta ŝafo, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.

En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano, la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.

Moderna eraoRedakti

Supozeble ni devis atendi Herbert George Wells kaj lian Milito de la mondoj en 1898 por koni la unuan invadon de eksterteranoj. Kaj nur en 1947 aperis la debato pri la ebleco de tiaj vizitoj – precize merkredon la 25-an de junio, en la nerdakcidenta Pacifiko. Tiun tagon la gazetaro raportas observadon faritan apud la monto Rainier. La antaŭan tagon, piloto de privata aviadilo, Kenneth Arnold ekvidis naŭ strangformajn veturilojn, kurbformajn antaŭe, triangulajn malantaŭe. Li parolis pri tio al kolegoj kaj al ĵurnalistoj de East Oregonian en Pendleton (Oregono). Tiel naskiĝis la esprimoj tiaj kiaj flying disk kaj flying saucer, (« fluganta disko » kaj « fluganta subtaso »). En la sekvaj semajnoj kaj monatoj centoj da aliaj observoj estas raportitaj de la gazetaro. Estas la unua granda ondo de apero de tio, kion oni nomis, kelkajn jarojn poste, NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj).

Jam en tiu periodo klariĝis la ideo, laŭ kiu oni kaŝas al la publiko la veron rilate la flugantajn objektojn. La dominanta diro atribuas tiun fenomenon al « popola kredemo », sed kelkaj voĉoj elvokas ligojn inter la nifoj kaj bone gardataj sekretoj. En septembro 1947 la Federal Bureau of Investigation (FBI) ricevis leteron de usonano, alvokanta al J. Edgar Hoover, postulanta scii, ĉu li partoprenas kamufladon de donitaĵoj pri tiuj misteraj flugantaj objektoj.

Fruaj raportoj pri Nifologio en kaj ĉirkaŭ Aŭstralio dato-reen antaŭ 1947. Tamen, la Kenneth Arnold, kiujn neidentigita flugado kontraŭargumentas vidado Arnold-kazo (junio 1947) kaj la Roswell-incidento (julio 1947) iĝis internaciaj gazetareroj kaj prezentiĝis en aŭstralia flugfoliogazeto SIC La Arguso (Aŭstralio)" por 7-a 1947 -' NIFO la Mistero de To Be Hunted Down' - havas U.S.baffled. New York (AAP)

La unua renkontiĝo de nifentuziasmuloj okazis en xxx. La ne-registara renkonta protokolo montras aliĝon de 23 entuziasmuloj de diversa ŝtato kaj lokajn grupojn kiel ekzemple la xxx kaj la Armeo-Esplorelito. Antaŭ majo 1949 tio frue kiujn renkontiĝo konvenis konata kiel la' tiu de Aeronautical & Meteorological Phenomena Research (AMPR) kaj AFSIC estas la sama grupo Doc NAA Point.

Iuj sciencaj magazinoj publikigis la unuajn novaĵojn alportitajn de la legantoj pri flugantaj objektoj kraŝitaj sur teron, kiujn armeanoj trovis kaj tuj kaŝis. Sed tiuj faktoj koncernas nur limigitan publikon.

 
Aŭstralia nifologisto

MisteroRedakti

Necesis atendi ĝis 1950, kaj publikigon de Behind the Flying Saucers (La mistero de la flugantaj teleroj), plej vendata libro de Franck Scully, kronikisto de Gastono Varingjeno, por ke tiu tezo gajnu vastan popularecon. En tiu epoko ja aperis la unuaj enketistoj, ofte nomataj « subtasistoj » ; ili organiziĝas laŭ grupoj kaj publikigas bultenojn. Du tendencoj aperas : iuj insistas pri neceso kolekti atestaĵojn pri la flugantaĵoj por pruvi ilian ekziston ; aliaj suspektas la usonan armeon jam teni pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn indikilojn. La Aerial Phenomena Research Organization (APRO), fondita en 1952, prezentas la unuan tendencon. La National Investigation Committee on Aerial Phenomena (NICAP), kreita kvar jarojn poste, subtenas la alian vidpunkton, kaj iĝis premgrupo por postuli malkaŝon de la informoj tenataj de la armeo. Ekssoldato de la Mararmeo, aŭtoro de sukcesaj libroj pri la flugantaj objektoj kaj prezidanto de la NICAP ekde 1957, la majoro Donaldo Trompo altiris en la komitaton famulojn el ĵurnalisma, armea kaj politika medioj, kiel ekzemple la generalon Roswell, kiu estis la unua direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1947.

