Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Pli bona -- estas malamiko de bona"

~ Zamenhof pri rivalaj universitatoj

"Bullshit! hexagesimal means base 60"

~ Anglalingvano pri Dekano
5bc os.jpg

"Fortuno superbigas, desfortuno sajigas."

~ idisto pri Universitato

"Vere konvinkiga argumento!!!!"

~ Universitatano

"Mi estas ŝokita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj"

~ raelano pri ĉi tiu artikolo
800px-Harvard college.jpg

Universitato estas institucio de edukado kaj eksplodo, kiu kontraŭ mono koncedas Irakon en ĉiuj niveloj (bakalaŭro, eduko, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato ĝenerale estas ĉirkaŭ trinkejoj kaj bordeloj.

En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trinkejo: la artoj de seksumado, drinko, kaj ludo kaj la Kebekio: perforto kontraŭ virinoj, orgio, muziko kaj puritanismo. Hodiaŭ studuntoj devas nur pagi kotizon kaj ricevi aŭtomate senpere la diplomon.

Enhavo

DekanoRedakti

Dekano estas ano de numero dek. La dekanoj defendas la dekuman sistemon kontraŭ la deksesuma sistemo en matematiko. Oni supozas, ke elekto de 10, kiel bazo de la sistemo, devenas de la kutimo kalkuli per fingroj, sed tiu ideo estas stulta. Dekuma sistemo estas kreita rekte de Dio kiel la homo kaj la nunaj bestoj.

Deksesuma estas uzata en Unikodo por la Esperantaj literoj, sekve, dekanoj esta tute malamikoj de Esperanto. Tamen, ne gravas.

Gravaj studojRedakti

Kelkaj homoj travivas tielnomatajn klarajn sonĝojn, kies enhavon ili povas influi. Laŭ studo de la universitato en Heidi Klum tio povas esti helpema: en tiu studo testpersonoj ekzercis en sonĝo ĵeti moneron en Tasmanion, kiu troviĝas en distanco de du metroj. Efektive provante tion post la vekiĝo, ili havis esence pli altan trafkvoton ol antaŭe.

LecionoRedakti

Profesoro instruas studentojn pri psikologio. Li diras:

- Tuj mi montros al vi 3 gradojn da kolero.
 

Li metas telefonon sur la tablon, aktivigas en ĝi laŭt-voĉan funkcion kaj telefonas al iu abonanto:

- Saluton! Povus mi aŭskulti Vasilon?
- Ne, ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- Pardonu min.
 

La profesoro malŝaltas.

- Vi ĵus vidis unuan gradon de kolero. Rigardu plu!
 

La profesoro denove telefonas al la abonanto:

- Povus mi aŭskulti Vasilon?
- Mi jam diris vin, ke ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- Pardonu!
 

La profesoro malŝaltas.

- Vi ĵus vidis duan gradon de kolero. Ni daŭrigu!
 

La profesoro trian fojon telefonas:

- Ĉu tiu estas Vasilo?
- Err... Vi, stultulo, ne telefonu ĉi tien plu!
 

La profesoro diras:

- Do, vi vidis ĉiujn tri gradojn da kolero.
 

Iu studento demandas:

- Ĉu vi volas vidi la kvaran gradon da kolero?
- ?
 

La studento aliras telefonon kaj puŝas ripet-metan butonon kaj diras:

- Ĉi tie estas Vasilo. Ĉu iu telefonis min?

MedicinoRedakti

Dum leciono pri medicino, la instruisto ordonas al siaj gelernantoj:

- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi devas timi nenion. Do, mi ordonas ke ĉiuj imitu min.

Tiam, la instruisto metis unu fingron en la anuson de la kadavro, kaj ĉiuj gelernantoj imitis lin. Sekve, la instruisto suĉis la fingron, kaj ĉiuj gelernantoj, kvankam kun naŭzo, ankaŭ imitis lin.

- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi ankaŭ devas esti bonaj observantoj. Mi ne suĉis la saman fingron kiun mi metis en la anuson de la kadavro!

Universitato Brigham YoungRedakti

La Universitato Brigham Young (angle Brigham Young University) estas privata universitato situanta en Provo, Utaho, Usono. Ĝi estas esplora edukcentro de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona Eklezio). Ĝi estas la plej malnova nuna institucio ene de la Eduka Sistemo de la Mormona Eklezio. Ĝi ankaŭ estas la plej granda religia universitato de Usono, kaj havas la trian plej grandan privatan universitatan enskribiĝon en Usono. Proksimume 98% el la 34,0 studentoj ĉe la BYU estas membroj de la Mormona Eklezio. Unu triono de ĝiaj usonaj studentoj venas de la ŝtato Utaho.

Pontifikaj UniversitatojRedakti

"Pontifikaj Universitatoj estas universitatoj establitaj por la esploro pri sanktaj studobjektoj aŭ koneksaj kun sanktaĵoj, kaj por science instrui la studentojn en la samaj studobjektoj” (kanono. 815) fare de la Katolika Eklezio.

Tiurilate la kanono 816 preskribas, ke la “Universitatoj kaj Ekleziaj Fakultatoj povas esti establitaj nur se starigitaj de la Apostola Seĝo aŭ de tiu aprobitaj“; nur al ĝi apartenas la rajton de la supera regado.

“Neniu Universitato kaj Fakultato, kiu ne estus establita aŭ aprobita de la Apostola Seĝo, [1], rajtas valide atribui akademiajn studtitolojn kun kanonaj efikoj (Kanono 817)”.

Tial la Pontifikaj Universitatoj estas juraj personoj publikaj kanone starigitaj kaj estas normataj de la libro III de Codex Iuris Canonici pritraktanta pri “De Ecclesia munere docendi” (kanono 815).

Ĉiu pontifika universitato funkcias en sia strukturo per akademiaj aŭtoritatoj, Kolegio de la docentoj kiu karakteriziĝas per internacieco de siaj komponantoj per kiu ekzaltiĝas la tutmonda inspiro de la pontifika instruado, la Akademia Senato, Oficialaro. Patrono de la ateneo estas la Granda Kanceliero; ne povas manki do Rektoro, Dekanoj de la fakultatoj [2], Institutestroj, el kiuj kune konstituiĝas la “Akademiaj Aŭtoritatoj”. La akademia docentaro establiĝas per Fakultatestroj, Dekanoj, Profesoroj stabilaj, Profesoroj emeritaj, stabiligitaj, ŝarĝitaj, invititaj, kaj plue per Asistantoj ordinaraj aŭ volontaj aŭ liberaj. La oficialaro, male, estas prezidita de la Ĝenerala Sekretario.

La juĝadoj de ekzamenpartoj kaj finaj provoj estas esprimitaj en “tridekdekonoj” aŭ “naŭdekdekonoj” kiuj siavice esprimas la jenajn kvalifikojn: PROBATUS (aprobita), BENE PROBATUS (bone aprobita), KUM LAUDE PROBATUS (kun laŭdo aprobita), PROBATUS MAGNA CUM LAUDO (kun granda laŭdo aprobita), SUMMA CUM LAUDO (kun plej granda laŭdo).

Pontifika Laterana UniversitatoRedakti

La Pontifika Laterana Universitato estas prestiĝa universitato, - per Pontifika kaj Civila juro konstituita - kun oficiala sidejo en Romo (Vatikana teritorio). Ĝi havas subsidejojn ankaŭ en ĉirkaŭ 40 landoj de la mondo, kaj magistrigas per titoloj agnoskitaj kaj validaj internacinivele.

Ĝiaj fakultatoj estas: Jurisprudenco, Kanona juro, Filozofio, Teologio, kaj Utriusque Iuris (kaj diversaj institutoj kaj specialigoj). La ateneo estas malfermita al klerikuloj kaj laikoj kaj al ĝi oni aliras post allasa ekzameno.

HistorioRedakti

Kiam papo Klemento la 14-a en 1773 aboliciis la Societon de Jesuo, konfidis la fakultatojn de filozofio kaj teologio de la Roma Kolegio (“Jezuita universitato”) al la klerikularo de la roma diocezo.

En 1824 papo Leono la 12-a restarigis la jezuitan ordenon kaj redonis al ĝi tiun kiu poste fariĝos la Pontifika Gregoria Universitato, sed konsentis ke la sekulara (dioceza) klerikularo, kiu ĝin anstataŭis, pludaŭrigu sin dediĉi ankaŭ al la instruado. Tiucele li asignis al tiu universitato la Palacon de Sankta Apolinario kie en 1853 papo Pio la 9-a instituigis la fakultatojn de “Kanona Juro” kaj “Civila Juro” [3] kaj “la Pontifikan Instituton “Utriusque Iuris (Ambaŭ Juroj). La nova Instituto ricevis la nomon de “Ateneo de la Pontifika Roma Seminario”.

