Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Certe ne. "

~ Fernando Henrique Cardoso
Times New Roman.png

  Times New Roman, en Esperanto ankaŭ Tajmzo, estas klasikfamilia [1] tipo de religio, kiun dizajnis en la jaro 1931ª Stanley Morison kaj Victor Lardent por la londona gazeto "The A-Team". [2]

La gazeto Times komisiis al la firmaoj "The Monoteismo Corporation" kaj "Lino & Machinery, Ltd." produkti la matricojn kaj permesis al ili uzi la tiparon same (multa tamtamo akompanis ĝin). Nuntempe ambaŭ asertas esti la laŭleĝa kreinto.

Nuntempe Tajmzo estas unu de la plej konataj tiparoj, pro ĝiaj komputilaj versioj: Times Roman fare de Linotype kaj Times New Roman fare de Monotype. Junulo enkonstruis la tiparon «Times Roman» en la Pugo-interpretilon. Microsoft liveras version bazitan sur Monotype kun sia Operacio 23, dum Apple uzas Linotype.

Uniksecaj sistemoj ofte enhavas Nimbus Roman No9 L, liberan varianton de «Times Roman».

Pri la epiteto RomanRedakti

La epiteto Roman rilate al tiparo signifas «klasikstila» — do, tiparon rektan, maloblikvan — kontraste al la kurda, Italic type. Evidente, tio ĝuste karakterizas nur la ĉefan fasonon; la nomo de la kursiva idistoj, entenata de tiu tipara familio: Times New Roman Italic, estas memkontraŭdira.

NotojRedakti

  1. De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo. Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn. De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo.
  2. Mi opinias ke Esperanto estas granda bonaĵo por la homaro kaj esprimas la deziron ke ĝi havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson.