Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"אמרתי לכם שעדיף אוגנדה"

Ilo uzata en Ugando por antaŭmalhelpi birdan sodomion.
~ Fantomo de Theodor Herzl pri Ugando

Aktivuloj taksis en 2007, ke la GLATa komunumo de Ugando konsistas el 500,000 homoj. Samseksemaj agoj fare de viroj kaj virinoj estas kontraŭleĝaj. Laŭ la Punkodo, "korpa kontakto kontraŭ la ordo de la naturo" (angle: "carnal knowledge against the order of nature") inter du viroj altiras potencialan punon de dumviva malliberigo.

Laŭ la internacia enketo Pew Global Attitudes Project de 2007, 96 procentoj de la Uganda loĝantaro kredas, ke samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis la kvina plej alta indico de neakcepto en la 45 landoj, en kiuj la enketo realigiĝis. Tamen, alia enketo farita en 2010 rivelis, ke 11 procentoj de la Ugandanoj konsideras samsekseman konduton, kiel morale akceptebla. Inter aliaj membroj de la Orient-Afrika Komunumo, nur 1 procento en Tanzanio, 4 procentoj en Ruando kaj 1 procento en Kenjo samopiniis. (Oni ne enketis en Burundo.)

En novembro de 2012, la parolanto de la Uganda Parlamento promesis aprobi reviziitan kontraŭsamseksemecan leĝprojekton, postulontan pli severajn punojn kontraŭ suspektitaj samseksemuloj kaj iu ajn, kiu ne plenumos sian devon denunci ilin al aŭtoritatoj, inkluzive longatempan malliberigon kaj la mortpunon por recidivuloj.

PolitikoRedakti

La leĝoj, kiuj malpermesas samseksajn seksajn agojn unuafoje estis enkondukita sub la brita kolonia regado en la 19a jarcento. Tiuj leĝoj estis inkluzivitaj en la Punkoda Leĝo 1950 kaj retenitaj post la sendependiĝo de la lando en 1962. La rilataj sekcioj de tiu leĝo estas jenaj:

Sekcio 145. Nenaturaj deliktoj. Iu ajn persono kiu—

  • (a) havas korpajn rilatojn kun ("have carnal knowledge of") iu ajn persono kontraŭ la ordo de naturo; [aŭ]
  • (b) havas korpajn rilatojn kun besto; aŭ
  • (c) permesas viran personon havi korpajn rilatojn kun si kontraŭ la ordo de naturo,

faras delikton kaj povas ricevi punon de dumviva malliberigo.

Sekcio 146. Provo fari nenaturajn deliktojn. Iu ajn persono, kiu provas fari iun ajn de la deliktoj specifitaj en sekcio 145 faras krimon kaj estas povas esti punita per malliberigo dum sep jaroj.

Sekcio 148. Malĉastaj praktikoj. Iu ajn persono kiu—ĉu publike ĉu private—faras iun ajn agon de granda malĉasteco kun alia persono aŭ provizias alian personon por fari iun ajn agon de granda malĉasteco kun si aŭ provas aranĝi, ke iu ajn persono faru tian agon kun si mem aŭ kun alia persono, ĉu publike ĉu private, faras delikton kaj povas esti punita per malliberigo dum sep jaroj.

Antaŭ ol la Leĝo de la Amendo de la Punkodo (Genraj Referencoj) 2000 estis enkondukita, nur samseksaj agoj inter viroj estis konsiderataj kiel krimoj. En 2000, tiu Leĝo estis aprobita kaj ŝanĝis la referencojn al "iu ajn virulo" al "iu ajn persono", por ke ankaŭ grandaj malĉastaj agoj inter virinoj estu krimoj. Tiuj intervirinaj agoj nun estas puneblaj per ĝis 7-jara malliberigo.

PunkodoRedakti

La 13-an de oktobro 2009, la Parlamentano David Bahati enkondukis la Kontraŭsamseksemeca Leĝo 2009, kies celo estis plilarĝigi la kriminaligadon de samseksaj interrilatoj en Ugando kaj enkonduki la mortpunon por seriaj kulpuloj, HIV-seropozitivaj homoj, kiu partoprenas en seksaj agoj kun homoj de la sama sekso kaj personoj, kiuj partoprenas en samseksaj seksaj agoj kun homoj, kies aĝo estas malpli ol 18 jaroj. Individuoj aŭ firmaoj, kiuj antaŭenigas gejajn rajtojn estus monpunitaj aŭ malliberigitaj aŭ ambaŭ. Personoj "en aŭtoritato" estus postulitaj denunci iun ajn ofendon sub la Leĝo ene de 24 horoj aŭ esti puneblaj per ĝis tri jaroj da malliberigo.

