" Ne venas honoro sen laboro"

~ Zamenhof pri taksistoj

" Laŭ katolika instruo gejoj estas kvazaŭ malsanuloj, al kiuj oni helpu mizerikorde"

~ Taksiisto

"Mi ne volas tion ĉi scii"

~ Zamenhof pri impernitio

"Nu, eĉ inoj ne perfektas, kial do Ipernitio:)?"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi vagadas per Ipernity"

~ virino

"Char vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (lau vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n?"

~ perfidanta esperantisto
1969462.ca0cd5a0.560.jpg

"Jen bona ekzemplo de mizera harfendaĵo"

~ Ipernitiano

"Me anke havas blogo en Ido che Ipernity."

~ Mi

" Vivu la retejo Ipernity!"

~ Ĉino

La sekvan artikolon, kiu estas plurloke misinformita kaj foje eĉ sinkontradira, ni publikigas precipe ĉar ĝi havigas interesan okazon al komentoj kaj pripensoj.

Taksio (Autocinētum meritorium) estas kutime malgranda aŭtomobilo (en kelkaj landoj ankaŭ motorciklo, aŭ alia venturilo), kiu estas destinita por veturigi pasaĝerojn.

Tamen, laŭe de tiu principo, Doktoro Munsterberg skribas: Taksio diferenciĝas de aliaj aŭtomobiloj ĉefe per maniero de uzado.

40676418 n.jpg

En BervaloRedakti

Malgraŭ kelkaj maloftaj malsukcesoj oni povas diri ke Kruko kaj lia kvinjara filo Joĉjo prenas taksion. Ili trapasas la "ruĝan kvartalon" de Bervalo, kaj Joĉjo demandas:

"Pachjo, kiun atendas ĉiuj tiuj virinoj kiuj staras sur la trotuaro?"

"He..., nu..., mi ne scias," respondas (aŭ evitas respondi) embarasita Kruko.

"Ne, paĉjo, vi devas scii," insistas la etulo. "Kiun ili atendas?"

"He..., nu..., ili estas virinoj kiuj... atendas siajn edzojn," eltrovas Kruko.

Tiam la taksiisto interrompas, amuzita de la patra embaraso, kaj diras: "Sed ne, sed ne. Ili estas putinoj!"

"Paĉjo, paĉjo," la scivolemo de Joĉjo ankoraŭ viglas. "Kio estas putino?"

"He..., nu...," Kruko denove provas elturniĝi. "Ili estas virinoj... kun multaj edzoj!"

La taksiisto moke ridaĉas.

"Sed paĉjo," insistas Jochjo, "se ili havas multajn edzojn, ili do devas havi multege da infanoj. Kion faras tiuj infanoj?"

Kaj Kruko fulme respondas: "Ili estas taksiistoj!"

VorteRedakti

Meze de la geedza kverelo la edzino kriis:

-Diru nur unu vorton kaj mi foriros.

-Taksio!

ValizojRedakti

Viro devas porti kelkajn valizojn ĉe sian fratinon. Ĉar li ne havas aŭton, kaj porti valizojn en aŭtobuso maloportunas, li estas devigita preni taksion.

"Kiom kostas por veturi al Zamenhofstrato?" li demandas al taksiisto.

"Dudek eŭrojn," li respondas, "kaj po unu eŭron por la valizoj."

"Do, prenu la valizojn sen mi...."

TaksiistoRedakti

Pasaĝero en taksio devas demandi la taksiiston pri io, pro tio li frapetas sur lia ŝultro. La taksiisto haltigas abrupte la veturilon riskante akcidenton:

- Bonvolu, ne faru plu tion! Vi terurigis min ĝismorte!

- Pardonu, mi neniam povis imagi vian reagon. Mi simple tuŝis vian ŝultron.

- Ne estas via kulpo: estas la unua fojo, ke mi laboras kiel taksiisto. Ĝis nun mi stiris funebran ĉaron.

SterkoRedakti

Homo eltrajnighas ĉe kampara stacidomo, kaj serĉas taksion por iri al apuda vilaĝo. Li vidas tie neniun aŭtomobilon, sed nur malnovegan droŝkon. Li do alparolas la droŝkiston.

"Ĉu ne ekzistas ĉi tie aŭtomobilo por veturi? Ĉu mi devas veturi per tiu ĉi malnova sterkveturilo?"

Ĉar la droŝkisto ne respondas, Kruko fine eniras la droŝkon. Sed ĝi ne ekveturas. Minuton poste, Kruko malpacienciĝas.

"Kial vi ne veturas, droŝkisto!?" krias Kruko. "Ĉu mi ne placas al vi?"

"Ho, jes," trankvile respondas la kondukisto. "Sed vi ankoraŭ ne diris kien mi veturigu la sterkon!"

Rapida TaksioRedakti

Juna anhelanta virino haltigas taksion: „En hospitalon!“

Ŝoforo rapidege ekas. Virino atentigas lin: „Vi ne devas hasti, mi estas tie flegistino.“

Antaŭ aŭtomobiloRedakti

He! fiakristo! Kiom mi devos pagi por veturi al la ŝipo-stacio?

