Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Tradukado

(Alidirektita el Traduko)

"Mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo"

~ Zamenhof pri Tradukado
244764 med.jpg

"Ago, laboro de tiu, kiu tradukas"

~ ReVo pri tradukado

"La traduko daŭris tri monatojn"

~ iu ajn pri tradukado

"Sed almenau tiam ni traduku, kiam tradukado iel eblas, ech se por tio necesas ioma cerbostrecho"

~ Fra Simo pri tradukado

"Kompreneble mi tradukis polan tradukon, ĉar mi preskaŭ neniom scias germanan lingvon."

~ Blogisto pri tradukado

"Angla estas la origina lingvo, la aliaj estas tradukoj, kaj verŝajne la tradukoj ne estas kompletaj"

~ Cindy McKee

"Tradukistoj estas ofte efektive nur etsprituloj kaj mensogistoj"

~ Hans-Georg Kaiser

"Li diris, ke dum la tradukado li jen kaj jen trafis konceptojn (aŭ lin jen kaj jen trafis konceptoj), por kiuj mankis taŭga vorto en Eo"

~ Otto Prytz pri li

"Eĉ se vi ne scias nenion pri tiuj temoj - vi povas traduki sufiĉe bonan tiuteman artikolon el la vialingva Vikipedio."

~ Vikipediisto pri tradukado

"Przy innym przeczącym wyrazie opuszcza się przysłówek przeczący ne (np. mi neniam vid/is nigdy nie widziałem)."

~ Krokodilo pri la supra diraĵo

Tradukado esta la ago de transigi iun tekston aŭ konversacion de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per sensencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia. Pluraj aŭtoroj pliklarigas la koncepton:

5174.jpg

"Tradukado estas la transigo de la sama semantika arkitekturo el unu poetiko en alian poetikon. La semantiko konserviĝas, la poetiko kreiĝas denove."(Alfoso Reyes)

"Traduki estas anstataŭi la gramatikon kaj leksikon de la origina (fonta) lingvo per la ekvivalentaj gramatiko kaj leksiko de la cela lingvo, kun koresponda anstataŭo de la fonetiko kaj grafiko de la origina lingvo per la fonetiko kaj grafiko de la cela lingvo".(J. C. Catford)

"Traduki estas produkti en la cela lingvo la naturan ekvivalenton kiel eble plej proksiman de la mesaĝo de la origina lingvo, ne laŭ signifo, kaj poste laŭ stilo." (Eugene Nida)

Tradukado estas malfacila

Enhavo

La tuta veroRedakti

La problemon de tradukado bone karakterizas ankau la fama diraĵo:

"Tradukoj similas al virinoj - se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj, se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj."

TradukoRedakti

Tio estis traduko de alia verkisto, kaj pli ol tio, ĝi estas diraĵo de specifa rolulo en la verko. Kial vi falsas la veron?

Mi jam alparolis tiun punkton: Zamenhof tradukis verkon de Friedrich Schiller, La Rabistoj. En tiu verko, la rolulo Karolo Moor diras la citaĵon cititan de vi kiel "diraĵo de Zamenhof." Ŝajne vi ne povas distingi inter la voĉoj de rolulo (Karolo Moor), de la verkisto (Friedrich Schiller), kaj de la tradukinto (Zamenhof).

Traduka MovadoRedakti

La Traduka Movado estis movado startinta en la Hejmo de Saĝeco de Bagdado kii celis traduki multajn greklingvajn klasikaĵojn en Araban.

La rilato inter la frua periodo de islama matematiko kaj la matematiko de Grekio kaj Hindio ne estas tute komprenita ĉar multo da verkaro estas nuntempe nur en latinaj tradukoj aŭ ne survivis.[1]

Tradukistoj estas malamikoj de EsperantoRedakti

La tradukistoj la interpretistoj amas sian laboron kaj arde defendas ĝin kontraŭ Esperanto. Ĉar la interpretistoj evidente estas spertuloj pri lingvoj, la parlamentanoj kaj komisaroj dependas de ilia konsilo. La temo estas tre dinamika kaj venas de biografioj kaj individuaj homoj.

Internacia tago pri tradukadoRedakti

 
Sankta Hieronimo en lia studoĉambro. Pentrarto de Domenico Ghirlandaio.

La internacia tago pri tradukado okazas ĉiujare je la 30-a de septembro. Ĝi koincidas kun la festo de Sankta Hieronimo, tradukisto-reviziisto de la Biblio ('vulgato') kaj kiu estas konsiderata kiel la ŝirmisto de la tradukistoj.

Bibliaj TradukaĵojRedakti

Estas neniu vera tradukaĵo de la Sankta Biblio. Kiel oni povus traduki la laŭliterajn vortojn de Dio? La veraj kredantoj legas la Biblion nur en la devena Esperanto.

VulgatoRedakti

 
La Evangelio laŭ Johano el eldono de la Vulgato, 1922.

La Vulgato (latine, Vulgata editio de la Biblio) estas la ĉefa traduko de la Biblio en la latinan lingvon. De 400 ĝis 1500, la Vulgato estis la ĉefa versio de la Biblio en la Okcidento. La plej antikvaj manuskriptoj de la tuta kristana Biblio estas la Vulgato. Ĝi ankaŭ estas la unua libro presita de Gutenberg.

Ĉirkaŭ 383-405, Sankta Hieronimo tradukis la Biblion en la latinan kun la helpo de:

  1. La Septuaginto
  2. La Heksapla de Origeno
  3. La hebrea Masora Biblio
  4. La greka Nova testamento
  5. La Malnova Romia Biblio – la tiama populara latina traduko
  6. La originala hebrea teksto de la evangelio de Mateo
  7. kelkaj rabenoj

Kaj ankaŭ aliaj tekstoj. Kontraste, modernaj tradukoj (almenaŭ en anglalingvaj landoj) nur utilas #3 kaj #4.

La Vulgato ne estis la unua latina traduko: antaŭ Hieronimo estis la Malnova Romia Biblio, kiu estis latina traduko de la Septuaginto kaj la greka Nova testamento.

La latina de la Vulgato estas vulgara latina – la latina de la strato, ne la eleganta sed tiama antikva kaj malfacila klasika latina de Cicerono.

La Malnova testamento estas plejparte tradukita de Hieronimo el la Masora Biblio, kun la kontrolo de la Septuaginto kaj Heksapla. Por la Nova testamento, li plejparte redaktis kaj korektis la tradician latinan tradukon. Li estis komisiita de la tiama papo, Damaso la 1-a.

En la Vulgato estas tri versioj de la Psalmaro:

  • La Romia Psalmaro – milde revizio de la tradicia latina traduko de la Septuaginto. Kantita en la katolika meso ĝis la 16-a jarcento.
  • La Hebrea Psalmaro – tute nova versio tradukita el la hebrea teksto de la Masora Biblio.
  • La Galia Psalmaro – kompromiso inter #1 and #2.

Ĉar la popolo kantis la psalmojn ĉiusemajne en preĝejo laŭ la tradicia latina traduko de la Septuaginto, la Hebrea kaj Galia Psalmaro neniam estis populara.

En 1546 la 1-a Koncilio de Trento dekretis ĝin kiel la oficiala versio de la Biblio por la Katolika Eklezio. Sed la Vulgato nune agnoskita de la eklezio ne estas la originala teksto de Hieronimo: la teksto estis redaktita dufoje: unuafoje en 1592 (la Klementina Eldono) kaj denove en 1979 (la Nova Vulgato). La versio de Hieronimo ankoraŭ estas havebla, la Stutgarta Vulgato, sed estas rekonstruo el manuskriptoj, do ne estas precize la teksto de Hieronimo.

Nova VulgatoRedakti

Nova Vulgato, kiel oni vidas, estas proksimiĝo de du komunaj vortoj, kies signifoj jam lasas kompreni pri kio temas; sed por sufiĉe klare transdoni la sencon, tiu nocio bezonas preambolojn.

Kiel scias la informiĝintoj pri la Biblio aŭ bibliaĵoj, en Okcidento, fine de la kvara kaj komence de la kvina jarcentoj aperis la latiginita Biblio, poste nomata Vulgato: ĝi konsistas el rektaj tradukoj, el la hebrea kaj aramea kaj greka, de sankta Hieronimo, kiu tamen profitis ankaŭ de la (vetus) praa latina, nur nekomplete posedata de ni hodiaŭ. Se Hieronimo povas esti konsiderita, kun Origeno, eminenta filologo (li komparis la diversajn manuskriptojn de la nova kaj malnova testamento kunige kun la Septuaginto, ktp), kaj profitanto de tiutempaj sciencoj aplikataj al Biblio, lia verko, tamen, transdoniĝis laŭjarcente diverstekste: el tio, tial, diversaj skoloj, mezepokaj kaj modernaj, provis rekonstruj el vulgataj manuskriptoj la plej probablajn tekstojn (vidu, ekzemple, la reviziaĵon de la skolo de Komplutenco). Kaj, krome, ankaŭ la rekonstruitaj Vulgatoj lasis dubojn kaj malcertecojn se komparataj kun manuskriptoj de la hebreaj kaj grekaj tekstoj, antaŭaj kaj postaj al la verkada taskiĝo de Hieronimo. Delonge fakuloj kaj ekleziuloj pledis por ke estu reesplorita kaj reviziita, en la latina, la tuta Biblio apogiĝante sur la plej sekuraj manuskriptoj kaj profitante de la modernaj sciencoj por atingi la celon.

Sed por tion fari estus bezonate, krom la realiga volo, ankaŭ rimedojn kaj engaĝiĝon de plurcentaj fakuloj, el diversaj sciencoj kaj kulturoj. Fine, en 1965, jam ekfiniĝanta la dua vatikana Koncilio, papo Paŭlo la 6a, puŝite ankaŭ de sugestoj de la koncilia episkoparo, kreigis la ĝustajn sciencajn aparatojn, kaj la tasko, nekomuna kaj kulture epoka, startis, kaj la tuta kritike retraduka verko estis liverita al la papo Johano Paŭlo la 2a en 1979 kun la nomo “Nova Vulgata” aŭ “Neovulgata” kies titolo estis “Bibliorum Sacrorum nova vulgata editio” (de la libroj sanktaj nova vulgata eldonoAl tiu eldono konformiĝos ĉiuj liturgiaj tekstoj de la Katolka Kklezio kaj la katolike oficialigitaj diverslingvaj tradukoj.

Interese estus pritrakti la ekzegezajn kaj filologiajn kriteriojn sekvitajn de la fakuloj kaj la tekstajn kaj sencajn modifojn, la tekstajn ekskludaĵojn ĉar laŭtempajn altruditaĵojn, kion konforman al la traduko de Hieronimo, kion ĉerpitan el aliaj manuskiptoj, kion rekonstruitan nur laŭsence ĉar ne eblas klara teksto, kaj la kialojn de unuopaj ŝanĝoj. Bonŝance, ĝuste ties faksciencaj pravigaj provoj estas kolektitaj en diversaj grandvolumoj, baldaŭ, se ne jam, publikigotaj. Ĉiuj tiuj demandoj, kaj aliaj, certe trovos respondon en estontaj eseoj ofertitaj al la atento ankaŭ de vikipediistoj. Se neniu el inter la plucentmilaj ŝanĝoj tuŝas la kredindaĵojn, certe ili ne manku influi ne nur aspektajn vidpuntojn de la kulturo.

Reina-ValeraRedakti

La Reina-Valera, ankaŭ nomata Biblia de Casiodoro de ReinaBiblia del Oso (Biblio de la Urso), estas unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la kastilia lingvo. La verko estis farita surbaze de la tradukoj de la originalaj tekstoj en la hebrea kaj la greka lingvoj kaj estis publikigita en Bazelo, Svislando, la 28an de septembro 1569. Ĝia tradukinto estis Casiodoro de Reina, hispana monaĥo konvertita al protestantismo kaj poste Cipriano de Valera faris la unuan revizion en 1602.

SeptuagintoRedakti

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

  1. Genezo
  2. Eliro
  3. Levidoj
  4. Nombroj
  5. Readmono
  6. Joŝuo
  7. Juĝistoj
  8. Rut
  9. Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)
  10. Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko
  11. Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)
  12. Neĥemja
  13. Ester
  14. Judit
  15. Tobit
  16. Makabeoj (kvar libroj)
  17. Psalmaro
  18. Manase
  19. Sentencoj
  20. Predikanto
  21. Alta Kanto
  22. Ijob
  23. Saĝeco
  24. Siraĥido
  25. Hoŝea
  26. Joel
  27. Amos
  28. Obadja
  29. Jona
  30. Miĥa
  31. Nahum
  32. Ĥabakuk
  33. Cefanja
  34. Ĥagaj
  35. Zeĥarja
  36. Malaĥi
  37. Jesaja
  38. Baruĥ
  39. Plorkanto
  40. Jeremia
  41. Jeĥezkel
  42. Daniel
  43. Kanto de Tri Junuloj
  44. Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)
  45. Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)
 
_Starożytny_ _fragment_ _manuskryptu_ _Septuaginty_ (_zwój_ _Proroków_ _mniejszych_) _ok_. I w. p.n.e.
 
_Kodeks_ _synajski_ _LXX_ z Iv _lub_ _pocz_. V w. - _fragment_ _Księgi_ _Estery_
 
_Ukázka_ _textu_ _sinajského_ _kodexu_ (_část_ _knihy_ _Ester_)

Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj SkribojRedakti

La Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj estas traduko de la Biblio publikigita de la Societo Gardoturo en 1961; ĝi estas uzita kaj distribuita de la atestantoj de Jehovo. Kvankam ĝi ne estas la unua Biblio publikigita de la grupo, ĝi estas la unua origina traduko el la antikva hebrea, la greka, kaj aramea bibliaj tekstoj. Nun en 2020, la Societo Gardoturo eldonis pli ol 238 000 000 da ekzempleroj en 188 lingvoj.[2][3][4][5][6]

La Traduko de la Nova Mondo (la 21 aŭgusto de 2010) estas la plej unua plena Biblio, eldonita en Oseta lingvo (Irona dialekto)[7].

Versio Rajtigita de la Reĝo JakoboRedakti

 
La unua paĝo de la unua eldono de "La Biblio, Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo", eldonita dum la jaro 1611.

La Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo (anglalingve: Authorized Version (Unuiĝinta Reĝlando), King James Version (Usono)) estas la plej fama traduko de la Biblio en la anglan lingvon. La traduko estas laŭvorta kaj tre fidinda, sed nun la lingvo estas arkaika kaj ofte malklara. La traduko estis tre populara el 1700 ĝis 1900 kaj ankoraŭ estas rigardata kiel la tradicia traduko de la Biblio inter anglalingvanoj.

Vetus LatinaRedakti

 
Paĝo de la Kodekso de Verĉelo, entenanta la antikvan latinan (Vetus latina) version de la Evangelio laŭ Johano 16:23-30

Vetus latina, tradukebla al la esperanta per “Antikva latina” estas la konvencia sintagmo utiligita por indiki ĉiujn tradukojn de la Biblio al la latina lingvo faritajn de diversaj aŭtoroj, ekde la 2-a ĝis la 4-a jarcento, nome la jarcentoj antaŭantaj la Vulgaton, kiu estas la traduko de la Biblio al la latina zorgita de Sofronio Eŭsebio Hieronimo.

Krom la nombraj partaj tradukoj ekzistas du kompletaj tradukoj: unu, origininta en Afriko, ricevis la nomon de Afra; la alia, uzata en Okcidento, eble devas esti identigita kun tiu komune nomata Itala pri kiu parolas Aŭgusteno de Hipono. La fonta lingvo de tiuj tekstoj estas ĉiam la antikva greka. Sed, malgraŭ tio, ilia kvalito estas multe nekontinua, ofte sence malsama, eble pro tio ke ĉio kreiĝis sen la kontrolo de hierarkio. Oni scias ke Sankta Aŭgusteno spertis veran naŭzon pro iliaj malprecizecoj kaj raspecojn [8].

La teksto kiu oni sukcesas rekonstrui, startinte el la patristikaj tekstoj kaj el malmultaj integraj manuskriptoj, estis eldonita de la monaĥoj de Beuron (Germanio) ekde 1954 kaj poste. Iniciatis tiun rekonstruon germana pastro, Joseph Denk, kiu pasigis kolekton de miloj da slipoj al tiuj monaĥoj.