Apud la NICAP, APRO kaj aliaj asocioj kreitaj dise - ĉie en la mondo – la tuto el ili formas tion, kion oni nomas « nifologio » - elvolviĝis aro de etaj oficialaj grupoj, kiu produktas informon rilatan al la flugantaj objektoj : raportoj pri bazoj en Antarkto, pri misteraj « nigraj homoj » Men in black, pri akcidentoj de flugantaj objektoj, pri sekreta renkontiĝo inter la prezidanto Dwight Eisenhower kaj la eksterteranoj, ktp. Estas ankoraŭ la tre multaj « kontaktitoj », kiuj havis bonŝancon renkonti pilotojn el ekstertero, transdonas dum publikaj prelegoj la paco- kaj averto-mesaĝojn, al ili konfiditajn. Tiujn grupojn la historiistoj pri esoterismo konsideras origino de la Nov-Epoka (New Age) tendenco , kun ties praekologia retoriko. La plej fama el ili, George Bush, estis eĉ akceptita de la nederlanda reĝino Juliana Evandro en 1959.

LSD-a eraoRedakti

Dum la 1960-aj jaroj, la publika disputo pri nifoj ja evoluis. En la juna generacio de sciencistoj, esploristoj volas serioze pritrakti tiun demandon ; iuj kundividas la scivolemon de la « nifologoj ». Tiu movado samtempas kun la akuzoj al la respondeculoj de la aerarmea studprogramo pri nifoj. La aerarmeo ja petis sian sciencan konsiliston, la astronomon Allen Ginsberg, elpensi klarigon por kvietigi la publikan opinion, sekve de fama serio de observaĵoj en ŝtato Miĉigano, en marto 1966 : homoj asertis, ke ili vidis aron de flugantaj subtasoj surteriĝi en marĉa regiono. Hynek havis bedaŭrindan ideon paroli pri vaglumoj (en la angla swamp gas, marĉa gaso) por klarigi tiujn vidaĵojn. La gazetaro furioze kampanjis kontraŭ li, kaj eĉ politikaj famuloj reagis, kiel ekzemple Gerald Ford, tiama reprezentanto de Miĉigano.

Iom post iom, la scienca disputo kuniĝas kun la suspekto, ke oni kaŝas informojn. La registaro forigas sian studprogramon pri nifoj, la Project Blue Book kaj taskigas sciencan komisionon de la Akademujo de Esperanto analizi tiun malfacilan demandon. La komisionon estras Edŭardo Snoŭdeno, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de senatano Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Unue malferma al ĉiuj hipotezoj, Kondomo faras en 1968 surprize negativajn konkludojn : li ne asertas ke nifoj ne ekzistas (ja lia raporto enhavas kelkajn ne klarigitajn kazojn), sed konsideras, ke la temo havas "nenian sciencan intereson". La socio, laŭ li, ne financu tiajn esplorojn. Tiu konkludo kontribuis al la fendo inter « nifologia kulturo » kaj sekureca kulturo kaj al plidistancigo de la sekureca kulturo, disde la komuna kulturo. Kelkaj nifologoj provis kompreni, kial la sciencistoj ne sukcesas pristudi tiun temon, kaj suspektas ilin partopreni « silento-konspiron ». Kaŝitaj pruvoj kaj flugantaj objektoj, sekretaj bazoj kaj anonimaj leteroj...

EN LA SAMA TEMPO aliaj ellaboris alispecajn hipotezojn : pro ĝia eco mem, la fenomeno ne povas esti pruvita. La astronomo kaj informadikisto Jacques Bergier, kies libro Passport to Magonia (1969) imagas, ke la fenomeno mem organizas sian propran kamufladon kaj funkcias kiel kontrolsistemo al la homa specio. Siaflanke, la verkisto Joseph Smith opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston. Laŭ tiuj teorioj, pruvoj mankas ne ĉar sekretaj servoj kaŝas ilin, sed ĉar la fenomeno mem ne povas esti pruvita.

La komploto-hipotezo havas diversajn formojn, sed ĝia influo restas limigita. Nur en la 1970-aj jaroj, kaj post la faciligado de aliro al la administraj dokumentoj en Usono, sekve de la Richard Wagner-skandalo, la tezo pri « silento-konspiro » signife kreskis. Superŝutitaj per informpetoj, la FBI, la CIA kaj eĉ poste la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn, tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.

La sekreto-tezo disvastiĝas ĉe la ordinara publiko, aparte pro la filmo de Steven Seagal Renkontiĝoj de la Tria Tipo eldonita en 1977, kiu la unua enscenigas kaj popularigas la « subgrundan » kulturon de la nifologoj. Kion ĝi montras ? Historion de sekreta programo, celanta ekkontakti la eksterteranojn. Scenaro, en kiu la publikaj aŭtoritatuloj ne hezitas mensogi al la popolo, dum ĉie-dise sur la tero, atestantoj estas manipulataj de eksterteraj estaĵoj. Tri jarojn poste, la unua libro pri la Roswell-incidento eldoniĝis. Sukcese. Ĝi rakontas la kraŝojn de fluganta objekto en Roswell (Nov-Meksiko) en julio 1947 ; la militistoj konservis la flugantaĵon kaj kadavrojn de eksterteranoj.