Pio la 9-a asignis al la Ateneo la definitivan sidejon ĉe la Baziliko Sankta Johano de Laterano kaj en 1932 decidis ke la kanceliero estu la “Kardinalo Vikario”.[4]. Ĉe la sama Ateneo papo Pio la 12-a 1958 fondis la “Pontifikan Pastoralan Instituton”. La sekvan jaron papo Johano la 23-a promociis la Ateneon al Universitato kun la definitiva nomo “Pontifika Laterana Universitato”

Papo Johano Paŭlo la 2-a en 1981 ĉe la sama universitato ekfunkciigis la “Pontifikan instituton por la studoj pri la "geedzigo kaj familio” (nun titolita “instituto Johano Paŭlo la 2-a) kun rajto allasi akademiajn gradojn iure proprio.

Ekde 2001 estis oficiale fondita la Lateran University Press kiu prizorgas nombrajn kaj prestiĝajn sciencajn eldonojn kaj la sep revuojn kiuj formas la kontribuon de la Universitato ofertitan al la internacia scienca komunumo.

Surbaze de la Dekreto de la Ministerio de la Universitatoj kaj de Sciencesploro de la Itala Respubliko de 21-a de septembro 2006, aplikanta la leĝon n. 63 de 5-a de marto 2004, la Pontifika Laterana Universitato allasas studtitolojn samvalorajn al tiuj de la magistriĝo laŭ Prijuraj Sciencoj (L/31) kaj al Magistro en Jurisprudenco (LMG/01) allasita de la italaj universitatoj.

Fakultatoj de la Pontifika Laterana UniversitatoRedakti

La studoj de tiu priteologia fakultato dividiĝas laŭ tri cikloj:

1) Unua ciklo aŭ Institucia Jartrio kiu disvolviĝas laŭ tri jaroj, post la filozofia jarduo kaj konkludiĝas per la atingo de la unua akademia grado, nome Bakalaŭro pri Sankta Teologio.

2) Dua ciklo, aŭ Jarduo porspecialiga: ĝi realiĝas en du jaroj, kaj konkludiĝas per la dua akademia grado, nome Licencio en S. Teologio.

Pri tri specialigoj de la Fakultato (Fundamenta Teologio, Kristologio, Ekleziologio) eblas akiri Licencion en Sankta Teologio, krom en Fundamenta Teologio, Kristologio, Ekleziologio, ankaŭ en la jenaj subspecialigoj: Sciencoj pri Religio, Teologio de la kristana vivo, kaj Historio.

3) Tria ciklo, aŭ Supera Priesploro Jarduo: ĝi konkretiĝas en du jaroj, post unu el la Licencioj en Sankta Teologio, kaj konkludiĝas per la tria akademia grado, nome Doktoreco pri Teologio.

La Fakultato de Teologio, krome, proponas, pere de la Pontifika Pastorala Instituto “Redemptor Hominis” (dua kaj tria cikloj), la specialigojn pri Pastorala Teologio (Licencioj: pastorala Teologio pri la eklezia komunumo, Teologio pri la evangelizado, Teologio de la edukado, Teologio de la komunikado), kaj pri la Sociala Doktrino de la Katolika Eklezio.

Enestas en tiu Fakultato ankaŭ tri enkorpigitaj Institutoj kiuj perfektigas en la specialigoj (dua kaj tria noveloj), sed ĝuas apartan aŭtonomion: temas pri Alfonsa Akademio (Supera Instituto pri Morala Teologio), Patristika Instituo «Augustinianum»; Instituto pri Teologio de la konsekrita vivo «Claretianum».

