Poĉjo Porko
"Ni ja povas!"
- ~ Barack Obama pri Poĉjo Porko
"Mushin onu ne kaptas per vinagro"
- ~ idisto
"Ankoraŭ neniu evitis la sorton"
- ~ Zamenhof pri Poĉjo Porko
"La spaco estas limigita. :("
- ~ Poĉjo Porko
"Li venis, li vidis, li venkis."
- ~ Julio Cezaro pri Poĉjo Porko
"Nu, nur bele celebru nun"
- ~ Frenezulo pri Poĉjo Porko
"Malpli alloga ol Ĥtulho."
- ~ Marsanino pri Poĉjo Porko
" Mi estas trankvila nun"
- ~ Cindy McKee post la morto de PP
"Gratulon pro via laborego"
- ~ leganto al aŭtoro de ĉi tiu artikolo
LA SUBA ARTIKOLO ESTAS LA TEKSTO DE LA PRELEGO DE S_INO SOLAT EN IREA-OFICEJO.
Poĉjo Porko (PP) (1943 – 2009) estis eminenta usona kosmonaŭto. En 1961 li iĝis la unua porko, de iu ajn lando, kiu orbitis la teron.

Familia devenoRedakti
Al čiuj fidelaj volapŭkistoj !
|
Lasu min komenci per du antaŭrimarkoj:
- Poĉjo estis el familio porkedoj, kun mallongaj kruroj kaj rostreto.
- Tre kuraĝiga novaĵo, kaj ĉiujn kontribuantojn al tia bonega rezulto mi elkore gratulas.
Graveco de lia flugoRedakti
Pli frue en 1961, la karisma prezidento, John F. Kennedy diris: "Vere, la unua homo en spaco estis rusiano. Sed.. la unua porko en spaco estos usonano!"
Li diris ĝuste. Usonaj estas ne nur la unua porko en spaco, sed ankaŭ la unua anaso, kaj la unua muso. (Vidu ĉefartikolon pri kosmonaŭtoj.) ヾ(⌐■_■)ノ I
Kiel li iĝis spacisto?Redakti
Kiel Poĉjo Porko iĝis spaca vojaĝisto?
Poĉjo ŝatis manĝi. Tamen, li ne trovis dungon, ĉar li emis balbuti. Tio estis la kialo de lia unua memorinda aventuro -- vigla sed tute malsukcesa provo ĉasi manĝeblajn akvemajn birdojn tra ŝlimaj lagoj. Post tiu fiasko, mankis al Poĉjo kaj mono kaj nutraĵoj.
Li akiris taggazeton, kaj tralegis la reklamojn. "Entuziasman junulon ni bezonas por spaca programo. Trejnado kaj matenmanĝo provizotaj. " Li tuj levis la telefonon…
Multaj aliaj interesiĝis pri la laboro. Malinteresiĝis preskaŭ ĉiuj tamen, kiam ili eksciis ke la kosmoŝipo estos farita el maldika kartono. Sed Poĉjo Porko -- ankoraŭ iome balbutante -- diris la vortojn senmortajn:
"Pppli bone spacŝip' el papero, ol pano sen butero."
Kaj la cetero estas historio.
Aliaj atingojRedakti
Pro lia spermo sur lagoj, oni sendis Poĉjon Porkon kun Kapitano James T. Kirk en la unua misio al Titano. Tie EKZISTAS lagaj fiŝkaptantoj, kiuj diras, ke ne estas danĝero ke li malkovris la unuan konatan eksterteran picon.
HobiojRedakti
Kiel ĉiuj sukcesaj raket-rajdistoj, Poĉjo Porko havis imponan postaĵon, kaj li estis agnoskita spertulo pri pugbatado. Oni elektis lin kiel senatanon en 1999.
Famaj diraĵojRedakti
- "F-f-facilas por vi, diri tion."
MortoRedakti
Jam iĝis bela tradicio, ke Poĉjo Porko mortis subite en 2009, pro porka gripo.
EpitafoRedakti
Lia tombo staras apud la stabejo de NASA en Florido. Skribitaj en la ŝtono estas la sekvantaj versoj...
- Li bone manĝis eĉ sen forko.
- Ni povas iri for el Tero,
- Kiel el ujo sen la korko,
- Dank'al nia Poĉjo Porko.
- Viglis la nazo, dikis haŭto,
- De l' plej venkema kosmonaŭto,
- El la lando de libero.
- Kiel eblas bildigi, per vortoj aŭ pentro,
- Liajn agojn pli grandajn eĉ ol lia ventro?
OmaĝojRedakti
Ĉiu el niaj sam tem puloj, kiu, dum sia juneco, ricevis eĉ elementan biologian instruon, scias ke Vi skribis ke International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke estas konteo nomita omaĝe al ĝi en Anglio.