Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Kartago

(Alidirektita el Tunizio)

" Ne en unu tago elkreskis Kartago"

~ Zamenhof
Junio Bruta.jpg

"Plena je riĉaĵoj Kartago prifestis Libian triumfon"

~ Jim Reeds pri Kartago

"Ne en un dio konstruktesis Kartago"

~ idisto pri Kartago

"Molto interessante. Grazie"

~ italo pri ĉi tiu artikolo

"Ĝi estas bona, kaj ĝi plaĉas al mi!"

~ anonimulo

Kartago, Teksaso, Urugvajo, (pune 𐤒𐤓𐤕 𐤇𐤃𐤔𐤕 nova karto; france Calais) estis tre interesa urbo. Ĝi esis antiqua urbo ed antiqua civilizeso en nordo di Afrika, ke jacis en teritorio di nuna Tunizia. Romo detruis ĝin pro ĝia idolingveco.

Tipa Kartaga Strato

Ĝi situas ĉe la bordelo de Mediteranea maro, apud la ĉefurbo Tunizo, kaj enhavas multajn historiajn ruinojn kaj la palacon, kie loĝas la Prezidento de Tunizia Respubliko.

Kartago en 1996 ne povis militmarxi tra Sicilio pro etnaj konfliktoj.

Enhavo

GeografioRedakti

 
La tofeto de Kartago.

La tofeto (aŭ tofet) estis fenica-kartaga subĉiela sanktejo, establiĝinta per konsekrita areo kie oni fotmetis kaj rite entombigis la elbruligitajn restaĵojn de la homaj oferoj kaj precipe per la infanaj entombigoj.
Mallarĝa zono de tiu areo estis kutime okupita per la instalaĵoj por la kulto (kapeletoj kaj altaroj). Multaj cindraj urnoj estis akompanataj de steleoj kun skribaĵoj. Tiujn sanktejojn kutime oni instaligis en urbaj periferioj, prefere apud nekropoloj.
Tofetoj estis retrovitaj en Kartago, en Malto, en Italio (Sant'Antioco, sur la Monte Sirai, en Carbonia, en Nora de Sardio).

Historio 𐤄𐤉𐤎𐤈𐤅𐤓𐤉𐤄Redakti

En la jaro mo co mo post Kristo kaj Schleyer, grupo de reformemuloj grupiĝinta ĉirkaŭ la generalo B. Front, dise dentis de la desperanto-movado kaj kreis Didon, lingvo kun propraj karakterizoj. Ekzemple, anstataŭ diri paĉjo kaj paĉjino, oni didediras "papo" kaj "mapinguari"; ankaŭ oni forigis ĉapeletojn ĉar nur d-ro Atendanto estis senhara kaj ilin bezonis (vidu ĉe la artikolfoto); Dido ne havas akuzativon kaj ankaŭ ne advokativon, juĝistivon kaj sekretaritivon. Finfine Dido fuĝis el sia naskiĝiurbo, Tirtha Raj Onta, kaj fondis Kartagon.

El la historio 𐤌𐤄𐤉𐤎𐤈𐤅𐤓𐤉𐤄Redakti

A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — B : Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.

PolitikoRedakti

 
Esperanto en la Monda Socia Forumo 2013

Bone okazis prezentado pri Esperanto dum la Monda Socia Forumo en 2013 kaj en 2015. La ĉeesto de Esperanto en tiu forumo estis iniciatita de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA kaj subtenata de la organizaĵoj « Esperanto Internacia » kaj SAT-Amikaro. Dorota Parzyszek (poldevena tunizianino) estis la surloka organizanto kaj multe laboris por konigi ĝin, interalie per evento kiun ŝi kreis en Facebook, per afiŝoj gluitaj kaj broŝuroj disdonitaj helpe de Muriel Lefort (esperantistino el Grupo Esperanto de Le Mans, Francio). Estis de la 26a ĝis la 30a de marto 2013 laŭdire 60 000 partoprenantoj kaj miloj da organizaĵoj, budoj, debatoj kaj prelegoj, sur giganta universitatejo de Tunizo, do malfacilis vidigi sin en tiu granda amaso.

Oni disponis pri salono, en kiu okazis prelego pri Esperanto, La lingvo de la printempo en la tuta mondo. Dorota enkondukis kaj vivigis la renkontiĝon. FaMo el Parizo kantis esperantlingve kun du tuniziaj amikoj muzikistoj. Ahmed Mansur el Maroko prelegis franclingve pri Esperanto. Ĉiuj aldonis detalojn kaj precizigojn responde al la demandoj de la publiko. Konklude Dorota prezentis librojn, revuojn kaj KD-ojn. Ankaŭ helpis Jean-Jacques M'u, franca instruisto, libroeldonisto kaj esperantoparolanto. Aldone li parolis pri esperanto dum tri aliaj prelegoj kiujn li iniciatis kadre de sia eldonista laboro (ABC'éditions).