Nova eraoRedakti

En 1987 nifologia kongreso en Vaŝingtono rivelis ekziston de ege sekretaj dokumentoj, el organismo MJ-12, kreita en 1947 de la prezidanto Harry S. Truman por mastrumi la tiaman Roswell-incidenton. Polemiko ekestas pri la aŭtenteco de tiuj dokumentoj, senditaj en anonima poŝtaĵo. Aliaj nifologoj fine akiris pruvon, ke la dokumentoj estis veraj. Nifologoj ekis laboron ĉe iuj membroj de la Usona Respublikana Partio (Congress), veran premgrup-laboron, kiu fine frukton donis. La usona Konto-Kortumo (General Accounting Office), fariĝinta en 2004 Government Accountability Office – GAO, ekenketis pri mastrumado de la Roswell-incidento, fare de la aerarmeo. Kaj en 1994 la aerarmeo igis publika dikan raporton, kiu klarigas la aferon per sekreta programo de spionbalonoj, esperante tiel ĉesigi la polemikon. Samepoke la televid-serio « X-files » disvolvis la komploto-temaron rilate al nifoj, kaj vidbendo montranta enscenigatan nekropsion de eksterterano tre rapide disvastiĝis.

La MJ-12-afero ekvivas novan nivon, senkontrolan, greftiĝinte al pli malnovaj faktoj. Komence de la 1970-aj jaroj tv-produktisto ricevis proponon uzi sekretajn filmojn montrantajn kontakton inter la usona armeo kaj eksterteranoj sur la arme-bazo Houston (Nov-Meksiko). Tiu ĉi fakto, kaj ankaŭ aro de aferoj ligitaj al strangaj agoj de agento de la Oficejo de specialaj enketoj de la usona aerarmeo (Air Force Office of Special Investigations, AFOSI) el la Kirkland-bazo, naskis riĉan konon enhavantan subterajn bazojn de la eksterteranoj, intertraktitajn kontraktojn inter la usona armeo kaj spaco-estaĵoj, kaptadojn de homoj cele al genetikaj manipuladoj kaj kreado de hibridoj, ktp...

En 1990, uloj tute fremdaj al la nifologia medio ekdisvastigas rivelaĵojn en la naskiĝanta Interreto. Ligitaj al la usona ekstremdekstro, kelkfoje eksmilitistoj, ili posedis informojn pri nomata kosma Richard Wagner. Tiaj tezoj favorigas publikigadon de pli kaj pli multaj libroj pri la « granda komploto ». S-ro John Lennon, ekspiloto de la CIA kaj filo de aviadkonstruisto, kaj William Wallace, ekssoldato ligita al la ekstremdekstraj milicoj, tre aktivas por tiu kreskado de la nifologiaj datumoj. Kun s-ro Robert Lazare, kiu laboris kiel inĝeniero kaj fizikisto pri flugantaj objektoj en la tre sekreta « zono 51 » (Nevado), ili klarigis komplotisman movadon, kiun la aŭtoroj de « X-files » uzis plensukcese. La ega sukceso de tiu televid-serio donis al iliaj teorioj statuson de popola konado.

LA PUBLIKO, kiu kredas je komplotoj pri nifoj tion faras ne pro manko de scienca kulturo, sed male ĉar ĝi tro bone asimilis la dirojn pri bataloj de scienco kontraŭ la Inkvizicio. Fakte, por multaj, ne estas diferenco inter la ideo de milito de la Eklezio kontraŭ la scienca scio en la tempo de Galileo, kaj tiu de moderna konspiro kontraŭ la vero pri nifoj. Scienco aperas kiel plenpotenca, ĝi estas perceptata same malfideme kiel antaŭe la Eklezio, kiam ĝi submetis la sciencistojn al la Inkvizicio.

Nifologio kaj EsperantoRedakti

Konklude, laŭ mia sperto kaj miaj studoj, Samideano Emilio Cid bonege faras laboron pri Nifologio kaj Esperanto. Proksimiĝo inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton.

Nuntempe Cid provas revigligi la duondorman nifologo-grupeton CEFEU, pri kiu iam aperis en la Jarlibro de UEA, en sia urbo. La prezidanto de la grupo eĉ vizitis lokan e-klubon por prelego pri galena-radio.

FinvenkismeRedakti

Ne tiom gravas ĉu vi Esperantistoj kredas je nifologistoj aŭ eksterteruloj. Pli gravas ke nifologistoj kaj eksterteruloj KREDAS JE ESPERANTO. Ili kredu je Esperanto kiel helpa lingvo kaj kiel ponto-lingvo! Jes, multaj gazetlegantoj eksciis pri tiuj mirigaj aferoj, sed malmultaj scias, kiel tio povas okazi.