Traduko de la Biblio de Joseph SmithRedakti

La Traduko de la Biblio de Joseph Smith (TJS), ankaŭ nomata la Inspira Versio de la Biblio (I.V.), estis revizio de la Biblio fare de Joseph Smith, Jr., la fondinto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Smith konsideris ĉi tiun laboron "filio de lia kriado" kiel profeto. Smith estis murdita antaŭ kiam li opiniis ĝin kompleta, kvankam plejparto de lia laboro estis elfarita unu jardekon antaŭe. La laboro estas la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo kun kelkaj gravaj aldonoj kaj revizioj. Ĝi estas konsiderita sankta teksto kaj estas parto de la kanono de Komunumo de Kristo, antaŭe la Reorganizita Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagaj (REJKSLT) kaj aliaj eklezioj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Elektaĵoj de la traduko de Joseph Smith estas ankaŭ inkluzivita en la piednotoj kaj la aldonaĵo en la mormona eldonaĵo de la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, sed la Mormona Eklezio havas nur oficiale kelkajn eltiraĵojn kiu aperas en ĝia Multevalora Perlo.

HistorioRedakti

La tago estas festata ekde ĝia ekesto en 1953 fare de FIT (Internacia Federacio de Tradukistoj).

La ideo de oficiale rekonita internacia tago pri tradukado unue estis prezentita fare de FIT en la jaro 1991.

La 24-an de majo 2017 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio 71/288 deklaris la 30-an de septembro "Internacia Tago pri Tradukado"[9]

CeloRedakti

La celo malantaŭ la tago estas atingi solidarecon inter tradukistoj kaj promocii la profesion tutmonde. Ĝi samtempe ofertas la ŝancon fiere pruvi la gravan kaj esencan laboron de tradukistoj.

La komitato de la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT) deklaris difini "Tradukon" kiel "disvastigi kulturan heredaĵon en ŝanĝiĝanta epoko" kiel la temon por la Internacia Traduka Tago en 2018, cele al reciproka respekto en la ŝanĝiĝanta mondo kaj diskonigo de la "Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj" de UN en 2019[10].

ProblemoRedakti

La kunteksta esplorado estas vere la granda problemo. Cetere, eĉ homa tradukisto havas pri tio problemon kaj devas sufiĉe ofte telefoni je la tempopunkto de la tradukado nur por klarigi detalojn de la tiama kunteksto.

Alia problemo estas plursignifeco de la originalo.

La VERA problemoRedakti

La vera problemo estas, ke ni havas nek verkistojn, nek verkistojn pretajn traduki. Niaj tiel nomataj "bonaj aŭtoroj" estas en vero nur amatoraĉoj. Jen la problemo.

Nacilingvaj tradukoj el EsperantoRedakti

Nacilingvaj tradukoj el Esperanto ekzistas de du specoj:

  • nacilingvaj tradukoj de Esperanto-originaloj
  • tradukoj inter du naciaj lingvoj pere de Esperanto kiel ponto-lingvo

Oni tradukas ne nur beletron, sed ankaŭ nebeletrajn verkojn.

Tradukojn de Esperanto-originaloj en naciajn lingvojn registris Willem Verloren van Themaat.

Kiel traduki por la movadoRedakti

Por kontraŭstari la anglan, oni devas traduki ĉiujn tekstojn de la angla al Esperanto. Ne gravas ĉu vi regas la anglan, nek eĉ ĉu vi regas Esperanton. La Fundamento, Google Translate, vortaro de John C. Wells kaj fervora fido je la interna ideo ĉiam sufiĉos por efektivigi bonan tradukon.

NotojRedakti

  1. "mathematics" Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica Online Library Edition. Encyclopædia Britannica, 2011. Web. 14a Mar. 2011
  2. EU esploras la membronombron de TEJO
  3. Kiel venki solecon?
  4. Kial dum kampanjoj naciaj gazetegoj ne afiŝigas fotojn de politikaj kandidatoj bobelumante 🤭?
  5. Multas la informoj pri KCE kaj aliaj pakintaj establoj, sed impresas ankaŭ la debato pri literaturĝenra temo (precipe inter Mao Zifu kaj Gerrit Berveling) kaj la opinioj pri la Manifesto de Raŭmo (ĉi-foje de Jose' Antonio Vergara).
  6. Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj
  7. Ĉar mi ne scias ekzisto de tia frukto, mi komprenus ŝelo.
  8. Mi persone ne uzus ŝimanta anstataŭ mucida.
  9. Rezolucio de UN la 24-an de majo 2017 (kvar-lingve: en, fr, ru, es)
  10. Liu Zijia, Internacia Traduka Tago: Disvastigi kulturan heredaĵon en ŝanĝiĝanta epoko, El Popola Ĉinio, la 30-an de septembro 2018, alirite la 22-an de januaro 2019.