Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"La sama afero, sed kun la kapo al tero."

~ Zamenhof pri terpomo kaj pomo

"Ĉu la terhomo havas liberan volon?"

~ Kosmologo tajperare pri terpomo
Bonvolu konfuzi kun Tokipomo.
2652 n.jpg

Piedvojaĝanta vilaĝano, trenanta grandan sakon da terpomoj sur la dorso, renkontas kaleŝon, sur kiu sidas nur veturigisto, lia konatulo Johano.

— He, Johano, bonan tagon! Permesu al mi sidiĝi sur vian kaleŝon.

— Bone, amiko, sursidiĝu.

La vilaĝano rapide sidiĝas sur la kaleŝon, dum la veturado tenante plue la sakon sur sia dorso.

— Kial vi ne demetas la sakon? ̄Ĝi estas ja grandpeza.

—Mi estas danka al vi kaj kontenta pro tio, ke vi bonvole konsentas veturigi min en via kaleŝo; mi ne volas trouzi vian bonecon per deziro veturigi ankaû miajn terpomojn.

ReligioRedakti

Dum la dua duono de la 16-a jarcento Sankta Terpomo kaj Sanka Johano enkondukis reformojn kaj estigis la seksuajn karmelanojn (sed nur la decidoj de la papo en Romo estas nemodifeblaj...)

Salitaj terpomojRedakti

Malriĉulo gastis dum kelkaj tagoj ĉe malproksima parenco. Li manĝis kaj trinkis kaj aspektis tre kontenta, tute ne montrante emon forlasi. Tiam tro tedis la afero al la dommastrino kaj ŝi demandis lin: "Kiun manĝaĵon vi tute ne amas?" Respondis li: "Terpomojn."

Tiam la virino komencis kuiri al la gasto nur terpomojn, tri fojojn tage. Sed je ŝia granda miro li manĝis tion kun granda apetito.

Virino: "Kiel povas esti, ke vi diris al mi, ke vi ne amas terpomojn?"

Gasto: "Ĝuste tiel estas. Sed terpomoj kun salo? Ilin mi amegas!"

KlonadoRedakti

Fakte, la terpomoj, kiujn vi aĉetis sub la sama etiketo ĝenerale estas klonoj unuj de aliaj. Kompreneble terpomoj estas (ekster provoj krei novajn variaĵojn) klonoj. Por semi terpomon en ordinara terkulturo oni dispecigas grandan lastjaran terpomon (tuberon) en 2-4 pecojn kaj enterigas ĉiun pecon aparte. El ĉiu el ili atendeble kreskos tuta nova kreskaĵo. Se vi rigardas amason da terpomoj el la sama produktado, vi vane serĉos du ekzakte samajn. Tamen ili estas klonoj.