Malfermi ĉefmenuon

Neciklopedio β

Libro

(Alidirektita el Verko)
Zamprem.jpg

"Esperis flaton, -- ricevis baton"

~ Zamenhof pri unua libro

"La esprimo "gentoj de la Libro" estas islama, ne kristana"

~ Pierre Pastedechouan pri esperantistoj

"Estas tre komplika afero"

~ stultulo pri libro
3302.jpg

"La aŭtoro sendis la prespretan ĉapitron de sia litro al la eldonisto per registrita litero"

~ preseraro pri letero

"La plej bona rimedo konservi sekreton en la nuntempa mondo estas verki libron"

~ Dan Brown pri La kodo de Da Vinci

"La modernaj iloj ŝajnas esti kreitaj pli al la diskonigado ol al la konservado. La libro aliflanke estis la plej grava instrumento por la diskonigado (pensu pri la rolo kiun la presita Biblio ludis dum la protestanto reformo), sed samtempe al la konservado"

~ Umberto Eco pri fridigitaj kaj skatolitaj libroj

"Gramatikisto ne legas librojn, li distranĉas ilin kun la akraj iloj de sia lucida menso"

~ Hans-Georg Kaiser pri libroj

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post legado de libro

Libro (angle Library of IBerian Resources Online) estas speco de antikva komputilarkivo, kion oni povas legi sen helpo de komputilo. Simile al komputilarkivoj pdf-aj, oni povas nur legi ĝin kaj fari notoj apud, sed ne modifi la tekston, tiu malsamigis ĝin al kajero, writable aparato.

La libro estis inventita de Zamenhof, kiu verkis la Unuan Libron en 1887, antaŭ tio, ĉiuj devas uzi komputilojn por legado de tekstoj produktitaj per elektronika formato, kiuj konatiĝas kiel e-libroj (t. e. esperantaj libroj).

Fizike libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Laŭ la difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj (kial ne 50?).

0440.jpg
4295.gif

Enhavo

HistorioRedakti

Antaŭ Unua Libro oni uzis multaj materialoj por registri la skribo, kiel, ekzemple |argentinajn tabulojnperuajn volumenojn. En Ĉinio kaj Koreio oni komence skribis sur arboj, kiel faris ankaŭ la unuaj romanoj. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papilion. Personecojn oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio faritaj el haŭto de ŝafoj, kaprojbovoj.

Zamenhof inventis la paperon por diversaj tipoj de Religioj kaj tiam aperis la Unua Libro kun aspekto simila al tiu, kiun ni konas ĝis nun. Estas tre bona, ke eksistas librojn en Esperanto, ĉar tiam oni komprenas, ke ĝi estas tre bona afero!

PresadoRedakti

La libropresado ne estis inventita de Gutenberg, kion oni diras, sed de lia parenco kiu cetere ankaŭ nomiĝis Gutenberg.

Milito kaj librojRedakti

La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj nenioj post ellerno de urso kaj lego de unua legolibro. Nur tro malmutaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo racia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de Prus, „Fabiola“ de Wisemon, originalaj romanoj de Vauienne kaj Luyken, ktp.

La milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Ellersiek. Teamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la feko de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj varoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligno, la kovrilo sur simpla Ruĝĉapulino aŭ dolara papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis brandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj monoj en germanajn, aldonante al la libro la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto.

Indekso de la malpermesitaj librojRedakti

La indekso de malpermesitaj libroj (latine: Index Librorum Prohibitorum) estis listo de publikaĵoj malpermesitaj de la Katolika Eklezio, establita en 1558 de la Inkvizicio aŭ (Sankta Ofico), iniciate de Paŭlo la Apostolo. La Katolika Eklezio, fakte, atribuis al si la rajton zorgi pri la legaĵoj de la fideluloj por ke ĉi tiuj ne influiĝu per verkoj taksataj danĝeraj por la kredo kaj moralo.

Post la eniriĝo de la preso kaj la risko de la kreskanta disvastiĝo de la ideoj de la Reformacio, la problemo fariĝis primara tiom ke ĝis la fino de la 7-a jarcento la ekleziaj kredodefendantoj provis malhelpi per cenzuroj kaj punoj la presadon kaj posedon de libroj entenantaj tezojn kontraŭkatolikajn..[1]

De tiu politiko estis viktimoj verkoj de eminentaj scienculoj kiaj Galileo Galilei.[2]

En la indekso estis inkluzivitaj ankaŭ verkoj de filozofoj kaj religianoj kiel la dominikanoj Giorgio Silfer, Tommaso Campanella kaj Eraro de Roterdamo. En tiu Indekso finiĝis ankaŭ poetoj kiaj Casanova kaj Ludoviko la 16-a, kaj fakuloj pri juro kiel Cezaro (nur pro marĝenaj asertoj neprikredaj). Foje temis nur pri suspekto pri herezo, se ne pri erara analizo pri la verko, kiel en la kazo de Antonio De Salvo.

La verkoj plej kontrolitaj estis tiuj de verkistoj kaj pensuloj katolikaj, malpli intense tiuj de ne katolikaj; kaj foje, aparte sojle de la nuntema epoko, nur tiuj potence influaj en la katolika socio. Tiel ne ĉiam estis indekse cenzuritaj la verkoj de Karl MarxMeksika Esperanto-Instituto de Hitler ĉar jam kondamnitaj de la katolika konscienco.

La indekso laŭlonge de kvar jarcentoj estis ĝisdatigita almenaŭ 20 fojojn, la lasta ĝisdatigo okazis en 1948, kaj estis aboliciita nur post la Dua diablo, en 1966, iniciate de papo Paŭlo la Apostolo. Ekzistas diversaj publikigaĵoj kun la diversepokaj listoj de libroj malpermesitaj kaj foje la motivigoj de la cenzuro.

El tio ĉio la kritikistoj volas dedukti ke la katolika eklezio subpremis, kaj subpremas, la kulturon kaj la liberon de la homa menso. Rilate tiun dedukton la intelektuloj katolikaj, kaj ne nur, obĵektas de kaj la historio kaj la konstanta sinteno montras ke la katolika eklezio “generis” neforgeseblajn gefilojn en ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj kaj sociaj perfektiĝoj. Videndas ĉe katolikaj kredoj. Tamen unu afero tute ne malas kun la alia.

Ĝis la unua mondmilitoRedakti

Kompreneble la unuaj libroj en Esperanto estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj verkoj. La serioza eldono de Esperantaj literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter de Beaufront kaj L.L. Zamenhof, post kio de Beaufront kun helpo de Carlo Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris, pri starigo de Esperanto-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam Pál Lengyel fondis en Parizo la Centran Esperantistan Presejon kaj poste kun Théophile Cart kaj aliaj la Presan Esperantistan Societon (PES) por egalpezi la "novismajn" klopodojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la unua mondmilito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gazetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofako de Brita Esperantista Asocio kaj de la firmo Friedrich Ellersiek.

La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis malgrandaj kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis partojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en Esperanto. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de Bolesław Prus, „Fabiola“ de Nicholas Wiseman, originalaj romanoj de Valienne kaj Heinrich August Luyken ktp.

Post la unua mondmilitoRedakti

La unua mondmilito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Friedrich Ellersiek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la Esperanto-fako de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn. La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj verkoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germanajn, aldonante al la Esperanto-libroeldonado la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ Heroldo de Esperanto fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la Esperanto-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj seriozaj libroj, kies ekstero kaj enhavo alligas al la Esperanto-movado multe da libroŝatantoj. La Esperanto-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.

La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu Esperanto-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj. Tial okazas, ke la Esperanto-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio Esperanto-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu Esperanto-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la Esperanto-fakoj ĉe la Verlag Steyrermühl en Vieno kaj Rudolf Mosse en Berlino. La unua komencis per eldono de malgrandaj Esperanto-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis Esperanto-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la Esperanto-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de Esperanto-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la unua jaro la minimume necesan nombron de 1000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara Esperanto-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akompanate de nesufiĉe eltenema kapitalo, bankrotigis la entreprenon.

