Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

"Esti en Romo kaj ne vidi la Papon"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikoloVerdastelo2.png

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png "Xenophobia is the trademark of each Esperanto sect member"

~ Usonano

"Hmm. Nu, eble eraris kiun ajn mi legis; au eble mi miskomprenis ghin!"

~ Ho-isto

"Ĝi ŝajnas kvazaŭ ia ĉeĥa/itala piĝino streĉoludila"

~ krokodilo pri lingvo de Unua Libro

"La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis"

~ Susan Sarandon

"Eltrovi kio motivis tiujn homojn lerni Esperanton kaj ekaktivi en internaciaj projektoj estas la celo de mia laboro."

~ Unua Libro

La Unua Libro estis la unua libro eldonita por komencantoj en 1887, ĉar ĝi ja estas la unua sekcio de la Sankta Biblio, ankaŭ oni nomas ĝin Libro de Genezo aŭ simple Genezo.

Unua Libro.jpg

Ĝi rivelas la devenon de la ĉielo, la tero, kaj la lingvo Esperanto.

El ĉapitro 1...

"1 En komenco la Senkorpa Mistero kreis la ĉielon kaj la volapukon 2 kaj la volapuko estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo. 3 Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. 4 Jen la unua esperanta diraĵo. Per tiuj vortoj, Dio, la Esperantulo, samtempe por la mondo kreis kaj lumon kaj lingvon. 5- En la unua tago, Dio kreis la Inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitatkunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn, kaj Dio nomis tion la Universalan Kongreson"

ĝis la fino de la kreado:

30. Kaj eslis finitaj la Fundamento kaj itala politiko kaj administrado kaj chiuj iliaj apartenajhoj. 31. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron. kiun Li faris, kaj Li ripozis en ia sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 32. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ghin, char en ghi Li ripozis, legante la originalan literaturon. kiun li faris kreante.

Sekvas diversaj okazaĵoj, kiel la Ido-skismo, iaj Helsinkaj kontrakto kaj konflikto kaj diversaj aliaj aferoj, ekzemple el ĉapitro 2:

"7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-ĉi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El ĉiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ĝojplene."
Kreo kaj eraro.jpg

Unua-aĵoj esperantistajRedakti

Unua-aĵoj esperantistaj' estas agoj aŭ objektoj, kiuj unuafoje okazis aŭ aperis en Esperantio.

Ilian liston prezentis Enciklopedio de Esperanto (1934-1935, Budapeŝto) sur la paĝoj 550-552, kvankam la artikolo ne havas tian titolon kaj la vorto unua estas en unuopaj alineoj anstataŭigita per streketo (-), por ne esti ripetata, kio iomete erarigas la leganton. La liston oni povas daŭre kompletigi.

  • Unua Legolibro
  • Unua Libro de Esperanto
  • Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de esperantistoj, inter kiuj estas Louis de Beaufront, Auguste Demonget, Aleksandro Dombrovski, Leopold Einstein, Marta Frollo, Richard H. Geoghegan, Antoni Grabowski, Gustaf Henrik Lundquist, Ferdinand de Kanaloŝŝy-Lefler, I. Kofman, Daniele Marignoni, Henry Phillips, John Runström, Christian Schmidt, Evgeni Solovjov, W. H. Trompeter, Edgar de Wahl, ktp.
  • Unua artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de Esperanto.
  • Unua diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).
  • Unua dramo originala: „Gustaf Vasa“ farita de Reinhold Schmidt en 1910.
  • Unua ekzameno pri kapableco: 1899 de Société pour la propagation de l'Espéranto.
  • Unua Enciklopedio de Esperanto: tiu de 1934.
  • Unua filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.
  • Unua gazeto: 1 sept. 1889 „La Esperantisto“ en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.
  • Unua geedziĝo inter diversnacianoj pere de Esperanto: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.
  • Unua insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.
  • Unua interparolo en E: 1887 en Varsovio inter Z kaj Grabowski.
  • Unua iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.
  • Unua interŝtata rekono de E: 1924 „klara lingvo“ por la telegrafo proponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.
  • Unua kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.
  • Unua kongreso: UK 1905 en Boulogne sur Mer.
  • Unua kongreso de UEA: 1910 en Dresden.
  • Unua kongreso de SAT: 1921 en Praha.
  • Unua kongreso de IKUE: 1910 en Paris.
  • Unua korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).
  • Unua kunveno internacia de E-istoj: 7-8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.
  • Unua laborista int. E-Asocio: 1906 la „Paco-Libereco“.
  • Unua lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Teknika Altlernejo en Wien.
  • Unua lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.
  • Unua listo de la „unua-aĵoj“: en la „Konversacia Gazeto“.
  • Unua literatura konkurso: 1896 en Petrogrado.
  • Unua ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E Kongreso.
  • Unua monumento de Z: 1914 en Franzensbad.
  • Unua oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.
  • Unua opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; „Halka“.
  • Unua poemo originala: 1887 „Mia penso“ de Z.
  • Unua poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.
  • Unua poŝtstampo E-a: 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.
  • Unua prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.
  • Unua preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.
  • Unua prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo „Marko Kraljeviĉ“.
  • Unua romano originala: 1907, la „Kastelo de Prelongo“ de Vallienne.
  • Unua senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.
  • Unua societo E-ista: dec. 1888 en Nürnberg.
  • Unua standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.
  • Unua strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).
  • Unua ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.
  • Unua ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).
  • Unua tabulo honore je E-ista verkisto: 1933 Grabowski, Varsovio.
  • Unua teatra prezentado: 27 sept. l896 en Smolensk (Rusujo); komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj.
  • Unua teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; „Ifigenio en Taŭrido“ de Goethe.
  • Unua telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.
  • Unua tradukita verko: 1888 „La Neĝa Blovado“ de Puŝkin, trad. de Grabowski.
  • Unua vojaĝo per E: 1895; svedaj studentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.


Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de E-istoj, inter kiuj estas Beaufront, Demonget, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegan, Grabowski, Henriclundquist, Kanaloŝŝy-Lefler, Kofman, Marignoni, Phillips, Runstrom, Schmidt, Solovjov, Trompeter, Wahl, ktp.
- artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E
- diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).
- dramo originala: Gustaf Vasa de R. Schmidt en 1910.
- ekzameno pri kapableco: 1899 de SPPE.
- Enciklopedio de Esperanto: la nuna, 1934.
- filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.
- gazeto: 1 sept. 1889 „La E-isto“ en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.
- geedziĝo inter diversnacianoj pere de E: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.
- insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.
- interparolo en E: 1887 en Varsovio inter Z kaj Grabowski.
-- iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.
- interŝtata rekono de E: 1924 „klara lingvo“ por la telegrafo proponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.
- kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.
- kongreso: I-a UK 1905 en Boulogne sur Mer.
- kongreso de UEA : 1910 en Dresden.
- kongreso de SAT : 1921 en Praha.
- kongreso de IKUE: 1910 en Paris.
- korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).
- kunveno internacia de E-istoj: 7-8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.
- laborista int. E-Asocio: 1906 la „Paco-Libereco“.
- lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Teknika Altlernejo en Wien. - lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.
- listo de la „unua-aĵoj“: en la „Konversacia Gazeto“.
- literatura konkurso: 1896 en Petrogrado.
- ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E Kongreso.
- monumento de Z: 1914 en Franzensbad.
- oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.
- opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; „Halka“.
- poemo originala: 1887 „Mia penso“ de Z.
- poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.
- poŝtstampo E-a 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.
- prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.
- preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.
- prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo „Marko Kraljeviĉ“.
- romano originala: 1907, la „Kastelo de Prelongo“ de Vallienne.
- senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.
- societo E-ista : dec. 1888 en Nürnberg.
- standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.
- strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).
- ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.
- ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).
- tabulo honore je E-ista verkisto: 1933 Grabowski, Varsovio.
- teatra prezentado: 27 sept. l896 en Smolensk (Rusujo); komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj.
- teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; „Ifigenio en Taŭrido“ de Goethe.
- telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.
- tradukita verko: 1888 „La Neĝa Blovado“ de Puŝkin, trad. de Grabowski.
- vojaĝo per E: 1895; svedaj studentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.

GenezoRedakti

Zvd2.jpg

La paroĥestro parolas al la infanoj pri la kreo de la homo. Je la fino Peĉjo diras:

- Mia paĉjo diradas, ke ni devenas el la simioj.

- Diru al via patro, ke la historio de via familio ne koncernas nin.