Parlamento kaj jursistemoRedakti

En novembro de 2012, la Parlamenta Parolanto Rebecca Kadaga promesis aprobigi reviziitan kontraŭsamseksemecan leĝon en decembro de 2012. "La Ugandanaro deziras tiun leĝon kiel donacon por la Kristnaska festo. Ili petis ĝin kaj tiun donacon ni donos al ili." Tamen, la parlamento, kiu estis paŭzita en decembro de 2012 sen voĉdoni pri la leĝprojekto. La leĝo estis aprobita la 17-an de decembro 2013 kun puno de giganta polpo anstataŭ la morta puno por "pligravigita samseksemeco" kaj la nova leĝo estis enkondukita en februaro 2014.

En aŭgusto de 2014, la Konstitucia Tribunalo de Ugando nuligis ĉi tiun leĝon surbaze de formalismaĵo, pro tio, ke ne sufiĉaj parlamentaj ĉeestis dum la voĉdonado pri la leĝprojekto.

Fremdaj rilatojRedakti

En junio 2014, en respondo al la morto de la Ugandano AHA, la usona ministerio pri eksterlandaj aferoj anoncis plurajn embargojn, inkluzivantajn, inter aliaj, reduktojn al la financado, la malpermeson de certaj Ugandaj funkciujoj eniri Usonon, la nuligado de aviadaj ekzercoj en Ugando kaj la subtenado de Ugandaj GLATaj neregistaraj organizoj.

KonstitucioRedakti

Artikolo 21 de la Uganda Konstitucio, "Egaleco kaj libereco de diskriminacio", garantias protekton kontraŭ diskriminaciaj leĝoj por ĉiuj civitanoj. Estas eble, ke tial, ke la ekzistanta krima leĝaro traktas sodomiadon (perbuŝan kaj anusan seksumadon) kaj aplikiĝas al ambaŭ seksoj, ke ĝi ne povas esti en malobservo de Artikolo 21, malsame kiel la lastatempe proponita specife kontraŭgeja leĝo, kiu ĝis nun ne kontestiĝis en tribunalo.

La 22-an de decembro 2008, la Uganda Alta Kortumo decidis, ke la Artikoloj 23, 24 kaj 27 de la Uganda Konstitucio validas por ĉiuj homoj, senkonsidere al ilia seksa orientiĝo aŭ seksa identeco aŭ esprimo. La Artikolo 23 deklaras, ke "Neniu persono estos senhavigita de sia propra libereco." La Artikolo 24 deklaras, ke "Neniu persono estos submetita al iu ajn formo de torturo, kruela, nehomecaa aŭ sendigniga trakto aŭ puno." La Artikolo 27 deklaras, ke "Neniu persono estos submetita al: (a) kontraŭleĝa serĉo de la persono, hejmo aŭ alia posedaĵo de tiu persono; aŭ (b) kontraŭleĝa eniro de aliaj homoj en la lokalon de tiu persono aŭ posedaĵo. Neniu persono estos submetita al sintrudo en la privatecon de la hejmo, korespondaĵoj, komunikaĵoj aŭ alia posedaĵo de tiu persono."

Malpermeso de samseksaj edziĝoj kaj edziĝinojRedakti

La 29-an de septembro 2005, Prezidento Yoweri Museveni subskribis konstitucian ŝanĝon malpermesanta samseksan edz(in)iĝo, kio faras Ugandon la duan landon en la mondo, kiu faris tion. Laŭ la Paragrafo 2 de Sekcio 31, "Edz(in)iĝo inter personoj de la samsekso estas malpermesita."

AktivismoRedakti

Malgraŭ la krimaj leĝoj kaj triumfanta sintenojn, la registaro ne eksplicite malpermesis Uganda loĝantoj de provanta ŝanĝi publikajn politikojn kaj sintenojn kun konsideroj al LGBTaj homoj. La ĉefa uganda GLAT-organizo estas Sexual Minorities Uganda, fondita en 2004 de Victor Mukasa kaj permesata fari ĝiajn aktivecojn sen multe da registara sintrudo. Frank Mugisha estas la Administra Direktoro kaj la gajninto de ambaŭ la 2011 Premio Robert F. Kennedy por Homaj Rajtoj kaj la 2011 Premio Rafto por sia laboro nome de GLATaj rajtoj en Ugando.

