Tago
" Laŭdu tagon nur vespere"
- ~ Zamenhof pri tago
"Oni prefere diras "bonan tagon""
- ~ instruisto pri Ha lo
"Kia tago estas hodiaŭ?"
- ~ mi pri hodiaŭ
"Mia naskiĝtago estas Dec 15"
- ~ denove Zamenhof
"Novjara tago estas tre bone.. mi babilas kun usonano"
- ~ kanabamanto pri tago
"Mia tago estas aĉa"
- ~ optimisto pri sia tago
"Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi"
- ~ Thomas Jefferson pri tute alia afero
"Ho, espero, ho espero, ŝipo bela el papero!"
"En varmega tago mi amas promeni en arbaro"
- ~ Fundamento de Esperanto pri miaj moroj
"Ke nos monstra ce ke nos face e ke nos demonstra ce ke nos son"
Tago, laŭ vikipedio, estas iu kvazaŭ simila al tango, sed komplete malsimila al tiu. Ĝenerale, ili estas unu el unuoj de enuo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter vekiĝo kaj dormo. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi tedan feston, kiel Zamenhof-tago aŭ patrina tago, kiel oni faras terurajn prezentadojn de infanaĉa fipoezio.
La unua tago estas speciala tagoRedakti
La hodiaŭa tago estas la unua de novaj tagoj kiuj ne similas al la malnovaj tagoj de ĉiam, kaj la lasta el malnovaj tagoj ktp. La tago estas nekutima.
Plej grava afero en la tago estas la tagmanĝo. Jen de la pudelo kern'!
UtiloRedakti
Pensu matene. Agu tagmeze. Manĝu vespere. Dormu nokte.
ReligieRedakti
La samaj mezuroj, kiujn oni utiligas por mezuri la fugheman surteran tempon, ricevas plene alian daŭron kaj plene alian enhavon, se oni uzas ilin por mezuri bibliajn eventojn. La ses tagoj de la kreado reprezentas tutan Gne?, kiu estas nekomparebla al la simplaj ses semajnoj. 'Sed kiaspecaj estas tiuj ĉi tagoj', skribis Augusteno pri la kreotagoj, 'tio certe estas tre malfacile por niaspeculoj elpensebla, eble ech tute neeble, kaj ech pli neeble elparolebla.'
Ĉu?Redakti
Nenio glatas hodiaŭ!
Ne forgesu ke morgaŭ estos nova tago.
Ĉu tio estas bona aŭ malbona novaĵo?
Malferma Tago de UEARedakti
La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994.
En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. La libroservisto, Ionel Oneţ, kutimas doni etan superrigardon pri la nove aperintaj libroj komence de la programo.
Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.
La unua Malferma Tago okazis la iamon.
Venontaj kaj pasintaj Malfermaj TagojRedakti
N-ro | Dato | Jaro | Komento |
---|---|---|---|
48 | iam | 2018 | |
47 | iam | 2017 | |
46 | iam | 2017 | Ĉi-foja Malferma Tago estis dediĉita al la Zamenhof-Jaro, pri kio Sara Spanò prezentis koncizajn informojn. Kontribuis al la temo pri Zamenhof-Jaro, Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la temo "Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj", kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kun la temo "Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon". |
45 | iam | 2016 | |
44 | iam | 2016 | Kontribuis al la programo 3 prelegantoj Federico Gobbo pri "Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo?", Anna Löwenstein pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net, kaj Renato Corsetti pri la temo "Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado". |
43 | iam | 2015 | Prelegis Humphrey Tonkin pri la temo UN ĉe la sojlo de nova epoko kaj Povilas Jegorovas pri la historio de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, siatempe tre grava por la sovetia movado kaj daŭre populara internacie. Aldone, Barbara Pietrzak prezentis al la ĉeestantoj la Polan RetRadion en Esperanto. |
42 | iam | 2015 | |
41 | iam | 2014 | Prelegis László Szilvási, inĝeniero Toon Witkam, kaj Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kiu prezentis la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954. |
40 | iam | 2014 | |
39 | iam | 2013 | |
38 | iam | 2013 | La speciala gasto estis la redaktoro de Libera Folio kaj iama UEA-estrarano pri informado Kalle Kniivilä[1]. |
37 | iam | 2012 | |
36 | iam | 2012 | Oni atentis la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176[2]. |
35 | iam | 2011 | Dediĉita al Tibor Sekelj kaj Vikipedio, ĉefa preleganto estis Spomenka Štimec[3]. |
34 | iam | 2011 | |
33 | iam | 2010 | |
32 | iam | 2010 | |
31 | iam | 2009 | |
30 | iam | 2009 | |
29 | iam | 2008 | Kun ĉefgastoj Andreas Künzli kaj Alejandro Cossavella. |
28 | iam | 2008 | Tiu ĉi Malferma Tago estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Prelegis Probal Dasgupta kaj Ziko van Dijk, koncertis membroj de la grupo Kajto. |
27 | iam | 2007 | Ulrich Lins estis la ĉefpreleganto. |
26 | iam | 2007 | Claude Piron estis la ĉefpreleganto, unu jaro antaŭ sia forpaso. |
25 | iam | 2006 | |
24 | iam | 2006 | |
23 | iam | 2005 | |
22 | iam | 2005 | |
21 | iam | 2004 | |
20 | iam | 2004 | |
19 | iam | 2003 | |
18 | iam | 2003 | |
16 | iam | 2002 | |
17 | 2002 | ||
15 | iam | 2001 | |
14 | iam | 2001 | |
13 | iam | 2000 | |
12 | iam | 2000 | |
11 | iam | 1999 | |
10 | iam | 1999 | |
9 | iam | 1998 | |
8 | iam | 1998 | |
6 | iam | 1997 | |
7 | 1997 | ||
5 | iam | 1996 | |
4 | iam | 1996 | |
3 | iam | 1995 | |
2 | aprilo | 1995 | |
1 | iam | 1994 |
PardonuRedakti
Mi pardonpetas!
Kion?
Mi ne scias. La tago ne estas finita!
GazetoRedakti
- La Nova Tago. Internacia Bahaa Gazeto. Fondita en 1925. Aperas neregule. Formato 22x15. Red. d-roH. Grossmonn. (v. Bahaismo.)
NaskiĝtagoRedakti
Ĉu vi scias kiel naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?
Ne, kiel?
Naskiĝtagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.
NotojRedakti
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 488: Kalle Kniivilä en la aprila Malferma Tago
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 447: Jubileoj de la Centra Oficejo kaj Esperanto en la malferma tago
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 427: Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago