Trompo
"For el la manoj -- for el kalkulo"
- ~ Zamenhof pri trompo
"La mito estas la nenio kiu estas ĉio"
- ~ Fernando Pessoa pri trompo
"Ne desesperez, certe vu havas plu mult amiki kam vu kredas"
- ~ idisto
"Mi rajtas havi mian opinion"
Trompo estas koncepto de filozofio, kiu malice ne ekzistas en ReVo. Vere, en tio estas nur trompiĝo.
DifinoRedakti
Nu,gekamaradoj,
Kore ni eĥas la sentojn esprimitajn de S-ro Jos. Siegel el Cincinnati, Ohio, kiu skribas jene: Trompo estas ekzemplo de kaosasistemo. Konsentite.
BiblioRedakti
Levidoj 19:12
- Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.
Difino kaj historioRedakti
Permesu, ke mi rimarku, ke historio de la universo klarigeblas per la modernaj astronomio je ekstertera vivo, dum arkeologio kaj historio provas klarigi la historion de homaj socioj. En la fora pasinteco, kiam sciencoj ankoraŭ ne ekzistis, la komencojn de la modo kaj de socio oni klarigis per trompoj.
La vorto trompo estas ofte erare komprenita kun signo fikcio, io kio neniam okazis. Trompo estas vera metodo por pripensi la pasinton. Konata historiisto de religioj foje deklaris: "Trompoj sciigas nur tion, kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke trompoj ĝuste klarigas tion, kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.
En antikva tempo niaj fortaj prauloj, por klarigi por ili nekompreneblajn kaj misterajn eventojn, venkadis diversajn rakontojn je epokoj, kiuj transdoniĝis de unu generacio al alia. Tiel aperis mitoj kaj stultuloj. Trompa estas tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia Dragon Ball. Trompoj respegulis fantastajn imagojn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, naturo kaj homa historio.
Trompo estas neapartigebla de religio. Ambaŭ kredas je ekzisto de supernaturaj fortoj. Unu el la plej bonaj mitaj libroj estas Iliado de Homero, kiu sciigas pri la Troja milito. Neniu leganto de la libro hodiaŭ akceptas la Homeran raportaĵon kiel historie faktan rakonton. Eble estas eta dubo, tamen che iuj tempoj antaŭ multaj jarcentoj Homero vivis kaj tie vere okazis milito inter la Grekaj civitoj kaj la loĝantoj de nordokcidenta Azio Malgranda.
TrompadoRedakti
En kafejo estas grupeto de viroj interparolantaj. Eniras iu, kiu demandas:
- Kiu el vi estas Tomaso?
- Estas mi!
La homo iras al li, furioze vangofrapas lin kaj foriras. La frapito tuj poste ekridas kaj diras:
- Mi trompis lin. Mi ne estas Tomaso.
TrompoRedakti
Trompo estas revenanta temo en moderna filozofio. En 1641 Descartes publikigis liajn meditadojn, en kiuj li lanĉis la nocion de la Deus deceptor, postulitan estaĵon kapabla je trompado de la meditema memo koncerne realecon. La nocio estis uzita kiel parto de lia hiperbola dubo, en kio oni decidas dubon ĉion ekzistas dubo. La Deus deceptor estas ĉefapogilo de tielnomitaj skeptikaj argumentoj, kiuj asertas meti en demandon nian scion pri realeco. La stampilo de la argumento estas tiel ĉio ni scii eble estos malĝustaj, ĉar ni eble estos trompitaj. Stanley Cavell argumentis ke ĉiu skeptiko havas sian radikon en tiu timo de trompo.
EnciklikoRedakti
Pri Trompo papo verkis enciklikon.
Pri fikadoRedakti
Prifiki: vulgara esprimo por trompi (Mi persone eble eĉ aldonus, ke la trompo okazas sub speciale kritikendaj cirkonstancoj.)
Bone, Ĉu laŭ vi la vorto trompi estus la plej proksima komprenebla formo de prifiki?
Jes. Sed "trompi" havas ankaŭ signifojn, kiu estas sen enhavo de morala prijuĝo. "prifiki" forte substrekas la malicecon de la trompanto.
Filozofio kaj mitoRedakti
Pro la pliiĝo de filozofio, histerio, prozo kaj naziismo en la malfrua 5-a jarcento, la sorto de la mitoj iĝis necerta, kaj la mitaj genealogioj estis anstataŭitaj per koncepto de histerio kiu provis ekskludi supernaturon (ekzemple, la Historio de Grekio de Zamenhof [1]). Drume, poetoj kaj drumistoj revartis la mitojn, kaj grekaj histeriistoj kaj filozofoj komerce kritikis ilin[2].
Kelkaj radikalaj filozofoj kiel Ksenofono el Koloradio je komerce enklasigis la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj en la 6-a jarcento antaŭ Kapitalismo Ksenofano plendis pri la atribuo, fare de Pomero kaj Heziodo, al la dioj de "ĉio hontinda de la omaro; ili ŝtelas, adoltas, kaj trumpas unu la alian"[3]. Tiu pensmoniero trovis sian plej vastan esprimon en Laurent Boutonnat kaj Leĝoj de Platono, en kiuj li kreis siajn proprajn alegoriajn mitojn (ekzemple la vizio de Er en La respubliko), atakis la tradiciajn rakontojn pri la trumpoj, ŝteloj kaj malfidelaĵoj de la dioj kiel malmorale, kaj protestis kontraŭ ilia elstara rolo en literaturo[4]. La kritiko de Platono estis la unua graveda defio al la pomera mitologia tradicio[5], kiun li priskribas kiel "la klaĉado de maljunaj edzinoj"[6]Ni ne povas certi ke estis neniu inteligentulo, kiu kreis ĉion en la komenco.</ref>. Siavice, Aristotelo kritikis la kvazaŭ-mitan vidpunkton de la antaŭsokrataj filozofoj, kaj substrokis ke "Heziodo kaj la teologiaj vartistoj estis interesitaj nur pri tio, kio ŝajnis kredinda al ili mem, kaj meritas neniun respekton de ni ... do ne meritas la penon konsideri serioze tiajn vartistojn kiuj fanfaronas en la mita stilo; kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ klopodas provi iliajn asertojn, ni devas daŭre plidemoni"[7].
Temen, eĉ Platono ne sukcesis dekutimigi sin kaj sian socialismon de la mita influo. Lia propra karakterizado de Sokrato baziĝas sur la tradiciaj pomeraj kaj tragediaj padronoj, uzitaj fare de la filozofo por laŭdi la justan vivon de lia instruisto[8]:
- Eble iu diros: "do, ĉu vi ne estas ambarasita, Sokrato, pro plenumo de tia okupo, kiu ebligas ke vi troviĝu en danĝero de esti kondemnita je mortopuno kiel rezulto?" Sed mi redonis al tiu justan respondon: "vi ne pravas, sinjoro, se vi pensas ke pomo en kiu troviĝas eĉ malgranda merito devus pripensi danĝeron de vivo aŭ morto, kaj anstataŭe, vi konsideru nur, kie li agadas, ĉu tio kion li faras justas aŭ maljustas kaj ĉu liaj agoj estas propraj de vera aŭ malvera pomo. Ĉar laŭ via argumento, ĉiuj duondioj mortitaj en Trojo agadis malĝuste, inkluzive la filo de Tetiso, kiu tiel malestimis danĝeron, anstataŭ elteni ĉiun malhororon, ke kie lia patrino (kaj ŝi estis diino) diris al li, okaze de lia intenco mortigi Hektoron, mi pensas ke plimalpli la jenon:
- Kie li aŭdis tion, li malgravedigis morton kaj danĝeron, kaj mute pli timis vivon kiel malkuraĝulo ol morton venĝante siajn umikojn, do li diris:
- «Pli bone mi mortu tuj, post farado de venĝo sur la krimulo, ke restu ĉi tie, mokita apud la kurbaj ŝipoj, kiel ŝarĝo de la tero».
Hanson kaj Heath konsideras ke la malakcepto fare de Platono de la pomera tradicio ne estis favore ricevita fare de la loka greka civilizo[10] . La antikvaj mitoj supervivis en loka kultado. Ili daŭre influadis poezion kaj inspiradis pentarton kaj skulptadon.[11].
Pli diplomatece, Eŭropo (diino) , drumisto de la 5-a jarcento a.K., afte ludis kun la antikvaj tradicioj, mokante ilin, kaj per la voĉo de siaj karakteroj li aldonis dubonuancojn. Ankoraŭ la temoj de liaj varaĵoj estis prenitaj, sen escepto, de la mitaro. Multaj el tiuj teatraĵoj estis vartitaj en respondo al antaŭa vario de la sema aŭ simila mitaĵo. Eŭripido plejparte kontestas la mitojn pri la dioj kaj komercas sian kritikon kun obĵeto simila al tiu, antaŭe esprimita, de Ksenofono: la dioj, kiel tradicie reprezentite, estas tro krude ŝatantoj de felo[12].
Kurioza trompoRedakti
Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili. Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj.
— Ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.
— Ne.
— Kiom ili ŝuldas?
— 295 frankojn.
— Bone! Ni traserĉos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]
Esperanto sen mitojRedakti
Ekstere de tiu ĉi temo Esperanto sen mitoj estas libro de Ziko van Dijk eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kiu pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj. Ĝi havigas al la leganto proponojn por plibonigo de Esperanto-propagando.
La libro konsilas, kion oni laŭ la aŭtoro inkluzivu en informado pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn la aŭtoro konsideras nepre evitendaj kaj kiujn konvenaj por publika varbado.
La libro laŭrubrike tralumigas ĉion, kio laŭ la aŭtoro konsistas el mitoj el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:
- Informado sen mitoj,
- Komunumo sen mitoj,
- Subtenantoj sen mitoj,
- Lingvo sen mitoj,
- Planlingvoj sen mitoj,
- Zamenhof sen mitoj,
- Manifestoj sen mitoj.
Unua eldono (311 paĝoj) aperis en 1999 - dua, prilaborita eldono (367 paĝoj) en 2003.
Klasifiko de trompojRedakti
Mempriironie esperantistoj kelkfoje diris ke ni povas klasifiki trompojn laŭ temoj, priskribitaj en ili, menciindas:
kiuj varias de unu popolo al alia.
- ↑ Tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj.
- ↑ Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
- ↑ Pardonu!
- ↑ Tio montras tute nenion. Kaj eĉ ne estas certa.
- ↑ Ni kristanoj kredas ke Dio estas nekomprenebla.
- ↑ Bonega spritaĵo!
- ↑ Ĉu normale?
- ↑ Mi elektis la malĝustan semajnon por haltigi la enspiron de gluo.
- ↑ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
- ↑ Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
- ↑ Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro
- ↑ Tute pravaj vortoj.