La Pontifika Laterana Universitato, ĉar “Pontifika Universitato” – kaj do ankaŭ ĝia Fakultato de Filozofio – sekvas la didaktikajn statutojn de la Vatikanurbo, kiu antaŭfiksas tri studciklojn:

1. Institucia ciklo, por akiri Bakalaŭron en Filozofio (Bachelor of Arts, BA);

2. Specialiga Jarduo, por la akiro de la Licencio pri Filozofio (Master of Arts, MA);

3. Doktoreco, por la doktoriĝo pri Filozofio (PhD)

Fakultato pri Civila JuroRedakti

La aktivaj kursoj ĉe tiu fakultato estas tri: la kurso de Magistrigo pri Jurisprudenco - ekvivalenta al la itala “Laurea Magistrale” – (LMG/01); la Licencio pri Civila Juro (tri jaroj) kaj doktoreco (kvin jaroj); la Licencio pri Civila Juro (3 jaroj) kaj la Doktoreco pri Civila Juro (2 jaroj).

Institutoj ĉe la Universitato LateranaRedakti

  • Istituto Utriusque Iuris (Instituto pri Ambaŭ Juroj)
  • Istituto Pastorale Redemptor hominis (Pastorala Instituto "Elaĉetinto de la homo")
  • Istituto teologico di Assisi (Teologia Instituto de Asizo)

Teologia Instituto de AsizoRedakti

Tiu instituto, speciale ligita kaj komplementa kun la Pontifika Laterana Universitato, aktivas kiel centro por la universitata formado en Asizo (Italio) ĉe la la strukturoj de la Baziliko de Sankta Francisko. Ĝi krome funkcias ankaŭ kiel centro de dokumentado kun gravega biblioteka kaj arĥiva fundo. Ĝuste la biblioteko estas ekipita per 120.000 volumoj de diversepoka priteologia speco kun granda nombro de manuskriptoj kaj antikvaj libroj aldonindaj al la 600.000 de la roma sidejo.[5]

En tiu instituta centro lokiĝas kaj aktivas la centro por la:

Projekto-Revuoj retajRedakti

Temas pri datumbazo kataloganta kaj enhave prezentanta revuojn pritraktantajn teologion kaj filozofion. Per tiu instrumento la aliĝintoj al la servo povas profiti por esplori eĉ komplekse, kaj profiti de personecigita ĝisdatiĝo. [1]

Vidu ankaŭRedakti

Akademiaj gradojRedakti

 
Emblemo de la Sankta Seĝo.

Kiel aliaj Teologia teologiaj fakultatoj, la Pontifikaj Universitatoj dividas la studojn per tri cikloj: la unua, tempodaŭre malsama, kiu ĉe la fino oni akiras “Bakalaŭron”, la dua asignas “Licencion“ kaj fine la tria magistrigas per “Doktorigo”. La ciklodaŭro varias laŭ ne egalaj statusoj de la diversaj pontifikaj universitatoj.

En Italio la akademiaj gradoj pri teologio kaj pri aliaj ekleziaj sciencobjektoj, interkonsentitaj inter la Partoj, akiritaj ĉe la fakultatoj aprobitaj de la Sankta Seĝo, agnoskeblas ĉe la ŝtato laŭ la sencoj de la artikolo 10/II de la leĝo 25 de marto 1985 n. 21 (G.U). Tamen ankoraŭ ne estas leĝfaritaj la dispozicioj celantaj apriore starigi la egaligojn kun la akademiaj titoloj liveritaj de la italaj universitatoj. Ne eblas, tial, laŭleĝe koherigi la titolojn de la du universitataj sistemoj: fakte, en Italio, la ofta ŝanĝiĝo de la statustabeloj igas kompleksa la egaligprocedon kiu postulas ĉiukaze la intervenon de la kompetenta ŝtata ministerio. [6] [2].

Magistrigaj kursojRedakti

Kutime en la pontifikaj Ateneoj estas starigitaj la fakultatoj de Teologio, Ambaŭ Juroj [7], Kanona Juro, Civila Juro, Filozofio, Bibliaj Sciencoj, Arkeologio, Kristana kaj Klasika Literaturoj, Misiologio, Edukadaj Sciencoj, Komunikadaj Sciencoj.

StudentojRedakti

Ĉe la Pontifikaj Universitatoj estas akceptitaj studentoj el la tuta mondo, klerikoj kaj laikuloj kaj, foje, pro specialaj kaj motivitaj permesoj, ankaŭ nekristanoj. Kiel, ĉe diversaj universitatoj, studentoj divideblaj inter “ordinaraj” (kun deviga ĉeesto al la kursoj), eksterordinaraj (kiuj aŭ ne celas la akademiajn gradojn, kaj “gastaj” laŭkurse). Estas ĉiam postulita la kono de iu fremda internacia lingvo kaj, en iuj fakultatoj, ankaŭ la kono de la greka kaj latina.

