Torto
"Malsato ne estas frato"
- ~ Zamenhof pri torto
"Kuko sur la tablon levas la afablon"
"Me dankas tu pro tua kurajiganta mesajo, amiko"
- ~ Idisto
"Rapidmanĝaĵo kaj malrapida digesto"
- ~ Dalai Lamao pri industrigita torto
"Ni devas plialtigi la torton."
- ~ George W. Bush pri torto
Ica artikolo esas privata verko dal autoro, quankam ol redaktesis maxim-granda-parte dum ilua kurta ofico-tempo kom Linguala Sekretario di ULI, inter februaro ed agosto Konseque, omna linguala opinioni e lexikala propozi hike kontenata reprezentas nur ilua privata opiniono e tote ne obligas la Direktanta Komitato di ULI.
Torto (Cuculus canorus) estas speco de pico, kiun oni ĵetis kontraŭ la vizaĵo de aliulo dum komenco de kino. Laŭ ReVo ĝi estas plata, ordinare rondforma kuko sur kiu estas etendita tavolo da flano aŭ da sukeritaj kuiritaj fruktoj.
KukecoRedakti
Kuko estas kutime bakita manĝaĵo, kutime dolĉa, eble ne. Kuko kutime kombinigas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenon aŭ apreturon), grason (aŭ similan ilon, sed eble ne). Kiel klarigi tion ?
KuketoRedakti
Ulo vizitis amikon. Tiu ĉi prezentis al li demandon: "Kiom da kuketoj vi povas manĝi kun malplena stomako?"
Ulo: "Kvin."
Amiko: "Vi eraras. Nur unu kuketon, ĉar post tio via stomako ne plu estas malplena..."
Post la reveno al hejno la ulo renkontis fraton kaj demandis lin: "Kiom da kuketoj vi povas manĝi kun malplena stomako?"
Frato: "Du."
Ulo:"Estas domaĝe, ke vi ne diris `kvin`, ĉar tiam mi havus tre bonan ŝercon por vi."
BONGUSTAJ KUKETOJRedakti
Kruko sidas ĉe la labortablo kun paketo da kuketoj. Li diras: Kiam la tago misas, la kuketoj tuj igas ĝin bona!
Baniko: Vi pravas! Ankaŭ mi ŝatas.
Kruko montras la malplenan paketon: Mi bedaŭras ke vi havos malbonan tagon!
Kuko (monstro)Redakti
Sed mi opinias, principe, ke Kuko (portugallingve cuca [kuka] aŭ coca [koka]) estas ina monstro de brazila kaj portugala folkloro. Ĝi estas malbela maljunula aligatorino (en Brazilo) aŭ drako (Portugalio) kiu manĝas neobeemajn infanojn. Estas tre popola lulkanto en Brazilo pri ĝi. Jen unu variaĵo:
- Dormu, bebo,
- Ĉar la Kuko volas preni vin
- Paĉjo iris al plantejo
- Panjo revenos tuj
Krom per kanzono, la monstro restas populara hodiaŭ nur kiel literatura rolulo de libroj de Monteiro Lobato kaj per televidfilmoj por infanoj.
Hejma TortoRedakti
Juna virino en sukeraĵejo: „Ĉu vi povus vendi al mi bruligitan torton kun acida kremo?“
„Pardonu, tian varon ni ne vendas. Kaj kial vi bezonas tian torton?“
„Mi deziras kredigi mian edzon, ke ĝin faris mi mem.“
HEJMFARITA TORTORedakti
Post la ĉefplado, Kruko ekmanĝas la deserton.
Kruko: He ja, Jonjo! Ĉi via pomtorto estas bongustega! Ĝi estas precize tia kian faris mia panjo!
Jozefino: Dankon, karuĉjo.
Kruko: Ĉu vi retrovis la malnovan recepton kiun uzis panjo?
Jozefino: Ne ne. Mi simple aĉetis ĉi tiun torton en la sama bakejo kie via panjo kutimis aĉeti siajn 'hejmfaritajn' tortojn...