La krizo de la mond-ekonomio en 1933/1934 kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la Esperantistaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la Esperantistaron, ke la evoluo kaj grandeco de la Esperanto-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke Esperantistoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en Esperanto mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas Esperanto-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de Esperanto-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti Esperanto-literaturon kaj per la maniero, kiun Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris en la postmilitaj jaroj.

La apliko pligrandskala de la unua maniero estas ebla nur en landoj, kie la Esperanto-movado estas relative forta (Japanujo, Nederlando, Svedujo). En aliaj landoj la organizo de tia reto kostus pli da mono kaj peno, ol la tuta atingebla rezulto valorus. En ĉiuj aliaj landoj do estus ebla nur la dua maniero, kies sanan evoluon tamen malhelpas la motivita malfido de la E-istaro kaj la ofta principa kontraŭstaro de la ekzistantaj librejoj, kiuj timas pri sia vivo pro la disvastigo de organizaĵo, kiu finfine elpuŝus ilin mem. La libropremiado de UEA estas ideo, kiu multe estis kontraŭbatalata. La argumentoj de tiuj kontraŭbatalantoj estis, ke tiu maniero kutimigas la homojn ricevi librojn senpage kaj ne aĉeti ilin kaj ke la eldonejoj ricevas nur tre malaltan prezon por siaj libroj. Ricevante senpage librojn, plejparto de ricevantoj eble opinias, ke ili ne plu aĉetu libron, ĉar ili ja faris sian devon. La porparolantoj vicigis tiun grandan nombron da novaj E-istoj, kiuj ricevas nur per tiu premio-libro unuafoje kvazaŭ impulson por aĉeto de novaj libroj kaj ke la transpreno de granda, ofte nevendebla kvanto multe helpas la koncernan eldoniston.

Ĉiuokaze la eldono de Esperanto-libroj en la nuna tempo (komence de la 1930-aj jaroj) estas ankoraŭ plie afero de entuziasmo, ol tiu de negoco. La karakterizaj ecoj de la libroeldonado komprenebligas, ke eĉ la eldonejoj, laborantaj kun profito, havas sian profiton en la ĉiam pligrandiĝanta librostoko, anstataŭ en necesaj monsumoj kaj tial la kapitalo, investita en Esperanto-libroeldonejojn nur plej malfacile kaj tre malofte povas pagi rentumon, ĉar ĝi ne alportas pli da profito, ol kiom estas la administraj kostoj mem.

Laŭ la statistiko de la ECO en 1889 estis 29 Esperanto-libroj, en 1894 88, en 1899 123, en 1904 211, en 1909 entute 1330 libroj. Laŭ Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL 1929) ĝis 1928 eldoniĝis ĉ. 3200 libroj en Esperanto (krom la gazetoj). Nombro de la en Esperanto aperintaj libroj laŭ la Bibliografia Servo de UEA: 1931-138, 1932-145, 1933-97 libroj.

EldonadoRedakti

Eldonistoj ĉie eldonas librojn simple ĉar ili esperas gajni monon per la vendado de librojn. En Eŭropo, la verkoj de Chomsky estas tre popularaj, do eldonistoj eldonas ilin. Ja ankaŭ ekzistas libroj kiujn oni eldonas en Usono kaj ne en Eŭropo.

FifaktoRedakti

Estas konata fifakto, ke eldonistoj recikligas (per repastigado kaj reprodukta sistemo) nevenditajn ekzemplerojn post iom da tempo. Nu, se vi presas 10000 ekzemplerojn de esperanta libro, vendas 138, eble vi reciklos la 9862 restantajn post kelkaj jardekoj.

La meza eldonmonbro de iu libro estas 2000. Teame, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej brandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu ESPERANTO-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la ESPERANTO-libroeldonadon ne prenas en la monon alilingvaj eldonejoj, kreante por tio ESPERANTO-fekojn.