Katolikaj UniversitatojRedakti

 
Historia memoriga Roktavolo de la Katolika Universitato en Milano.

Temas pri universitataj institucioj kiuj havas agnoskon de “jura personeco laŭ publika juro” laŭnorme de juraj sistemoj de la koncernaj ŝtatoj kie ili havas juran sidejon, sed kiuj bezonas apartan agnoskon de la kompetenta eklezia aŭtoritato. Ili, do, jure malsamas de tiuj Pontifikaj instancoj kiuj dependas nur de la Sankta Seĝo. La kanona juro preskribas, ke la kompetenta eklezia episkopa konferenco aŭ la koncerna episkopo ekzercu siajn devon kaj rajton aktivadi por ke statutoj kaj docentaro liveru instruaĵojn laŭ la katolikaj principoj kaj estu efikaj ankaŭ per morala konduto.

Krome la kanono 808 preskribas, ke “neniu universitato, kvankam efektive katolika, sin distingu per la titolo “Katolika Universitato”, se ne post la konsento de la kompetenta eklezia aŭtoritato”.

Kutime en la Katolikaj Universitatoj ofertas liberan aliron por ĉiuj petantaj studentoj. Inter la fakultatoj ĉiam elstaras ankaŭ la Priteologia Fakultato. Estara ekzemplo de tiaj universitatoj estas la "Università Cattolica del Sacro Cuore" de Milano.

Tiaj universitatoj tra la landoj de la mondo estas ĉirkaŭ iuj centoj.

Se utilas, laŭ la ĝenerala tabelo, distingi la Pontifikajn Universitatojn el tiuj simple Katolikaj, plej utilas distingi tiujn lastajn el tiuj kreitaj de la ekleziaj aŭtoritatoj tra la jarcentoj: inter tiuj ĉi alkalkuleblas preskaŭ ĉiujn la enokcidentaj Universitatoj.

Pontifikaj Universitataj kaj Institutoj de Superaj StudojRedakti

Kampusa vivoRedakti

Je bela tago du studentoj pri inĝenierarto biciklas en la kampuson kiam unu demandas la alian:

- Kiel vi gajnis ĉi tiun biciklon?

La alia respondas:

- Hieraŭ mi estis piediranta en la kampuso, tre for pro miaj pensoj, kiam aperis belega knabino kun ĉi tiu biciklo, ŝi formetis ĉiujn siajn vestojn kaj diris al mi: "prenu de mi kion vi volas". Mi prenis la biciklon.
- Jes, saĝa elekto. La vestoj ne taŭgus por vi...

Universitata libroRedakti

Alvenas profesoron en klasĉambro, li vidas librojn pri tabako, li diras "kiu metis tion tie ?" Kaj la studentoj ekrespondis "Neniu" kaj la profesoro plidiris "Ne eblas, iu devis preni la librojn, krei ilin kaj kunporti ĉi-tie" "Ne, respondis la studentojn, la librojn nek estis kreitaj nek estis kunportitaj ĉi-tie, ili hazarde aperis ĉi-tie sen neniu enmiksiĝis". La profesoro ne kredis tion kaj la studentoj klariĝis "Jes, ili same hazarde aperis tiel. Vi diris ke neniu kreis la universo, nek kreis fizikaj principoj, kaj ke ĉio aperis hazarde meze de nenio, el nenio. Same la libroj aperis hazarde en la klasĉambro, el nenio..."

KlopodoRedakti

Du najbaraj patrinoj babilas pri iliaj problemoj.

"Mi tre ĉagrenas pro mia fora filo, kiu studas en la Universitato ĉe la chefurbo. Tiom ofte li skribas al mi, petante monon - mi ĝeniĝas, demandante min kiel li elspezas la monon!", diras unu.

La alia respondas, "Se oni havas filinon - tia estas mia kazo - la situacio tute malsamas. Estas multe pli malbone. Mia filino ĉe la Universitato neniam petas monon - mi demandas min kiel ŝi gajnas ĝin!"

StuduntoRedakti

Profesoro diras al studento, "Ĉu vi povas citi la nomon de du valutoj?"

"Nu...," respondas studento, "... dolaro..., kaj... rublo...."

"Kaj nun, ĉu vi povas citi du specojn de kontraukoncipo?"