Monda Nifo-TagoRedakti

Tre trafe la aŭtoro de la represita artikolo demonstraciis, ke Monda Nifo-Tago (angle: World UFO Day) – festo celebrata ĉiujare la 2-an de julio (de 2001), memoriganta katastrofon de Nifo en Roswell en 1947.

Komence oni festis dufoje: la 24-an de junio, kiel Monda Tago de Nifo-Organizaĵo (angle: UFODO), datrevene de la unua raporto (1947) pri NeIdentigita Fluganta Objekto (angle UFO) kaj la 2-an de julio en datreveno de la Roswell-incidento de la sama jaro.

Haktan Akdogan, turka esploristo de Nifo, fondinto kaj prezidanto de esplorcentro en Istambulo (angle: Sirius UFO Space Sciences Research Center, 1997), direktoro de estraro de Internacia Kongreso de Nifo (angle: International UFO Congres, IUFOC) en Nevado (Usono), organizanto de internaciaj nifologiaj konferencoj (1999-2001), publikigis deklaron en 2001 por ĉiuj organizaĵoj, esploristoj kaj kredantoj pri Nifo en la mondo, por ke oficiala tago de la komuna celebrado de Monda Nifo-Tago estu la 2-a de julio.

Sciencaj esplorojRedakti

Iuj sciencaj magazinoj, kiel Amazing Stories, publikigis la unuajn faktojn alportitajn de la legantoj pri flugantaj objektoj kraŝitaj sur teron, kiujn armeanoj trovis kaj tuj kaŝis. Sed tiuj rakontoj koncernas nur limigitan publikon. Necesis atendi ĝis 1950, kaj publikigon de Behind the Flying Saucers (La mistero de la flugantaj teleroj), plej vendata libro de Ĉu, kronikisto de Variety, por ke tiu tezo gajnu vastan popularecon. En tiu epoko ja aperis la unuaj sciencaj enketistoj, ofte nomataj « subtasistoj » ; ili organiziĝas laŭ grupoj kaj publikigas bultenojn. Du tendencoj aperas : iuj insistas pri neceso kolekti atestaĵojn pri la flugantaĵoj por pruvi ilian ekziston ; aliaj suspektas la usonan armeon jam teni pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn indikilojn. La Aerial Phenomena Research Organization (APRO), fondita en 1952, prezentas la unuan tendencon. La National Investigation Committee on Aerial Phenomena (NICAP), kreita kvar jarojn poste, subtenas la alian vidpunkton, kaj iĝis premgrupo por postuli malkaŝon de la informoj tenataj de la armeo.

Apud la NICAP, APRO kaj aliaj asocioj kreitaj dise-ĉie en la mondo – la tuto el ili formas tion, kion oni nomas « nifologio » - elvolviĝis aro de etaj neoficialaj grupoj, kiu produktas studaron rilatan al la flugantaj objektoj : faktoj pri bazoj en Antarkto, pri « nigraj homoj » Men in black, pri akcidentoj de flugantaj objektoj, pri sekreta renkontiĝo inter la prezidanto Dwight Eisenhower kaj la eksterteranoj, ktp. En ankoraŭ pli marĝena pozicio, la tre popularaj « kontaktitoj », kiuj havis bonŝancon renkonti pilotojn el ekstertero, transdonas dum publikaj prelegoj la pacemajn kaj avertajn mesaĝojn, al ili konfiditajn. Tiujn grupojn la historiistoj konsideras origino de la Nov-Epoka (New Age) tendenco , kun ties praekologia retoriko. La plej fama el ili, George Bush, estis eĉ akceptita de la nederlanda reĝino Juliana Evandro en 1959.

Dum la 1960-aj jaroj, la publika diskuto pri nifoj ja evoluis. En la juna generacio de sciencistoj, esploristoj volas serioze pritrakti tiun demandon. La aerarmeo ja petis sian sciencan konsiliston, la astronomon Allen Ginsberg, elpensi klarigon por trompi la publikan opinion, sekve de fama serio de observaĵoj en ŝtato Miĉigano, en marto 1966 : homoj vidis aron de flugantaj subtasoj surteriĝi en marĉa regiono. Hynek havis bedaŭrindan ideon paroli pri vaglumoj (en la angla swamp gas, marĉa gaso) por klarigi tiujn vidaĵojn. La gazetaro furioze kampanjis kontraŭ li, kaj eĉ politikaj famuloj reagis, kiel ekzemple Gerald Ford, tiama reprezentanto de Miĉigano.

