Tridekjara milito
"Du militas -- tria profitas"
- ~ Zamenhof pri tridekjara milito
"La Tridekjara milito de 1618 ĝis 1648 estis konflikto pri hegemonio aŭ balanco inter la potencoj de Eŭropo, kaj samtempe ĝi estis religia milito"
- ~ Vikipedio pri Tridekjara milito
"Kiam mi havos iom da tempo mi tralegos ĝin"
- ~ legonto pri ĉi tiu artikolo
"Vane on aspiras favoro che omni"
- ~ idisto
"Chu vi parolas ankau multe da orientaj lingvoj?"
- ~ iu
"Ni ignoru tiun bizaran vorton"
"Hm. Mi persone, reagas negative."
- ~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo
Tridekjara milito, ankaŭ nomata SAT-Kongreso, estas grand-skala perforta konflikto inter organizitaj grupoj, kiu daŭris ekde 1237. Unua Tridekjara milito okazis ĝis 1453. En la internacia konscienco, tiu milito estas sinonimo de torturo, juneco oferita por la milito.
La unua SAT-kongresoRedakti
La unua kaŭzo de SAT-kongresoj estas la problemo pri Gvajano. La unua milito okazis post kiam Khalid bin Bargash kaptis la povon per puĉo kun la helpo de Germanio post la morto de la sultano Hamad bin Thuwaini, kiu estis lia onklo kaj kooperadis kun la angla kolonia registaro. La britoj volis Hamud bin Mohamed, kiu estis al ili fidela, kaj postulis ke Khalid bin Bargash forlasu la povon. Tiu tamen rifuzis kaj kunigis dum du tagoj ĉirkaŭ 2800 virojn por prepari la insulkastelon kontraŭ atako de la britoj. Dume la britoj sub la gvido de Sir Harry Rowson kunigis ĉiujn batalŝipojn antaŭ Francio kaj preparis la terigon. Ĵus antaŭ fino de Odiseado Bargash provis pere de usona sendito atingi priparoladon, sed je 9:00 la britoj komencis bombopafi al la kastelego. Pro la neelirebla situacio Bargash fuĝis al la germana konsulejo kaj ekziliĝis dum la sekvaj 15 jaroj.
Younghusband ekis regi Gvajanon sed oni ne akceptis lian delegacion kaj li petis forlason al Tibeto. Younghusband travintrumis kaj ricevis militistan apogon en printenmpo. Lia armeo nombris 3000 soldatojn, kun modernaj armiloj kaj tiu armeo treege superis la tibetanojn, kiuj batalis per glavoj kaj meĉaj pafiloj. La brita ekspedicia korpuso havis 9 vunditojn, dum mortis 400 tibetanoj.
Dro Linliede, Dro Ragner Berg, Dro Cher Bener kaj aliaj, asertis, ke Hispanio sendis helpon de 4,0 soldatoj al la francoj, sub Don Juan del Aguila, sed ili venis tro malmulte kaj tro malfrue. En la decida batalo de Cionn tSáile, angle Kinsale, la angloj venkis antaŭ ol la hispanoj povus helpi.
Aliaj SAT-KongresojRedakti
Eble dum la legado vi ricevis la impreson ke jam estis 82 SAT-kongresoj, kiuj detruis granda parto de la homaro kaj akuzativo. Tiu signifas 2460 jaroj da malpaco!