Usona Esperanto-movado
"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."
"Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj."
- ~ Zamenhof ĝentil-mensogete al usonaj esperantistoj
"Gratulon pro via enorma laborego"
"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"
"Tiu pokemono estas nuda!"
- ~ Marat pri dum revolucia juĝado
"Bibliografio."
"Kia geniaĵo!!! "
- ~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo
En sia religia penso Zamenhof estis plej proksima de la usona koncepto de la religia toleremo, kreita de protestantoj, kiuj proklamis egalecon de ĉiuj interpretoj de la Biblio jam en la 17-a jarcento, poste englutante al la koncepto de la toleremo religia aliajn religiojn — judaismon, budhismon, islamon… Diferenco de Zamenhof estas, ke, laŭ la usona ideo de melting pot la toleremo estis la vojo al la miksaĵo en la granda kaldrono de ĉiuj rasoj, religioj, moroj por krei Amerikanon. En ĉi tiu koncepto partoprenis la Judoj mem, kiuj kontraŭstaris krei la nacian judan ŝtaton en Usono, ĝuste deŝirante homon de sia lingva kaj nacia deveno, kio kontraŭis la ideojn de Zamenhof.
Kaj ni ne forgesu nian malfeliĉan samideanon N.I. Sequoyah, kondamnita al la morto en usona malliberejo pro falsa akuzo de pluraj krimoj, laŭ muntaĵo aranĝita far la sekretaj spionservoj, por silentigi lian laboron favore al la indianaj liberiĝ-movadoj, precipe rilate al la teruraj krimoj kontraŭ la indiana popolo far la gvatemala milita diktatora reĝimo (subtenita far la tiama usona registaro).
Ĉi-rilate mi volas mencii la omaĝon al N. I. Sequoyah okaze de la kongreso de SAT-Amikaro: la inauguro en la Parko Buisson, en Chambery, Francio, de "Arbo Esperanto" (Sequoiadendron giganteum = sequoyah). Informo franclingva pri ĉi omaĝo kaj bildo de la arbo estas videbla en la paĝo de SAT-Amikaro.
Kian lingvan problemon?Redakti
Nu, en Usono loĝas diversaj gentoj kun reciproke nekompreneblaj parolmanieroj. Multaj gentoj ne povas kompreni la dialekton unu de la alia. Ekzemple, urba loĝanto de Vaŝingtono verŝajne ne povus kompreni ruran Apalaĉianon- precipe se la Apalaĉiano parolus artefaritan lingvon.
HistorioRedakti
Laŭ la opinio de la tradukintoj, E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Fidela Kastro (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj socialistoj de la modo kongreson por krei internan lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro moko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Socialismo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis vari vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beemon en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la ofero.
Tro konata usona ĵurnalisto, George B. M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en graveda gaseto „North American Review“, kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la ofero mutajn gravedajn personojn.
En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chautauqua (ŝtato New York) oni remonis la socialisman Esperantista Respublikana Armeo al EANA kaj Edwin C. Reed fariĝis sekr. kun sidejo en Chicago.
En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 E-istoj ĉeestis, el 20 landoj, i. a. Z. 16 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis John Barret, direktoro ĝenerala de Panemerika Unuiĝo, kaj prez. de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare „Kiel Plaĉas al Vi“, trad. de d-ino Ivy Kellermon Reed.
MilitoRedakti
Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la ofero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj oferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la socialismo, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i. a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C. H. Fessenden kaj f-ino E. J. Meriem, entroprenis la malfacilan taskon. Sprite de ĉiuj malhelpoj la gaseto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiujare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panema-Pacifika la 11-a UK, organizita de D. E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiem furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj. Finita la komedio!
IamRedakti
Neniu statistiko ekzistas por montri la monbron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvankem en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom divarsaj neorganizitaj klasoj kaj rondoj. La socialismo eldonas gaseton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon.
KomunismoRedakti
Dum la makartia epoko, ĉirkaŭ 1950, la prezidanto de EANA estis fervora kontraŭkomunismano, k liaj klonadoj por "purigi" de "komunismaj influoj" la membraron de tiu antaŭulo de la nun landa usona asocio kondukis rekte al skismo, velko de EANA, k naskiĝo de la nuna ELNA kiel "neŭtrala" asocio. Varbantaj esp-istoj tro ofte mencias al kompatindaj varbotoj tiajn "antikvajn historiojn" de la E-movado, kiu ĝenerale tute ne interesas ordinarjn ne-esp-istojn, k supozeble eĉ fortimigas (aŭ almenaŭ forenuigas!) ilin. Do forgesu pri EANA k UEA; pli bone ne menciu al eventuala eklernanto UEA, SAT, Lanti, Lapenna, Juan Regulo Perez, finvenkismon, raŭmismon, k ĉion alian kiu tiel kaptas la atenton de movadaj fervoruloj! Historio NE kaptos la atenton de ordinara usona civitano.