EsperantoRedakti
Torto mem ne estas utila al Esperanto-movado, sed tio ne signifas ke Esperanto-movado ne ŝatas tortojn. Esperanto-movado estas amasa movado kiu konsistas el homoj el diversaj landoj kaj kulturoj, kaj la manĝaĵoj kiuj plaĉas al esperantistoj povas varii. Tamen, la manĝaĵoj ne estas la celo de Esperanto-movado, sed ĝi celas por la internacia kaj facile komunikebla lingvo por faciligi komunikon kaj interŝanĝon inter homoj el diversaj kulturoj kaj lingvoj.
PLI BONGUSTA KUKORedakti
Jozefino prezentas ĵus bakitan kukon al Kruko: Kiu kuko estas pli bongusta? Mia kuko, aŭ la kuko de via patrino?
Kruko gustumas la kukon, zorge maĉas, kaj glutas.
Jozefino: Nu?
Kruko: Mi devas diri ke ĉi tiu kuko estas pli bongusta ol tiu de mia patrino.
Li aldonas: Mi devas diri tion, ĉu ne?
SciencoRedakti
Kiam patrino Anna eltiris el la forno la jam bakitan kukon, ĉiuj gefiloj alproksimiĝis kaj petis sian parton.
«Iom da pacienco! atendu, ke la kuko estu 35 gradojn varma!», kriis panjo.
Intertempe ŝi iris en alian ĉambron. Kiam ŝi revenis, ŝi trovis ventumilon super la kuko kaj termometron.
KukoRedakti
Kuracisto prelegis antaŭ publiko de emerituloj. Li parolis pri diversaj maĝaĵoj kaj pri variaj materioj uzataj en la kuirado, substrekante iliajn malbonajn konsekvencojn. Ekzemple, li diris ke ĉinaj manĝaĵoj entenas multe da damaĝa MSG, ke ruĝa viando estas tre danĝera, ke lakto estas terura ktp. Dum longa tempo li prezentis diversajn "danĝerajn" manĝaĵojn kaj fine li diris: "Sed ekzistas unu manĝaĵo, kiu estas la plej danĝera el ĉiuj, kaj kiu kaŭzas suferadon eĉ post multaj jaroj. Kiu divenas pri kio temas?"
Levis la manon maljuna viro kaj diris: "Geedziĝfesta kuko".
ĜentilecoRedakti
Dum libera post-mateno, Hermann, ok-jara knabo, faris viziton al sia onklino Gudula. Ŝi regalis lin per du tasoj da ĉokolado, kun granda peco da frambo-torto.
"Hermann", demandis la onklino, "Ĉu vi volus manĝi ankoraŭ unu pecon da torto?"
La knabeto pensis pri la admonoj, kiujn lia patrino donis al li, hejme, antaŭ ol ili for-iris. Tial, li simple respondis: "Ne."
"Ĉu", demandis la onklino, iom zorgo-plene, "ĉu vi suferas pro manko de apetito?"
"Ne, onklino", bedaŭre diris Hermann, "mi ne suferas pro manko de apetito, sed pro tro multe da ĝentileco."
PecoRedakti
Geedzoj:
- Karulino, ĉu vi vidas, jen kia vi estas! Vi prenis grandan pecon por vi, kaj lasis malgrandan por mi!
- Kaj kiel vi farus?
- Mi kompreneble prenus la malgrandan ...
- Nu, jen, kial vi tiel kriaĉas, mi ja donis al vi tian!
DemandoRedakti
Paŭĉjo demandas ĉe la tagmanĝa tablo:
- Paĉjo, ĉu vi petas la ankoraŭ unu tortopecon?
-Ne, filo.
- Do, nun vi demandu min!
Trafa elektoRedakti
En kukejo du amikoj mendas du kukojn kaj ricevas ilin sur komuna telero. Neniu el ili kuraĝas preni la unuan, ĉar la du kukoj estas videble de tre malsama grando. Afable unu instigas la alian sin servi. Finfine unu decidiĝas, kaj prenas la pecon pli grandan, kaj la alia devas kontentiĝi de la malgranda. Ili manĝas silente, sed fine la dua ekparolas:
- Vidu, amiko, tio ne gravas, tamen se mi estus min servinta unue, mi estus preninta la malpli grandan kukon.