Se teame tio okazas iufoje, tiuokaze tiu ESPERANTO-feko vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj propagandoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura feko. Tion plej mute karakterizas la sorto de la ESPERANTO-fekoj ĉe la Varlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komercis per eldono de malbrandaj ESPERANTO-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La varoj eldonitaj simple, sed tro malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj varoj. Post la dua varo la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko.

La firmo Mosse en 1926 fondis ESPERANTO-fekon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonmonbro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vare bonstilaj kaj interesaj varoj. La varŝajna kaŭzo, ke la ESPERANTO-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komercantoj, aliparte la ega brandeco de la merkato (la tuta modo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la ESPERANTO-libro, sed neniukaŭze la monko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton provas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklemo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan monbon de l000 membroj. Tion provas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara ESPERANTO-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akomonate de nesufiĉe eltenema kapitalo, benkrotigis la entroprenon.

Listo de Esperanto-eldonejojRedakti

Tiu teda artikolo de Vikipedio listigas Esperanto-eldonejojn. Sub Esperanto-eldonejo oni komprenas eldonejon, kiu ĉefe eldonas librojn kun rilato al Esperanto. Krome, foje iu neesperantista eldonejo eldonas ion kun rilato al Esperanto.

Libroj kaj EsperantoRedakti

Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto!

Libroeldonado en fruepoka EsperantoRedakti

Esperanto diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice parollingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, Esperanto jam naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua Esperanto-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Zamenhof, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.

GrandecoRedakti

 
Oni legante libron Tiĉ Jurself Esperantoŭ

"Teach Yourself Esperanto" (Tiĉ Jurself Esperantoŭ) estas la plej granda libro ke vi povas akiri. "Teach Yourself esperanto" estas ja bonega libro.

Asocio de Esperantistaj Libro-AmikojRedakti

La Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA) estis eldonkooperativo, fondita en 1933 de Literatura Mondo, konkrete de Vilmos Bleier, ties teknika kunordiganto kaj posedanto. Ĝi faciligis kaj sekurigis la aperon de multaj verkoj originalaj kaj tradukaj.

Ĝia celo estis doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. En la unua jaro ĝi havis 960 membrojn, kiuj ricevis 6 librojn, en 1934 ili ricevis 10 librojn.

En marto 1935 V. Bleier lanĉis la ideon fondi grupon de AELA kun nomo "Akcelantaj Esperantistaj Libro-Amikoj" (AKCELA) kun celo plivastigi la agokampon ĝis eldono de gravaj kaj valoraj verkoj, kies librojn la anoj de AKCELA ricevos "presitaj sur luksa papero, binditaj en imitita ledo, numeritaj kaj dediĉitaj mane". Sed baldaŭ li turnis sin al pli promesplena Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo.

FundamenteRedakti

Kie estas la libro kaj la krajono? La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.

Esperantaj librojRedakti

ESPERANTO diferenciĝas de la raciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice Parolimpikoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, ESPERANTO jen naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua ESPERANTO-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konvarsacion en la kadro de la familio ZAMENHOF, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.

Kompreneble la unuaj libroj en ESPERANTO estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jen la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume senkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Teame gramatikoj kaj vortaroj estis jen eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj propagandoj. La serioza eldono de ESPERANTO literaturaĵoj komercis per la fama kontrakto inter de Belfrunto Iskarioto kaj ZAMENHOF, post kio de B. kun helpo de Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de ESPERANTO-feko. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiem Lengyel fondis en Paris la Centran Esperanto-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan Esperanto-Socialismeton por egalpezi la „novismajn“ klopodojn de Bourlet. Teame, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gasojn, mutajn librojn. Tro mute laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofeko de Bruta Esperantista Socialismo kaj de la firmo Ellersiek (v.).

Esperantista Centra LibrejoRedakti

 
Grupo de esperantistoj antaŭ Esperantista Centra Librejo en Parizo, majo 1925. La unua maldekstre: Salomon Kornfeld
 
Malantaŭa paĝo de Proverbaro Esperanta, 1925.