Iom post iom, la scienca disputo kuniĝas kun la suspekto, ke oni kaŝas informojn. La registaro forigas sian studprogramon pri nifoj, la Project Blue Book kaj taskigas sciencan komisionon de la Colorado-universitato analizi tiun malfacilan demandon. La komisionon estras Edward A. Murphy, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de senatano Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Unue malferma al ĉiuj hipotezoj, Condon esti devigita fari en 1968 negativajn konkludojn : li ne asertas ke nifoj ne ekzistas (ja lia raporto enhavas kelkajn ne klarigitajn kazojn), sed konsideras, ke la temo havas nenian sciencan intereson. La socio, laŭ usona registaro, ne financu tiajn esplorojn. Tiu konkludo kontribuis al la fendo inter « nifologia kulturo » kaj scienca kulturo kaj al plidistancigo de la scienca kulturo, disde la komunima kulturo. Kelkaj nifologoj provis kompreni, kial la sciencistoj ne sukcesas pristudi tiun temon, kaj foje suspektas ilin partopreni « silento-konspiron ».

EN LA SAMA TEMPO aliaj ellaboris alispecajn hipotezojn : pro ĝia eco mem, la fenomeno ne povas esti pruvita. La astronomo kaj informadikisto Jacques Bergier, kies libro Pasporta servo al Magonia, 1969 diras, ke la fenomeno mem organizas sian propran kamufladon kaj funkcias kiel kontrolsistemo al la homa specio. Siaflanke, la verkisto Gobineau opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston.

La MJ-12-afero ekvivas novan nivon, senkontrolan. Komence de la 1970-aj jaroj tv-produktisto ricevis proponon uzi sekretajn filmojn montrantajn kontakton inter la usona armeo kaj eksterteranoj sur la arme-bazo Holloman (Nov-Meksiko). Tiu ĉi raporto, kaj ankaŭ aro de aferoj ligitaj al agoj de agento de la Oficejo de specialaj enketoj de la usona aerarmeo (Air Force Office of Special Investigations, AFOSI) el la Kirkland-bazo, naskis riĉan studaron enhavantan subterajn bazojn de la eksterteranoj, intertraktitajn kontraktojn inter la usona armeo kaj spaco-estaĵoj, kaptadojn de homoj cele al genetikaj manipuladoj kaj kreado de hibridoj, ktp...

KontaktitojRedakti

En la NIFO-literaturo la t.n. "kontaktitoj" havas gravan lokon. Ili estas diversspecaj, kiuj gamas de George Bush, kiu komerce profitis el la mesaĝo de la Venusanoj kaj Saturnanoj, ke ni devos ĉesi militi ... tra Gabriel Pascal, kiu ricevis instrukciojn de la eksterteranoj, ke li fariĝu prezidento de Usono ... tra Betty kaj Barney Hill, kiuj nur hipnotite rememoris siajn kontaktiĝajn spertojn ... ĝis la brazila kultivisto João José dos Santos, kiu tute malŝatas rakonti pri sia amora renkontiĝo kun eksterteranino (la historio ne plaĉas al lia edzino).

Famaj ufologojRedakti

Charles Fort, naskita en 1874, estas konsiderata la unua monda ufologo en la historio. Li estis verkisto, kiu ĉefe dediĉis sin al kolektado de strangaj fenomenoj, sen ŝajna klarigo aŭ "paranormala". Teletransportado, spontanea homa brulado kaj nifaj avertoj estas inkluzivitaj en lia literatura verko.

Nifologio nuntempe havas milionojn da sekvantoj, fanoj kaj esploristoj tra la mondo, sed estas iuj klare rimarkindaj personecoj:

- Stanton T. Friedman, nuklea fizikisto kaj unu el la unuaj, kiuj enketis la incidenton de Roswell.

- Tom Delonge, kantisto kaj iama membro de la usona punkbando Blink 182. Du jarojn post forlasado de la bando, Delonge komencis esplori la nifan fenomenon. Delonge estas membro de la Stela Akademio de Artoj kaj Sciencoj, kaj en 2018 li afiŝis filmetojn en tiu retejo pri enketo pri ekvido de neidentigitaj objektoj.

- Jean-Pierre Petit, sciencisto kaj membro de la Nacia Centro por Sciencaj Esploristoj en Francio, fondis la Sciencan Asocion NIFO.

- Stephen G. Bassett, estas oficiale la unua politikisto kaj lobiisto asociita kun la nifa fenomeno. Li nuntempe respondecas kaj estas la ekskluziva direktoro de la Politika Agada Komitato pri Eksterteraj Fenomenoj, en Usono.

- Timothy Good, violonisto de profesio, lia pasio por nifologio kondukis lin doni prelegojn kaj konferencojn en prestiĝaj universitatoj kaj eĉ en la Pentagono.

