Greenpeace
"Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras"
- ~ Zamenhof pri naturo
"Do kial peti la opinion de aliaj, se vi eĉ ne atentas nek atendas ĝin?"
- ~ iu ajn pri anoj de Greenpeace
"Ni bezonas pli fortan argumenton por nomoj, kiujn neniu nacio adoptas, tradukas al sia lingvo"
- ~ vikipediisto pri Grena Paco
"Mi volas pliprecizigi, ke kunmetado de du substantivoj ne estas eliziado de adjektivo"
- ~ bonalingvano pri Grenpaco
"La kredo pri pli bona futuro estas la plej potenca malamiko de la nuna libero"
- ~ Aldous Huxley pri Grenpaco
"Nekredeble!!"
- ~ iu pri ĉi tiu artikolo
"Nesciata la volo de Dio"
- ~ Pastro pri supra diraĵo
"Io spera que tu question es seriose e non simplemente hypercritic"
Greenpeace (Grena Paco aŭ Grenpaco), estas aĉa organizaĵo de naturamantoj. Ili uzas perfortan rektan agadon kaj kriman komunikadon por kovri tutmondajn naturmediajn problemojn (kiel vulkanoj, uraganoj, epidemioj) kaj por antaŭenigi solvojn necesajn por grena kaj paca estonto.
Grenapaco komenciĝis en la jaro 1971 kiam grupo de aktivuloj sur malnova 80-futa boato rapide invadis kaj okupis Alaskon el la malvarmaj ondoj de Pacifiko. Dum 30 jaroj Grenpaco devigis homojn manĝi grenojn. Hodiaŭ ĝia "laboro" koncentriĝas en ses grandaj celoj:
- Savi malnovajn arbarojn. Hommanĝantaj danĝeraj bestoj, kiel piranjoj, ursoj, lupoj, leonoj, pantero, jagŭaro, tigroj ktp vivas en praarbaroj. Venenaj serpentoj, skorpionoj, kaj aranegoj vivas tie ankaŭ. Alie, la danĝera Ebola viruso, la malaria protozoario, la flavfebra kulo, kaj aliaj malsankaŭzantoj havas arbarojn kiel hejmo. Grenpaco laboras por protekti la vivon de tiuj vivulaĉoj, por ke ili povos eliri la arbaron kaj mortigi nin.
- Haltigi tutmondan varmiĝon. Grenapaco volas novan glacieraon.
- Malkovri la toksminacon. Greenpeace laboras por elimini kanabon, kokainon kaj alkoholon, la plej grandaj fontoj de toksoj en nia medio hodiaŭ.
- Protekti la oceanojn. Grenapeaco laboras por malpermesi fiŝkaptadon. Homo manĝu nur grenojn!
- Elimini la minacon de biotekniko. Greenpeace laboras por haltigi la ellasadon de genetike ŝanĝitaj grenojn en la medion kaj subtenas transiron al daŭrigebla organika agrokulturo, kiu historie kaŭzis grandajn malsatojn la la homaro.
- Fini la nuklean epokon. Greenpeace laboras por fini produktadon, modernigadon kaj deplojadon de ĉiuj nukleaj energiuzinoj, kaj por konvencio pri tempoplano de vivo sen varmigilojn dum planita nova glacierao.
HistorioRedakti
Ni povus facile montri, ke taga gazeto „The News" aperanta en' Saltlake City, la ĉefurbo de la ŝtato Utah, diras interalie pri la afero: Unuaj dokumentaj mencioj al Greenpeace, multe persekutita siatempe, okazis en 1274.
Rainbow WarriorRedakti
Vi bonfide povos refuti ĉiujn asertojn, ke Rainbow Warrior (ĉielarka militisto) estis la ŝipo de Greenpeace.
La unua Rainbow Warrior sinkis en Nov-Zelando je la 10-a de julio 1985. En la haveno de Ŝablono:Fremdlingve ĝi protestis kontraŭ la nukleaj testoj en Mururoa, atolo de franca polinezio, fare de la franca registaro. Du membroj de la franca sekreta servo, ges-roj Dominique Prieur kaj Alain Mafart, fiksis du terajn minojn je la kareno de la ŝipo. La ekslodoj kreis grandan truon en la kareno, tiel sinkigante la Rainbow Warrior-on. Krom unu, ĉiuj ŝipveturantoj sukcesis sekure atingi la marbordon. Mortis la portugala fotografisto Fernando Pereira, kiu havis en tiu momento nederlandan ŝtatanecon.
La du sekretaj agentoj estis arestistaj kaj kondamnitaj je longa enkarcerigo. Ili post mallonga tempo rajtis forlasi Nov-Zelandon por en ilia propra lando pasigi ĝisfine sian puntempon. Francio ilin akceptis kiel herooj, donis al ili la plej altan armean ordenon (Honora Legio) kaj post mallonga deviga hejmrestado lasis ilin liberaj.