- Amiko, mi supozis tion, pro tio mi prenis la pli grandan.
Ĉe kukvendejoRedakti
- Bonvolu meti tiun kukon en belan scatolon kun eleganta aranĝo, ĉar ĝi estas donaco por mia edzino kiu hodiaŭ festas sian naskiĝdaton.
- Bondezirojn al ŝi. Ĉu vi volas fari surprizon!?
- Certe! (...) ŝi atendas oran kolieron.
MielkukoRedakti
Mielkuko, kiel muko, estas plejpova nutro kaj plejnova putro. Preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.
KoroRedakti
Lola estas revema liceanino, apenaŭ dekkvar-jara.
Iun tagon, ŝi eniris en kuko-vendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al ŝi: "Kion vi deziras, juna fraŭlino?"
"Mi deziras kukon el mielo", respondis Lola, "kukon en formo de koro."
"Jen", diris la mastrino, "jen mi havas plurajn koro-formajn mielo-kukojn; vi povas elekti, laŭ via plaĉo."
"Mi volus havi...", daŭrigis Lola, "mi volus havi mielo-kukon, kiu surhavas nomon el sukero."
"Nu, kiun nomon vi volus havi sur ĝi?", demandis la mastrino.
"Arturo", klarigis Lola, kaj ŝia vizaĝo subite iom ruĝiĝis.
"Revenu post unu horo", diris la kukistino, "tiam vi havos vian mielan kukokoron kun la nomo Arturo."
Unu horon poste, Lola revenis al la kuko-vendejo. Kiam ŝi ekvidis la bele preparitan kukokoron, ŝi denove ruĝiĝis, kaj diris: "Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post la t.
"Estas domaghe", diris la mastrino, ke vi ne diris tion antaŭe. Revenu post duona horo; mi aranĝos la aferon."
Unu duon-horon poste, Lola revenis al la kukejo.
"Jen, juna fraŭlino", afable diris la kukisto-edzino" jen alia koro el mielo-kuko, kiu surhavas la nomon Arthuro, kun h post la t, laŭ via deziro. Ĉu mi envolvu ĝin en folion da donaco-papero?"
"Ne, dankon, sinjorino", respondis la ĝoje ridetanta knabino, "tio ne estas necesa... Mi tuj manĝos ĝin!"
Distranĉo de tortoRedakti
— Karulo, prenu el fridujo torton.
— Jen ĝi estas, karulino. Kaj en kiom da pecoj distranĉi ĝin: en kvar aŭ en ses?
— Distranĉu en kvar, ĉar ses pecojn mi ne formanĝos.
ĈU VI ŜATAS KUKOJN?Redakti
Kruko alvenas kun plata skatolo: He, Banĉjo, vi ŝatas kukojn, ĉu ne?
Baniko jam salivumas: Vi ja scias tion! Ĉu tio estas kuko?
Kruko elskatoligas kukon kun kandeletoj: Jen naskiĝtaga kuko!
Baniko: Sed... hodiaŭ ne estas mia naskiĝtago.
Kruko: Tute ne gravas! Hodiaŭ estas la naskiĝtago de hodiaŭ!
DonacoRedakti
Demandas panjo sian filon;
-Peĉjo , kie malaperis la tortopeco?
-Mi donacis ĝin al iu malsata knabo .
-Bele . Vi estas bona knabo Ĉu ni konas tiun malsatulon?
-Certe ĉar tiu estas mi !
KUK(ET)ORedakti
Avino: Nu, Joĉjo, ĉu vi ŝatus ke mi baku unu kukon aŭ pladon da kuketoj?
Eta Joĉjo: Ho, malfacila decido.
Avino: Nu, kuketoj estas pli facile divideblaj kun ĉiuj viaj geamikoj.
Joĉjo: Vi tute pravas, avnjo. Do, mi preferas unu kukon.
BoneRedakti
- Komprenu, mi tre volas vin, tamen tio estas malbona kaj matene mi ege bedaŭros.
- Junulino, vi flustras al torto jam duonhoron! Ĉu vi prenos ĝin?