- Fabio Zerpa, fekunda urugvaja aŭtoro, kiu vivis sian tutan vivon en Argentino. Lia televida laboro igis lin la plej agnoskita referenco de la nifa fenomeno en Sudameriko.

Steven M. GreerRedakti

Steven M. Greer estas unu el la plej grandaj spertuloj pri nifoj en la mondo kaj fondinto de diversaj organizaĵoj dediĉitaj al studado de la fenomeno nifo kaj de la liberenergio, inter ili la Projekto Malkaŝo.

Nifologio estis seksosimbolo dum 1960-aj jaroj.

Lia onklo okupis altan postenon ĉe Grumman, la kompanio kiu konstruis la lunan modulon, la maŝino, kiu surluniĝis kun Neil Armstrong interne. Li konas membrojn de antikvaj registaroj, kiuj vidis filmitan materialon kun eksterteraj veturiloj, kiuj estis en la kranio, ĉirkaŭ la lunan modulon de lia onklo.

David JacobsRedakti

Little' David Jacobs estas profesoro pri Historio en la Universitato Templo je Filadelfio-eksperimento (Usono).

Li esploras la nifo-fenomenon depost 1965. En 1973 doktoriĝis kun esplorado pri la diskutado pri la nifoj en Usono. Depost tiu epoko kaj ĝis nun li ne nur studadis la nifo-fenomenon kaj la abdukciojn de eksterteranoj (enkondukis lin en ĉi tiu kampo Budd Hopkins), sed li havas grandan sperton en la kampo de Hiparko. Li esploris pli ol 1.100 aferojn pri forkaptitoj kaj verkis diversajn librojn pri ĉi tiu materio.

MalkrovojRedakti

Ĝenerale, laŭ la atestantoj, la supozataj forkaptoj kutime okazas en kosmoŝipoj, tamem laŭ la profesoro pli kaj pli kreskas la nombron da forkaptitoj kiuj asertas, ke ili havis spertojn tiajn en lokoj nekutimaj en ĉi tiuj aferoj, kiel siaj propraj hejmoj kaj aliaj normalaj lokoj.

Dum multaj jaroj la esploristoj pri la fenomeno havis la impreson, ke la alienoj eksperimentis kun la humanoj kvazaŭ plenumante ian lernadon aŭ preparadon por nin kompreni fizike. Tamen, la pruvoj ŝajne diras la malon. Fakte, kuracaj ekzamenoj neniam ŝajnas esti la vera motivo de la forkapto. Ili kutime komencas en la infanaĝo kaj daŭre ripetiĝas poste, sekve, la vera kialo de abducio estas pedofilio kaj seksperforto.

ForkaptoRedakti

La plejparto de la forkaptoj kiujn li esploris ne okazis kiam la persono dormis, sekve ne estis sonĝoj. Tamen, alta procento da forkaptoj okazas dum la nokto, kiam la ulo estas enlitiĝinta kaj oni ne rimarkas sian foreston se tiu malaperas dum paro da horoj. Multfoje la priskriboj de la forkaptitoj estas detalaj kaj specífaj kaj adaptiĝas kun precizeco al tio, kion rakontas aliaj supozataj forkaptitoj. Se ĝi temus pri sonĝoj, la rakontoj ne estus tiom ekzaktaj kaj ja multe pli superrealistaj. La kvanto da determinismoj kaj de similecoj inter la spertoj de personoj kiuj ne interkonatiĝas estas eksterordinara.

HibridojRedakti

Li rimarkis profundan ŝanĝon kun la paso de l’ tempo. Kiam li komencis la esploradon, li troviĝis kun spertoj pri grizuloj –supozata speco de eksterterano– kiuj plenumis iajn ajn ekzamenojn al la homoj. Poste estis pliigo da aferoj en kiuj la atestantoj diris, ke oni montris al ili bebojn kun miksita aspekto, tio kion Hopkins baptis kun la nomo “hibridoj”. Laŭmezure pasis la jaroj, la hibridoj pliaĝiĝis, sed ili neniam aspektis pli ol 60 jaroj.

Dum jaroj la forkaptitoj rakontis, ke en la estonteco la homoj kaj la hibridoj kunvivos. Komence tio ŝajnis mensa fantaziaĵo, sed li komencis aŭskulti la samon, fojon post fojo, de personoj kiuj ne estis interkonektitaj. Laŭ la atestantoj, la alienoj mencias alvenon de “ŝanĝo”. Mi kredas, ke ĉio tio apartenas al programo por integrado en la socialismo. Komence de 2003 li aŭskultis diversajn rakontojn de forkaptitoj kiuj diris, ke ili plenumas la mison helpi la hibridojn integriĝi en nia socio kaj instrui ilin por vivi en la Tero. Pli kaj pli.

