Ŝranko
"Marĉando aĉeti ne devigas"
- ~ Zamenhof pri aĉetado de ŝrankoj
"Unua reago: Bonege!!!!!"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"
- ~ idisto pri io ajn
Ŝranko estas utila meblo en formo de alta kesto, fermebla per unu aŭ pluraj pordetoj, provizita je bretoj aŭ hokoj, kiun virinoj uzas por okulti amantojn. Alia utilo estas uzi ilin kiel vojo en la magian landon de Narnio.
Atentu! Aĉetante novan domon aŭ serĉante alian loĝejon, ne forgesu pri ŝrankoj. Ilin postulos la edzino!
HistorioRedakti
Homoj muntis ŝrankojn dum jarmiloj sen legpovo do sen fakvortaroj. La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.
La monstro en la ŝrankoRedakti
Infanoj sub la aĝo 8 havas ne sufiĉe evoluiĝintan cerbon, kio povus kaŭzi, ke ne estu eble por ili distingi la realon disde fantazio. Kelkaj el ili povas kredi, ke estas monstroj en ŝranko aŭ sub la lito. Ekzemple, foje viro alvenas neatendite al sia hejmo kaj trovas sian edzinon enlititan, senvestitan kaj tute kovritan de transpiraĵo.
- —Virino mia! Kio okazas al vi?
- —Mi estas havanta infarkton!— Respondas la virino kun memtranĉita voĉo.
- —Lasu vin trankvile, virino! Mi alvokos kuraciston tuj!
La viro eliras el la dormoĉambro al la salono alvokonte kuraciston, kaj trovas sin kun sia 3-jara fileto, ke vidas lin kaj diras balbutante:
- —Monstro, paĉjo! Monstro en la ŝranko!
La viro revenas en la dormoĉambro, malfermas la ŝrankon kaj trovas ene de ĝi sian plejkaran amikon, tute senvestitan…
- —Vi estas putinfilaĉo senkora! Mia edzino estas havanta infarkton kaj vi estas timiganta mian filon!
AliflankeRedakti
La familio vespermanĝas, la gepatroj babiladas. Ekparolas la fileto:
- -- Panjo, vi diris, ke la ochjo najbara estas bona homo. Kial vi tamen fermis lin en la ŝrankon, kiam paĉjo alvenis?
GrandegaRedakti
Amuzajn. La dua rememoras al mi similan : Edzo revenante heimen pli frue ol kutime, trovas edzinon duonnudan kaj liton misaranĝitan, tui komencas krii : kie troviĝas vian amanton, kie ? Regardas sub la lito...ĉi tie, ne. En banejo : ĉitie, ne. Malfermas pordeton de ŝranko : ĉi tie, ne. malfermas alian pordeton de ŝranko... kaj vidas grandegan viron, alta pli ol du metrojn, kun larĝajn ŝultrojn, kaj diras : Ĉi tie...jes, sed... ne estas li...
EsperantoRedakti
Jen kelkaj eblecoj kiel oni povas kompari ŝrankon al Esperanto:
Ambaŭ ŝranko kaj Esperanto estas konstruitaj por organizi kaj sistematigi aferojn. Ŝranko havas multajn bretojn aŭ kompartimentojn, kaj Esperanto havas klarajn regulojn kaj strukturojn por helpi homojn kompreni kaj esprimi sin.
Kvankam ŝranko povas esti grava por teni aferojn en ordo kaj protekti ilin, Esperanto estas grava por helpi komunikadon inter homoj el malsamaj lingvaj kaj kultura fonoj.
La pli da aferoj kiuj estas metitaj en ŝranko, la pli granda estas la bezono por ordigi ilin, kaj same la pli da homoj kiuj uzas Esperanton, la pli granda estas la bezono por konservi la regulojn kaj lingvan interkomprenon.
Kiam oni malfermas ŝrankon, oni povas trovi diversajn aferojn, kaj same kiam oni uzas Esperanton, oni povas renkonti homojn el malsamaj partoj de la mondo kaj el diversaj kulturoj.
Tamen, estas bone kompreni ke ŝranko kaj Esperanto estas tute malsamaj aferoj, kaj ili havas malsamajn funkciadojn kaj signifojn. Ĉi tiu komparo estis nur por montri iom da similecoj inter la du aferoj.