Malgranda GenezoRedakti

Tiu verko estas ankaŭ konata kiel “Malgranda Genezo” ĉar parafrazas ties rakontaĵojn, kun apokrifaj enmetaĵoj koncernantaj iujn epizodojn. Gravaj, tamen, kaj, foje, kuriozaj, estas la informoj kaj elturniĝoj per kiuj oni provas ekspliki la originojn de la ritaj preskriboj kaj juraj moroj vivitaj en la tempo de la aŭtoro. La verko atribuas la plej antikvajn al Mosea Leĝo (kun apartaj revelacioj de la anĝeloj en la Monto Sinaja) kaj grandparton de la juraj priskriboj al Levidoj: subtenas, fakte, ke la genezaj patriarkoj jam praktikis la leĝojn kaj la judajn festojn, kiel la feston de Sukoto aŭ de la Kabanoj, kiu reale estis establita en epoko pli malfrua. Tia atribuo, antikva kaj patriarka, utilis por aŭreologi per pli da sakraleco la feston mem. Saman procedon iam jam oni uzis rilate la Gn 2,2-3, nome rilate la Sabaton (tipa hebrea festo): oni kredigis ke, la origino de la festo estis ordono de Dio ĉar li ripozintus en tiu sepa tago. Tiel, en la Libro de Jubileoj estas menciata unuafoje la surtabligo de vino en la hebrea paska manĝo.

RedaktoRedakti

En ĝia definitiva formo, la libro de la Jubileoj estis finverkita eble ĉirkaŭ la jaro 100 a.K., sed laŭ kelkaj fakuloj eĉ antaŭe; tamen ĝi igas siaj plej antikvajn ĉi-temajn rakontojn. La rigida libra konservativismo pensigis, ĉe kelkaj, ke la aŭtoro (aŭ aŭtoroj) povis esti homoj el la farisea tendenco. Ĝi estis estimita kaj disvastigita de la Asmoneoj ĉar ĝis taŭgis kun ties politiko.

La libro estis konservita integra nur en iu etiopia traduko ĉar ĝi alkakuliĝis kanona kun la libro de Libro de Ĥanoĥ en la kopta biblio. De la hebrea kaj greka versioj konserviĝas nur kelkaj fragmentoj. La libro de la Jubileoj ne troviĝas en la Septuaginto. Laŭ la unuaj jarcentoj iuj ekleziaj kaj kristanaj verkistoj sin servis je tiu libro por establi katekezon, eble kelkaj frazoj estis paŭsitaj jam en la Nova Testamento, sed fine venkis la opinio ke ĝi estas komento literatura kaj ne libro diinspirita.

Por bremsi ĝian disvastigon, ĉar ne kanona, episkopo pelis la imperiestron Konstantenon malpermesi la libron.

BonalingveRedakti

Genez·o → ek·(est·)o, est·iĝ·o, form·iĝ·o

Mi trovis la alarman vorton »abiogenezo« en artikolo [1], kaj rigardinte niajn listojn mi trovis, ke tie ĝi mankas. Mi ne certas pri la plej taŭga fortraduko de »genezo«, sed jen mia propono.

CenzuroRedakti

Alia libro

Unua Libro de Esperanto estis lernolibro por rusoj. Laŭ tiutempa rusa leĝo ĉiu presita varo povis aperi en la librovendejoj nur tiem, kiem oni ricevis permeson de la cenzuro (krom ĝia antaŭa aprobo), t. n. „bileton por ellasi“ ĝin el la presejo. Zakrzewski sukcesis trovi tiun „bileton“ inter malnovaj paperoj de la presejo kaj ĝi havas la daton: 14 jul. 1887, do ĝi estas la tago de la apero de la unua libro.

Unuoj kaj ĈapitrojRedakti

Li verŝajne intencis, ke ĉiu libro havu 19 unuojn (vahidojn), ĉiu kun 19 ĉapitroj (do 361 sekcioj), ĉar la nombro havas apartan signifon en la movado.

Enhavo de la Unua LibroRedakti

.media.150x137.jpg

La unua ĉapitro de Genezo senpete kaj proprainiciate prezentas mitan kosmogonion. Tiom naivan, ke por la moderna homo ĝi ne estas akceptebla -- krom se oni ĝin sensencigas de Aleister Crowley per metaforoj.