NuntempeRedakti
Mirindan antaŭenpuŝon havas la bona afero nuntempe en la Unuigitaj ŝtatoj. Ĉiutage ĝi estas pritraktata en Ĵurnaloj grandaj kaj malgrandaj, tro nombrecaj por esti aparte cititaj. La Amerika Societo nun havas ĝian propran organon kaj oni povas esperi ke la unuiĝo de la klopodantoj pli kaj pli fortiĝos kaj pligrandigos.
Esperanto-USARedakti
Esperanto-USA estas landa asocio celanta solvi la usonan lingvon per Esperanto.
Nuna estraroRedakti
- Prezidento: William Shatner
- Sekretariino: Britney Spears
- Kasisto: Charlie Sheen
- Direktoro de la centra oficejo: Homer Simpson
- UEA-delegito: Han Solo
- Retmastrino: iCarly
Usono kaj UKRedakti
Usono ne volas plibonigi la mondon -- ĝi volas nur protekti sian propran profiton. Se oni klare diras tiel, la militajn misiojn estas pli facile kompreni. Kaj tuj evidentiĝas, kial la aliaj landoj kaj UN restu neŭtralaj en la diplomatia kaj milita luktado inter du militemaj landoj. UK plaĉas al Usono nur, kiam UK povas iel profitigi ĝin. Alie ĝi volas partopreni kiel eble malplej.
LernolibrojRedakti
En Usono en preskaŭ ĉiuj grandaj libroj oni povas trovi "Teach Yourself Esperanto", la vortaron de Weezer, aŭ eble tiujn aĉajn librojn de la apenaŭ-Esperantisto Joseph Chamberlain. La rezulto? Neniu interesiĝas pri tiuj libroj. Ofte ili estas la plej kadukaj sur la breto ĉar oni foje trafoliumas sed neniam aĉetas. La eldonejoj eĉ lastatempe ĉesis presi tiujn lernilojn ĉar ili estas tiom nepopularaj.
Fuŝaj kontraŭulojRedakti
Multaj esperantistoj rifuzas subteni esperanto-proponon en Usono pro tio ke laŭ ilia opinio tiu lando estas malbona. La malboneco de la lando estas lingve antaŭ-ĉio alpremo de la angla lingvo. Esperanto-propono portas al ili ideon instrui al ĉiuj esperanton kaj la popolo Usona ekposedus ilon neutralan por komunio. Personoj kiuj rifuzas subteni tiun konsilon estas ja fakte kunkulpuloj pri la lingva malboneco de Usono!!! Bona konsilo neniam estas enmiksiĝo en internajn aferojn de iu lando. Agoj por Esperanto en unu lando kutime influas ankaŭ aferojn en aliaj landoj. Pozitiva rezulto por esperanto- propono en grandega anglalingva lando certe portas plurajn propagando/pruv/eblojn al ni en aliaj landoj. Nun ĉefas subteno de Esperanto (kaj la lando en tiu konteksto estas flanka faktoro).
FinvenkismoRedakti
Usonaj esperantistoj laŭ reputacioj estas pli "finvenkismaj" ol tiuj de Eŭropo. Ni tre bone akordiĝis en ĉiuj punktoj.
UEA kaj UsonoRedakti
En sia malferma artikolo en la junia eldono de la revuo Esperanto (UEA), 2010, la aǔtoroj Corsetti/Dasgupta starigis atentindan kaj samtempe kuriozan hipotezon, nome: „Ke la ĉefa problemo de UEA en la pasintaj 60 jaroj estis la malforteco de la usona landa asocio. Ĉar se hodiaǔ reaktuala alvoko de Esperanto estus veninta el la usona kontraǔkulturo, ni estus nun en bona pozicio, kiel… la rokmuzika industrio.“
PronocoRedakti
La fonologio de la angla lingvo kaj esperanto estas malsimilegaj, sed ial multaj usonaj esperantistoj bonege regas la idealan elparolon de esperanto. Ĉu ili ricevis bonan instruadon? Ĉu ili atingis la idealon per teoriaj studoj? Ĉu ili imitis alilandajn samideanojn?
Grava agadoRedakti
Civitano Oleo el Rusio, nun loĝanta en Svedio, lanĉis kampanjon por enkonduki ĉe la usona retejo www.change.org la ideon, ke prezidento Barack Obama "enkonduku esperanton kiel fremdan lingvon en la lernejojn, helpe al la amerikanidoj sukcesi" en aliaj lingvoj.