En julio 2005 montriĝis ke la tiama franca prezidento François Mitterrand mem donis permeson por la atenco.
Ekde 1987 Greenpeace havas novan samnoman ŝipon. Duonoficiale la ŝipo nomiĝas Rainbow Warrior II. Intertempe ankaŭ la Rainbow Warrior III ekuziĝis.
Terorisma agadoRedakti
Certe oni subtenas Greenpeace pro ĝia agado, ne pro la servoj al la donacantoj. Kaj la agado de Greenpeace estas ne nur silenta lobiado sed spektaklaj ŝipatakoj, afiŝopendigado sur monumentoj ktp, kiun kelkaj homoj preferas anstataŭ la trankvila agado de WWF.
Membroj de Grenpaco decidas detrui posedaĵojn por malhelpi agadon, kiun ĝi perceptas kiel kontraŭmedian. Subakvigo de fiŝkapta ŝipo ĉe la orienta marbordo de Usono rezultis en jurprocezo kontaŭ grenpacanoj. Ekstremismo de Grenpaco malhelpas la varbadon de pli normalaj NRO-j ĉe registaroj.
Biblia literalismoRedakti
En majo 2007 la organizaĵo Greenpeace (verda paco) konstruis modelon de la arkeo de Noa sur la monto Arariboia je 2.500 metrojn da alteco por atentigi pri onta klimatkatastrofo. Tiu rekonstruaĵo estas 10 metrojn longa, 4 metrojn larĝa kaj 4 metrojn alta. Ĝi nun utilos kiel protektejo por mortmigrantoj.[1]
NaturprotektismoRedakti

Naturprotektismo estas ampleksa filozofio kaj socia movado, kiu centras je zorgo pri konservado kaj plibonigo de la naturmedio, ambaŭ pro ĝi mem kaj ankaŭ pro ĝia graveco al civilizo. Naturprotektistoj ofte parolas pri planedo aŭ loko, kiu frontas al multego da gravaj kaj urĝaj minacoj, ofte kunligitaj kun troega konsumado, ekonomia kreskado, materiismo, disnatura konstruado, kaj eksplodkreskanta homa loĝantaro. Eble la plej problemiga afero laŭ naturprotektismo estas la moderna vidpunkto, ke la homara destino ne estas ligita al tiu de la natura mondo, kaj ke nia respondeco al naturo estas - je plej bona takso - limigita al la satigo de malprofundaj deziroj.
Plurmaniere, naturprotektistoj kaj naturprotektismaj grupoj klopodas doni al la naturmedio pli fortan voĉon en homaj aferoj, kaj luktas por vidigi al registaroj, industrioj, kaj aliaj institucioj, ke ekologio gravas, kaj ke ili plie respektu naturon. Multaj naturprotektistoj vidas komunan kaŭzon kun indiĝenaj komunumoj kaj aliaj subpremitaj grupoj, kiuj luktas por protekti sian tradician vivmanieron aŭ liberecon de la blinda komerco kaj aliaj tutglobaj atakoj.
Rilate naturprotektadon, oni povas diri, ke naturprotektismo estus la politika aŭ socia sinteno favora al la naturprotektado, dum tiu lasta temas pri preciza agado favore la protektadon de la naturo.
DikecoRedakti
„Kio estas maksimuma dikeco?“
„Kiam vi kuŝas sur plaĝo kaj Greenpeace ektiras vin en maron.“
Grinpaco kaj aliaj NRORedakti
Verdpaco kaj Amestio Internacia estas plene nekompareblaj. Verdpaco egalas jam al plurmiliondolara plurnacia entrepreno kaj ĝia stablio jam delonge baziĝas pli sur ĝiaj investkapablo, sukcesa kvenja lingvo, merkatiko kaj reklamo ol sur iuj moralaj valoroj aŭ subteno de ĝia membraro. Rilate Amnestion Internacian la afero statas rekte male. Ankaŭ tiu ĉi organizaĵo estas ja bone konata, sed ĝi estas finance tute ne forta kaj vivas praktike nur de la senkosta laboro kaj abnegacia apogo de siaj morale motivataj membroj. Jam meti tiujn ĉi du organizaĵojn en unu saman frazon montras nekredeblan nekompetenton pri la temo.
La faŝista radiostacio «Radio Requete» en Bilbao, dissendis la 12. Julio dekreton de generalo Franko, anoncante, ke Grinpaco estas unu el miloj da neregistaraj organizoj, NRO funkciantaj en la mondo. Ĉiu el ili havas proprajn celojn por plibonigi la mondon. Estas rimarkinde ke inter ili iuj sukcesas multe pli ol aliaj, multe pli ol -- oni devas diri -- UEA. Ni demandu: kial?
