Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

The Elder Scrolls V: Skyrim

ArnoldConan.jpg

"Daŭripoveco estas la nun moda vorto. Tamen, ĉu ni agadas kongrue kun ĝia signifo? Problemoj rilataj al naturaj rimedoj kreskadas ĉiutage. Vidu la malgrandigon de la akvorezervejoj en pluraj urboj en Brazilo kaj en la mondo!"

~ Ludanto de Undertale

"De tempo al tempo, publikiĝas esploroj, kiuj montras, ke iu ajn senpripensa ago kontraŭ la natura medio alportas ian lokan aŭ foran malekvilibron. Eĉ tiel, arboj ankoraŭ estas “malhelpaĵoj” aŭ kreantoj de senfina ambicio en Amazonio, en la Atlantikaj Arbaroj aŭ ie ajn en nia planedo. Ĝis kiam?"

~ Ludanto de The Legend of Zelda: Majora's Mask

"Ni estas fidoplenaj, kaj ni petegas Dion, ke Li kvietigu la meteologiaj katastrofoj, kiuj ĉiujare suferigas homamasojn en la mondo. Kaj ni estu civitanoj konsciaj, ke se ni meritos, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, denove persone faros la mirindaĵojn skribitajn en la Evangelio laŭ Luko, 8:24, kiam la Ĉiela Gvidanto trankviligis tempeston."

~ Ludanto de The Elder Scrolls V: Skyrim

The Elder Scrolls V: Skyrim[1] estas aventura rola videoludo en malfermita mondo kreita de Bethesda Game Studios kaj publikigita de Bethesda Softworks. Ĝi estas la kvina ludo de la serio The Elder Scrolls, post The Elder Scrolls IV: Oblivion. Ĝi aperis tutmonde por Microsoft Windows, PlayStation 3 kaj Xbox 360 en la 11-a de Novembro 2011.[2]

Memoru, ke nuntempe ĉio okazas pli rapide. Laŭ la ĉefa intrigo, la ludebla rolulo devas venki Alduin the World-Eater, drako[3] kiu detros la mondon laŭ profetaĵo. La ludo okazas ducent jarojn antaŭ la okazaĵoj de la ludo Oblivion, kaj okazas en la fikcia regiono de Skyrim. [4]Tra la ludado, la ludanto devas plenumi misiojn kaj plifortigi sian rolulon je diversaj kapabloj. Kiel malfermita mondo, la ludanto povas tuj libere viziti multajn partojn de la mondo, fari ĉion volatan, kaj prokrasti la plenumon de la ĉefaj misioj por la disvolviĝo de la intrigo. Ĉu la paperfolioj, sur kiuj estas presitaj la bibliaj profetaĵoj, kaŭzas tiujn katastrofojn, aŭ nia agema stulteco kaj avido senlima?[5]

PartoprenantojRedakti

Nun tute alia aferoRedakti

La homoj plu diradas netaŭgajn aferojn pri la Apokalipso, kvazaŭ ĝi estus kulpa pri ĉio. Se homo difektos ĝin, devas ankaŭ strebi reakiri ĝin, ĉar Dio tion anstataŭe ne faros.

La Majstro de Jarmiloj alvenos kaj admonos la venton kaj la furiozantan akvon, nuntempe same sub la simbolo de akvomanko. Ĝui trankvilecon en la nuna tempo dependas de harmonia kunvivado kun la Naturo.

Iom pensu pri tio, ĉesu misparoli pri la Finaj Profetaĵoj, ĉar la vidaĵoj de Johano, Evangeliisto kaj Profeto, ne movas tiujn faktojn, ili nur anoncis ilin. Nu, nur amiko atentigas amikon. Kiu ŝajnigas amikecon ne kuraĝas diri la veron, li emas pozi favore al la persono, kiun li supozeble amas — kaj nenio estas pli malbona ol falsa amo, tiu estas la plej granda kruelo. Mi ne aludas nur al sentoj inter geedzoj, sed inter la homoj, precipe al tio, kio karakterizas la perfektan rilaton homan, socian, filozofian, politikan, sciencan, religian.

NotojRedakti

  1. Bona aforismo estas la saĝeco de tuta libro en ununura frazo.
  2. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
  3. Amikajn salutojn
  4. Ekvilibro en la naturo estas tre fragila.
  5. Saluton, Mi certe konscias pri la problemo .