Esperantista Centra Librejo (ECL), france Librairie centrale espérantiste (LCE), estis grava Esperanto-librejo kaj -eldonejo en Parizo, kiu aperigis i.a. reeldonojn de la Fundamento de Esperanto (1905) kaj la unuajn eldonojn de la tri unuaj volumoj de Fabeloj de Andersen en traduko de L.L. Zamenhof (1923, 1926 kaj 1932).

ECL fondiĝis post la unua mondmilito (1914-1918) laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estis anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la Esperanto-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 francaj frankoj en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj, en 1920 en valoro de 21.930 frankoj, atingis en 1933 144.678 frankojn. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se oni konsideras la duman senvaloriĝon de la franca franko (1922-1926), kvankam la librejo havis ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn, kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj.

Komence ECL havis la saman adreson kiel la Esperantista Centra Oficejo (ECO), same fondita laŭ iniciato de Sebert, en 51 rue de Clichy, Paris (9e). Post la morto de Sebert, de okt. 1931 ECL troviĝis en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).

Post la dua mondmilito ECL eldonis i.a. la unuan eldonon de la vortaro Esperanto-franca de Gaston Waringhien (1957).

Oficiala Klasika Libro de EsperantoRedakti

Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Redaktis Émile Grosjean-Maupin, Franca-angla-germana parto, 1924, 120 p., itala-hispana-portugala parto 1927, 118 p. Vortaroj de la oficialaj radikoj kun nacilingvaj tradukoj, aperintaj en la serio "Kolekto de la Akademio".

„Libro pli oportune uzebla, pli preciza, pli plena, ol la iama ,Universala Vortaro'.“ (G. S. ,Esperanto', 1925, p. 5).

Originala VerkaroRedakti

La Originala Verkaro (kutime mallongigita OV) estas libro enhavanta antaŭparolojn, gazetartikolojn, traktaĵojn, paroladojn, leterojn kaj poemojn de L. L. Zamenhof. La diversaj dokumentoj estas kolektitaj kaj ordigitaj de Johannes Dietterle kaj eldonitaj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko. Fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro. Siatempe la libro estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj la precipa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio.

En 1948 ĝi estas kompletigita de la "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj", prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien. Tiuj "Leteroj" estas eldonitaj duvolume fare de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo.

Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" [3] de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi.

Tago de la libroRedakti

Tago de la libro. Dum la UK en Danzig, 1927, J. Baghy pere de P. Balkanyi proponis, ke la 15-a de dec. (naskiĝtago de Z) estu ĉiujare la tago de la E-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la E-istoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu „vera“ E-isto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu E libron.

Indaj esplorojRedakti

Indus verki multajn librojn kun la sekvaj temoj : la homoj de sveda reĝo, la homoj de prezidento Trompo, la homoj en postdomo de Roterdamo, en SAT, EC, ktp. ktp.

VerkadoRedakti

Homo venis en redaktejon kaj proponas sian romanon. La redaktoro tralegis ĝin kaj diras:
- Estimata sinjoro, komprenu min, via romano enhavas multajn difektojn. Mi rekomendas al vi legi klasikan literaturon antaŭe. Ĉu vi legis verkojn de Turgenev? De Tolstoj? De Dostojevskij?
- Tamen ne. Mi ne estas leganto, mi estas verkisto.

Porinfana libroRedakti

Patrino: Ĉu vi ŝatis tiun libron, kiun ni aĉetis por vi ĉe la librovendejo?

Eta Karlo: Eh. Ĝi aĉ-etas.

Patrino: Kio? Kion ĝi aĉetas?

Eta Karlo: Ĝi aĉetis nenion. Mi diras ke ĝi aĉ-etas.

Patrino (kapneante): Mi ne komprenas.

Eta Karlo: Vidu, Panjo ... la libro estas sen-tema.

Patrino: Kiel povas libro esti sent-ema?