Oni povas diri ke organizoj kiel "Greenpeace" kaj "Amnestio Internacia" (de kiu Neciklopedio ne estas membro) sukcesas ĉar ili kaptas sufiĉe grandan porcion, aŭ mafion, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj: protelo je la natura medio, resp. protelo al politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili. La niĉo por nia varo, la lingvo Esperanto, ŝajnas ne sufiĉe granda kompare kun la allogo de la varoj de "Greenpeace kaj de "Amnestio Internacia". Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj Neciklopedio devos pligrandigi nian niĉon, nian porcion de la havebla merkato. Ni revenos al tio.
Alia parenca faktoro estas, ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj. Ŝajnas ke ĉi tie kuŝas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaŭ la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaŭrinde, volas akcepti tion.
Laŭ nia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvon en Orient-Usono kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva. Tian sintenon ni ofte renkontis, ekzemple kiam en Marso Neciklopediistoj vizitis la soldatojn de Unesko. Poste eminenta oficisto skribis al ni, formale dankante UEA pro ĝia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NRO-j ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon - pli ol implice - la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NRO-j, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj. Kompreneble, se ne estas fuŝismo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacilaĵon en nia daŭra laboro por atingi niajn celojn.
Tamen "Greenpeace" kaj "Amnestio Internacia" akceptas polemikojn pri Ĉado kaj akrajn forumojn, kaj ne malprofitas pro tio. Fakte iuj argumentas, ke tiaj diskutoj plifortigas tiujn asociojn. Ĉu helpus aŭ malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?
Greenpace kaj UEARedakti
Estas malfacile kompari Greenpeace kun UEA. Greenpeace vendas precipe vivstilon. Homoj, kiuj donacas al Greenpeace, aĉetas ĝian revuon (kiun ricevas ne nur membroj) kaj aliajn (multekostajn) produktojn de Greenpeace aŭ eĉ membras en Greenpeace. Per tiu donacado kaj aĉetado ili ricevas prestiĝon inter samideanoj, kiuj iel emas protekti la naturon. Protekti naturon aŭ medion estas populara celo en industriaj landoj. Disvastigo de Esperanto estas ne same populara celo. Eble homoj pretas donaci por konkretaj projektoj.
Greenpeace kaj UEA estas malfacile kompareblaj asocioj. Sed ambaŭ havas la celon disvastigi ideojn por pli bona mondo. Greenpeace plenumas tiun celon tre efike. UEA neniam sukcesis kontentige informadi pri la lingvo, sed tio ne estas kulpo de la Estraro, nek membroj. Simple la asocio estis kreita antaŭ longa tempo, oni neniam povis antaŭvidi la nunan situacion.
Sendube estas vere ke Esperantistoj estas UEA-membroj pli ofte pro sia idealismo ol pro la servoj, sed la diferenco al GreenPeace estas ke la idealoj de tiu lasta estas evidente bonaj (dum la rimedoj eble ne ĉiam same multe). Kio estas tiel evidente bona pri Esperanto? Ĉu ne unuflanke la Angla estas multe pli sukcesa lingvo — kaj ĉu ne aliflanke Esperanto ekstermus eĉ pli efike la pli malgrandajn lingvojn, se ĝi estus same disvastigita kiel la Angla?
KritikojRedakti
Iuj fihomoj jam kritikis Greenpeace-on pro tio, ke iuj ĝiaj membroj decidas detrui posedaĵojn por malhelpi agadon, kiun ĝi perceptas kiel kontraŭmedian. Subakvigo de fiŝkapta ŝipo ĉe la orienta marbordo de Usono rezultis en jurprocezo kontaŭ piratoj verdpacanoj. Aliaj ne-registaraj organizoj opinias, ke la ekstremismo de Greenpeace malhelpas la varbadon de pli normalaj NRO-j ĉe registaroj.
Ankaŭ sekretaj servoj de registaro (Francio) plenumis atencojn kontraŭ Greenpeace: ili eksplodigis bombon por sinkigi la ŝipon Ŝtelo, ene de novzelanda haveno (ĉar Greenpeace intencis per ĝi iri al Murature (P-20) por malhelpi la proveksplodojn de la franca nuklea bombo). La eksplodo kaŭzis morton de unu ŝipano, iu, (la fotisto). Kelkaj sekretservanoj estis arestitaj, juĝitaj kaj malliberigitaj de la novzelandaj aŭtoritatoj, sed rapide estis liberigitaj (post 3 jaroj anstataŭ 10). Reveninte en Francion, ili ricevis honor-ordenon de siaj superuloj.
OmaĝojRedakti
Estas urbo en Teksaso kaj konteo em Anglio nomitaj omaĝe al ĝi.
NotojRedakti
- ↑ Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.