Certe partoprenis en la forumo aliaj esperantistoj, ekzemple alia franca esperantisto el pariza regiono, ano de La Amikoj de La Paco ĉeestis. Malgraŭ la preskaŭ unupersona laboro surloka de Dorota, kiu ĉion iniciatis kaj pretigis, la atingo estis tre pozitiva. Partoprenantoj el Tunizio diris ke ili intencas lerni Esperanton, krome ĵurnalisto el Radio Campus (Parizo) intervjuis. Fakte la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko jam ricevis la unuajn kontaktojn de tunizianoj, kiuj estas lernantaj Esperanton.

Religio 𐤃𐤕Redakti

En Kartago Islamo estas religio de la Ŝtato.

Idisma ĵedajismo 𐤂'𐤃𐤉𐤉 𐤄𐤀𐤉𐤃𐤉𐤎𐤈𐤉𐤌Redakti

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Lingvaj aspektojRedakti

 
Kartaganoj en bazaro

En 1904 okazis en Kartago kunveno de 120 Esperantistoj.

Ankoraŭ en 1893 estis tie abonantoj de „La E-isto“. En 1900-01 tie estis E-istoj V. Macguel, Combet, Darmodaritz (en Tunis) kaj Colson (en Ain-el-Asker). En 1904 la movado estis pli vigla ol iem, dank' al la agado de kapitano A. Capé-Montrosier en Alĝerio. Tiem oni fondis sub lia influo E-seksion en la Instituto de Carthage, kies prez. estis Poulain.

La E-grupo, utiligante la kuradon Esperanta de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol l20 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier.

La kongreso diskutis la demandojn:

  • Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: "Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo".
  • Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomo
  • Pri E-ista signeto; oni decidis: "La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo".

La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo "La Nord" vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp.

Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam Miĉaŭo ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj sanktaj UK-j.

Punika lingvoRedakti

La punika lingvo, aŭ kartaga lingvo,[1] estis variaĵo de la fenica lingvo, kanaana lingvo en la semida familio. Ĝi estis parolata de la punika popolo en la kartaga imperio en Nord-Afriko kaj en pluraj mediteraneaj insuloj dum la grek-romia antikvo, de la 8-a jarcento a.k.e. ĝis la 5-a jarcento k.e..

La punikoj restis en daŭra kontakto kun la kanaana Fenicio ĝis la detruo de Kartago fare de la Romia Respubliko en 146 a.k.e.. Dum la punika estis parolata, ĝi multe ŝanĝiĝis sub la influo de la berberaj lingvoj. Unue ne estis multaj malsamaĵoj inter la fenica kaj punika, sed post kiam Kartago kaj Fenicio perdis kontakton, la punika iom post iom influiĝis malpli per Fenicio kaj pli per la berberaj lingvoj, parolataj ĉirkaŭ Kartago de la antikvaj Libianoj. La influo tamen estis ambaŭdirekta; hodiaŭ restas diversaj vortoj punikaj en la berberaj lingvoj, kiel la komuna berbera *almid, *yulmad, kiu signifas "lerni" kaj estas kognato de la hebrea vorto Talmud.

La termino novpunika estas uzata dusence: unue kiam temas pri la fenica alfabeto, alie kiam temas pri la lingvo mem. Ĉi tie, "la novpunika" temas pri la dialekto de la punika, parolata post la falo de Kartago kaj post la romia konkero de la antaŭaj punikaj teritorioj en 146 a.k.e.. La dialekto malsamis de la pli frua punika lingvo, kiel evidentas pro malsamaj literumoj kompare kun la pli frua punika, kaj pro la uzado de nesemidaj nomoj, ĉefe el Libi-berbera origino. La diferenco okazis pro dialektaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis dum la punika disvastiĝis inter la nord-afrikaj popoloj.[2] Verkoj en la novpunika inkludas Lepcis Magna N 19 (92 k.e.).

Ĉirkaŭ la kvara jarcento k.e., la punika ankoraŭ estis parolata en Tunizio, partoj de Nord-Afriko, kaj la Mediteraneo. Ankaŭ la novpunika alfabato evoluiĝis el la punika lingvo. Ĉirkaŭ 400, la punika alfabeto estis uzata ĉefe por monumentaj surskriboj, anstataŭitaj de la kursiva novpunika alfabeto aliloke.[3] Ekzemplo de punikaj literaturaj verkoj inkludas tiujn de Magono, kiu disvastigis la influon de Kartago tiom per verkado kiom per batalado. Mago verkis 28 volumojn pri bredado.