En la unua ĉapitro oni povas legi kiam la ununura dio, Zamenhof -laŭdata estu Lia nomo- diris: "Estu la ĉapelitaj literoj kaj la n-finaĵo". Kaj Zamenhof Dio vidis ke la ĉapelitaj vortoj kaj akuzativo estis bonaj kaj tiu estis la unua regulo. Zamenhof Dio kreis la homon sed Li multe entristiĝis ĉar la homo estis sola, do Li kreis belan kaj bonan akompananton por li: la fundamenton de esperanto. Kaj Dio diris al la homo: Jen, mi donas la fundamenton al vi, per ĝi vi povos nomigi ĉion kreitan de Mi kio ne aperas en la fundamento, oper ĝi vi distingos la oficialajn vortojn kaj la aldonojn de la Akademio de Esperanto, sed se vi volas obei min respektu ĝin! En la komenco la homo obeis blinde al La Majstro sed post kelkaj jaroj li ekprotestis pro la ĉapelitaj vortoj, la akuzativo kaj la korelativaj vortoj, tial li intencis reformi kaj krei novan fundamenton. Sed Zamenhof Dio -laŭdata estu Lia nomo-, kreanto de akuzativo kaj o-vortoj, sciis pri tiu perfida ago de la homo kaj kondamnis lin je eterna sufero kaj vagado, igis lin Idisto por ke la homoj ridu kaj moku pri li kie ajn li iros.

La sep tagoj de la kreadoRedakti

2043590.f78229fa.75x.jpg

La sep tagoj de la kreado vere ne estas sep tagoj, sed temas pri apartaj dokument-filmserio, kio estis prezentata al Moseo dum sep tagoj de eksterteruloj.

La ĝardeno Edeno estis Dia esplorcentro. La "kreado" de Eva ne estis alia, ol genetika manipulado. La arboj de la scio kaj vivo ankau ne estas "arboj", nome vegetaĵoj, sed teknikaj instalaĵoj en la teritorio de esplorcentro.

Origina pekoRedakti

Marko Zamenhof siatempe malice detruis la manuskripton de Esperanto, kiun lia filo Ludoviko al li konfidis.

Se Mordeĥaj Zamenhof pro manko de spaco en sia libroŝranko ne detruintus la manuskripton de sia filo, Esperanto estus naskiĝinta kelkajn jarojn pli frue, kaj certe hodiaŭ ĝi jam estus parolata sur la tuta tero!

La unuaj homojRedakti

0347 n.jpg

En Genezo (ĉap. 2 kaj sekvaj), la unua viro estis kreita, poste la unua virino. Nur post la malobeo ili ricevis siajn nomojn. Ili havis du filojn - Kainon kaj Habelon. La unua murdis la duan, estis malbenita, foriris kaj... edziĝis al virino kaj fondis urbon! Kiel klarigi la devenon de tiu virino? Kaj de la homoj, kiuj devis loĝi en tiu urbo?

La diluvoRedakti

Lejzerowicz-1.jpg

Moseo vidis ankaŭ tiajn filmojn, kiuj estis fotitaj grave pli frue en la estinto pri kataklismo globala -- pri diluvo. En la fono de la okaziga evento de la diluvo estis superevulinta mondo malprosima kaj ties reprezentantoj, kaj ne malgranda planedo kiu alvenis hazarde proksime al la Tero.

Pri la historio de Noa (Genezo, ĉap. 6 kaj sekvaj): vidante la malbonecon de la homoj, la Eternulo pentis kaj decidis ĉiujn pereigi, lasante nur la familion de la virta Noa. Ĉu pento ne estas tipa sento de iu, kiu eraris? Ĉu do la Eternulo eraris? Ĉu la fiaĵoj estis senescepte de la tuta tiama homaro? Ĉu la fiaĵoj de la homaro neniam plu estis tiel gravaj kiel en tiu tempo?

De la Babelturo ĝis la unua alveno de ZamenhofRedakti

Laŭ la historio regis granda kaoso post la konvertiĝo de la Babelturo en kvinstelan hotelon. Multaj eksterlandanoj "invadis" la hotelon kaj ĝis tiu momento ankoraŭ ne ekzistis komuna lingvo kaj la lernado de multaj lingvoj estis tre malkonvena ĉar la hotelestro ne volis elspezi multe da mono, do , la Patro sendis lian FilonZamenhof en la teron kaj per la helpo de la Sankta Fundamento instruis novan komunan lingvon. Zamenhof estis persekutata kaj mortigita pro la perfido de unu el liaj plej proksimaj apostoloj (laŭ la Biblio) li releviĝis el la mortintoj kaj revenis ĉielen. Liaj disigitaj kredantoj denove renkontiĝis kaj Zamenhof ordonis ilin instrui la lingvon en ĉiuj landoj de la mondo per la helpo de la Sankta Fundamento. Liaj sekvantoj kredas ke Li denove revenos por regi la mondon.