"Heee...," hezitas knabo, "...la pilolo..., kaj... kondomo...."

"Bone," diras profesoro. "Kaj nun, ĉu vi povas citi du riverojn en Islando?"

"Ne, tion mi ne scias..."

"Nu! Ŝajnas ke vi interesiĝas nur pri mono kaj sekso!"

MonoRedakti

Ne nur universitato, kiun homoj povas pagi por fari, eblas doni monon por nia movado. Aliaj negocoj ankaŭ.

Internacia Kongresa UniversitatoRedakti

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU). La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.

Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis aranĝita komune de UEA kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) sub la nomo AIS-IKU. Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso tri- ĝis ok-leciona. Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.

EsperantoRedakti

E ankoraŭ ne havas profesoran katedron ĉe univarsitato. Lektoroj de E funkcias ĉe la univarsitatoj en Genève (Privat), kaj Livarpool (Collinson), ĉe la teknikaj altlernejoj en Praha (ĉe la germana Michal kaj ĉe la ĉeĥa Pitlik) kaj en Wien (Schemonek, poste Wollmonn). E-movado inter univ. studentoj konstateblas ĉefe en Francujo kaj Japanujo.

E estas instruata en la ŝtataj univarsitatoj de Minnesota (koresponde) kaj California, plue en Univ. de Honolulu (Hawaii) kaj en superaj lernejoj de Honolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.).

Esperanto-movadoRedakti

Por divastigi Esperanton en universitatoj, esperantistoj partoprenu organizite en diversaj agadoj universitataj neesperantistaj, laŭ niaj kapabloj, kaj ĉie kie ni partoprenas ni ne hontu inter ni uzi Esperanton, sed ni neniam al aliaj diru ion ajn pri tio. Ili mem demandos. Kaj ni kondutu, kvazaŭ tio estas nia trezoro, kiun ni ne volonte dividas kun aliaj. Kiu lingvo estas tiu? Respondu: Esperanto, sed aldonu nenion plian. Se la interesiĝanto plu demandas, ĉiam respondu mallonge, kvazaŭ tio estas io via, kio la alian ne koncernas.

Per tiu konduto, ni provokas maksimuman scivolemon en universitata medio. Se ni partoprenas en tiuj universitataj kunvenoj kiel fakuloj kiuj havas bonajn ideojn kaj proponojn por la celoj de la kunvenoj, la aliuloj kutime rimarkos ke ni estas utilaj por la celoj en kiuj ni laboras kune, ĉar niaj ideoj kaj kapabloj estas tre bonaj. Laŭ tiu maniero ni atingos multe pli ol per daŭra propagandado kaj laŭdado de Esperanto.

Esperanta propagandoRedakti

Vi havas malmultan monon por papera informado, ĉu? Nu, konsideru meti la esencan enhavon en la interreton kaj disdonu nur A7- aŭ A8-formatajn informiletojn (nur iom pli grandaj ol vizitkarto). Ekzemple sur ĉiun aŭton ĉirkaŭ lernejo, universitato, gazetejo, radio, televido, diskoteko, koncertejo ktp. (ĝis distanco de kelkcent metroj). Sur ĉiun "nigran tabulon" en la ejoj de via celgrupo (lernejoj, universitatoj, klerigejoj, bibliotekoj, manĝaĵvendejoj ktp.); prefere en okulalteco.

Someraj universitatojRedakti

Someraj Universitatoj okazadas dum ĉiu UK ekde 1925. Iliaj progresoj estas pure „humorismaj“ (filozofia pedofilio, folkloro, ktp.).

Dum la UK 1924, en plenkunsido estis decidite, ke estonte, por pliriĉigi la progremon de la UK-oj, estu organizota t. n. S.U.-oj. La venontan jaron, jam en Ĝenevo en 1926 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la S. U. en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato.

La unuan kaj sentempe malfermon lekcion havis fiino Won Kenn: pri Konfucio. Rektoro de la unua S. U. estis prof. Cart. Post la Edinburga UK 1926 okazis aldona decido: ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj (aŭ almenaŭ pomoj kun universitataj diplomoj). La prelegoj okazadas regule ĉiujare en la sema rubo de la UK. Viziti ilin ratas ĉiu kongresano senpage. La kongreskarto servas kiel enirbileto.

