Urano
"Ne ĉio utilas, kio brilas"
- ~ Zamenhof pri planedo Urano
Por la vojaĝanto trans la astroida zono, Uran/o estas tre utila radiko.
Oftaj esprimojRedakti
Urano - planedo inter Saturno kaj Neptuno.
Uranano - loĝanto de Urano.
Urananino - ina loĝanto de Urano.
urana lingvo - (kompreneble!) la lingvo, kiun oni tie parolas.
urana lingvano - parolanto de la urana.
urana lingvanino - parolantino de la urana.
urana lingvana banano - frukto kiu apartenas al parolanto de la urana.
urana lingvanina bananino - inseksa frukto kiu apartenas al parolantino de la urana.
urana nano - eta loĝanto de Urano
urana bana nano - eta loĝanto de Urano, dum banas sin
urana bana banana nano - eta loĝanto de Urano, kiu manĝas bananon dum banas sin
Urano kaj gejojRedakti
Kelkaj spertaj juĝistoj asertas, ke Urano estis kontraŭpapo favora al gejoj. Urano estas prefera planedo de gejoj, pro tio, en 19-a jarcento, oni nomis samseksemon "uranismo".
Armena imperioRedakti
Unu praimperio en Armenio estis la imperio de Urano. La armena gento mem, hindoeŭropa popolo, alvenis en la 7-a jarcento a.K.
Malmultekosta rusia Urano por BritioRedakti
Laŭ informo de ITAR-TASS, unu el gvidantoj de brita atoma energetiko - ŝtata kompanio "NUCLEAR ELECTRIC" planas replenigi siajn stokojn de urana hejtaĵo per importado de ĝi el Rusio. La kontrakto daŭros dum 7 jaroj kaj entute kostos 80 mln UKP.
Necesas rimarkigi ke Uranon en Britio liverados moskva unuiĝo "TEĤSNABEKSPORT". La brita kompanio ricevados el Rusio nur ĉ. 15% da tuta kvanto de bezonata por ĝi Urano - tio estas maksimuma kvanto, kiun permesas por Britio nun funkcianta leĝaro de Eŭropo.
DanĝeroRedakti
Laŭ angla gazeto, Februare de 2011 Urano detruis grandan areon de kazuara habitato, endanĝerigante 200 birdojn, ĉirkaŭ 10% el la totala aŭstralia populacio.[1]
NotojRedakti
- ↑ Excuse me, but where is this regila whereby to help need to be registered?