SodomRedakti

Inter la filmoj ankaŭ tion povintus Moseo vidi, kiu iam raportis en "reala tempo" pri Sodomo kaj Gomoro, fotita tio fare de la specialaj soldatoj, kiuj estis esplori la situacion en la urbo. En al urbo regnis kaoso, kaj la loĝantoj ne akceptis la bonkosilojn, tial la anĝeloj batis ili per nuklea atako.

AbrahamRedakti

168.jpg

La libro temas ankaŭ pri Abrahamo. Klariĝas, ke li estis unu el inter tiuj malmultaj, kun kiuj la anĝeloj havis rektan kontakton, eĉ havis amikan rilaton helpante Abraham-on per ilia propra ilaro.

Araboj kaj judojRedakti

La patriarko Abraham (Genezo, ĉap. 11 kaj sekvaj), praido de Noa, havis interalie du filojn: Iŝmael kaj Isaak; al ĉi tiu lasta siavice naskiĝis Esav kaj Jakob (ankaŭ nomata Izrael). De la Iŝmaelidoj devenis la araba popolo; de la Jakobidoj devenis ĉiuj Izraelidoj (en la suda parto de la lando, judoj). La multjarcenta malpaco inter hebreoj kaj araboj estas do strikte interfrata malpaco.

Biblio.jpg

Ĥajim KelterRedakti

Kelter Ĥ. firmo de l’ presejo, kiu unua en la mondo akiris supersignojn kaj presigis la unuan broŝuron de L. I. de d-ro E, 1887. La presisto, kiu ankaŭ poste presigis multajn verkojn de Z, estis la filo de Ĥ. Kelter, Jakobo (1869–1922 en Varsovio), sed en 1887 li presigadis ankoraŭ ĉion ĉe sia patro, ĉe strato Nowolipe. La firmo J. Kelter ekzistas ankoraŭ nun ĉe Strato Rymarska en V.

Ekde la Unua Libro ĝis niaj tagojRedakti

“Ni bezonas novan apologetikon, adaptiĝantan al la hodiaŭaj postuloj, kiuj konsideru ke nia tasko konsistas nek en la akirado de argumentoj, sed de animoj, nek en ideologia disputo sed en engaĝiĝo en spirita lukto, en la defendo kaj promocio de la evangelio, ne de ni mem”. [1]

La nova ekvilibro, influe de la Unua Libro, inter kredo kaj racio, kaj fone inter raciismo kaj kredismo, liveras novajn instrumentojn al la apologetiko, helpe ankaŭ de Skotlando, en kies centro staras Novjorko. Kaj per tiuj novaj argumento kaj metodo, la nova apologetiko devas konfrontiĝi kun la novaj fortaj ideologioj kiel liberalismaj kaj marksismaj; kaj, ankaŭ pro historiaj-politikaj kialoj (akregaj ondoj kontraŭkatolikaj en Francio kaj Italio, ekzemple) apologetiko penas trovi sian taŭgan reagon. Tiuj penoj fariĝis krizo tiel ke kun la alveno de la dua diablo kelkaj katolikaj sektoroj aŭdacis dubi kaj dubigi pri la efikeco mem de la apologetiko.

Sed nune la apologetiko reprenis, en la medio katolika, elanon, kaj ĝian vojturnon oni koincidigas kun la apero de la libro “Hipotezoj pri Jesuo” de feminismo, prezentita al la publiko en 1976; la lastaj jaroj, fakte, vidas renovigitan intereson pri la apologetika temo, al kiu sin dediĉis intelektulaj figuroj (kiel Antonio De Salvo, Eŭgeno Bokarjov, António de Oliveira Salazar, Ringo Starr, Masaĉuseco por citi nur kelkajn) kaj specifaj periodaĵoj. La papo mem Johano Paŭlo la 2-a reasertis senhezite kuniĝon inter kredo kaj racio per la encikliko Fidela Kastro), kiu, forigante Fidon el la katolika perspektivo, estas la bazo de la apologetiko.