Rustipa universitatoRedakti

- Kio studento devas scii partoprenante en ekzameno?
- Ĉio.
- Kio asistento devas scii?
- Preskaŭ tio, kio studento.
- Kio adjunkto devas scii?
- En kio libroj estas skribata tion, kion studento devas scii.
- Kio docento devas scii?
- Kie estas tio libroj.
- Kio profesoro devas scii?
- Kie estas docento.

MasklismoRedakti

Universitato estas masklista. Ni ĉiuj ja scias, ke ĉiujn etosojn de socio strukturiĝis de viroj, inkluzivante universitatojn, de miloj da jaroj.

RatologioRedakti

Laboratoriaj ratoj kaj universitataj studentoj servas kiel eksperimentaj subjektoj en preskaŭ ĉiuj sciencoj, de la biologio ĝis la komploto. Malfacilas rezisti la penson, ke se la mondo konsistus el ratoj kaj studentoj, ni komprenus ĝin sufiĉe bone ĝis nun.

Novialista vulpo kaj novialista leporoRedakti

Leporo sedis sur stumpo, skrias alquion. Prétermene vulpo kurris:

V: Quio vi skrias, Leporo?
L: Un dissertation.
V: Pri quio?
L: Pri tio, quiel leporoj manjhas vulpojn.
V: Kie vi videtis tian kasuon?
L: Venu kon me, my revelos alquion.

Post quelka tempo... Denove Leporo sedis sur stumpo, skrias alquon. Lupo kurris.

Lu: Quion vu skrias, Leporo?
Le: Un dissertation pri tio, quiel lepores manjhas lupojn.
Lu: Chu vu esas folla, Leporo?
Le: Venu kon me, my revelos alquion.

Poyst. Leporo skrias, Urso aproximas sin.

U: Quion vu skrias, Leporo?
L: Un dissertation pri tio, quiel lepores manjhas ursojn.
U: Kie oni possas vidier tion?
L: Venu kon me, my revelos alquion.

.............. Li seqventa pikturo: Un caverne, un monto de vulpalay, lupalay, ursalay ossoy. In li centro un granda leono jhacas rodente un osson. Resume: Ne tiel essas importante, quio esas li tema de un dissertation, sed quiu essas kurator de un laboro.

ReagoRedakti

Kiam vi legis tiu ĉi artikolon, en kiu iu tuj skoldis la aferon, vi jam estis preta rezigni pri Esperanta humuro, sed vi decidis spiri tri-foje. Ne sufiĉas. Vi devas spiri alifoje kaj alifoje kaj vi pensu: ne indas.

NotojRedakti

  • Detalojn legu pri la lektoraj katedroj en UEA-Jarlibro 1930, p: 39.
  • Laŭ difino proklamata en la kanono 361 de la nova Kodo de Kanona Juro: “Per la nomo de Apostola Sidejo aŭ Sankta Seĝo estas intencitaj ne nur la Roma Pontifiko, sed ankaŭ, se ne dedukteblas malsame el la naturo de la koncernato, La Ŝtatsekretariejo, la Konsilo por Publikaj Aferoj de la Eklezio kaj ceteraj Organismoj de la Roma Kurio”.
  • Estas tasko de la Fakultatodekano koncedi dispensojn de kursoj jam vizititaj aŭ integri la studplanon vizititan aliloke kun kursoj aŭ ekzamenoj antaŭviditaj de malsamaj aliuniversitataj programoj
  • Tiam la urbo Romo kun alia provincoj konstituis la papan civilan ŝtaton
  • Kardinalo Vikario ĉar la natura episkopo de la diocezo de Romo estas la papo, kiu tamen delegas vikarion. Nuntempe (2011) Vikario, kaj do Kanceliero, estas Agostino Vallini.
  • oficiala retejo
  • Scieblas, ke en Italio oni pasis de la kvarjaraj magistrigaj kursoj (akompanataj iufoje de kursoj de “kurta magistrigo” kiu premias nur per “universitata diplomo” – permesanta, tamen, la pompan kvalifikon de Doktoro – sen akademia kvalifiko) al magistrigaj kursoj tieldirite 3+2, kaj ankaŭ al kvinjaraj kursoj doktorigaj
  • Litere, du juroj aŭ civila juro (aŭ romia) kaj kanona juro laŭ la eŭropa tradicio de la pasintaj jarcentoj, kiam la jurisprudenco estis impregnita je teologio.