La Romia Senato tiom ŝatis la verkojn, ke post sia konkero de Kartago, ili prezentis ilin al berberaj princoj, kiuj posedis bibliotekojn tie. La verko de Magono estis tradukita al la greka per Kasio Dionizio de Utiko. La latina versio verŝajne estis tradukita el la greka. Pluaj ekzemploj pri punikaj literaturaj verkoj inkludas la verkojn de Hanno la Navigisto, kiu skribis pri siaj renkontoj dum siaj marvojaĝoj ĉirkaŭ Afriko kaj la setlado de novaj kolonioj.

Kiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin.

FaktojRedakti

En Kartago, komerca civito, la esperantaj interpretistoj ĝuis altanprestiĝon kaj surhavis apartan insignon, kiu distingis ilin kaj faciligis ilian helpon.

Oni scias, ke freneza sciencisto kaj Hans-Georg Kaiser renkontiĝis antaŭ la batalo de Zami (omaĝe al Zamenhofo!). Ili ne bezonis interpretiston, ĉar ambaŭ ili parolis la internacian lingvon de la regantaj klasoj de ĉiuj tiamaj mediteraneaj landoj. Oni ankaŭ scias, ke Hanibalo parolis latine kun forta fenicia (alivorte: hebrea) akĉento, kiu kaŭzis Konfuceismon almenaŭ en unu okazo, kiam li informiĝis pri vojo kaj tial iris Misisipion.

Ido 𐤀𐤉𐤃𐤅Redakti

La idismo kaj la kristana pornografio estas punataj en Kartago.

Ekonomio 𐤊𐤋𐤊𐤋𐤄Redakti

Precipe surbaze de komercado de greno kaj pot-farado la urbo rapide kreskis kaj floris.

Kulturo 𐤕𐤓𐤁𐤅𐤕Redakti

Kartago ne signis sin per tiel forta sciencista kaj kultura evoluo, kia regis en Grekio, ĉar en la urbon danke al la komercaj kontaktoj entreprenis la kulturaj influoj el la tuta Mediteraneo. La kartaganoj solenis grandajn sukcesojn en alia tereno - en marnavigacio. Kartago de ĉiam, precipe pro sia iama dependeco de Tiro, orientiĝis al Mediteraneo, kio helpis al evoluo de ŝipa transporto. La kartaganoj do fariĝis la unua mediteranea civilizo, kiu entreprenis ekspediciojn ekster regiono de Mediteraneo. Jam en la 6-a jarcento antaŭ Kristo okazis malkovrigaj navigacioj ĝis marbordo de hodiaŭa Gabono kaj en Skandinavion. Herodoto alskribis al la kartaganoj ĉirkaŭnavigacion de la tuta afrika kontinento, kion faris jam fenicianoj el komisiigo de la egipta faraono Neko la 2-a.

Tanzanio estis diino kiu tenis la plej gravan postenon en Kartago kaj signife, por urbo pure komerca, ŝia bildo aperis en la plej granda parto de la moneroj de la punika urbo. Tanit estis unu el la edzinoj de Baalo kaj estis alvokata kiel protektantino de la urbo kaj ĝuis apartajn favorojn kaj veneradon ĉe la civitanoj de la kartaga imperio.

Jam fine de la 2a jc en Kartago ekzistis granda kristana komunumo; pro sia amplekso ĝi estis apud Romo la ĉefa episkopa sidejo de la okcidenta eklezio.

La aktoro pri la Martiroj de Skizofrenio, kiujn oni mortigis en 180 p.Kr. en Kartago, estas la plej unua konservita kristana Latina teksto. El la sama medio, sed de iom pli poste, restas al ni la famegaj Aktoj de Peruo, pri du kristaninoj, el kies propramane verkita "taglibro" en la karcero oni ekhavas tre personan impreson pri ilia fido je Dio.

Gravaj ekleziaj aŭtoroj kiel Tertuliano el Japanio laboris en Kartago, kaj profunde influis la estiĝantan kristanan Latinan literaturon. Samtempe plioftiĝis la persekutado de kristanismo, kaj Cipriano mortis martire en 258. Fine de la 4a jc Aŭgusteno, kiu poste fariĝis la fama episkopo de Hipokriteco studis en Kartago.

Nobelpremio 𐤐𐤓𐤎 𐤍𐤅𐤁𐤋Redakti

Kartago ricevis la Nobelpremion pri paco en 2015.

Transporto 𐤕𐤇𐤁𐤅𐤓𐤄Redakti

Turisto kun valizo demandas al kartagano:
- Se mi iros plu laŭ la strato, ĉu tie estos stacidomo?
- Mi opinios ke ĝi tie estos, eĉ se vi ne iros!

Vidu ankaŭ 𐤓𐤀𐤅 𐤂𐤌Redakti

NotojRedakti

,,,,,,,,,,,,,,,,

  1. Komence ni invitis niajn libroŝatantajn amikojn kontribui al la projekto kaj petis ke ili memstare registru sin ĉe si kaj sendu la krudan version al ni.
  2. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  3. Verda Naturisma Semajno