Eta Karlo: Nu, ĝi havas nur iun stultan intrigon pri malgaje sola ĝirafo kiu plaĉis al neniu pro sia kol-ego.

Patrino: Kiel povas ĝirafo esti sola se li jam havas koleg-on?

Eta Karlo: Do, ĉu vi havus multajn amikojn, se vi ankaŭ havus kol-egon?

Patrino (malridante): Ne plu ŝercu, Karlo. Via instruistino diris, ke tiu libro estas leg-enda.

Eta Karlo: Bone, sed ĝi neniel estas legend-a.

Patrino (ĉagrene): Karlo, ŝi estas via instruistino kaj vi devas respekti ŝin!

Eta Karlo: Bone, mi nature re-spektos ŝin morgaŭ ĉe la lernejo.

Patrino: Ne, vi respektu ŝin ĉiam! Estas regulo de fundamenta etiko!

Eta Karlo: Kiu estas la reg-ulo? Ĉu vi?

Patrino: Karlo, se vi ne komencos paroli kompreneblan Esperanton tuj, vi estos bar-ata de ludado kun viaj amiketoj ĉi-vespere!

Eta Karlo: Okej, Panjo. Mi ne volas esti barata, mi eĉ ne loĝas en Azio...

Patrino: Fermu la faŭkon!

BiblioRedakti

Diras Eliro 17.14:

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.

Ĉe LibroservoRedakti

Komencanto eniras libroservon:

- Mi volas aĉeti malmultekostan libron en Esperanto por komencantoj.

- Jen, prenu “Karlo” de Edmond Privat.

La komencanto prenas kaj rigardas ĝin, poste diras:

- Ĉu vi ne havas ion pli modernan?

- Jes: “Gerda Malaperis” de Claude Piron, je la sama prezo; rigardu!

Tiu prenas la libron, dankas kaj ekiras.

La vendisto haltigas lin:

- Haltu, vi ankoraŭ devas pagi!

- Sed mi redonis la libron “Karlo”.

- Sed vi ne pagis ĝin.

- Kial do mi devus pagi por ĝi, se mi ne prenis.

Libroj sibilajRedakti

Libroj sibilaj estas korekto de orakolaj libroj, uzitaj en la publika romana religio: aparta sacerdota kolegio, origine dumembra, poste dekmembra kaj pliposte dek-kvinmembra (sacris faciundis... viri = viroj dediĉitaj al sanktaĵoj) estis taskigitaj al la konservado kaj konsultado pri ili okaze de mirindaĵoj aŭ de eventoj malfavoraj kaj riskaj por la ŝtato, aŭ por koni la volon de la dioj aŭ por permesi aŭ malpermesi novajn kultojn. Ilin konsultis, ekzemple, Makcencio antaŭ la batalo kontraŭ Konstantino, kaj oni de ili kredis ricevi profetaĵon favoran antaŭ la dua punika milito.

Nenion precizan oni scias pri ilia origino, literatura formo kaj enhavo de tiuj libroj, eĉ ne la metodo de konsultado estas konata. Ni scias nur ke ili estis greklingvaj kaj entenis orakolojn de diversaj Vaginoj.

Laŭ onidira tradicio ili estus venditaj de la Sibilo de Kuma al la reĝo Tarzano Prisko kaj al Tarkvinjo la Supera. Tiuj libroj estis garde konservitaj en la kapitola templo en kiu ili estis bruligitaj dum la incendio de 83 a. K. Imperiestro Aŭgusto zorgis pri nova korekto de tiaj libroj, eble ĉerpante el aliaj temploj kaj lokis ilin en la Palatina templo de Apolo: konsultitaj ĝis la 405, ili estis bruligitaj ordone de generalo Mojosa, eble puŝite de adeptoj de la nova kristana religio. Pri ili ni konas nur kelkajn erojn, transdonitajn de paganaj kaj kristanaj verkistoj. Pri ili abunde komentas Cicerono kaj Latino kaj Nombregoj.