Kvindek kopekojn.

Dankon. Mi volis nur scii, kiom mi ŝparos, se mi tien piediros

ParadizeRedakti

Taksi-ŝoforo mortis kaj eniras en Paradizo. Sankta Petro akceptas lin ĉe la enirejo, kontrolas lian dosieron kaj ordonas vesti lin per belaj vestoj kaj loĝigi lin en luksa vilao apud la Empireo. Tuj poste envenas katolika pastro. Ankaŭ por li Sankta Petro kontrolas lian dosieron kaj fine decidas vestigi lin per simplaj vestoj kaj loĝigi lin en malgranda barako ĉe la limo de la Paradizo. La pastro plendis:

- Kiel povas esti, ke al la taksi-ŝoforo vi donis ĉiujn bonaĵojn dum al mi tiajn mizeraĵojn
- Ĉe ni oni juĝas laŭ la rezultoj. Kiam vi predikis, ĉiuj aŭskultantoj endormiĝis. Sed kiam la ŝoforo kondukis sian taksion, ĉiuj homoj preĝis al Dio!

Ajnŝtajno kaj la homaj rajtojRedakti

Kaj tiuj kiuj scias ke en Esperantujo tamen ekzistas medaloj kaj moneroj, probable supozas ke Ajnŝtajno ankaŭ estis konata kiel defendanto de homaj rajtoj.

Profesoro Einstein iam vizitis konaton en hotelo kaj lasis sian mantelon en atendanta taksio. Kiam li revenis, la mantelo estis for. Tuj kolektiĝis homoj, kiuj komentis la okazaĵon: "Kulpas vi mem! Estas malprudente lasi mantelon en taksio." "Kulpas la ŝoforo -- li devus gardi la mantelon!" "Kulpas ankaŭ la pordisto de la hotelo. Li devus vidi, ke iu forkuras kun la mantelo."

Einstein diris: "Ĝuste, kulpas ni tri, sed ne kulpas la ŝtelinto, kiu ja devas vivteni sin."

ŜparmetodoRedakti

Knabo rusa venis hejmen kaj rakontas fiere al patro:
- Paĉjo, mi ŝparis hodiaŭ tri kopekojn!
- Kiamaniere?
- Mi ne eniĝis tramon kaj kuris post ĝi.
- Fiĉjo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, do ŝparus tri rublojn!

SingardemoRedakti

Tre ŝokis min, ke enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto:

- Estu gardema, mi havas dek du gefilojn!

- Dek du gefilojn? Kaj vi, havante dek du gefilojn, instruas al mi esti singardema?

Alia venturiloRedakti

Kiam la taksia pasaĝero volis paroli kun la ŝoforo, li frapetis lian ŝultron. La ŝoforo akre kriegis kaj deviigis la aŭton, preskaŭ frapigante ĝin antaŭ ol li regajnis regon kaj haltigis ĝin.

La ŝokita kaj timigita pasaĝero treme rigardis la ŝvitantan taksiiston. "Pardonu min, ŝoforo! Mi ne divenus, ke vi estas tiel sentema!"

"Ne, ne, sinjoro! Ne estis via kulpo!" respondis la taksiisto. "Okazis tiel ĉar hodiaŭ estas mia unua tago kiel taksiisto. Dum la 25 antaŭaj jaroj mi ŝoforis ĉerk-veturilon!"

VenĝoRedakti

En vetejo, judo malgajnas ĉiun monbileton el lia biletujo.

“Kiom kostos por veturi?” li demandas al la taksiisto, dirante lian adreson.

“Kvar spesmilojn,” diras la taksiisto.

“Mi havas tiom ĉe-hejme,” la ulo diras, “Kaj povos pagi vin tuj, kiam ni alvenos.”

La taksiisto sakras kaj diras, “Se vi ne havas la monbiletojn, eliru el mian taksion!”

Judo fine devas iri hejmen per piedo.

Post kelkaj semajnoj, la ulo refoje trovas sin ekster la sama vetejo, kaj ekvidas la malafablan taksiiston en vico de taksioj.

Judo eniras la unuan taksion. ”Kiom kostas por veturi?”

“Kvar spesmilojn.”

“Kaj kiom kostas por suĉi mian kacon?”

“Kio?” krias la taksiisto. ”Eliru el mian taksion!”

Je la sekvontaj taksioj, judo refoje demandas pri la kosto por veturi kaj la kosto por kacsuĉi, kaj refoje eliras el ĉiu taksio, ĝis li atingas la taksion de la malafabla taksiisto. Tie, li simple demandas la koston por veturi.

“Kvar spesmilojn.”

“Bone,” judo diras. ”Ni iru.”

Dum la taksio veturas preter la vico, judo ridas grande al la aliaj taksiistoj kaj levas la du dikfingrojn.

MediaWiki spam blocked by CleanTalk.