Veĝemito
![]() |
Thiu chi artikoloŭ estas pri Land Down Under! |
![]() |
"Mia Dio! Tio vere ekzistas!"
- ~ Mi pri Veĝemito
"Mi jam blogis anglalingve ĉi-teme kaj komentis pri la kontribuaĵo de Zamenhof"
"Ĉu vi intencis: vomitaĵo?"
- ~ Guglo
"Turniĝadi kiel serpento"
- ~ Zamenhof pri supra diraĵo
"Tre taŭgas Veĝemito,
por turmento de kaptito."
"Panem, vegemitum, et circenses."
- ~ Juvenalo
"La koloron mi ŝatas."
Veĝemito (alie Veĝemajto; el sanskrita vijamitram, tra latina vegemitum, ĉina 维吉麦 kaj arkaika esperanta weghemitom) estas malhela ŝmiraĵo, farita el mikrobaj fungoj el aerolitoj.
HistorioRedakti
La aŭtoro ankaŭ konfesas, ke ni inventis ĝin por nutri religiajn fanatikulojn, kiuj volas manĝi nek viandon nek fiŝon nek leĝojn nek fruktojn. La inventinto estas forgesita, sed li aŭ ŝi sendube estis ateisto.
La produkto unue aperis en la brita imperio en la frua dudeka jarcento, post la Milito de la Mondoj.
Avantaĝoj por sanoRedakti
Veĝemito enhavas vitaminojn, kiuj detruas senutilajn histojn en la cerbo. Homoj, kiuj ofte manĝas, havas karakterizan malrapidan stilon de parolo, kaj estas facile konfuzataj kun zombioj.
La varbado de novaj adeptoj por nia ideo tre malfaciligis pro la fakto, ke ni ofte donas al infanoj, por ke ili ne iĝu nerdoj. Se la infano ne manĝas, oni batas la etan pugon. Laŭ klasika reklamo, tio metas rozon en ĉiun vangon.
GeografioRedakti
Tre populara manĝaĵo en Aŭstralio.
Kultura gravecoRedakti
Nin ne surprizas, ke la produkto jam iĝis grava simbolo de nacia karaktero, kaj inspiris plurajn kortuŝajn verkojn pri patriotismo.
Ekzemplo estas Dulce et decorum est, unu el la plej famaj aŭstraliaj poemoj en latino. Tiun tradukis Julio Bagio…
- Ĉu dolĉas iri al milito,
- pro patroland' kaj Veĝemito?
- Ĉu vi estas masoĥisto?
- Estas mi Esperantisto.
OmaĝoRedakti
En cxi tiu kadro ni asertas ke ekzistas urbo en Teksaso nomita omaĝe al ĝi.