Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

La T.jpg

"La projekto montriĝis pli ampleksa ol oni komence kredis, sed la unuaj rezultoj baldaŭ videblos."

~ Moseo pri tradicio

Tradicio estas la maljunuloj koruptantaj la junulojn por plaĉi al la mortintoj. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.

Enhavo

Deka Ekzerco de Fundamento de EsperantoRedakti

Papero estas blanka. ― Blanka papero kuŝas sur la tablo. ― La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. ― Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. ― La patro donis al mi dolĉan pomon. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion. ― Mi ne amas obstinajn homojn. ― Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ― Bonan matenon! ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi). ― Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). ― Sur la ĉielo staras la bela suno. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. ― La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. ― Lakto estas pli nutra, ol vino. ― Mi havas pli freŝan panon, ol vi. ― Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. ― Mi estas tiel forta, kiel vi. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

Tradicio kaj modernecoRedakti

Tradicio kaj moderneco estas serioj de artikoloj pri la Esperanto-movado verkitaj de Javier Alcalde en La Ondo de Esperanto. Ili temas pri diversaj aspektoj de la vivo de Esperantujo.

Tradicio en la Nova TestamentoRedakti

La mencio pri tradicio “en la Nova Testamento aperas en la epistoloj de Paŭlo en tiuj tekstoj:

  • " 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia" (2 Tes 2,15).
  • "Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni" (3,6).

En tiuj du pasaĵoj la termino "tradicio" aludas, laŭkuntekste, al "transdonitaj instruaĵoj" aŭ "ricevita instruaĵo", nome al specifaj instruaĵoj de la Apostoloj de Kristo kiel ili estas registritaj en la Sanktaj inspiritaj Skriboj: do ili enkadriĝas en la Apostola Tradicio.

  • " Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo" (Kol 2,8].
  • "... ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. " (Tito 1,14).

En tiu du pasaĵoj, la kunteksto travidigas doktrinon, sentojn aŭ kutimojn kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estas buŝe transdonitaj de generacio al generacio pere de aŭtoritato kiu sin prezentas inspirita. Laŭ la apostoloj, por esti konsideritaj validaj, devas esti kapablaj montriĝi en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. La sama sinteno estis kutimaj en la profetoj de la Malnova Testamento kiel aperas, ekzemple en Jesaja 8,20: " Tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.!" [1]

La tradicio en katolikismoRedakti

La Katolika Eklezio opinias ke la publika revelacio pri la kristana mesaĝo konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tamen al la Sankta Skribo ĝi alflankigas la "tradicio", intencita kiel doktrino, sentoj kaj kutimoj kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estis buŝe transdonitaj dee generacio al generacio pere de aŭtoritato supozigita inspirita. Tiu tradicio, por esti konsiderita valida, devas esti en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. Substance la ideo pri ekskluziva subordigo al la vorto de la Skribo estas fremda jam al Patroj de Eklezio, laŭ kiuj la Trdicio viva estis konsiderita la medio ene de kiu legi la samajn Sanktajn Skribojn (regula fidei)[2]

Apostola TradicioRedakti

La Apostola Tradicio estas manlonga antikva kristana verko en kiu oni referencas al kompendio de principoj, reguloj kaj instruaĵoj temantaj pri eklezieca ordinigo, praktikoj, liturgiaĵoj kaj komunuman vivo.kiuj reprezentas la strukturon kaj la formon per kiuj la antikva eklezio realigis, fakte kaj konkrete, la “instrukciaron” (latine: traditio) de la Apostolo]]j, por la bono kaj edifo de ĉiuj kredantoj. Tradicie datita ĉirkaŭ la 215 kaj atribuita al Hipolito el Romo (170?-235?), estas nun konsiderata ĉe studuloj agregaĵo de materio devenanta el diversaj fontoj, tre probable origininta en diversaj geografiaj regionoj kaj probable en diversaj historiaj epokoj, eble datebla ekde la duono de la 2-a jarcento ĝis la 4-a; tamen neniu de la tekstaj atestaĵoj povas estis kun certeco lokigita antaŭ la 4-a jarcento.[3]

 
Antikva roma skulptaĵo, malkovrita en 1551 kaj imagita portreto de Hipolito el Romo kiu plikrdindigis la atribuadon al li de la Apostolan Tradicion.

Fakte la origina greka teksto estas konata nur per maloftaj fragmentoj tiel ke la textus receptus “akceptita teksto) estas la rezulto de kolekto de partaj atestaĵoj inter kiuj latina versio, konstituata de palimpsesto de la Codex veronensis (LV 53) de la kapitula biblioteko de Verono, kiu konservas ekzempleron de la 8-a jarcento de la tria libro de la Sententiae de Isidoro de Sevilo.

Tamen, en 1999[4], estis trovita etiopalingva versio kopiita el manuskripto de la 14-a jarcento siavice tradukita el greka teksto de egipta kanona-liturgia kolekto referencanta al la Patriarkejo de Aleksandrio, dirita kolekto aksumita kaj datebla je la fino de la [[5-a jarcento. Tiu nova kodekso transdonas version proksiman al tiu latina kaj akreditas la hipotezon de greka arketipo. Sen ignori la tezon de la agregaĵo, la lasta malkovvita etiopa dokumento helpas la subtenantojn de la tezo pri la ekzisto de aŭtenta kanona-liturgio kodekso.

EnhavojRedakti

La verko povas esti dividita tiel:

  • prologo (unua ĉapitro)
  • tri apartaj sekcioj:
    • la unua pritraktas pri la ordinado de episkopoj kaj eŭkaristio kaj pri konfeso de la kredo.
    • la tria pri la Komunio, fasto... krucsigno.

NotojRedakti

Ĉu la artikolo enhavas eraron? Jen, vidu.

  1. Ekzegezistoj trovas ankaŭ aliajn pasaĵojn en la Nova Testamento aludantajn al la tradicio, sed la juĝo ne estas unuanima. Krome pri la sama doktrino en la Malnova Testamento la problemo ne ekzistas ĉar ĉiuj rabenaj skoloj parolas pri Torao neskribita transdonita eksterbiblie, do laŭtradicie.
  2. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, Il pozzo di Giacobbe, 2007.
  3. Angla testo el Katolika Encikolpedio: “(EN) «An aggregation of material from different sources, quite possibly arising from different geographical regions and probably from different historical periods , from perhaps as early as the mid-second century to as late as the mid-fourth, since none of the textual witnesses of it can be dated with any certainty before the last quarter of that century ». (Paul F. Bradshaw; Maxwell E.Johnson; L. Edward Phillips, The Apostolic Tradition: A Commentary, p. 14.: Andrea Nicolotti)
  4. Vidu: A. Bausi, cit., 2006, p. 43, nota 1