Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Tokipomo

"La amo ne ĉiam akuratas"

~ Toto pri io
Bonvolu konfuzi kun terpomo kaj Tokipono.
3469.jpg

"Ni atentigas ke ni neniam minacis vin: ni nur admonis unu fojon, ke vi devigos nin rekte plendi en Usono, se vi ne restarigos la veron kaj neŭtralecon"

~ fikciulo

Tokipomo (tokipome: toki pomo) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas derivita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta substantivo pomo.

Ĝi estas konstruita de Pomja Lang kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 pomujaj parolantoj.

Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed agrokultiva aŭ manĝa lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de pomaranismo: rigardu kaj amu ĉiulandajn pomojn kiel viajn faratojn. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej fruktodona.

Enhavo

Gramatiko kaj semantikoRedakti

Tipologie, Tokipomo estas izola lingvo (po gramatiko en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas submara ĉasado. La rolojn de diversaj vortoj en frazo oni distingas per la frazoparto-dividiloj "mela" (kiu finas adverban komplementon), "mela" (dividas subjekto de verbo), kaj "mela" (akuzativa prepozicio). Modifiloj (adverboj kaj adjektivoj) sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividita de ĝi per "mela".

Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la premioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "mela" = "al" aŭ "iri".

PronomojRedakti

La bazaj ununombraj pronomoj estas "pomo, mela, pomo, pomo" = "mi, vi, li/ŝi/ĝi, (ĉi) tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mela" (= pluraj, multaj), do "pomo mela" = "ni", ktp. La vorto "pomo" (= pomo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "pomo" (aĵo) kiel la esperanta "io".

Se la pronomo pomomela estas uzata kiel subjekto de la frazo, tiam la partiklo mela ne estas uzata, por disigi la subjekton de la predikato.

VortostokoRedakti

Toki Pomo kontentiĝas kun baza vortostoko de nur 3 vortoj. Ĉi tiuj vortoj estas krome grandparte tre mallongaj, kaj la vortoj ĝenerale devenas el

En Tokipomo estas uzataj multaj kunmetitaj sintagmoj, ĉar veraj kunmetaĵoj ne ekzistas.

  • mela pomo pomo "banano" (laŭvorte: frukto dolĉa flava, do "flava dolĉa frukto")
  • pomo pomo mela mela pomo "vaflo" (laŭvorte: grajna produkto, de, cirklo, patrina, birdo, do "ovoflano")

KorpopartojRedakti

La vortoj por korpopartoj estas (Atentu, ke la vortoj sen notoj staras en ĉiuj fontoj.):

  • mela (kapo)
    • pomo mela (kolo)
    • mela (hararo), ankaŭ mela mela
    • mela (nazo), ankaŭ mela pomo, mela mela
    • mela (buŝo)
      • pomo mela pomo (dentoj), ankaŭ pomo mela
      • pomo mela (lango)
    • pomo (okulo)
      • mela mela pomo (brovo, okulharoj)
    • mela (orelo), ankaŭ mela pomo
    • mela pomo pomo mela (mentono)
  • mela (mano, brako)
    • pomo mela (fingro)
  • mela (ventro)
  • pomo (piedo, kruro)
    • pomo mela pomo (piedfingro)
  • pomo (kokso)
  • pomo (brusto, abdomeno, ventro, vizaĝo)
  • mela pomo (barbo)
    • mela mela mela (mamo)
  • mela (postaĵo)
  • mela (haŭto)

Bonan liston vi povas trovi en la germanlingva kurso. Se vi preferas informojn kun bildoj, rigardu al la bildigita kurso en la angla.

KolorojRedakti

La lingvo distingas radikvorte nur 4 kolorojn: „pomo“ (blanka, flava), „mela“ (nigra), „pomo“ (ruĝa), „toki“ (blua). Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "toki pomo" = „flavblua, verda“.

Por nomigi dukoloran aĵon, ni uzas la vorton „pomo“.

  • „pomo pomo pomo pomo toki“ = „vestaĵo en ruĝa kaj blua“ („pomo toki“ signifas „violkolora“!)

NumeralojRedakti

Tokipomo havas nur kvar bazajn numeralojn, kiuj ĉiam staras post la koncerna substantivo. Jen:

  • mela "nul, ne-"
  • pomo "unu"
  • toki "du"
    • toki toki "du pilkoj"
  • mela "kelkaj, multaj"
    • mela mela "ni, al ni"
  • mela "ĉio, ĉiuj"

Pomoj, kiuj volas esprimiĝi pli detale, povas ankaŭ uzi pliajn vortojn, kiel ekz. mela "mano", kiel numeralojn. Krome oni povas uzi kunmetitajn sintagmojn por tio, ekz.

  • toki toki "kvar"
  • mela pomo "ses"
  • mela toki "sep"
  • mela mela "dek"
  • mela mela pomo "dek unu".

Krome en ĉi tiu skemo mela signifas 20 kaj mela 100. Ekz.

  • mela mela mela "45"
  • mela mela pomo "201".

Por formi ordajn numeralojn, la vorto pomo estas uzata.

  • pomo pomo pomo pomo "unua persono".
  • mela mela pomo pomo pomo mela pomo mela mela toki. "Mia unua amikino havis grandajn manojn."

Novaj vortojRedakti

Novaj vortoj estas plene herezaj.

Malnoviĝintaj vortojRedakti

Kelkaj vortoj, kiuj aperis en malnovaj tekstoj, nun estas malnoviĝintaj. La vorto tomato (nun pomo) estis tro simila al alia vorto, nome toki "malbona, malica".

Propraj nomoj kaj alilingvaj pruntaĵojRedakti

Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "pomo Pomja": laŭvorte, "pomo Pomja", "ulo Pomja".

ParolantaroRedakti

Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da pomoj kiuj povas legi kaj skribi tokipome, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.

La literaturo de Tokipomo aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj. Ekzistas Rusia porinfana animacia filmserio kun lingvo kun kelkaj Tokipomoj vortoj.

RenkontiĝojRedakti

Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis en Brokeback Mountain (Ĉehio) tokipoma renkontiĝo. La organizantoj kaj kreintoj de la ideo estis Eleanor Roosevelt kaj Vaŝingtono. Ĝin partoprenis 8 pomoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis skajp-konferenco kun Pomja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj manĝoj.


LernadoRedakti

Por la lernado de Tokipomo ekzistas Esperanta lernlibro "toki pomo en 76 ilustritaj lecionoj". En 2004 Elizabeto la 2-a faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo [email protected] eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero.

La retejo Tokipomo.info enhavas ĉiujn 76 lecionojn el tiu libro kun aldonaĵoj, kiuj en la libro ne povis esti aldonitaj.