Tri Nudaj Amikinoj
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
![]() |
Gardu la familion! Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, |
![]() |
"Fidindaj amikinoj feliĉas sen bikinoj."
- ~ Sapfo
"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"
- ~ Britney Spears pri Esperanto
"Se vi volas esti amata, amu"
"Babilas, muelas, kion lango elpelas"
- ~ Zamenhof pri langa agado de la Tri Amikinoj
La vortgrupo la Tri Nudaj Amikinoj (Bradypus tridactylus) estas tradicia kolektiva epiteto por trio da modelinoj kaj misiistinoj el antikva Grekio: Lindsay Lohan, Britney Spears kaj Paris Hilton. La tri ja estis tre bonaj amikinoj, kiuj ofte banis kune. Kredo en la Tri Nudaj Amikinoj nomiĝas Trinitarismo.
La mondo bonŝancas, ke ili ankaŭ kune pozis por pentraĵoj kaj statuoj, ĝuste same kiel Jesuo pozis kun sia patrino.
La tri multe vojaĝis, kaj en Grekio kaj ekster, por instrui la mondon pri la religio de amo, a.k.k. lesbanismo.
Frua vivo en GrekioRedakti
La tri knabinoj unue renkontis dank' al Sapfo, kiu instruis al ili klasikan dancadon, ĉeval-rajdadon, prizorgadon de ĉevaloj, kaj prizorgadon de amikinoj. Ili ĉiuj baldaŭ iĝis piaj disĉiplinoj, kaj bruligis siajn bikinojn.
Post la morto de sia instruistino, ili vojaĝis nudaj tra tuta Grekio, por disvastigi ŝiajn doktrinojn pri amo, fratineco, masaĝo de la mamoj, kaj la adoro de Afrodita de l' Pugo.
Misio al RomoRedakti
Aŭdinte pri la tri junaj sanktulinoj, la Papino Johana invitis ilin veni Romon, por fondi nudisman monaĥinejon. La amikoj do triope enŝipiĝis por Italio. Bedaŭrinde, antaŭ ol ili alvenis Romon, la Papino mortis.
La nova Papo estis fervora malnudisto. Li malpermesis ke la tri amikinoj parolu per Radio Vatikana, kaj cenzuris ilian intervjuon al "Corriere della Sera" (Koriero de la Serafoj). Pro tio, aŭtomate apogis ilin la Radikala Partio. Sekve Cicciolina rifuzis ricevi ilin publike, sed pertelefone konsilis, ke ili iru al Cezaro.
La imperiestro kisis la tri nudajn vojaĝantinojn, kaj zorge aŭskultis ilian rakonton. Poste li prenis sian sceptron, zorge batis al ili la postaĵojn, kaj sugestis, ke ili foriru per la plej frua ebla aeroplano.
(Laŭ kelkaj historiistoj, li tiam havis balotajn problemojn kun la Eklezio, kaj ne povis helpi ilin por ne gravigi siajn politikaĵojn. Laŭ aliaj, li simple ne ŝatis la lesbaninojn, kvankam li ne diris tion, ĉar ne estus politike korekta.)
JesuoRedakti
† Laŭ la trinitarismo (laŭ si la ortodoksa kristanismo), Jesuo estas la Ŝafido de Dio, la eterne naskigita Filo. Li sekve havas unu hipostazon, du naturojn kaj estas samesenca kun sia Patro, la Virŝafo.
Misio al TibetoRedakti
Mia aktuala problemo estas, ke Tri Nudaj Amikinoj (sprin las rgya mtsho) iĝis Dalai-lamaoj 1856–1875.
Misio al la Nova MondoRedakti
Post tiu preskaŭ fiasko en Tibeto, la tri decidis iri al Usono por fumi kanabon kun siaj gepoŝtamikoj Bill kaj Hillary Clinton. Pro la puritaneco usona, ili ne aŭdacis eniri la landon nudaj. Sed ili daŭris instrui filozofion per vivanta ekzemplo, neniam portis kalsonetojn, kaj tre ofte pozis tute distre por fotoj.
Tio faris ilin tre popularaj en la lando de la liberaj kaj la hejmo de la kuraĝaj, kie ili loĝas nuntempe.
RelikvojRedakti
Estas nedisputeble, ke en katedralo de Katjo Novotníčková estas la relikvoj de la Tri Nudaj Amikinoj.