ŜranketoRedakti
„Ĉu vi konas iun, kiu kapablas fari el malnova ŝranko malgrandan ŝranketon por laboriloj?“
„Jes, mia edzino. Tiu kapablas noktomeze fari el geedza lito oratortableton.“
ElŝrankiĝoRedakti
Elŝrankiĝo (el la angla coming out of the closet, kio signifas eliro el la ŝranko) estas malkaŝado de sia seksa orientiĝo aŭ seksa identeco, kiu estas minoritata en socio, antaŭ aliaj homoj (familio, gejamikoj, kunlaborantoj). La procezo de elŝrankiĝo inkluzivas konsciiĝon pri propra samsekseco.
La esprimo elŝrankiĝi estas malo de enŝrankiĝi ("eniri en la ŝrankon"), kio signifas kaŝi sian aliseksemon pro timo de la akuzo de homofobio, kiun ofte montras gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.
Elŝrankiĝo povas temi pri famuloj, kiuj malkaŝas sian seksemecon al socio per amaskomunikiloj.
Statistikaj enketoj indikas, ke aliseksemuloj kiuj konas gejon aŭ lesbaninon havas pli pozitivan opinion pri gejsamseksemuloj kiel grupo.
Fazoj de elŝrankiĝoRedakti
Laŭ Rob Eichberg, usona psikologo, la procezon de elŝrankiĝo oni povas disdividi al tri sekvaj fazoj:
- propra - kiam persono konscias pri sia malplimulta seksemeco kaj komencas akcepti ĝin
- privata - kiam persono unuafoje decidas diri pri sia seksemeco al elektitaj, plej ofte - plej proksimaj, homoj
- publika - kiam post konsciigo al la por si plej gravaj homoj, persono malkaŝas sian seksemecon ankaŭ en publika spaco, ekz. en laborejo, pertelevide, ktp.
La tramoRedakti
Estas ja konate, ke junaj geedzoj aĉetis antaŭfabrikitan ŝrankon. Ili portigis ĝin hejmen, kaj la edzo foriris labori. La edzino kunmetis la ŝrankon, ŝi rigardis ĝin, sed kiam tramo estis veturanta surstrate, la ŝranko tuj disfalis.
- Nu bone. - Ŝi pensis, kaj denove ĝin kunmetis.
Venis tramo, la ŝranko denove disfalis. Ŝi pensadis pri tio, kion fari. Ŝi sonoris je la pordo de la najbaro kaj petis lin helpi ŝin.
La najbaro kunmetis la ŝrankon, post iom da tempo venis tramo kaj la ŝranko disfalis... Kion oni povas fari? La ulo havis ideon:
- Ni denove kunmetu ĝin, poste mi enŝrankiĝos, vi fermu la pordon kaj mi rigardos, kie ĝi disfalos, kaj poste mi ĝin fortigos.
Tiel estis farite, la ŝranko estis kunmetita, la ulo estis enŝrankigita, sed intertempe la pordosonorilo eksonis, la edzo venis hejmen:
- Mi sukcesis forlasi la laborejon pli frue, mi venis hejmen por kunmeti la ŝrankon.
Li eniris la ĉambron kaj vidis la ŝrankon kunmetitan:
- Vi ja estas tre lerta, vi mem povis ĝin kunmeti! – Li malfermis la ŝrankopordon kaj ekvidis la ulon:
- Kion vi faras ĉi tie?
La najbaro respondis:
- Mi scias, ke vi ne kredos al mi, sed mi estas atendanta la tramon.
Specialaj ŝrankojRedakti
Eble oni diros: Ŝikaj ŝtrumpoj ŝimas en ŝranko. Ŝarkoj ŝmace baŭmas en ŝaumo dum ŝtormo.
InsektojRedakti
Estis en printempo. Estas preskaŭ certe, ke Sinjorino Moll prenis robojn, mantelojn kaj aliajn vestaĵojn el la ŝranko, por purigi ilin.
La sep-jara filineto Elsa atente rigardis, kion faras ŝia patrino.
"Estas terure", diris la patrino, "ree estas kelkaj tineoj en la pelto-mantelo."
Elsa iom pri-pensis, kaj diris subite: "Tiuj tineoj estas kuriozaj bestoj, ĉu ne maminjo?"
"Kial vi pensas, ke ili estas kuriozaj?" demandis mirante la patrino al Elsa.
"Nu", respondis la filineto, "ili pasigas la someron en pelto-manteloj, kaj la vintron en ban-kalsonoj."