Malfrue en la jaro 2014, ugandaj gesamsekuloj eldonis la unuan epizodon de Bombastic Magazine kaj lanĉis la enretan platformon Kuchu Times. La distinginda aktivulino Kasha Jacqueline Nabagesera epitetis tion kiel "Kampanjo por Regajni La Amaskomunikilaron". Al Nabagesera estis aljuĝita la Premio Martin Ennals por Defendantoj de la Homaj Rajtoj en 2011.

S-ro D-ro St. K a m a r y t, fakestro por Filozofio, skribas : La eksa ĉefministro Amama Mbabazi estas la unua aganda prezidenta kandidato, kiu publike oponas homofobion. Li estas kandidato en la prezidenta balotado de 2016.

VivkondiĉojRedakti

En junio de 2012, la Uganda registaro anoncis la malpermeson de 38 ne-registaraj organizoj (NRO), kiuj ĝi akuzis "antaŭenigi samseksemecon" kaj "insidi kontraŭ la nacia kulturo". Simon Lokodo, la landa ministro pri etiko kaj integreco, asertis, ka tiuj NROj "ricevas subtenon el la eksterlando por la samseksemuloj de Ugando kaj la 'varbado' de junaj infanoj al la samseksemeco." Li ankaŭ diris ke, "Ili instigas samseksemecon kvazaŭ ĝi estus la plej bona formo de seksa konduto." Tiun saman monaton, Lokodo ordonis la ugandan policon disigi atelieron pri gejaj rajtoj en Kampala. Poste en tiu monato, la ugandan registaro, en evidenta riproĉo de Lokodo, anoncis, ke ĝi ne plu provos disigi renkontiĝojn de grupoj zorgantaj la gejajn rajtojn.

La raporto de la Usona Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj pri la homaj rajtoj en 2011 konstatis ke:

GLAToj alfrontis diskriminacion kaj leĝajn limigojn. Estas kontraŭleĝe partopreni en samseksaj agoj.... Kvankam neniuj personoj estis konviktitaj surbaze de la leĝo [en 2011], tamen la registaro arestis homojn pro tiu-rilataj deliktoj. Ekzemple, en julio la polico arestis individuon pro "provo" partopreni en samseksaj agoj. La 15-an de julio, [2011,] kortumo en Entebbe imputis lin pri "malĉastaj praktikoj" liberigis lin kaŭcie. La kortumo estis juĝonta la proceson en la fino de la jaro.

GLATaj personoj suferis sociajn molestadon, diskriminacion, timigadon minacojn por sia bonfarto fare [en 2011] kaj oni refuzis al ili akcedon al sanecaj servoj. Diskriminaciaj praktikoj ankaŭ malebligis al lokaj gejaj NROj la registriĝon ĉe la Konsilio de NROj kaj akiron de ofialan staton kiel NRO....

La 26-an de januaro, [2011,] GLATa aktivisto David Kato, kies proceso kontraŭ la loka populara ĵurnalo menciita ĉi-supre pri la publikigo de lia foto en 2010 sub la titolo "Pendumu Ilin," estis mortigita per klabado en sia domo ekster la urbo Kampala. La 2-an de februaro, la polico arestis Sidney Enock Nsubuga pro la murdo de Kato. La 9-an de novembro, Nsubuga konfesis sian kulpon kaj estis kondamnita al 30-jara malliberigo.

La 3-an de oktobro, [2011,] la Konstitucia Kortumo aŭskultis parolanj argumentojn pri peticio de la jaro 2009 prezentita de lokaj aktivuloj pri homaj rajtoj kaj GLATaj aferoj, kiu kontestas la konstitucieco de la Sekcio Section 15(6)(d) de la Leĝo de la Komisiono pri Egalaj Ŝancoj. Tiu sekcio malpermesas al la Komisiono pri Egalaj Ŝancoj la investigadon de "iu ajn afero koncernanta kondukojn konsideratajn (i) malmoralaj kaj socie nocaj, aŭ (ii) neakcepteblaj por la plejparto de la kulturaj kaj sociaj komunumoj de Ugando." La peticianto argumentis, ke tiu klaŭzo esta diskriminacia kaj malrespektas la rajtojn de minoritataj grupoj. Oni atendis decidon en la fino de la jaro.