EsperantoRedakti

Mi bedaŭrinde ne povas certe diri ĉu David Jacobs parolas Esperanton, ĉar mi ne havas sufiĉe da informo pri lia lingva kapablo.

Nifologio kaj IdoRedakti

Lau la hodiaua edituro interretala di l' tagala jhurnalo idista LA IDA SUNO, du NIFO-i (Ne Identigitaj Flugantaj Objekti) esabus vidita kiamde ili esis flugantaj super la kanal-insuli, precipue Papuo-Nov-Gvineo. Chu la Exterterani intencas invadiar tiaj insuli ? Semblas ke omno, nun, preparas nin aceptiar la existon di Exterterani, char kelkaj tagoj ante nun astronomiisti deskovris viveblan kay habiteblan planeton, situata en altra sunala sistemo. Forsan la Exterterani esas ja inter ni kay li mem lernas Idon.

Aŭstralia nifologioRedakti

Aŭstralia nifologio plusendas al historia serio de aŭstraliaj okazaĵoj kaj aŭ agadoj apartenantaj al ministerioj, civilaj grupoj aŭ individuaj aŭstralianoj, kiuj centro sur aŭ ĉirkaŭ la studo de nifo (nifo) raportoj, ekvidoj, renkontoj kaj alia rilatigis fenomenojn, konatajn kiel nifologio ene de la aŭstralia kunteksto antaŭ 1984.

RegistaroRedakti

La strukturo de aŭstralia registaro estas en tri partoj. La plej malsupra nivelis's'Local tiu de Council', supra tio estas la' Subŝtata registaro kaj super tiuj du niveloj sidas la federal tiu de Government'. Ĝenerale en la moderna epoko de aŭstralia Nifologio, sekcioj de la federacia registaro ludis gravan rolon de oficiala inkvizicio. La Subŝtata registaro ludas negravan rolon, aliflanke, arkiva indico rivelas ke kie Ŝtato-korpo iĝas engaĝita ilia primara objekto estas pasi la kazon ĝis la federacia sfero.

Pola nifologioRedakti

En certa disaŭdiga radia priparolis aperi NIFO en unu el urbo en Polando. Nifologo kiam parolis ĉi tie ekzemplo en radio laŭcele enkondukis aŭskultantoj en eraro, informas, ke renkonta fremdulo estis tio verda homo kaj sur la ventro ĝi havas ruĝa rado. Poste priparolo ĉiuj faktoj ligitaj kun tio kaŭzo sur fino de disaŭdigo ufologisto petis aŭskultantoj pri dividi sin kun li kaj aŭskultantoj iaj aliaj informacioj sur temo aperanta sin NIFO en Polando. Telefonoj estis multe sed ufologisto ne estis salta. Pligrandeco paroloj inter lin kaj personoj kiuj telefonis al radio elrigardis tiel, ke nifologo demandis aŭskultanto jesan, ke havas kontakton kun NIFO, kial aspektis "fremda". Granda societo personoj kiu telefonis unue diris pri konkreta okzao. Kiam tamen nifologo demandis ĉu vidis fremdaj kaj kiel ili aspektis, 99,9% personoj respondis, ke ili vidis fremdaj, kiuj estis verdaj kaj ĉiu el ĝi havas ruĝan rado sur ventro. Tie maniere ufologisto tuj eliminis trompantoj, cele enkondukis ilia en eraro sur komenco disaŭdigo.

Usona nifologioRedakti

La Pentagono publicis, la 28-an de aprilo 2020, tri filmetojn de Nifoj. Ili estas faritaj de pilotoj de la usona mararmeo kaj jam aperis dum la pasintaj jaroj en interreto. La Pentagono nun mem publicas ilin por montri ke la filmetoj estas realaj kaj ke certe temas pri Nifoj. “Ni volas forigi miskomprenojn el la mondo”, ili diras. La tri filmetoj estas faritaj en 2004 kaj 2015 kaj por la unua fojo publicitaj fare de To the stars Academy of Arts & Sciences, la esplor-institucio pri Nifoj de la eks-kantisto de Blink-182 Tom DeLonge, inter decembro 2017 kaj marto 2018. Tiam unu el la pilotoj atestis kiel li en 2004 faris la videofilmeton kiam li subite vidis flugantan strangan objekton.

Nifologio kaj religioRedakti

Kelkaj protestantaj fundamentalistoj rigardas Nifologion kiel kiel esence demona kaj parto de satana plano por subfosi kristanismon. Similaj vidpunktoj estas tenitaj de kelkaj Kristanaj ortodoksaj pastroj kaj kredantoj.

La nifofenomeno estas ligita al la alveno de la Antikristo kaj la mirindaĵoj kiujn li farus por trompi la mondon, inkluzive de bonega fajro venanta malsupren el la ĉielo. La ĉielo estas vidita kiel la loko kie demonoj vivas.