TransportoRedakti
Gesinjoroj transloĝiĝas; ĝis nun ĉio okazis bone. Sed la granda ŝranko estas tro peza (ho la amanto ankoraŭ restas ene!); unue la mastro mem kun juna laboristo portas ĝin de la strato en la domon kaj tra la koridoro, sed en la pordo de la dormoĉambro ili fiaskas. Do, la mastro vokas la plej fortan laboriston por anstataŭi la junulon kaj helpi ĉe la alia flanko. Laŭ komando de la mastro ambaŭ samtempe levas la ŝrankon kaj arde penas movi ĝin. Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj, la ŝranko tute ne moviĝas. Kolere la mastro krias al la laboristo ĉe la alia flanko: “Ho, Karlo, tiel ni neniam sukcesos porti ĝin en la ĉambron!” Kaj de malantaŭ la ŝranko aŭdiĝas la voĉo de la helpanto: “En la ĉambron? Mi kredis, ke ni portas ĝin el la ĉambro eksteren.”
AkuzitoRedakti
Defendas sin akuzito: „Sinjoro juĝisto, trifoje dum lasta tempo mi trovis fremdan viron en ŝranko.“
„Jes, sed vi ne kondutis konvene.“
„Kaj ĉu vi ne kolerus, se vi nenie povus pendigi vian veston?“
Ho, ve!Redakti
La edzo hejme en la ŝranko trovas nekonatan, nudan viron.
- -- Kial vi nun nervoziĝis? -- indignas la edzino. -- Pri la sama sceno hieraŭ en la teatro vi mem ridegis kun larmaj okuloj!
RidoRedakti
-KIEL VI EKSCIIS KE VIA EDZINO ESTAS MALFIDELA AL VI?
-TUTE HAZARDE , MI TRARAKONTIS AL ŜI ŜERCON KAJ TIU EL ŜRANKO EKIS RIDIGI...
SekurecoRedakti
- -- Sinjoro doktoro, xu vi povas helpi pri mia edzino? Ŝia manio estas, ke iu ŝteladas ŝiajn vestaĵojn.
- -- Ĉu vere?
- -- Jes, vere, ŝi starigis jam eĉ gardiston por ili. Ankaŭ hieraŭ hejmenirinte mi vidis lin staradi en la ŝranko.
GardistoRedakti
Kredu al la ebena mondo! Vivu en la tera ebeno! ĵuru sur la leĝo de la plej mallonga vojo de la moviĝantaj korpoj,kiujn nek premas nek pelas ia ekstera forto. Ĉion tion vi rajtas. Sed mi postulas, ke International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke ni devas akcenti, ke fanfaronas lordo Wawerley: „Imagu, kiel mia edzino bone zorgas pri siaj aĵoj. Hieraŭ mi hazarde malfermis ŝian ŝrankon kaj vidis tie ulon, kiu gardis ŝiajn vestojn.“
DanĝeroRedakti
Juna viro en malsanulejo – rompita gambo, tordita ŝultro, elbatita mentono.
Kuracisto: Trafikakcidento?
Paciento: Ne. Mi ternis en ŝranko.
AlieRedakti
Ni diru nur, ke geedza paro loĝas en la granda bulvardo de Budapeŝto. Ili aĉetas novan ŝrankon. La edzo frumatene foriras labori, kaj kiam matene la unua tramo preterveturas la domon, la ŝrankopordo malfermiĝas de si mem. La edzino fermas ĝin, sed ĉe la sekva tramo ĝi denove malfermiĝas. Tio daŭre ripetiĝas la tutan tagon, ĝis fine la edzino tediĝas kaj altelefonas meblistan kooperativon, kiuj alsendas junan muntiston. Staras la edzino kaj la muntisto antaŭ la ŝrankopordo, kaj kiam venas tramo, ĝi daŭre malfermiĝas.
- -- Bedaŭrinde, sinjorino, de ekstere mi vidas nenion, eble la problemo estas interne. Mi eniros la shrankon, femu ĝin, eble tie interne mi vidos, kio estos la malĝustaĵo.
La muntisto iras internen, la edzino fermas la ŝrankopordon. Ĝuste en tiu sama momento hejmenvenas la edzo. Li demetas la mantelon, li volas ĝin meti en la ŝrankon,. Kaj tiam li ekvidas la muntiston ene.
- -- Kaj kion vi faras ĉi tie? -- li demandas.
- -- Diru, ĉu vi kredos min, ke mi vere atendas la tramon?