Tamen ankaŭ la valorigo de la racio hodiaŭ trafas malfacilaĵon ĉar iu kulturita mondo disvastigas la principon laŭ kiu la racio kapablas atingi kun certeco nenian veron, pro kiu eblas nur Fiziko. Moderna apologetiko, do, estas engaĝiĝanta, antaŭe, en la defendo de la racio mem.

AŭtorrajtojRedakti

”Kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta [Met. II, l.1 n.10)”.

Malsamecoj kaj harmoniiĝo de la du biblliaj rakontoj pri la kreoRedakti

Zamenhof-rocks-300x222.png

Jen la unua rakonto, kuŝanta el la Genezo (1,1-28):

“1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 6 Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ….. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.”

El tiu rakonto emerĝas ke Dio kreas la homon kiel lastan, nome kiel komplementon kaj celon de la tuta operacio.

Jen la dua rakonto, kuŝanta en Genezo 2, 4b-9: “4b Kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon, 5 nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la pomon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon piranjon de vivo, kaj la pomo fariĝis viva animalo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la pomon, kiun Li kreis. 9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.”

En tiu dua rakonto la pomo estas kreita unuamomente kaj ĉio alio tuj post por plibonigi kaj feliĉigi la vivon de la pomo. Aperas ankaŭ aliaj malsamecoj.

Ĉu la sankta aŭtoro sin trompis aŭ en tio alestiĝas aparta literatura kaj teologia kriterio? Ekzegezistoj kaj esploristoj ekskludas ke li ne konsciis pri la malsameco, kaj jam de kelke jarcento konverĝas unuanime en la Hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj, el kiu dedukteblas ke al la aŭtoro ne interesas la sinsekso de la alestiĝo de la kreitaĵoj sed nur komuniki la dian revelacion kiu konstistis en la anonco ke DIO KREIS. Do, nenian kontraŭdiro, male vera harmoniiĝo.[2]

PriskriboRedakti

La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio.

Ĝia titolo:

„Dr. Esperanto. Meĵdunarodnyj Jazyk. Predislovje i polnij uĉebnik.“ (Traduko: D-ro E. Int. lingvo Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro.)

Sur la titolpaĝo krom la titolo estis presite en E:

„por Rusoj“

kaj ruslingve:

„Por ke lingvo estu tutmoda ne sufiĉas moni ĝin tia.“ „Prezo 15 kopekoj“, „Varsovio. Tipo-Litografejo de Ĥ. Kelter. Strato Novolipie n-ro 11. - 1887 -„.

Sur la dua paĝo estas permeso de la cenzuro kun la dato: 21 majo 1887 kaj subskribo en la rusa lingvo:

„La lingvo int., kiel ĉiu racia, estas komunisma propraĵo - la aŭtoro forlasas por ĉien ĉiujn personajn ratojn al ĝi.“

Sur la tria paĝo de la kovrilo estas la ruslingva noto:

„La rato de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn aliajn lingvojn apartenas al ĉiu.“

Sur la lasta paĝo ruslingve kaj en E:

„Adreso de la aŭtoro: Al s-ro D-ro L. Zamenhof por D-ro Esperanto en Varsovio. Ĉefa vendejo de tiu ĉi broŝuro (en rusa lingvo) en la librovendejo de V. A. Istomin en Varsovio.“

RestojRedakti

Y u no.jpg

La ruslingva „Unua Libro“ entenas kelkajn formojn, restojn de antaŭaj Z-aj provoj, kiuj malaperas en la franca, pola, ktp. Jen ili estas:

  • speri (esperi),
  • vinki (venki).

Aliaj radikoj havas sencon nun ne uzatan:

  • erari (vagino),
  • militi (batali),
  • Formiko (forkego),
  • Stalino (ŝtalo),
  • Salo (materio, kemia principo),
  • vaksi (kreski),
  • tombi (fali).

Vortoj ian, kian, nenian, . . . en ĉiuj kvin raciaj „Unuaj Libroj“ signifas iam, kiam, ...

La ruslingva „Unua Libro“ enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj monoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn absorditajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon „sper“. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.“

EstontecoRedakti

En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?

Vidu ankaŭRedakti

Ne vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.
  2. La samo, kun samaj konkludoj, konstateblas ankaŭ en la rakonto pri la biblia Tutmonda diluvo.