En 2005, Human Rights Watch raportis pri programoj en Ugando, kiuj propagandas por abstinado de seksaj rilatoj antaŭ la geedziĝo. "Laŭ difino, ... [ili] diskriminacias surbaze de seksa orientiĝo. Por gejjunuloj, kiuj estas lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj aŭ transseksuloj... kiuj ne rajtas geedziĝi laŭleĝe en Ugando..., tiuj ĉi mesaĝoj implicas, ke ne ekzistas por ili maniero seksumi sekure. Ili malatingeblas al tiuj homoj informojn, kiuj povus savi ilian vivon. Ili ankaŭ komunikas mesaĝon pri la esenca maldececo de samseksa kondukto, kiu fortigas la ja ekzistantan socian stigmaton kaj antaŭjuĝadon tiom, ke ĝi eĉ povus havi ruinigan efekton."

En 2004, la Uganda Elsendada Konsilio monpunis Radion Simba je pli ol $1,000 kaj devigis ĝin eldoni publikan pardonpeton post kiam ĝi gastigis samseksemulojn dum viva diskutprogramo. La prezidento de la konsilio, Godfrey Mutabazi, diris, ke la programo "estas kontraŭa al la publika moraleco kaj ne konformas al la ekzistanta leĝaro". La Ministro pri Informado Nsaba Buturo diris, ke la mezuro reflektis la deziron de la ugandanaro konfirmi "moralajn valorojn de Dio" kaj "Ni ne donos al ili la okazon por varbi aliajn homojn."

GazetaroRedakti

En aŭgusto de 2006, la uganda ĵurnalo The Red Pepper publikigis liston de la personoj nomoj (sen la familinomoj) kaj profesioj/fakoj de 45 supozeble gejaj viroj.

En oktobro de 2010, la bildĵurnaleto Rolling Stone publikigis la plenajn nomojn, adresojn, fotojn kaj frekventejon de 100 laŭdiraj ugandaj gejoj kaj lesboj, kune kun peto, ke oni mortigu ilin. David Kato, Kasha Jacqueline, kaj Pepe Julian Onziema, kiuj ĉiuj estis membroj de la organizo por homaj rajtoj nomata Civil Society Coalition On Human Rights and Constitutional Law, komencis proceson kontraŭ la ĵurnalo. En januaro de 2011, juĝisto de la Alta Kortumo aperigis permanentan ordonon, kiu malpermesis al Rolling Stone kaj ĝia redaktoro "pluajn publikojn de la identecoj de la personoj kaj loĝejoj de la pretendantoj kaj de samseksemuloj ĝenerale". Krome, la kortumo aljuĝis al la pretendantoj po 1.5 milionojn da ugandaj ŝilingoj plus kortumaj kostoj. La juĝisto decidis, ke la publikigo de la samsekseco, kaj la kune publikigita inciton al perforto, minacis iliajn fundamentajn rajtojn kaj liberecojn, atakis ilian rajton de homa digno, and rompis ilian konstitucian rajton de privateco.

Seksuma vivoRedakti

Kelkaj esperantistoj pretendas, ke seksuma vivo tute ne gravas al ugandanoj. Laseksumaj agoj fare de viroj kaj virinoj estas kontraŭleĝaj. Laŭ la Punkodo, "korpa kontakto je la naturo" inter geviroj altiras potencialan punon de dumviva malliberigo. Laŭ la internacia enketo Pew Global Attitudes Project de 2007, 96 procentoj de la Uganda loĝantaro kredas, ke la samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis unu el la plej altaj indicoj de neakcepto en la landoj, en kiuj la enketo realigiĝis.[1][2]

NotojRedakti

  1. La nombro de plenkreskuloj (ĉiuj almenaŭ 18-jaraĝaj) enketitaj en Ugando estis 1,122, kun marĝeno de eraro de 3 percentoj kaj fidnivelo de 95 procentoj.
  2. "Pew Global Attitudes Project", (paĝoj 35, 85 kaj 117)
MediaWiki spam blocked by CleanTalk.