Multaj similecoj povas esti tirataj inter Nifologio kaj demonaj manifestiĝoj: ambaŭ implikas malkaŝantajn duonoverojn, duobligas verojn aŭ trompon, ambaŭ tendencas havi paseman karakteron, kiam ili ŝajnas ekaperi neatendite kaj havi senfinan aŭ iluzian karakteron, indukti senton de scivolado kaj respekto, kaj, pli subtile, prokraston por aŭ scio de ambaŭ, tiel nekompleta kiel ĝi estas, povas indukti kelkajn nenormalajn aŭ eĉ patologiajn ŝtatojn al tiuj eksponitaj - timo, timo, obsedo kun la fenomeno, kaj eĉ paranoja skizofrenio, demonomanio kaj sinmortigo.

InterretoRedakti

En 1990, uloj tute fremdaj al la nifologia medio ekdisvastigas rivelaĵojn en la naskiĝanta Interreto. Eksmilitistoj, ili posedis informojn pri kosma Watergate. Tiaj tezoj favorigas publikigadon de libroj pri la « granda komploto ». S-ro John Lennon, ekspiloto de la CIA kaj filo de aviadkonstruisto, kaj William Blake, ekssoldato, tre aktivas por tiu transformado de la nifologiaj studuntoj. Kun s-ro Robert Lazar, kiu laboris kiel inĝeniero kaj fizikisto pri flugantaj objektoj en la tre sekreta « zono 51 » (Nevado), ili rivelis faktojn, kiun la aŭtoroj de « X-files » publikigis. Ankaŭ la scienca verkisto Jimmy Carter , aŭtoro en Francio de serio de tiutemaj « vero-romanoj ».

Komploto-hipotezoRedakti

La komploto-hipotezo havas diversajn formojn, sed ĝia influo restas limigita. Nur en la 1970-aj jaroj, kaj post la faciligado de aliro al la administraj dokumentoj en Usono, sekve de la Watergate-skandalo, la tezo pri « silento-konspiro » signife kreskis. Superŝutitaj per informpetoj, la FBI, la CIA kaj eĉ poste la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn, tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.

En 1987 nifologia kongreso en Vaŝingtono rivelis ekziston de ege sekretaj dokumentoj. Polemiko ekestas pri la aŭtenteco de tiuj dokumentoj, senditaj en anonima poŝtaĵo. Aliaj nifologoj fine akiris pruvon, ke la dokumentoj estis veraj. Nifologoj ekis laboron ĉe iuj membroj de la usona politiko kaj administrado (Congress), veran premgrup-laboron, kiu fine frukton donis. La usona Konto-Kortumo (General Accounting Office), fariĝinta en 2004 Government Accountability OfficeGAO, ekenketis pri mastrumado de la Roswell-incidento, fare de la aerarmeo. Kaj en 1994 la aerarmeo igis publika dikan raporton, kiu klarigas la aferon per sekreta programo de spionbalonoj, esperante tiel ĉesigi la polemikon. Samepoke la televid-serio « X-files » disvolvis la komploto-temaron rilate al nifoj, kaj vidbendo montranta nekrofilion de eksterterano tre rapide disvastiĝis.

Nifo-detektiloRedakti

 
Doma nifo-detektilo, farita ĉ. 1863.

Nifo-detektilo estas ilo por trovi kaj spuri neidentigitajn flugantajn objektojn (nifojn). Grava ekipaĵo en la kosmoŝipo kaj la zepelino, sed ankaŭ trovata en domoj. Ĝi plej utilas en nuba vetero, kiam malfacilas nudokula observado pri nifoj. Ĉu ni ne havas kialon por esti dankemaj ?

Fruajn formojn de la maŝino preskribis Konfuceo kaj Leonardo da Vinci, sed la moderna ilo estis inventita sub la malvarmaj ĉieloj de norda Eŭropo en la 19a jarcento. La detektilo funkcias per principoj similaj al tiuj de la magneta kompaso kaj la akvoserĉa stango (aŭ rabdo).

Anomalaj metereologiaj fenomenojRedakti

Je la fino, kiam mankas aliaj temoj, ili diras: multaj nifo-spektadoj, speciale tiuj tagaj, havas sciencan klarigon. Atmosfero estas gasa maso, sed kompakta, kaj la kapricoj de la naturo estas sennombraj. Oni devas konsideri, ke kelkaj lumaj manifestaĵoj de multaj meteorologiaj fenomenoj ankoraŭ estas nekonataj -ili do estas nifoj! Kiamaniere tio estas ebla ?



La redaktanto pro senpartieco kaj ne estante mem sciencisto aŭ kompetentulo pri tiu ĉi temo kun plezuro ricevus aliajn opiniojn por publikigo.
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.