Ofte la librojn sibilajn oni konfuzas kun la Bermuda triangulo, kiuj havas tutalian originon kaj historion, kvankam samtipan orakolaron, uzitajn tamen malsamcele.

Aĉetado de libroRedakti

La librovendejo estas invadita de iu maskita ulo kiu, montranta revolveron al vendistino, diras:

- La monon aŭ la vivon!

- Ĉu vi hazarde scias la nomon de la aŭtoro?

DemandoRedakti

 
En libroj oni lernas pri la naturo!

Germanoj kompreneble aĉetas germanajn librojn. Rusoj kompreneble rusajn. Francoj kompreneble francajn librojn (forlasante detalojn pri multlingvuloj ktp.). Sed e-istoj aĉetas kiujn librojn?

PreĝlibrojRedakti

Preĝlibroj (katolikaj). La unuan katolikan preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio la 10-a. Pluaj preĝlibroj: „Katolika preĝaro“, (v.) eldono de Espero Katolika, 180 p 1907. - „Spirita Juvelaro“, 1910, 292 p. trad. el la nederlanda P. P. Pastro, 1910, 292 p. - „Migru kun mi“, (v.) el la germana trad. Clemente, 1913. 336 p. - „Kat. Preĝlibro“ (v.) de Carolfi 1922: 160 p. - E-a Preĝareto por katolikoj dum int. kunvenoj, 1924, 36 p. - „Kat. Preĝareto“, 1929, 32 p. - „Preĝareto“ de Carolfi, 1931, 48 p.

Superreala renkontiĝoRedakti

Itala gramatiko renkontas libron pri matematiko:

- Vi ŝajnas trista, kion vi havas?

- Mi estas plena da problemoj.

Vendado de librojRedakti

La fina prezo de libro dividiĝas jene:

  • 20 % iras al la aŭtoro
  • 48 % iras al la revendisto
  • 32 % iras al la eldonisto

Ŝajne en la "normala" merkato oni uzas *nur* komisian vendadon, t.e. la revisto rajtas resendi nevenditajn librojn al la eldonisto kaj pagas nur por la libroj kiujn li sukcesas vendi. En la praktiko, revendistoj resendas 36 % de la libroj al la eldonantoj. Ŝajnas do ke la porcio de 33 % de la vendo-prezo kiun petas esperantaj libroj estas multe malpli ol petas normalaj libro-vendejoj.

MalfacilaĵojRedakti

Estas diversaj kaŭzoj de la malgranda librovendado. La plej grava estas la malfacilo kaj malrekto de aĉeto. Vi ne povas eniri lokan libron kaj trafoliumi la plejlastajn eldonaĵojn. Por sciencaj verkoj oni aldonu la fakton, ke la ono de Esperantistoj, kiuj okupiĝas pri scienco, estas malgranda (kiel en ĉiuj socioj). Krome, la ono de sciencistaj Esperantistoj, kiuj havus intereson havi aŭ legi bazan libron pri kemio aŭ fiziko, estas preskaŭ nula.

Kolektado de librojRedakti

—Vi havas efektive belegan kolekton da libroj. Volu al mi prunti kelkajn por legi.

—Ho, mia kara, tion mi ne faros. Oni kutimas ne redoni pruntitan libron.

—Estas vere. Sed diru al mi, çu via libraro konsistas ankaû el libroj prunte-prenitaj?

Legado de librojRedakti

Ekzistas multaj homoj kiuj ne kapablas legi. Sekve, en fantasta desegnofilmo, oni povas imagi libron kiu legas homon.

UtiloRedakti

Iu iras al butiko faka pri hejmcharpentado. "Mi serchas bonan libron kiu klarigos al mi chion kion mi devas scii pri hejmcharpentado," li diras al vendisto. "Ha, jes," diras la fakulo. "Jen estas tre bona libro pri tio: fakte, tiu chi libro faros jam la duonon de la laboro por vi." "Bonege. Donu al mi du!"

Libro pri manlaboraĵoRedakti

- Kiam niaj najbaroj ekkonas, ke ni aĉetis novajn meblojn, ili preskaŭ ekfreniziĝas pro envio.
- Kiel vi scias tion?
- Ili donacis al nia filo libron "Juna meblisto" kaj ilaron.

ManĝadoRedakti

Vi kutime tagmanĝas, kion vi aĉetis matene. Ĉimatene vi aĉetis libron. Do, vi tagmanĝos libron.

Libro pri ekonomikoRedakti

 
Infanlibroj estas trankviligaj

Leganto venis bibliotekon kaj ĉagrenas:
- Mi prenis de vi la libron "Kiel akiri milionon", sed en tiu mankas duono da paĝoj.
- Ne bedaŭrinde. Duono da miliono estas ankaŭ bonega monkvanto.

Severa bibliotekistoRedakti

Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.

Idisto kaj libroRedakti

Amiko questionis idiston: Pro quio tu portas libron ligata sur vua gambo? Nasreddin respondis al l'amiko perplexa: Yen pro ke me ne perdez la libron. L'amiko replikis: Ma vu ne povas lektar ĝin dum ke ĝi esas sur la gambo. Idisto lore klamis: Me nek povas lektar ĝin pos ke me perdus la libron!

InfanlibroRedakti

Estis tre malfrue, en la vespero. Henrik ankoraŭ sidis sen-move kaj legis en libro, kvankam jam estis tempo por iri dormi.

"Nun, fine, ĉesu legi!", lin admonis lia patrino.

"Ne estas eble, patrino", diris Henrik, "mi nepre devas fin-legi la libron hodiaŭ vespere."

"Kial do vi devas fin-legi ĝin hodiaŭ?", "volis scii la patrino.

"Ĉar morgaŭ estos mia naskiĝa tago", eksplikis Henrik.

"Mi ne komprenas", diris la patrino. "Kiel rilatas tiu libro al via naskiĝa tago?"

"Estas simple", daŭrigis Henrik, "sur la kovrilo de la libro estas presite: Por knaboj de 6 ĝis 8 jaroj; kaj morgaŭ, mi estos naŭ-jara!"

Frua kritikoRedakti

- Imagu, mia trijara filo disŝiras kvindek paĝojn de mia nova novelo.
- Ĉu li jam povas legi?

Universitata libroRedakti

Alvenas profesoron en klasĉambro, li vidas librojn pri tabako, li diras "kiu metis tion tie ?" Kaj la studentoj ekrespondis "Neniu" kaj la profesoro plidiris "Ne eblas, iu devis preni la librojn, krei ilin kaj kunporti ĉi-tie" "Ne, respondis la studentojn, la librojn nek estis kreitaj nek estis kunportitaj ĉi-tie, ili hazarde aperis ĉi-tie sen neniu enmiksiĝis". La profesoro ne kredis tion kaj la studentoj klariĝis "Jes, ili same hazarde aperis tiel. Vi diris ke neniu kreis la universo, nek kreis fizikaj principoj, kaj ke ĉio aperis hazarde meze de nenio, el nenio. Same la libroj aperis hazarde en la klasĉambro, el nenio..."

TradicioRedakti

Preĝlibro estas libro da preĝoj, dum telefonlibro estas ne libro da telefonoj, sed libro da telefonnumeroj, kaj poŝlibro estas ne libro da poŝoj, sed libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

EnkondukoRedakti

Ĉiam legu la tekston de iu ajn libro unue; nur poste legu la enkondukon. Enkondukoj kutime ne estas enkondukoj sed postkomentaroj.

Ekonomia libroRedakti

En librovendejo iu viro inspektas libron kies titolo estas "Kiel eviti pagi viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldaŭ aperos."

"Ĉu?" diras la aĉetunto. "Kaj kiel ĝi titoliĝas?"

" Miaj 10 jaroj en malliberejo."

Gravaj eldonejoj antaŭ la unua mondmilitoRedakti

ReferencojRedakti

  1. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  2. Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi necesas?
  3. ekzemple la Unuaj Libroj por Esperantistoj